Выбрать главу

Dum silento instaliĝis, Stefano prenis la gitaron kaj komencis zumkanti:

“La pordoj de l’ malliberéj  fermiĝos post Ŝufarel ...”

“Strange,” murmuris Henriko Kapeta  kun amara nuanco en la voĉo, “ke ni estas edukendaj, ĉar ni faris ian ŝteleton en tentoplena urbo, sed ke tiujn homojn, kiuj disvastigas famaĉojn pri ni, nin akuzas, kaj instigas la policon al justica eraro, ŝajne neniu trovas edukindaj.”

Aŭdiĝis unuafoje la voĉo de Ĝoja :

“Ĉu vi Henriko, neniam havas enkore certecon pri iu, dum la vero fakte estas konata nek al vi, nek al iu alia?”

Henriko ne respondis.

Stefano enketas pri Ĝoja Karal

“Ĉu li korekte tradukis?” psikologino Ĝoja Karal  sin demandis. La vortoj, kiujn ĵus prononcis la 5-jara hindeto, simple ne estis kredeblaj. Ŝi diskrete premis la butonon, kiu ŝaltis nevideblan magnetofonon. ‘Almenaŭ sondokumenton mi havos’, ŝi pensis, kaj ŝi petis la knabeton ripeti kaj lian fraton retraduki plej diligente. ‘Kion diable mi faros?’ ŝi vortigis al si enmense. La sincereco de la etulo ja estis tiel evidenta!

* * *

“Mi sendube amas vin tro,” diris al polica detektivo Jano Karal , unu semajnon pli poste, lia ĉefurba kolego. “Estis stulte rerigardi tiun dosieron. Ne estas ia dubo: Prasad  estas kulpa.”

“Kaj mi sendube tro amas mian edzinon,” respondis Jano Karal . “Nur pro...”

“Ĉu Ĝoja  rolas ĉi-afere?” interrompis la kolego.

“Jes. Estas ŝi, kiu petis min restudi la kazon. Sed ŝi ne volis diri kial. Ŝi diris, ke se ŝi rakontus al mi, mi ne kredus. Kaj mi eĉ ne scias, kion mi devus kredi.”

“Legu do la dokumentojn, se vi havas tempon por perdi: vi vidos, ke Prasad  havas eĉ ne unu ŝancon. Vi memoras la faktojn, ĉu ne? La hinda ambasadoro invitis tutan grupon da samlandanoj al kampara dometo relative izolita por mi-ne-memoras-kiu hinda festo. La domo komplete brulis, kune kun ĉiuj gastoj kaj kun la ambasadoro mem, sed escepte de Prasad . Estis la 10-a nokte, kaj Prasad  troviĝis tiam apud la rivereto, kiu fluas funde de la ĝardeno, kaj de kie la domo ne estas videbla. Diru al mi: kion li faris tie, dum la domo brulis?” “Kion li mem diras?“

“Li asertas, ke unu el la servistoj de la ambasadorejo alportis al li mesaĝon, kiun laŭdire donis knabo el proksima vilaĝo, proponantan rendevuon funde de la ĝardeno. Prasad  ne povis montri la mesaĝon, kiun, se kredi lin, li detruis laŭ la instrukcioj, kaj ni ne retrovis la koncernan knabon. Evidente. Tiu knabo simple ne ekzistas.”

“Vi pruvis, ke la brulego estis krima, ĉu ne?”

“Jes. Ĝin kaŭzis serio da fuŝkontaktoj antaŭaranĝitaj depende de unu el tiuj horloĝoj, kiuj ŝaltas kaj malŝaltas la kurenton je antaŭe elektita momento. La afero estis tre bone planita, por ke la fajro komenciĝu plurloke kaj tre rapide disvastiĝu.”

“Ĉu vi povis pruvi, ke Prasad  iris antaŭe en la dometon por aranĝi tiun sistemon?”

“Ne. Verŝajne ne li iris, sed li havis kunkulpulon. La pordoj de la salono, kie la akcepto disvolviĝis, estis ŝlositaj – pro tio ili ne povis eskapi – kaj oni trovis la ŝlosilojn ĉe homo, kiu brulmortis en la aŭtejo, tuj apud ties pordo, kiu ankaŭ estis ŝlosita. Tiu viro estis unu el la helpantoj de la ambasadorejo, kaj li venis plurfoje antaŭe, ĉar la luon de tiu dometo prizorgis li. Estas klare, ke, estante la kunkulpulo de Prasad , li devis enŝlosi la gastojn kaj fuĝi tra la aŭteja pordo, sed tute certe Prasad  ŝlosis ankaŭ tiun, verŝajne por seniĝi je ne plu utila, sed latente ĝena kunkomplotinto.”

“Ĉu ne estis estingatoroj”?

“Jes. Estis du, eble ĉar la domposedanto konsciis la tro grandan brulriskon de domo tiel konstruita. Sed la du estingatorojn oni retrovis en la ĝardeno, unu kun la fingrospuroj de Prasad ! Ĉi-lasta nedubeble ilin elportis el la domo, por ke la brulontoj ne disponu savrimedon.”

“Kiel Prasad  klarigas la fingrospurojn?”

“Li diras, ke la atendata persono ne venis al la rendevuo, kaj ke li subite rimarkis ruĝecajn rebrilojn el la direkto de la domo, reiris al loko, de kie la konstruaĵo videblas, kaj horore konstatis, ke ĝi brulas. Li kuris, sed povis fari nenion, tiom grandaj la flamoj estis. Tiam li ekvidis estingatoron, kiu kuŝis tie ekster la domo. Li prenis ĝin por provi lukti kontraŭ la fajro, sed ne sukcesis. Panika, senhelpa, li kuris en la nokto, provante trovi loĝejon, de kie telefoni, sed li ne konis la regionon, kaj kiam li fine sukcesis paroli al la fajrobrigado, jam estis tro malfrue.”

“Nu, tiu parto almenaŭ ŝajnas kredebla.”

“Eble, se ne estus la aliaj faktoj. Sed en la kelo, kien li ĵuras, ke li neniam iris, ni retrovis, precize apud unu el liaj elektraj fajrigaranĝoj, oran fontplumon, kiun pluraj atestantoj rekonis kiel lian. Ĝi estas tre speciala, mallonga, unika donaco, kiun li foje ricevis. La fiksilo, per kiu oni kroĉas ĝin al poŝo, estis fuŝita, kaj certe tial ĝi falis.”

“Kion li diras pri tio?”

“Ke li perdis tiun fontplumon aŭ ke oni ŝtelis ĝin de li proksimume unu jaron antaŭe. Iom facile, ĉu ne?”

“Sed ĉu li ricevis iun profiton de la morto de tiuj personoj?”

“Ne. Li estas sufiĉe riĉa. La krimo havis politikan motivon. Inter la gastoj troviĝis la ĉefo de partio, kiun li abomenis. Tiu partiestro vojaĝis en Eŭropo kaj la ambasadoro invitis lin okaze de tiu festo. Prasad  sekrete apartenis al iom fanatika sekto, kiu ne hezitas agi politike, kaj kiu kontraŭas la tendencon de la ambasadoro kaj de la plimulto el ties gastoj. En la domego, kie Prasad  loĝis, ni trovis, en la kelfako responda al lia apartamento, dokumentojn de tiu movado, inkluzive de tuta kurso pri sabotado kaj perfortaj agoj, en kiu prezentiĝas ekzakta priskribo de la metodo, kiun li aplikis. Li asertas, ke li neniam uzas sian kelon, nur metis en ĝin malnovan kofron, kiam li tie ekloĝis, kaj ke iu metis tiujn dokumentojn por ŝovi la kulpon sur lin. Estas vere, ke iu ajn povus facile meti ion en ies ajn kelon, en tiu apartamenta domo, ĉar la aranĝo de la unuopaj kelfakoj ne estas tre serioza, sed kiam ni petis lin nomi iun, kiu sufiĉe malamikas al li por uzi lin kiel pekkapron, li ne kapablis respondi kaj diris nur, ke li ne komprenas.”

“Nu, dankon. Ŝajnas, ke kiom ajn mi deziras plezurigi Ĝoja n, mi povos fari nenion. Se estus iu ŝanco, lia advokato siatempe certe ĝin estus uzinta, ĉu ne?”

“Jes. Li defendis la hindon kiel eble plej bone, sed ne povis lin savi. Li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj. La krima bruligo okazis antaŭ sep jaroj. Prasad  sidas sesjare en malliberejo nun, kaj tute prave, laŭ mi. Lasu do vian edzinon al ŝiaj revoj kaj forgesu la aferon. Kiel do Ĝoja  ekinteresiĝis pri ĉio ĉi?”

“Mi jam diris: mi tute ne scias. Sed ŝi asertas, ke ŝi verŝajne povos pruvi, ke ne Prasad  kaŭzis la dombrulon. Tamen, por tio, ŝi devus kontroli kelkajn faktojn ĉi tie, kaj ŝi ne povas pro sia laboro en la Psikologia Konsultejo. Ŝi esperis, ke vi ...”

“Ne eblus, ni havas tro da laboro. Se ŝi scias pri kontroleblaj faktoj, la sola rimedo estus peti privatan detektivon enketi pri ili. Finfine, Prasad  estas riĉa kaj nun ne povas uzi sian monon, li eble pagus por tio.”