Выбрать главу

“Sed kiel mi povus ludi vian felietonaĵon? Mi ne havas la dokumenton,” la junulo diris per kompatiga voĉo.

“Se vi ne havas ĝin, vi scias, al kiu vi ĝin donis. Mi lasas al vi du tagojn por ĝin rekapti. Kaj bonvolu ne informi la policon aŭ viajn amikojn. Se iu observadas tiun rubujon, vi submetiĝos al treege seriozaj riskoj. Miaj dungantoj estas tre postulemaj kaj ne ridas pri tiaj aferoj. Ili havas rimedojn, pri kiuj via plej fantazia imago ne kapablus revi, rimedojn bazitajn sur superteraj scioj. Se vi ne plenumos ĉi tiun ordonon, vi suferos. Memoru pri Rik Ospaci !”.

Kaj prononcinte tiujn vortojn, li foriris.

*

Strange, kiel oni faras al si antaŭbildon pri persono, kiun oni ankoraŭ ne vidis. Kiam Stefano eksciis, ke la ĵus raportita konversacio estos la temo de renkontiĝo kun Jano Karal  kaj iu el la kontraŭspiona servo, li image atribuis al ĉi-lasta la fizikan aspekton de olimpia ĉampiono.

Kiam li eniris la ejon, li sekve bezonis kelkajn sekundojn por sin adapti al la realo: tiu maljuna, malaltkreska vireto, kies kapo formas renversitan triangulon, kaj al kiu eksmodaj okulvitroj donas vizaĝon de emerita profesoro, tiu facile rompebla korpeto efektive estas  la kontraŭspiona ulo.

“S-ro Karal  klarigis al mi la aferon, sed mi ŝatus aŭdi vin ĝin rakonti per viaj propraj vortoj,” li diris per metala voĉo kun neta, preskaŭ malnature neta artikado.

Stefano rerakontis.

“La aludoj al eksterteranoj kompreneble estas pura fantaziaĵo,” li diris, “sed laŭ mi ni devas preni tre serioze la minacojn. Tiuj homoj ne ŝercas.”

“Kion vi proponas?” Karal  demandis.

“Plej saĝe estos, ke ni sendu vian nevon al iu trankvila loko, kie li restos kaŝita ĝis ni juĝos revenon ĉi tien ree sekura por li. Tio estas unu punkto. Sed mi pensas, ke ni devas obei la ricevitan ordonon, jene: ni metos la falsan dokumenton en la plastan skatolon, kaj Stefano iros ŝovi ĝin en tiun rubujon kun n-ro 6. Unu aŭ du el niaj knaboj restos tie kaj provos fotografi kaj sekvi la personon, kiu venos preni ĝin.”

“Ĉu viaj kunlaborantoj ne riskos ion?”

“Ili kutimas je tiaj riskoj kaj scias kaŝi sin. Tiuj detaletoj estas nia ĉiutaga vivo.”

“Via plano plaĉas al mi,” Karal  diris, “sed ni bezonos esti informataj pri viaj eltrovoj. Ĉar ni ne scias, kiamaniere tiu afero estas ligita al la morto de Rik Ospaci , kaj dum ni ne scias pli pri ĉi-lasta, ni ne povas lasi la enketon nur al vi, kvazaŭ temus pri spiona murdo. Povus esti sinmortigo aŭ akcidento, aŭ murdo pro nepolitika kaŭzo, ĉu ne?”

“Kompreneble, ni plu laboros man-en-mane, kiel ni faris ĝis nun. Do, mi dankas pri via aprobo, kaj mi gratulas vin, knabo, pri la maniero, laŭ kiu vi agis.”

*

Tiel estis aranĝite. Stefano metis la dokumenton en la skatolon, kaj la skatolon en la difinitan rubujon. Li tiam kviete foriris, dum du viroj el la kontraŭspiona servo alvenis surloke, prepare al longa pacienca atendo.

La atendo efektive estis longa. Kaj senfrukta.

Ĉirkaŭ la 3-a nokte alvenis ses aŭ sep junuloj zumbicikle * . Ili ariĝis, kun kapo klinita, ĉirkaŭ la koncerna rubujo. Antaŭ ol iliaj observantoj povis kompreni, kio okazas, ĉiu havis en la mano identan skatolon, kiun li tenis tre videble, kaj ili brubrubrue forrajdis al plej diversaj direktoj.

*   zumbiciklo : motorcikleto, aŭ biciklo provizita per malforta motoro (ofte nomata mopedo , el mo toro kaj pe daloj).

Estis absolute neeble scii, kiu el ili havas la skatolon metitan de Stefano. Kaj sekvi du el ili elektitajn hazarde ne havus pli da senco. Tion tamen konscience faris la du agentoj, senrezulte.

Krome ili faris fotojn, kvankam ili sciis, ke tiuj estos neuzeblaj. La junuloj ja estis tute same vestitaj per bluĝinso kaj nigra pseŭdoleda jako, ili havis zumbiciklojn kaj ilia vizaĝo estis kaŝita per motorciklista kasko kaj koltuko metita ĝis la okuloj.

La observado estis kompleta fiasko.

9

Aŭto staris apud la lignodomo. Jano Karal  rigardis la pneŭmatikojn. Li ne bezonis ilin longe observi por scii, ke tiuj ne respondas al la spuroj, kiujn li vidis, kiam li esploris la regionon antaŭafoje.

El la du aŭtoj, kiuj lasis spurojn, unu jam estis identigita: estis la veturilo de Ospaci . Oni trovis ĝin apud Malpaz , kie ĝi estis forlasita; bedaŭrinde, plej zorga traserĉo ne liveris eĉ minimuman signifan postsignon. Pri la alia oni sciis nenion. Karal , kiu faris mem la muldaĵon, sufiĉe bone memoris ties ĝeneralajn karakterizojn por tuj rimarki, ke la koncernajn spurojn ne faris la pneŭmatikoj, kiujn li nun ekzamenis.

Li aliris la domon kaj frapis al la pordo. Aŭdiĝis iom da bruo interne, kaj la pordo malfermiĝis.

“Kio estas?” diris raŭka voĉo. Antaŭ la policano staris grandega, dikega viro, kun vastega grasa vizaĝo plurtage ne razita, hartufoj kreskantaj dis kaj mis, malpura ĉemizo nur duone butonita, senforma pantalono, kiu ŝajnis tuj falonta, ĉar ĝin surrajdis ampleksa elstaranta ventro, kaj nur mirakle la zono povis ĝin teni, kaj kun la ĝenerala fortimiga sinteno de sovaĝulo.

“Mi apartenas al la polico,” Jano Karal  sin prezentis, “kaj mi ŝatus ricevi respondon al kelkaj demandoj pri la viro, kiu mortis falante de sur la Rafunja -teraso.”

La alia rigardis Janon per malgrandaj dubemaj okuloj. Dum li intense rigardis, li balanciĝis, portigante la gigantan pezon de sia korpo jen al unu kruro, jen al la alia, tiel ke en la menso de Karal  priskribe formiĝis la vorto “urso”.

“Envenu,” la urso fine diris.

Ili eniris ĉambron, en kiu regis neordinara malordo. Estis iom da ĉio ĉie. La tablo estis kovrita de paperoj, gazetoj, manĝrestaĵoj kun multaj paneroj, tondilo, malpura tuko, kies destino tute ne klaris, kaj multaj aliaj aferoj. Sur unu el la brakseĝoj kuŝis malnova ĉifita bluĝinso. En angulo troviĝis stablo kun pentraĵo apenaŭ komencita.

“Sidu kie vi volas, se vi volas, kiam vi volas,” la raŭka baso prononcis. “Ĉi tie estas la domo de l’ libér .”

Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj, vane serĉis por ili lokon sur la tablo, kaj ilin fine lokis sur la plankon. Li tiel povis sidiĝi. Lia gastiganto jam sidis en brakseĝo.

“Via nomo estas Gido Verstrata, ĉu ne?” Karal  demandis. “Ĉu vi loĝas ĉi tie?”

“Al la unua demando mi respondas jes, al la dua jes kaj ne,” la pentristo raspvoĉis. “Mi venas ĉi tien por kelkaj semajnoj jare, kelkfoje monatoj. Nur ĉi tie mi povas pentri. Se mi sentas inspiron, mi restas. Se ne, mi foriras. Kiam inspiro revenas, mi revenas.”