Выбрать главу

“Vi konas, ĉu ne?, viron nomatan Paŭlo Jorli .”

“Pli ol iom!” ŝi preskaŭ kriis, “sed kion...”

Klare, ŝi ankoraŭ ne sciis pri lia morto. Male al tiuj de aliaj lokoj, la gazetoj de Sanktavalo ne ĵetas sin kiel rabbirdoj preden sur la sensacion, kiun mistera morto prezentas. La loĝantaro – almenaŭ la origina, pli kaj pli invadata nuntempe de alilokanoj – tro respektas la homajn sentojn por ŝati tian kutimon. Tiu sindeteno de la loka gazetaro ofte montriĝis valora helpo por tasko polica, kaj Jano Karal  ĝin ege aprobis.

Denove lin tiklis la demando: ĉu diri aŭ ne diri tuj? Ke tia skrupulo lin trafis montras, ke la sanktavala influo (kaj tiu de lia sanktavala edzino, kompreneble) ne preterpasis lin. Alie, efikeco estus la sola konsiderata faktoro. La skrupulo do venis, sed ne venkis:

“Mi tuj klarigos, sed mi unue devas peti vin respondi kelkajn demandojn.”

“Li estas arestita, ĉu ne? Pro kio? Pro ŝmire skribi sur la Granda Ponto?”

Jano apenaŭ notis la regionan uzon de “pro” kun infinitivo. Interesis lin la rivelo, ke Paŭlo Jorli  partoprenis en la “ŝmira milito”, kiun faris unuj al la aliaj la ekstremismaj grupoj de la urbo. Oni ne plu memoras, kiel ĝi komenciĝis. Estis batoj kaj rebatoj, plus la interveno de sprituloj, eble politike ne tre precizaj, sed inspirataj de la skribaĵoj. Ekzemple iun matenon sur granda muro aperis:

MARKSISMO = MURDO

La sekvan matenon estis korektite aclass="underline"

MARKSISMO = MERDO

Dum la posta nokto, iu ŝmiris ĉion nelegebla, kaj grandlitere apude:

FAŜISTOJ = FUŜISTOJ

ktp., ktp.

La farba skribo grandponta iom malsimilis. Ĝi tekstis:

BOJKOTU Ĉ – T

“Ĉ-T” estas mallongigo de “ĉiotrovejo”, nomo plej ofte uzata de la popolo por signi la grandan magazenon “Alta Turo”. Kial tiu ĉiovendejo vekis la koleron de iu dekstra aŭ maldekstra grupeto, tute ne estis klare.

Estu kiel ajn, Karal  plezure konstatis, ke kun tia homo, kia Lejla  Gorazdo, li devos malmulte demandi. Ŝi mem elbabilos al li ĉion, kion ŝi scias, proprainiciate. Fuŝa revoluciulino, verdire! Se la politika agado de Jorli  estus pli ol ludo, neniam li uzus la servojn de tia emociiĝa parolŝprucigilo.

Ŝi daŭrigis antaŭ ol li malfermis la buŝon:

“Li estas kuraĝa. Tion mi ŝatas en li. Li ne konsideras la propran riskon. Li pretas arestiĝi, eĉ morti, pro sia idealo. Ne kiel aliaj, kiuj, pretekste de realismo, malkuraĝus fari ion ajn...”

(Ĉu tio aludis al Karina Frisk ?)

“Ankaŭ mi ne timas vin,” ŝi daŭrigis. “Ĉar vi estas policano, vi kredas, ke ĉio estas ebla al vi. Sed mi ne lasos vin agi. Ni liberigos Paŭlon, kaj kun lia helpo ni liberigos la tutan laboristan klason. La tempo agas kun ni.”

Ŝi marŝis antaŭen, farante grandajn gestojn, kvazaŭ perdita en revo, ne demandante, kien li iras, kion li volas. Tiel obsedata ŝi estis pri sia revoluciismo, ke ŝi ŝajne ne suspektis, kion implicas lia nuna demando:

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Ĉu vi imagas, ke mi respondos? Aŭ ke mi respondos la veron? Ne naivu, sinjor’ policano. Ni estas sekreta grupo. Eĉ per torturoj vi ne paroligos min!”

“Mi vetus,” pensis Jano, “ke eĉ per torturo oni vin ne silentigus.” Li decidis igi ŝin pripensi.

“Mi ankoraŭ nenion diris pri Paŭlo. Ke li estas arestita, estas konkludo via, ne informo de mi. Vi volas lin helpi, lin liberigi. Sed kiel vi scias, kiu respondo al li plej utilos? Mi donos al vi konsilon – sekvu ĝin aŭ ne, al mi estas egale, ne mi portos la konsekvencojn; se vi havas iom da sana prudento, vi scios, ke mi pravas – kun la polico plej saĝe estas tuj diri la veron, ĉar finfine ĝi ĉiam sukcesas informiĝi, kaj via pozicio estas pli bona, se vi ne mensogis. Mi do ripetas la demandon: kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Se mi dirus: hieraŭ vespere, ĉu vi estus kontenta?”

“Tute ne, mensogo ne kontentigas min. Sed ni ludu la ludon. Kion vi faris kun li hieraŭ?”

“Nenion kompromitan. Ni babilis.”

Jano preskaŭ diris: “ĉu vi kutimas babili kun mortintoj?” Sed li regis sin ĝustatempe. Diri tiaĵojn povus eligi interesan reagon, eble riĉan je informo; krome, ŝia infaneca sinteno lin incitis. Tamen estus tro kruele, kaj li sendube povos ricevi la samajn sciojn per pli bonkora aliro, nerekta.

“Vi deiras de la supozo, ke ni lin arestis. Sed se mi enketas pri li, tio povas havi aliajn kaŭzojn, ĉu ne?”

Unuafoje ŝi restis senvorta, kaj en tiu silento li sentis ŝian timon. Per pli obtuza voĉo ŝi fine asertis, kvazaŭ por konvinki sin mem:

“Vi diras tion por min paroligi.”

“Ne. Mi diras tion, ĉar mi scias, ke vi ne povus babili kun li hieraŭ. Estus tempo forlasi vian infanan konduton por fronti al realo.”

“Ĉu io okazis?” ŝi diris paliĝante.

Li preferis ne respondi.

“Akcidento? Ĉu lin surveturis aŭto? Ĉu li estas vundita?”

Nun ŝi rigardis lin intense, esperante vidi sur lia vizaĝo esprimon, kiu ŝin trankviligus kaj evitus fronti veron pli kaj pli timatan. Sed lia mieno restis imprese serioza.

“Ne diru, ke li mortis!”

Silenta kapgesto konfirmis ŝian hipotezon, kaj li sentis ŝin ŝanceliĝanta. Jam kelkajn minutojn ili paŝis en la parko, kaj ili ĵus alvenis apud lageto. Tenante ŝin ĉeŝultre, li sidigis ŝin sur benkon, kaj mem eksidis apude. Antaŭ ili vico da anasoj pasis, kvazaŭ ludiloj, sekvata de majesta cigno.

Salikaj branĉoj desupris ĝis la akvo, lulataj de facila vento. Neniu bildo povus pli perfekte elvoki serenon. Sed al Lejla  sereni ne estis donite.

Jano antaŭe pensis, juĝante laŭ ŝia videble histerieca karaktero, ke la ekscio ŝin eksplodigos en kriojn, grandajn gestojn, koleron aŭ ian ajn alian bruan dramaĵon. Ne tiel ŝi faris. Ŝi nur ploris silente. Ĉio antaŭa – la revoluciaj ideoj, la stulta eldiro pri torturo, la defia sinteno – ĉio ĉi estis teatraĵo. Sed nun la supraĵa krusto estis tratranĉita, kaj montriĝis la korŝira vundo interna. Ke ŝi amis Paŭlon ne estis teatre.

Kun la tono amika de suferkomprenanto, li ŝin alparolis milde:

“Vi amis lin, ĉu ne?”

Ŝi ploris plu senbrue. Post longa minuto ŝi ekparolis, kvazaŭ al neniu, per voĉo apenaŭ aŭdebla:

“Li estis tiel bela...”

Kaj subite, laŭ unu el tiuj abruptaj ŝanĝoj de personeco, kiuj ŝajne karakterizis ŝin, ŝi turnis sin al li, ekkaptis ambaŭmane liajn ŝultrojn kaj, lin skuante, sendis al li rigardon de infera malamo. Raŭke ŝi diris:

“Ne estas eble. Ne estas normale. Li estis bela, kiel greka dio, li havis doneman, suferan, homan koron, li estis vigla kaj viva. Energion donis al li pli ol sate liaj altaj idealoj. Kion oni faris al li? Kiu? Ĉu vi? Ĉu la polico lin murdis? Kial vi turmentas min? Diru, parolu, konfesu, aĉa torturisto!”

“Vi pravas, ke ne estis normale,” li respondis per tiel kvieta voĉo, ke ŝi iom trankviliĝis. “Precize tial mi enketas. Mi bezonas kompreni, ekkoni la veron, por ke la kulpulo ne fuĝu senpuna. Nia ne estas diktatora lando, kie la polico agus kontraŭ la civitanoj. Nia rolo estas protekti vin, kaj certigi, ke justeco respektiĝu. Ne estas juste, ke juna homo plena je pulsa vivo, dediĉita al Afero, kiun li trovas bona, malaperu el ĉi-mondo pro ies ago, sen tio, ke la vera kulpulo trafus sian punon. Pro tio vi povas multe helpi min, donante ĉiujn klarigojn, por ke mi trovu la veron. Ĉu vi konsentos?”

Ŝi ne povis respondi. Li sciis, ke al ŝi ne estas facile. Unuparte, ŝi volus venĝi sian Paŭlon, sed dua parto de ŝi tiel kutimis malfidi la policon, ke ŝi timis fali en kaptilon. Des pli, eble, ĉar la voĉo de Jano Karal  scipovas esprimi tian homan kunsenton, ke rezisti lian konvinkemon al multaj malfacilas, kio estas unu el la kaŭzoj de lia detektiva sukceso: io samtempe varma, komprena kaj respektoplena en lia personeco nature invitas al konfido. La allogon de tiu personeco ŝi forte sentis, kaj post la suferita ŝoko, konfidi al amika koro agus liberige. Tamen ŝi hezitis pro la longa sinnutrado per sentoj kontraŭ-policaj.