“Komence,” daŭrigis Ĝoja , “mi opiniis, ke li rakontas sonĝon, aŭ ian infanan revon, kiun li misprenas por realo, kio ne estus nenormala ĉe tiaaĝa knabo. Sed min frapis io tre matura en lia rigardo, en lia maniero sin esprimi. Kiam li parolis sialingve, lia frato kelkfoje ne sciis traduki. Li konfidis al mi, ke Gopal , kvankam pli juna, scias pli da vortoj en la gepatra lingvo ol li mem. Mi kompreneble memoris la faman fajregon, pri kiu la gazetaro tiom raportis siatempe, Mi pensis, ke eble la hindoj, kiuj ne estas multaj ĉi-lande, ankoraŭ hodiaŭ fojfoje parolas pri ĝi kaj tiel impresis la infanon per tiuj bildoj pri amasmorto enfajra.”
“Sed li konfidis al vi precizan komision, ĉu ne?” sugestis la hinda kunmanĝanto.
“Jes. Li diris: helpu min ripari! Kial neniu volas helpi? Mi diris, ke ne estos facile, ke necesos pruvoj. Tiam, li momente pripensis kaj diris: La fontplumon! La fontplumon mi ŝtelis de li la antaŭan jaron. Oni povos pruvi, ke ĝin havis mi, ĉar la fiksilo estis difektita kaj kiam mi estis ĉe la doganejo, ĝi falis el mia poŝo. La doganisto ĝin prenlevis por mi. Tion li certe memoros.”
“Kia nekredebla afero!” flustris Stefano, sed Ĝoja plu raportis: “Li petis min kontroli. Nu, vi scias, ke unu el miaj principoj pri psikologia laboro estas ne lasi antaŭjuĝojn falsi mian prudenton. Mi pensis, ke, konsidere al lia videbla sincereco, estas nur honeste esplori la faktojn. Sed mi povis paroli pri mia informfonto al neniu. Eĉ ne al vi, karulo,” – ŝi tenere metis sian manon sur la janan – “eĉ ne al vi.”
“Vi pravas,” Jano respondis. “Ni havas tro da laboro, kaj mia menso ne estas sufiĉe malferma, por ke mi povu okupiĝi pri tia galimatio.”
“Mi provis ricevi de Gopal kiel eble plej multe da kontroleblaj faktoj. La sekvon vi konas. Sed por mi, la vivo neniam plu estos la sama. Tiu etulo tro impresis min.”
“Ĉe ni, tio mirigus neniun,” komentis Prasad , “tiaj faktoj estas relative maloftaj, sed ĉiuj scias, ke de tempo al tempo okazas. Mi foje estis petita prelegi pri ili antaŭ junula grupo kaj mi tiuokaze iom legis la koncernan sciencan literaturon. Se mi bone memoras, Prof. Atreja el Benares a Hindua Universitato publikigis sciencan esploron tiurilate, sed mi loĝas nun de sufiĉe longe en Eŭropo por konscii, ke por vi la afero ne estas akceptebla.”
“Trafite. Mi persone ne povas sorbi ĝin,” Jano diris. “Mi kredus pli facile je telepatio inter tiu knabo kaj la fratino de Raĝendra Singh . Sed verŝajne estas ia racia klarigo.”
“Kiu?” Ĝoja demandis.
“Mi ne povas diveni, kaj ni verŝajne neniam trovos ĝin. Eble estas skribita konfeso ie, kaj iu legis ĝin laŭtvoĉe al kunulo, dum eta Gopal ĉeestis aŭ povis aŭdi el apuda ĉambro. Aŭ Singh konfidis al amiko, kiu, post lia morto, sentis skrupulojn, sed ne kuraĝis iri mem rekte al la polico. Aŭ iu amanto de la londona fratino legis sen ŝia scio ŝiajn leterojn, eble pro ĵaluzo, trovis la raporton pri la brulego, kaj instrukciis la knabon ripeti la fabelaĵon, kun la espero, ke justeco tiel venkos.”
“Kaj dume vi ridetas, s-ro Prasad ,” Stefano diris al la hindo.
“Kompreneble mi ridetas. Mi estis en malliberejo, kaj nun estas libera. Ĉu vi scias, kion tio signifas, liberiĝi? Ne, vi ne povas scii. Nur tiu, kiu spertis, povas kompreni. Sed mi ridetas ankaŭ pro la energiaj penoj de s-ro Karal . Estas strange, kiel pretaj vi estas akcepti iun ajn klarigon, sed ne la plej probablan. Nu, konservu vian opinion, se ĝi sekurigas vin. Ne mi provos konvinki homon nekonvinkeblan. Kaj mi ŝuldas tiom al vi, ke mi abomenus vin maltrankviligi.”
La etoso malstreĉiĝis. Nur la edzino de Jano konservis sur la vizaĝo ombreton da senĝojeco.
“Ĉu vi pretus elprovi objektive ĉiun el viaj ĵusaj hipotezoj, kaj la aliajn, kiujn vi certe kapablos elpensi post iom da penado?” ŝi demandis la edzon. Sed ĉi-lasta apenaŭ konsideris la sugeston.
“Mi ne havus tempon,” li grumblis.
Ĉe kio Prasad eksplodis per ridego.
La fantoma bovino
“Nu, por respondi al via demando, tri dosieroj priokupas min nun,” policano Jano Karal klarigis al sia edzino Ĝoja . “Estas la serio da domŝteloj. Ni ne komprenas, kiel tiu bando sukcesas tiel bone informiĝi. Ili scias ekzakte, kiam la loĝantoj forestos, kie situas la altvaloraĵoj, ktp ktp. Kvazaŭ ili havus kunkulpulon en ĉiu hejmo. Tiuj domŝteloj okazadas jam de pli ol tri jaroj, kaj ni absolute ne progresis. Remón ĵus petis min reesplori ĉion de la komenco.”
“Kaj la du aliaj aferoj, kio ili estas?”
“Unu temas pri falsaj vojaĝĉekoj. Kaj la alia, kiel vi certe divenis, estas la mistera morto de tiu psikiatro ...”
“Ho jes, d-ro Pilatu .”
“Ni apenaŭ vidis unu la alian, ekde kiam oni trovis lin senvive kuŝantan sub la sofo de sia kabineto, kaj mi eĉ ne havis la tempon demandi: ĉu vi konas lin?”
“Jes, mi lin konas. Mi laboris kun li dum kelka tempo en la Psikosociala Centro. Li jam estis freneza.”
“Freneza, ĉu?”
“Freneza aŭ genia, kiel scii? Homo kun tre originalaj ideoj. Vidvo. Oni diris al mi, ke la forpaso de lia edzino plej serioze perturbis lin. Ŝi estis skulptisto, plej talenta. Li poste instaliĝis kiel privata psikoterapeŭto kaj psikanalizisto. Sed kial lia morto misteras?”
“Nu, ne estas kutime morti sub sofo, kvazaŭ oni tie dormus. Kaj ne estas nature, ke du klientinoj vizitis lin respektive je la oka kaj je la naŭa matene, dum laŭ la nekropsio li jam estis morta je la kvara.”
“Certe la polico pridemandis la klientinojn, ĉu ne?”
“Ĝuste ne. Ni ne scias, kiuj ili estas. Ni trovis nek rendevulibron, nek sliparon pri pacientoj. Sed feliĉe ni ĵus ricevis fotojn. Imagu, ke d-ro Pilatu estis suspektata de la kontraŭspiona servo, kiu observigis la domon jam de pluraj tagoj, bedaŭrinde ne plentempe, sed almenaŭ la koncernan matenon ekde la 7:30. La gvatanto fotis la vizitantojn, kiam ili eniris kaj kiam ili eliris, tiel ke ni havas bonajn fotojn dorsajn kaj frontajn. Mi esploros en la ĉirkaŭaĵo.”
“Li havis sian kabineton en periferia kvartalo, ĉu ne?”
“Jes. Ne estas nur kabineto, sed tuta domo. Unu el tiuj domoj kunĝardenaj meze de tio, kio fariĝis nun kvartalo tute urba. Ne alta, nur teretaĝo. Li loĝis tie, kaj tie laboris.”
* * *
La prizorganto de la aŭtolasejo atente rigardis la fotojn.
“Jes, mi konas kvin el ili, ĉar ili venas regule, du- aŭ trifoje semajne, je la sama horo, kaj lasas sian aŭton ĉi tie. Tiu blondulino havas blankan Mercedes on, kies numero komenciĝas per 323 aŭ 328. Mi havas nenion por fari ĉi tie, nur rigardi aŭtojn kaj homojn, tial mi memoras. La eta nigrahara ulino kun la angora vizaĝo havas numerplaton kun nur du specoj da ciferoj: 9 kaj 2: 9299 aŭ 9929. Malhele verda Fiat 126.”
Benante la rigardemon de la aŭtogardisto, Jano notis avide la detalojn.
* * *
“Mi ne komprenas. Ĉu vere neniu venis al la pordo?” Karal demandis la belan blondulinon.
“Ne. Oni sonoras kaj malfermas mem la pordon. Mi supozas, ke li malŝlosas ĝin komence de la tago. Se ne pendas la kartono kun Bonvolu atendi , oni eniras tuj la kabineton. Se la pordo surhavas ĝin, la atendejon. Kiam mi alvenis tiutage, ĝi ne estis afiŝita, mi do rekte eniris.”
“Sed poste, li venis, ĉu ne? Aŭ ĉu li jam sidis en sia kabineto?”
“Li estis en la kabineto, sed ne side. Li kuŝis sub la sofo, kiel kutime.”
“Li kuŝis sub ... ĉu mi bone aŭdis? Ĉu li akceptas siajn klientojn kuŝe? Kuŝe sub sofo?”