Выбрать главу

“Jes, stranga. Ĉiu stas ŝokfrapita ĉi-kvartale. Ĝi tiom similas krimon! Kaj oni tiom fanfaronis ke li morton meritas! Multaj timas ke oni ilin kulpigos”.

“Ĉu vere oni publike parolis pri lin murdi?” Jano demandis streĉe, nekonscie uzante la postprepozician infinitivon tipan pri sanktavala dialekto.

“Ho jes! Sed neniu prenis tion serioze, eĉ kiam elokventis la dika Julio Safir , la drogisto, la plej ekscitita el la kvartalo. Li kondutis kvazaŭ li dirus: ‘Tenu min, tenu min, aŭ mi faros katastrofon!’, sed ĉiuj sciis ke li ne kuraĝus fari ion pli ol malfermadi la faŭkegon fanfarone. Mi ne povas kredi ke iu el la ReVaanoj implikiĝis”.

“Revaanoj? Kio estas revaano?”

“Ĉu vi ne scias? Ano de la organizo Respekti Valmu on , aŭ, laŭ la komencsilaboj, ReVa . Bando de loĝantoj el Vinstrato formis tiun grupon por defendi la belecon de nia urbo. Estas ili kiuj presigis la afiŝojn Vinstrato ne volas morti . Ili kunvenas, paroladas, organizas, sed mi dubas ĉu ili estus povintaj atingi ion ajn, se ne okazus oportune la akcidento”.

“Kial ili ne kapablus sukcesi?”

“Vi konas la specon. Oni kunvenas por frandi kaj drinki, oni vortas kaj vortas, ekzaltiĝas, flame deklaras ke ‘ni ne toleros’..., sed havas neniun veran rimedon ion ŝanĝi, se la ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’ ricevas plimulton da voĉoj en la elektado. Mi konas ilian senefikecon. Rigardu min. Ĉu mi kapablus sukcesigi tian kampanjon? Kaj mi estis unu el la fondintoj de ReVa!”

Li ridis etan gorĝan ridon.

“Ĉu vi ne plu estas?” la detektivo demandis.

“Ne. Mi forlasis la ReVaanojn kiam ili decidis pri sekreto. Pro Cezaro Birman , la ulo de l’ ĉi-apuda librejo; li insistadis ke ĉiuj niaj diskutoj estu nepre sekretaj. Tiam mi ilin adiaŭis. Mi, sekretojn? Neeble. Mi tro ŝatas drinki kaj babili!”

“Domaĝe ke vi ne plu anas. Vi eble povus diri al mi la solvon de la enigmo. Kvankam mi ne estas valmuano, la mistero de l’ falinta aŭto min incitas”.

“Se mi scius la solvon, mi ĝin dirus, ĉar mi estas malkaŝa. Sed eĉ estante ReVaano mi certe ne scius ĝin. Mi konas tiujn homojn. Ili ne estas krimuloj. Kaj se okazis akcidento, ili ĝin ne ĉeestis. Kvankam...”

“Kvankam?”

“Kvankam mi demandas min, ĉu la granda Jendrik  ne iris ilin viziti kiam li plonĝis abismen”.

“Ilin viziti? Sed li alsupris!”

“Jes, precize. Rijoka , la spicisto, havas kabanon supre de Monto Baruna . Komence, ni kelkfoje iris tien por niaj kunvenoj, pasigis tie supre tutan plaĉan dimanĉon. Kial Jendrik  irus tiun vojon dum sabata nokto, se ne por preciza celo kiel tiu?”

Liberiĝis tablo, kaj ambaŭ viroj eksidis ĉe ĝi. Ili tagmanĝis kune, kaj Jano tre ŝatis la konversacion kun la maljuna spritulo, kies okuloj brilis dum li verve priskribis plej diversajn aspektojn de la vivo valmua. Sed – krom la fakto ke la sicilianoj kaj albanoj atribuis al Aleksandro Jendrik  superecan, malestiman sintenon rilate al la fremdaj laboristoj – li plu eksciis nenion interesan por la enketo.

Kiam li eliris el la restoracio, la polica detektivo havis zorgan esprimon. Ĉu la maljunulo ne divenis lian policanecon? Se jes, li eble intence misgvidis lin. Kaj eĉ se ne, ĉu oni fidu lian certecon ke “ili ne estas krimuloj”? Se la ReVaanoj kunkulpus pri la mortigo, la afero ne facile malplekteblus, ĉar kiam pluraj personoj kunkrimas, ili senpene povas aranĝi reton da mensogoj sub kiu ĉiu protektas ĉiun. Aliflanke, kolektiva fi-faro estas malpli facile decidebla ol unuopula krimo, kaj oni pli facile rompas ĉenon da kulpintoj ol malkovras unusolan izolulon. La afero, tamen, prezentiĝis komplika...

5

Ial, Karal  estis surprizita. Eble li atendis streĉan, febran etoson – liamense en garaĝo ĉio ĉiam urĝas – kaj sekve lin mirigis la paca atmosfero reganta ĉi tie. Iu nevidebla ekbruigis motoron akcelante ĝis preskaŭ neeltenebla laŭto. Veturilo staris super fosaĵo, el kiu eliĝis manoj ŝmiraĵnigraj kaj helbruna hararo. Apud la larĝe malfermita pordego troviĝis juna viro kun kapo klinita al motoro. La detektivo lin aliris.

“Ĉu vi deziras ion?” demandis la junulo per voĉo obtuza. Li estis ne tre granda, kun nigraj ondaj haroj, nealta frunto kaj brunaj migdalformaj okuloj kiuj konstante moviĝis. Li ĝentile ridetis.

“Ne ĉesu labori pro mi. Mi havas tempon”, respondis Karal  kun la tono de nenifara gapemulo.

“Min ne ĝenos se mi haltos minuteton”, rebatis la knabo, mane netigante harbuklon kaj tiel lasante ŝmiran nigran spuron sur la frunto. “Kiel mi povas helpi al vi?”

“Mi dezirus ion priparoli kun via ĉefo”, Karal  anoncis.

“La ĉefo? Ĉu la mastro aŭ la laborejestro?”

“Ĉu ili ne estas unu kaj sama?”

“Ne. La mastro estas s-ro Alsjo. Li ne ĉeestas hodiaŭ. La laborejon estras Jobo Fortaroko. Li venos post kelkaj minutoj. Li iris for por provi veturilon”.

“Bone. Mi parolos kun li. Ĉu vi havas multe da laboro?”

“Normale. Sufiĉe por okupi tri laboristojn kaj unu estron. Sed kion vi fakte deziras? Nenion pri aŭto, ĉu? Ĉu vi estas ĵurnalisto enketanta post la fama akcidento?”

“Ne. Polico”, Jano diris, montrante la pruvilon kaj akre rigardante la junulon.

Ĉi-lasta rigidiĝis kaj paliĝis dum ero de sekundo, sed li tuj retrovis sian kvieton.

“Diable!” li simple prononcis. Li komencis diri ion pluan, kiam sonora voĉo malantaŭ Karal  demandis:

“Kio estas, Petro? Ĉu vi povis helpi al tiu sinjoro?”

Jano turnis sin. Staris tie kvardekjarulo kun blua supertuto garaĝista. Mezgranda, li ne tenis sin tre rekte kaj io nesimetria en la vizaĝaj sulkoj impresis preskaŭ ĝene. Neracie, Jano ekinklinis dubi lian veremon.

“Sinjoro Fortaroko, sendube?” li demandis, kaj sin koniginte, li lasis sin konduki al eta fuŝorda kabineto.

Jes, la veturilo bonfartis tiun tragikan sabaton. Ne, neniu el la meĥanikistoj laboris super ĝi post kiam Fortaroko mem ĝin provis ekstere. La bremsoj kaj ĉio perfekte funkciis. Jes estas nur tri da ili. La junulo kun kiu la s-ro policano ĵus parolis – Petro Balgana  –, iu albano – Halim Uŝtari  – kaj juna studento el Valĉefa , kiu tamen metilernis meĥanikon – iu Stefano, Stefano... la familian nomon li ne memoras nun, nur portempe li ĉi tie laboras. Ĉiuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankaŭ konsciencaj. La garaĝo havas bonan reputacion, kaj nekonscienculon s-ro Alsjo, la mastro, ne tolerus.

S-ro Aleksandro Jendrik  lasis la aŭton je la 8-a matene. Li reprenis ĝin nokte ĉirkaŭ la 9-a. Li estis kun la edzino. La garaĝo restas nefermita ĝis la oka kaj duono ĉiuvespere. La laboristoj alterne deĵoras de la 6-a ĝis la fermhoro. S-ro Jendrik  antaŭe telefonis por demandi ĉu eblus fermi nur je la naŭa tiun tagon, ĉar li ŝatus repreni la veturilon je tiu horo, kiam li revenos el trajna vojaĝo. Tute komence, li estis petinta la aŭton por dimanĉo, sed poste li akceptis rendevuon en ĉaledo sur Monto Baruna  sabaton nokte – stranga tempo, ĉu ne?, sed ne taŭgas ke garaĝisto, eĉ scivola, faru demandojn – kaj li petis ke oni gardu ĝin ĝis la 9-a. Ĉar li estas gravulo kaj bonega kliento, persona amiko de la garaĝposedanto, oni ĉiam konsentas tiajn esceptojn por li.

Tiutage estis la vico de Halim  vesperdeĵori, kaj tiu havigis al la arkitekto la veturilon. Kiu laboris super la veturilo? Ankaŭ Halim , kun la helpo de Stefano iumomente. Neniu riparo, nur regulaj kontrolo kaj prizorgado. Post la kontrolveturo, la aŭto staris tie kaj neniu ĝin tuŝis. Tion la tri meĥanikistoj atestas, kaj, kvankam la laborejestro mem tiam estis for ĝis lundo matene, laŭ antaŭa aranĝo kun la mastro, li ne dubas ilian diron.