Выбрать главу

“Ba! Ne gravas. Prezentiĝos alia okazo. Eble eĉ ili diris nenion interesan por ni. Kian mienon ili havis?”

“Feliĉan, radian. Ambaŭ. Eĉ tiu malbela perfidaspekta estro perdis iom el sia falseco dank’ al la feliĉa esprimo”.

“Ĉu ili manĝis karajn delikataĵojn?”

“Jes, kaj ĉampanon ili trinkis! Ili certe festis ion”.

“Interese. Vidu, vi ne perdis la tempon, tiuj indikoj estas tre valoraj por mi. Nu, nun ni forgesu pri la devo. Ankaŭ mi ŝatus festeni. Kion vi proponas menue hodiaŭ?”

Kaj li akompanis ŝin kuirejen.

*

En la Valĉefa  ĉefpolicejo, kie Karal  volis raporti al leŭtenanto Remon  pri la lastaj okazaĵoj, du surprizoj lin atendis. Unu estis la informo ke Stefano estas arestita.

“Tre ĝene, treege ĝene por vi kaj por mi”, basvoĉis la leŭtenanto. “Konfidis mi  malsaĝe al Stefano komision, kaj vidu kien tio kondukas. Admonu lin, donu al li bonan lavon, ke li neniam plu plonĝu eksterleĝen, aŭ mi simple devos malpermesi vin uzadi liajn servojn. Li ĝenerale havas sanan prudenton. Kiel diable li ŝovis sin en tiun malplaĉaĵon?”

Karal  akceptis la baton stoike, sed estis konsternita. Li taksis la nevon pli fidinda.

La dua surprizo estis magnetofona bendo, akompanata de letereto kiu tekstis:

Kara Jano!

Mia kuzino Ĝoja  parolis al mi pri la graveco scii kio diriĝos ĉe la tablo Fortaroka. Mi rezervis al ili tablon, kiel ili petis, kaj la afero estis facile aranĝebla. Mia granda filo, kiu estas fervorulo, kiel pri elektroniko, tiel ankaŭ pri spionromanoj, aranĝis nevideblan mikrofonon, kaj ilia tuta babilado estas surbendigita. Mi ĝojas pri tio, ĉar mi dubas ĉu oni povis aŭdi ion el la apuda tablo.

Kisojn al la tuta familí ,

Karleto

*

Karal  kaj Remon  streĉis la atenton kiam la bendo komencis disvolviĝi. Bedaŭrinde, ofte aŭdiĝis pli da oreltordaj bruoj ol da konversacio. Ĉiufoje kiam iu movis pladon, la bruo, laŭtigata, dolorige sonis el la bendo. Tamen oni sufiĉe bone komprenis la interparolon.

Dum tri kvaronhoroj ĝi temis nur pri vojaĝplanoj, manĝoplezuro kaj la amaj aventuroj de la mastro de l’ Fiŝo Vostumanta .

Tamen, post komento pri la plaĉa etoso kreata de ĉampano, aŭdiĝis jena opini-interŝanĝo:

“Kiaj feliĉuloj ni estas, se ĉion konsideri!” diris la vira voĉo.

“Nekredeble!” la virina konsentis. “Mi apenaŭ sukcesas kredi ke ĝi estas vera”.

“Ĉu vi opinias ke iu kontraŭbatalos la testamenton?”

“Kiu? Ni ne havas rivalojn. La testamento estas leĝa. Ŝi ne diris ke ŝi heredigas la filinon. Ŝi diris ‘s-inon Vilma n Fortarokon’, ne donante motivon. Ŝi rajtas lasi sian riĉon al iu ajn, ĉu ne?”

“Sed se la polico malkovras pri via molventra detektivo...?”

“Nu, estis lia eraro, ne nia. Ni ne estas supozataj scii. Li informis nin kaj ni kunaranĝis la aferon, sed li ĉiam diris: ‘oficiale, vi scias nenion; se io ajn okazus, neu’. Se, kiam s-ino Jendrik  petis lin serĉi filinon, li indikis ion falsan, ne estas nia kulpo”.

Intervenis silenta paŭzo, dum kiu aŭdiĝis nur la bruo de la manĝiloj ĉe la murmura fono de alitablaj konversacioj.

“Tamen estas nekredeble ke okazis tiu akcidento”, la viro rekomencis.

“Jes. Mi ne povas ĝin kompreni. Se iu volus favori nin, li tiel agus. Kelkfoje mi min demandas ĉu ĉielaj estaĵoj ne enmiksiĝas en la homajn aferojn, tiel mirakla la afero ŝajnas”.

“Mi dubas ke ĉielaj estaĵoj agus tiasence. Kvankam eble estas erare atribui al ili pli da moralo ol al ni. Sed vera miraklo ĝi estas, efektive. Ni esperis profiti el la trompo de s-ino Jendrik , sed ne tamen per tia tuja heredaĵo. Ĝis tio mi neniam fantaziis. Ĉu vi?”

“Mi fantaziis, jes. Sed kutime pensis nur: dum deko da jaroj ni ricevos de ŝi monajn aŭ aliajn donacojn, kaj tiam ŝi testamentos sian havaĵon al mi kaj ŝi mortos, kaj mi estos riĉa”.

“Kaj ni estos riĉaj, vi volas diri”.

Ŝi eligis etan ridon.

“Kiu scias?” ŝi diris. “Se vi ne plu plaĉos al mi...” Kaj ŝi ridis plu.

“Ne faru tian vinagran mienon”, ŝi reparolis. “Mi nur ŝercis. Jen trinku! Je via sano!”

Glasoj tintis.

“Kaj ĉefe je la sano de la krimulo kiu faris tiel belan laboron por ni”, sonis la vira voĉo.

Poste venis parazita bruo kiu ĝenis la aŭdadon. El la malfacile aŭdebla parto kompreniĝis ke ili faras diversajn hipotezojn pri la krimo. Kiam la bendo refariĝis klara, Jobo Fortaroko estis diranta:

“... komplete mistera. Mi ne povas kredi ke estas Halim . Kaj mi ĵuras ke la aŭto funkciis perfekte kiam mi ĝin provis. Kaj la tri diras ke neniu tuŝis ĝin. Mi fine pli kaj pli kredas al mia unua hipotezo. Estas akcidento: lia kruro paraliziĝis aŭ io simila. Kiel nekropsio povus sciigi pri tia afero kiam korpo komplete brulis?”

“Kaj tiu Stefano? Li ne estas de longe ĉe vi. Eble li faris ion. Mi kelkfoje trovas lin strange scivola”.

“Sed kial li farus ĝin? La samo validas pri Petro. Ili havas neniun intereson en tiu murdo. Ne, certe estis pura hazarda ekmalsano...”

Poste ili transiris al alia temo, kaj la bendo haltis.

La du policanoj rigardis unu la alian, dum longa senbrua minuto.

“Kion vi opinias?” Remon  fine demandis.

“Valora dokumento. Ni nun havas kvazaŭpruvon, ĉu ne?, ke la plej-profitantoj ne planis la aferon. Mia enketo per tio ne faciliĝas. Sed estas almenaŭ agrable homojn definitive forigi el la suspekto”.

Remon  kapjesis silente, kun profundpensa aspekto.

25

“Ĉu vi estas vere certa?” Karal  demandis al la nevo.

Ili sidis en la apartamento de la detektivo, en Valĉefa , kaj Ĝoja  ĵus alportis fumantan pladon. Ŝi konis la frandemon de Stefano, kaj malgraŭ la admonoj de Jano, laŭ kiu tia sinteno forigus la efikon de la skoldo, ŝi volis ke la junulo havu bonmanĝan konsolon post sia aventuro. Fakte, Stefano estis ricevinta severan paroladon de la juĝisto, kaj monpuno estis decidita por li, sed la fakto ke lin petis iri la filino mem de la ĉaled-posedanto kompreneble mildigis la verdikton. Pri tio ankoraŭ revis la junulo.

Karal  revortigis la demandon:

“Ĉu certecon vi havas?”

“Jes”, respondis la nevo. “Estis en la policejo. Ili forgesis ke mi ne konas ilin kaj do antaŭe ne sciis pri kiu temas. Ĉiuj parolis samtempe, sed mi ne dubas pri mia aŭdado: iu tre nete diris ke mi ternis dum Cezaro Birman  komencis rakonti ion gravegan. Kiam li tion diris, mi repensis pri la naza voĉo, kaj ekmemoris: en lia librejo mi ĝin aŭdis iutage”.

“Cezaro Birman ”, Karal  ripetis enpensiĝe, kaj li foliumis sian notlibreton.

“Ha, jen!” li ekkriis, trovinte la ĝustan paĝon. “Estis s-ro Rijoka . Li menciis ke Cezaro Birman , la librovendisto, tre ŝatas krimromanojn. Havis li  la ideon pri anonimaj leteroj”.

“Laŭ vi”, Karal  daŭrigis direktante la vizaĝon al Stefano, “li do praktike konfesis la krimon?”

“Ne. Tute ne”, la knabo respondis. “Li ŝajne esprimis la planon al f-ino Elmonta . Li havis la ideon kiamaniere murdi per aŭta akcidento. Sed tio ne signifas ke li ion faris”.