“Sed ĉu, leĝe, ni ne devas redoni la dokumenton al ŝi?”
“Sendube jes. Ni faros fotokopion kaj sendos nur tiun al la spionvoruloj. La paperojn, kiujn vi prenis, estos plej bone, plej nature, ke redonu vi. Se vi povus tiuokaze iom pli ekscii pri ŝi, vi faros grandan servon al ni ĉiuj.”
“Se ŝi estas sekretariino, kial do ŝi faris fotokopiojn en ĉiovendejo? Ŝi certe havas pli oportunan eblecon uzi oficejan maŝinon, ĉu ne?”
“Dependas... Tiuj ĉi paperoj certe ne rilatas al ŝia laboro. Se ŝi timas, ke oni surprizos ŝin fotokopianta ion, kion ŝi ne rajtus, eble estas pli sekure por ŝi uzi la anonimecon de granda magazeno.”
“Eble jes, mi ne pensis pri tio. Ĉu vi havas ideon pri tio, kion niaj spionspionoj faros pri ŝi?”
“Ho jes, mi scias, ili jam diskutis la aferon kun ni, kiam ili venis aranĝi la fotosistemon. Ili ne havas sufiĉe da disponeblaj homoj por sekvadi ŝin ĉien, sed tion ili dezirus. Ili petis nin tion aranĝi laŭeble, sed mi dubas, ĉu ni havas sufiĉe da homoj. Fakte mi pensis, ke... nu... nun estas la paskaj ferioj, ĉu ne? Kion vi faras? Ĉu vi laboras nuntempe?”
“Ne. Kun tiu ekonomia krizo oni ne facile dungas portempajn ulojn kiel via studenta nevo. Mi ne trovis laboron. Verdire mi ne multe serĉis. Mi decidis, ke foje ne malbonos al mia sano, se mi ripozos dum la libertempo.”
“Se vi do volas distron, kiu samtempe utilos al la komuna bono...”
“Ne faru paroladon, mi komprenis. Kaj vi konas mian malvirton: enketi ĉiam estis por mi volupto. Mia ekspluatinda moŝto do denove komplezos al la polico, kvankam mi kelkfoje min demandas, kion ĝi farus, se mi ne oportune ekzistus. Via mendo estas, ke mi simple eksciu pri tiu Veronika ĉion, kion vi mem ne kapablus trovi, ĉu ne?, por ke vi havu la gloron triumfe savi la ŝtaton el kruela reto da spionoj. Mian rolon oni ne rajtos mencii, ĉar ĝi estas ne laŭregula. Bone, bone. Mi grandanimos plian fojon, kaj malkovros pri Veronika aferojn, kiujn ŝi mem tute ne scias...”
Kaj kun unu el tiuj humuraj vizaĝesprimoj, kiujn tiom ŝatas lia onklino Ĝoja , li faris komikan riverencon, kaj foriris.
*
Estis unu el tiuj ŝtal- kaj betonkonstruaĵoj, kiuj, similaj al gigantaj alumetskatoloj, provizas loĝon al miloj kaj miloj en urbo moderna. Stefano liftis ĝis la tria etaĝo kaj tuj trovis la pordon. Li sonorigis.
Mikson el dubo kaj timo elmontris la vizaĝo de Veronika Munzo, kiam ŝi malfermis la pordon. Ne tre granda, ŝi surhavis bluĝinson * kaj malhele ruĝan trikaĵon, kies fortikecon du agresemaj mampintoj ŝajne penis kontroli ĝisekstreme.
* bluĝinso : (labor)pantalono el kruda, tre fortika, blua kotonŝtofo (angle: blue jeans ).
“Sinjoro...?” ŝi diris kun demanda esprimo kaj voĉo profunda.
“Mi staris apude, kiam vi... ĉe la fotokopia maŝino...” Stefano ne facile trovis la vortojn.
“Ho jes, eniru, mi petas.” Ŝi aperis al Stefano tre dezira rapide fermi la pordon. Ŝi invitis lin sidi.
“Ĉu vi fartas tute bone nun?” la junulo demandis.
“Jes. Estis nenio grava. Verŝajne la manko de aero en tiu magazeno... Sed ĉu nur por scii pri mia sano vi venis? Estas tre ĝentile kaj mi sentas min danka; tamen, mi havas multon por fari, kaj...”
“Ne,” Stefano interrompis. “Fakte mi venis por redoni al vi la paperojn, kiujn vi fotokopiis.”
Ŝi videble sentis egan malpeziĝon.
“Mi troviĝis tie, kiam oni kondukis vin for,” li aldonis. “Mi konstatis, ke en la ĝenerala kriz-etoso neniu pensas pri viaj dokumentoj, kaj mi ilin savis.”
“Dankegon,” ŝi diris, kaj ŝia sincero sonis kortuŝe, “estas vere tre afable.”
Dum li transdonis la paperojn, ŝi proponis trinkaĵon, kion Stefano, ema elpumpi informojn, ĝoje akceptis. Ŝi forlasis la ĉambron kaj revenis kun pleto, sur kiu staris tera kruĉo, du glasoj kaj pladeto da biskvitoj.
“Mi esperas, ke plaĉos al vi,” ŝi diris kun falsmodesta esprimo. “Estas trinkaĵo, kiun mi faras mem”.
Stefano gustumis. Iom acida, sed tre parfuma sensaĵo tiklis liajn palaton kaj nazon.
“Bonege,” li diris. “Kio estas en ĝi?”
“Citrono kaj sambuko, plus kelkaj aliaj aferoj: mia sekreto!” ŝi respondis kun eta rido.
“Mia avino faris ion pli malpli similan, sed tamen ne tiel perfekte paradizan,” Stefano komentis kun flato, kiun ŝi videble ĝuis.
“Ĉu vi kolektis la tuton?” ŝi demandis foliumante la ĵus transdonitajn paperojn.
“Mi prenis ĉion, kio estis en la... kiel oni nomas tion?... en tiu ujo, kie la fotokopioj finas sian vojaĝon. Estis nenio alia.”
“Ho jes, estis io alia. Mi fotokopiis nur duonon de la dokumento, kiam tiu malfeliĉo okazis. La alia duono estis sur la maŝino mem.”
“Ne,” Stefano mensogis. “Kiam mi prenis ĉi tion, estis nenio sur la maŝino. Mi estas tute certa. Mi kompreneble tuj rigardis, ĉar la plimulto el la homoj tien metas la kopiotajn paperojn.”
“Oj” ŝi respondis ĉagrenite. “Tio estas tre malagrabla, ĉar estas grava dokumento. Iu verŝajne prenis ĝin kaj ne scias, al kiu ĝin redoni.”
“Presigu en gazeto anonceton,” tuj diris Stefano.
“Jes, eble mi tion faros,” ŝi diris dubeme.
Ŝvebis silento. Stefano rigardis ŝin. Li sin sentis embarasita. Li sciis, ke se li lasus siajn sentojn nature disvolviĝi, li enamiĝus. Veronika ja havis ĉarmon, multege da ĉarmo. Ŝia relative eta korpo estis tre bele proporcia, sed precipe la vizaĝo allogis. La trajtoj estis fajne, delikate ĉizitaj, kun buŝo farita por ridi kaj kisi, kaj io mistera en la brunaj okuloj. Pli ol ĉio, lin tuŝis ŝia mildo. Nenio akra en ŝi, nenio iam ajn abrupta, nur tiu agrabla, glata harmonieco de la voĉo, de la movoj, de la tuta estmaniero. “Kiel bone oni sentus sin, vivante tutvive kun ŝi!”, li pensis, kaj tiu ideo efikis perturbe. Por kroni la tutan impreson – ankaŭ ĉi tio pikis la koron de Stefano – iom da malgajo sur la frunto legiĝis. La junulo perceptis ĝuste: Veronika Munzo estis dolĉa knabino, kvazaŭ destinita de la naturo por simpla, tenerplena ekzisto, sed kaptita de la vivo en zorgojn, kiuj malebligis al ŝi iam ajn komplete sereni.
“Belan apartamenton vi havas,” la junulo diris, ne sciante kiel daŭrigi la konversacion, kaj tamen nepre decidinte tiri el ŝi maksimumon da informoj. La salono, kie ili sidis, estis vere vasta kaj nun plaĉe lumigata de la suno.
“Jes, belan” ŝi eĥis.
“Mi esperas,” diris Stefano, kiu trovis tiun vastan apartamenton ne kongrua kun sekretaria salajro, “ke foje mi perlaboros sufiĉe da mono por havigi al mi ion similan, eĉ se mi devas okupi ĝin kun kamaradoj.”
“Espereble via revo realiĝos,” ŝi respondis. “Tiu ĉi apartamento estas iom granda, sed ĝi tuj plaĉis al mi, kiam mi vidis ĝin unuafoje. Kaj ĝi estas tre proksima al mia laborloko.”
“Ha jes? Ĉu vi do laboras ĉi-apude?”
“Jes, mi sekretarias en la regiona administracio.”
“Devas esti interese,” Stefano diris per laŭda, gratula tono.
“Jes. Mi ekscias multon pri la tuta Sanktavalo, eĉ pri la tuta lando, fakte, kvankam nia oficejo estas regiona. Ĉio estas tiel multaspekte interligita niatempe.”