Выбрать главу

“Kaj ĉu la detektivo ion trovis?” demandis ĉi-lasta.

“Nenion, li estis trompulo, ne vere serĉis”, respondis Karal  pensante: ‘li verŝajne trovis vin, sed estante amiko de Jobo kaj Vilma  Fortarokoj, li preferis kombinaĵon kiu lasos al li pli da mono...’

“Ĉu mi povas demandi kial vi eksuspektis min?” scivolis Petro Balgana .

“Vin perfidis via vizaĝo”, la polica detektivo klarigis. “Vi havas la saman frunton kaj la samajn okulojn kiel via patrino. Ankaŭ en la haroj estas io simila. Kiam mi tion pensis vidinte belegan portreton de s-ino Jendrik , mi opiniis ke eble tie kuŝas motivo neglektita. Tiam evidentiĝis al mi ke mi neniam ricevis konfirmon pri la fakto ke Halim  deĵoris ĝis la naŭa. Ni ĉiam rigardis tion certa ĉar vi ne havis motivon. Sed se vi havas motivon, eble la deĵoroj interŝanĝiĝis. Tiukaze, kial la albano neniam diris ĝin? Eblis hipotezi ke li bezonis mem alibion. Tiam mi ekpensis pri la similtempa tomboŝanĝo. Halim  sciis ke ni fakte povas nenion pruvi kontraŭ li, ke ĉiam restus ĉe ĵurio normalmezura dubo, kaj estis saĝe por li nenion konfesi por eviti suspekton pri la tombo-afero. Sed kial vi tamen fine decidis pri sinmortigo?”

“Ĉar mi ne plu elportis la streĉon. Ĉu oni vere povas vivi kun la ideo ke la polico serĉadas onin kaj estas pli kapabla ol oni unuavide pensis? Kaj ankaŭ ĉar Halim  diris ke kliento ĵus menciis esploron fare de la polico por scii kiu deĵoris garaĝe la faman sabaton vespere. Tio kaŭzis al mi panikon”.

“Kaj kio pri la eksplodigo de la aŭto?”

“Same. Mi ektimis ke oni trovos la sistemon, aŭ spurojn de ĝi. Mi havis delonge dissaltigan plastaĵon kun la eksplodigilo. Luko ilin fabrikis aŭ akiris tuj antaŭ ol arestiĝi”.

“Ĉu vi bedaŭras vian agon?”

“Bedaŭri, tio signifas nenion. Faritaĵon ne eblas malfari, ĉu? El mia tuta ekzisto, estis la sola periodo dum kiu mi sentis min plenplene viva. Mi havis celon, justecan celon. Mi estis preta je ĉiuj sekvoj. Nun mi ne plu scias”.

Li haltis subite, kun fiksaj okuloj. Li demandis kun objektiveco preskaŭ kortuŝa, al kiu – unuafoje – humileco ne mankis:

“Ĉu mi estas frenezulo?”

“Mi ne povas respondi”, Karal  diris. “Nur psikiatria fakulo povos diri. Kvankam laŭ mi vi rezonas kun perfekta racio”.

La knabo rigardis antaŭ sin, ĉiam fikse.

“Espereble mi frenezas”, li diris.

“Kial?” demandis la policano.

Tiam – plej strange ĉe tia ŝajne senemocia knabo – Petro komencis plori silentajn, kvietajn, neviŝatajn larmojn, tra kiuj li prononcis:

“Mi ŝatus loĝi kun Luko”.

Kaj li turnis al Karal  vizaĝon tute novan, ege esprimplenan, sur kiu legiĝis tia profundo de homa kormizero, tia fundo de soleco, ke al la detektivo la okuloj malsekiĝis. ‘Li saniĝas el tutviva, neniam diagnozita psikozo’, tiu pensis.

Kaj li ektremis pensante pri la sekvo.

La fakuloj ja trovos Petron mense sana.

*

Ĉu li venis trakosme?

Romano verkita en esperanto

Verkis: Johán  Valano

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna  1980

Grandeco: 144 p.

Proksimuma verkojaro: 1980

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Valano.

Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

1

Roberto – aŭ ĉu ni, kiel ĉiuj liaj amikoj, familiare lin nomu Bob ? – gratis al si la nazon. Tiu gesto, aŭtomata ĉe li ekde l’ frua infaneco kiam problemo stariĝis, neniam mankis, dum li malkodis mesaĝon. La kodon li abomenis.

Li pene atingis la finon de l’ laboro, minuteton kontemplis la deĉifritan tekston, ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen en la ĉambro, ĉar li bezonis pensi, kaj pensi side al li preskaŭ tute ne prosperis. Li ja estis viro agema.

Li prezentis per si belan specimenon de la homa speco, se oni limigas siajn kriteriojn al tiu modelo de sana besto, kiu ŝajnas esti la hom-idealo ĉe kuracistoj niatempe: simetria belhaŭta kunmetaĵo el sengrasaj muskoloj kaj sanaj organoj, kun bona koro kaj bonaj pulmoj, facila rideto blankdenta kaj frunto ne markita per troo da intelektaj turmentoj. Domaĝe nur ke la tro longa nazo iom fuŝis la cetere harmonian vizaĝon.

La bonfarta koro de Bob Sulavi  ne akcelis sian ritmon pro la ĵus deĉifritaj laŭdoj, sed dum li paŝadis enĉambre, fiero tamen ŝveligis lian bruston. Estas plaĉe senti sin ŝatata.

Lia nuna tasko estos pli malfacila. Jes ja, posteno kiel lia, ĉe vaste aŭskultata radiostacio, ege favoras orientadon de la publikopinio – ĝuste tial “ili” petis lin kunlabori – sed estas pli facile plifortigi jam ekzistantan tendencon ol helpi konfuzan opinion sin difini laŭ dezirata senco. Organizi la intervjuon, kiu multigis la vendadon de la koncerna numero de Legantula Plezuro , estis infanludo; sufiĉis iom akcenti la sadisman aspekton de la reĝimo atakata, por ke la homoj sin ĵetu sur la revuon kaj sorbu ties mesaĝon avide. Lukti kontraŭ la eksterteranoj estos malpli simple. Al la publiko, kiu rave voras ĉiun detalon pri suferiga diktatora reĝimo, la eksterteranoj ja simpatie aspektas.

La enhavo de la mesaĝo estis tute klara, kaj paŝante tien kaj reen Bob  encerbe kvazaŭ-aŭdis la voĉon de la kolonelo:

“Vi faris bonegan laboron vaste diskonigante la rivelojn de Legantula Plezuro . Konsiderinda parto de la publiko estis impresita kaj proksimiĝis al ni. Nun necesas eviti, ke ĝi voĉdonu por la fantaziuloj, kiuj pretendas rilati kun la kosmo: ties partio estas tro malserioza por havi veran ŝancon sukcesi, sed la plejparto de la voĉoj, kiujn ĝi ricevos, estos perdita de ni. Tio povus sufiĉi, por ke niaj kontraŭuloj ricevu plimulton kaj eniru en la registaron, kun bedaŭrindaj sekvoj el milita kaj internaci-politika vidpunkto...”

Tio estis tute prava. La homoj, kiuj voĉdonos por la nova kosmana partio, ne imagos, ke ili favoras la ruĝulojn. Ili voĉdonos por nova partio, nova homo, sen multe atenti la mankon de rigoro en ties ideoj, sed ili senscie malfortigos la solan grupon kapablan venke kontraŭstari la orientan malamikon. Provi ilin racie konvinki estus perdi sian tempon. La intereso al la eksterteranoj estas pure neracia. Necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestiĝon de tiu nova homo, kiu sin lanĉis tiel strange en politikon, de tiu Rikardo Ospaci . Sed kiamaniere? Finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

*

Veronika  Munzo volvis harbuklon ĉirkaŭ la montra fingro, malvolvis ĝin, revolvis ĝin, kaj tiel plu senfine, dum ŝia frunto sulkiĝis. Tio estis ĉe ŝi nepra kaj nekonscia akompano de ĉia intensa pensado, ĉefe kiam la meditadon tiklis la incita pikilo de zorgo.

Zorga ŝi estis nun, efektive. La artikolo en Legantula Plezuro  havis multe pli da efiko, en ĉi tiu tempo elektada, ol ĝi normale devus, kaj ŝiaj ĉefoj en Komitato por Geopolitika Bonfarto – mallonge KGB  – pri tio tre malkontentis. Ŝi provis rebati disvastigante onidiron, ke Legantula Plezuro  estas redaktaĵo de Centra Informkolekta Agentejo – mallonge CIA  – kaj ke ties artikoloj estas aŭtomate stampitaj kiel politike senvaloraj, sed ŝi, manke de pruvo, ne povis tion publikigi, eĉ se persone ŝi ne havis dubon, time ke oni lanĉus kontraŭ ŝi la tutan justican aparaton en brua proceso pri misfamigo.