Выбрать главу

“Jes. La malfacilaĵo estos trovi, kiel fiksi la mikrofonon al stango sufiĉe alta por atingi la fenestron. Pripensu la aferon dum mi forflugas por preni mian ekipaĵon.” Kaj apenaŭ li finis paroli, jam li ekrajdis sian motorciklon, kaj veturis for.

Stefano rigardis la domon. Ne estis multe da lumo, sed tio estis avantaĝo por iu, kiu kompreneble deziras resti nevidata. Feliĉe la domanoj ne havis hundon, aŭ ĝi estus jam bojinta. La junulo tre singarde paŝis ĉirkaŭ la domo sukcesante ne brui.

Ju pli li rigardis, des pli li opiniis nefarebla la intencon de Joĉjo. Se ties ekipo ne enhavas longan stangon por la mikrofono, neniam prosperos al ili solvi la problemon. Longa branĉo ne troviĝas purŝance en tia loko. Stefano serĉis, sed vidis nenion taŭgan.

“Necesos grimpi al la balkono” murmuris interna voĉeto. Al tiu sugesto la knabo respondis tremete. Altigi sin al la balkono signifus preni sur sin konsiderindan riskon. Se li faros bruon kaj oni malkovros lin, oni prave kulpigos lin pri provo enŝteliĝi aŭ almenaŭ atenci privatecon. Kaj ĉu estas eble tien grimpi tute senbrue?

Stefano estas bona gimnasto, kaj se li povus salte kapti la randon de l’ balkono, li senpene sukcesus levi la korpon al ĝi. Sed, unue, eble la balkono estas tro alta, kaj, due, fari tion kun plena silento estus superi la kapablon de ordinarulo.

Ĉu ŝtupetaro solvus la problemon? Parto de Stefano diris “jes”: tiu parto volis raporti al la onklo rezultojn indajn je gratulo. Alia parto diris “ne”: tiu ĉi timis eltroviĝon; ĝi akre memoris la fojon, kiam, en monta lignodomo ne malproksime de Valmu , oni malkovris lin en ŝranko, kie li sin kaŝis, kaj la multajn malagrablajn sekvojn de tiu aventuro.

Tamen vivi senriske ne estas vere vivi. La riskojn oni nur kalkulu. Ĉu iu povus vidi lin de la vojo? Ĉi-hore preterpasas neniu. Tamen iu povus reveni al unu el la apudaj domoj aŭtomobile. La risko fakte estas malgranda, kaj oni povas forigi ĝin uzante la parton de l’ balkono, kiun aŭtolumoj ne povas – aŭ apenaŭ povas – prilumi de la vojo.

Pli serioza estas la risko, ke oni aŭdus lin el interne. Vidi oni ne povus, ĉar la kurtenoj estas fermitaj, kaj estus vere ne tre probable, ke iu venus sur la balkonon ĝuste, kiam Stefano tien grimpos. La risko do dependas ĉefe de la aŭdebleco, kun kiu la junulo prenos kaj metos la ŝtupetaron.

La fina risko – fina en la mensa listigo de Stefano, sed logike komenca – estas... ne trovi ŝtupetaron. Tiun riskon oni povas alfronti tuj. Serĉu, amiko Stefano: estas la sola rimedo scii, ĉu oni vere deziras trovi aŭ ne!

Stefano serĉis kaj trovis. Ŝtupetaro kuŝis laŭlonge de muro. La junulo komencis levi ĝin kun plej delikataj movoj. Kiam io metala renversiĝis, tuŝite de unu el la ekstremaĵoj de la ŝtupetaro, la knabo havis la impreson, ke la bruo vibrigas la tutan domon kaj longe longe resonas. Li haltis meze de sia movo kaj provis subpremi la bruon de sia spiro. Tion li sukcesis, sed ŝajnis al li, ke lia koro batas tiel laŭte, ke iu altirita de la falbruo nepre perceptos ĝin.

Fakte nenio okazis. Li apenaŭ rekomencis singarde levi la ŝtupetaron, kiam lia koro jam ree misbatis. Io glacia ĵus falis sur lian nukon, kaj, pro lia nerva stato, ĝi preskaŭ surprizsaltigis lin kun bruaj konsekvencoj. Li feliĉe regis sin. Estis nur guto el la posttagmeza pluvego, kiun vento forskuis de sur folio.

Tenante la ŝtupetaron, li paŝis al la balkono. Kato el ie ekaperis kaj frotis sin ĉe liaj kruroj kun amika ronrona zumzumo. Amika, sendube, sed ĝena, ĉar la besteto trovis nenion pli sprita ol salti kaj resalti tuj antaŭ la piedoj de Stefano. Por iu, kiu tenas senspire relative pezan ŝtupetaron, la akompano ne estis ideala.

Kiam finfine li staris sub la balkono kaj aranĝis ĉe ĝi la ŝtupetaron, la junulo firme decidis, ke ne li supreniros. Joĉjo estas maniulo pri spionromanoj, li do prenu la honoron. Stefano, pri la fakto, ke li sukcesis meti ĝuste la ŝtupetaron sen fari eĉ plej etan bruon, ne malmulte fieris. Li grimpis du, tri, kvar ŝtupetojn kaj aŭskultis. Sen ia dubo aŭdiĝis voĉoj vira kaj virina. Sed la sencon de ilia interparolo oni ne povis kompreni.

La balkono laŭiris la murojn ne nur ĉe la antaŭo de la domo, sed ankaŭ laŭ parto de la flankoj, kaj ĉe unu flanko Stefano fiksis la ŝtupetaron, por ke la virino ne vidu ĝin, se ŝi elirus.

Strange, kiel la tempo pasas malrapide, kiam oni atendas. Laca resti senage, la junulo pliafoje komencis supreniri, kiam veturilo pasis sur la vojo. Ties reflektoroj aperis tre potencaj, kaj li horore konstatis, ke ili bonege prilumas la ŝtupetaron. Li havis la tempon rifuĝi en la malsupran mallumon antaŭ ol la ŝtupetaro estis plene prilumata, sed tamen...

*

Stefanon skue surprizis flustro en la orelon:

“Ĉu vi frenezas? Mi parolis pri stango, ne pri ŝtupetaro!”

“Ej! Finfine vi! Mi tute ne aŭdis vin.”

“Mi lasis la motorciklon en la paralela vojo, por ne brui. Sed ni ne bezonas vian ŝtupetaron, rigardu!” Kaj Joĉjo fiere montris fiŝkanon.

“Mi havis la ideon survoje,” li klarigis. “Ĉu ŝi ankoraŭ enestas?”

“Mi opinias, ke jes.”

“Bone. Tamen via ŝtupetaro helpos, ŝajnas al mi,” li diris, kaj li fiksis la mikrofonon al la ekstremaĵo de la fiŝkapta stango per fortaj kaŭĉukaj ligiloj, kiujn li kunprenis. Li senbrue grimpis, ŝtupon post ŝtupo, kaj metis la mikrofonon ĉe la balkona fenestropordo. La magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno.

Longtempe ili tiel restis: Stefano malsupre, rigardante kun zorga mieno, Joĉjo tute kviete sur la ŝtupetaro, kun la mikrofono tenata ĉefenestre.

Finfine la lumo estingiĝis en la apartamento. Joĉjo murmure demandis:

“Kion vi opinias? Ĉu ili nun gekuŝos?”

“Ŝajnas, ke jes.”

“Do ni foriru. Ĉu ni remetu la ŝtupetaron, aŭ lasu ĝin tiel?”

“Ni remetu ĝin. Helpos al neniu, se ili havos la impreson, ke iu provis enŝteliĝi aŭ spioni.”

Ili sukcesis remeti la ŝtupetaron tute senbrue, kaj revenis al siaj respektivaj hejmoj. Ili sin sentis tro lacaj por tuj aŭskulti la plurajn bobenojn da bendo.

*

“Ĉu vi aŭskultis?” Stefano telefone demandis al Joĉjo, tuj kiam li ellitiĝis.

“Jes,” respondis la alia.

“Nu, kaj kio? Ĉu interese?”

“Treege interese,” diris la magnetofonulo.

“Diru tuj, mi estas terure senpacienca,” petegis Stefano. Sed io en la voĉo joĉja ne plaĉis al li.

“Ni surbendigis teatran radioprogramon,” lamentis la kunspiono. “Ŝi certe eliris, dum mi telefonis al vi...”

4

“Aŭskultu, geamikoj, kial resti ĉi tie? Mi proponas al vi glason en la apuda trinkejo. Estas tre trankvile tie.”

Stefanon, kiu ĵus prononcis laŭte tiujn vortojn, ĉiuj rigardis des pli scivole, ĉar – krom Veronika  – neniu konis lin. Sed tuj poste la vizaĝoj sin turnis al la centra figuro, respekte atendante ties respondon.

“Kial ne?” diris ĉi tiu per vibra baritono, “estas bona ideo, ni iru.” Kaj li majeste ekiris.

Rik Ospaci  aspektis kiel profeto, kun siaj bela barbo kaj fajraj okuloj. Kiam li sidis, li ŝajnis altkreska, sed post kiam li stariĝis, oni konstatis, ke li apenaŭ superas la mezan korpoalton: li havis torson misproporcie grandan kompare kun la nelongaj kruroj. Al tri detaloj eble ŝuldiĝis lia ĉarmo: al la rigardo, kiu jen boris ĝiskerne, jen ameme karesis, al la moviĝemo de la vizaĝtrajtoj, kaj al io vibra, profunde resona en la voĉo.

La dekopo procesie sekvis la profeton el la kunvenejo, kie li ĵus paroladis. Kiam, antaŭ eble dudek minutoj, la homamasoj disiris, restis grupeto da admirantoj aŭ scivoluloj, preskaŭ ĉiuj junaj, kiuj proksimiĝis al la barbulo kaj religie aŭskultis, kiel li respondas tiun aŭ alian demandon. Rimarkinte, ke Veronika  Munzo restas kun tiu rondo, Stefano opiniis la okazon oportuna por scii pli pri la majstro kaj pri ŝi.