Kiam li legis la artikolon en Tribún , Karal malbonhumoris. Li ne kredis je tiu alimonda hipotezo. Kaj tamen, ĝi ĝenis lin, kvazaŭ iu parto de li, ne agnoskata “oficiale” en lia menso, timus kontraŭ ĉia prudento, ke troviĝus io vera en tiu fantazia supozo. Kaj finfine, ĉu vere estus kontraŭprudente tion pensi?
Li meditis pri tio, ĵus leginte la gazeton en sia oficejo, kiam oni telefonis el la akceptejo, ke juna virino deziras paroli kun li pri la Ospaci -afero. Tiu junulino, svelta, eleganta, kun ridemaj okuloj, ne restis longe, kaj ŝia informo alportis nenion vere novan. Tamen ĝi intensigis la malbonhumoron de Jano. Ŝi klarigis, ke ŝi laboras ĉe Vespera Folio , kaj ke, troviĝante en loko, kie ŝi devus ne esti, ŝi neintence aŭdis kverelon inter Oskaro Kolombét , la gazetdirektoro, kaj lia amdonantino Elga Misuro: ĉi-lasta postulis altiĝon en la gazeta hierarkio; se Kolombét ne konsentas, ŝi minacis riveli al persono, kiun amikino ŝia konas en la administra konsilantaro, ke Rik Ospaci kolektis ĉantaĝan dosieron pri Kolombét , provis uzi ĝin por efektivigi premojn sur la direktoro, kaj tiel altiris sur sin murdon fare de ĉi-lasta...
“La amdonantino do kredas lin kulpa”, Jano ripetis al si, “sed tio ne signifas, ke ŝi pravas. Kaj eĉ se jes, kiel pruvi la aferon?” Li ekiris hejmen grumblante.
*
“Trezorejo! Vera trezorejo!” ekkriis la malgranda dikulo admirante la pentraĵojn. Karal , kiu esploris kun li la subtegmentejon de la pentrista domo, lin rigardis ridetante. La eta sfereca specialisto pri artaĵoj kaj antikvaĵoj, kiu laŭbezone helpis la policon, ĉiam amuzis lin, kun siaj luneca vizaĝo kaj krispaj mallongaj haroj, kiuj similigis lin al karikaturo.
La ejo plenis je pentraĵoj, ĉiuj kun la tiel karakteriza stilo de Gido Verstrata.
“Nekredeble! Estas simple nekredeble!” entuziasmis la pufa estuleto.
“Kio estas tiel malfacile kredebla?” Karal demandis.
“Ke li havas tiom! Vi staras antaŭ riĉego, kara amiko mia, riĉego! Verstrata estas konata kiel pentristo, kiu faras maksimume du pentraĵojn jare, kaj ili nun atingis tian prezon, ke tio ebligas al li tute komforte vivi. Ĉiu el ĉi tiuj estas facile vendebla. Kun tia jam preparita stoko, li povus vivi ankoraŭ dudek jarojn... aŭ pli ĝuste liaj heredantoj povos...”
“Li estis ne nur bona pentristo, sed ankaŭ lerta negocisto, ŝajnas al mi,” respondis Jano. “Li sciis, ke se li vendos siajn verkojn tro rapide, ilia valoro malaltiĝos.”
“Rigardu!” admirvoĉis la arta spertulo. “Ĉi tiu estas belega!”
Pri pentrado la polica detektivo estis tute neklera, sed li ŝatis la verkojn de Verstrata, ĉar ili ne estis abstraktaj. Realismaj ili ankaŭ ne estis, sed almenaŭ la temo tuj kompreniĝis, kiom ajn simbole ĝi estis prezentita. Plaĉis al Karal la elekto de la koloroj kaj io tre fajna en la konturoj, pro kio la pentraĵo iel similis al simpla desegno.
“Bela ĝi certe estas,” li diris, “sed ĉu la astronomiaj ciferoj, kiujn la milionuloj pagas por tiaĵoj, estas vere pravigeblaj?”
Kelkmomente, la fakulo taŭzis sian mentonon, dum liaj lipoj elstaris iom paŭte kaj lia tuta vizaĝo esprimis pripensadon.
“Nu,” li fine diris levante la ŝultrojn, “kion signifas prezo de pentraĵo? Kompare kun multaj aliaj, kiujn vi povos aĉeti malmultekoste, ĉi tiu ne estas eksterordinare pli bela.”
“Finfine decidas nur modo, ĉu ne?”
“Jes, sed la modon decidas la recenzistoj. Tiu, kiu sukcesis akceptigi sin kiel taŭgan juĝanton, havas grandegan povon.”
“Sed kio igas iun akceptita recenzisto?”
“Flarkapablo, mi opinias, speco de intuo. Estis tipe en la kazo de Verstrata. Li alvenis je la ĝusta momento, kiam la snoboj komencis laciĝi de la kutima stilo. La subtilan ŝanĝon de gusto Laŭra Pergame sentis, kaj ŝi tuj agis. Ŝi verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj ŝokis multajn konservemulojn, sed kiuj altiris al Verstrata tiujn, kiuj sopiris al io nova. Ŝi sukcesis famigi sin kaj Verstratan samtempe.”
“Ĉu laŭ vi Verstrata ne meritas sian famon?”
“Jes kaj ne. Li certe estas tre bona pentristo, kaj lia farmaniero estas nekontesteble originala. Tiusence li do meritas sian famon. Sed aliflanke ekzistas multaj aliaj pentristoj, kiuj ankaŭ havas perfektan teknikon kaj originalan procedmanieron, plus aŭtentan inspiron, sed kiuj estas absolute nekonataj, kaj eble vivas en senespera mizér . Tiuj ne havis la bonan ŝancon disponi la servojn de iu Laŭra Pergame ...”
Li ĵetis rigardon al sia horloĝo.
“Hej, mi devas for!” li ekkriis. “Sinjoro detektivo, mi konsilas al vi ŝlosi kun plej granda zorgo ĉi tiun ejon. Ĝia enhavo valoras milionojn, multajn milionojn.”
Li faris malprecizan, iom ridindan geston ĝisrevidan, kaj ŝtuparis malsupren.
Karal penseme rigardis lin foriri.
20
Estis unu el tiuj belaj tagoj, kiam la ĉielo lazuras sennube, la birdoj trilas tutgorĝe kaj ia malpezeco de la aero igas la homojn imagi, ke la zorgoj definitive migris for. En la tuta Sanktavalo la homoj ridetis al si reciproke, kaj la harmonia etoso estis tiel palpebla, ke al fremduloj atingantaj la stacidomon de Valĉefa tuj evidentiĝis, ke ili ĵus trafis paradizon.
Tamen, kiel, ho ve!, ofte okazas sur ĉi tiu nia tero, la edena atmosfero estis pure supraĵa, kaj serioza esploranto ne devis longe serĉi antaŭ ol renkonti gravajn signojn de streĉiĝo. Fakte, specialan streĉiĝan punkton prezentis per si la nun fama Rafunja .
“Ĉu ili interbatalos?” ĝendarmo Garvala demandis al kolego Polonez .
“Eble jes, eble ne,” respondis ĉi-lasta, kiu ne ŝatis erari.
“Kelkaj ŝajnas pli ol iom ekscititaj,” la unua taksis.
“Ĝis nun ili ĉefe vortas,” komentis la kolego, preferante faktojn al impresoj.
Efektive, “ili” vortis, vortadis, fojfoje eĉ vortaĉis. Kaj “ili” rigardis unuj la aliajn per nigraj rigardoj gravedaj je minaco.
“Ili” estis du grupoj. Ĉe unu flanko de la ebenaĵo staris la Raciula Societo, ĉe la alia la Klubo por Esploro pri Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj.
“Senkonsidere al la postuloj de plej elementa racio, abomene ekspluatante ian mistikan bezonon, kiu kaŭras en la primitivaj tavoloj de la homa psiko ĉe individuoj ne evoluintaj...” sonis el unu flanko parolado.
“Nome de iu t.n. scienco, kiu uzurpas eksterajn kampojn kaj rifuzas humile agnoski la limojn de la homa scio, t.n. scienco, kiu pretendas juĝi eĉ tion, kion ĝi ne esploris...” eĥis el la alia flanko.
Tiun strangan ceremonion okazigis la fama artikolo en Tribún , kiu atribuis la morton de Verstrata kaj Pergame al eksterteranoj. La Raciula Societo bombaste anoncis, ke ĝi organizos kunvenon surloke, por ke ĝiaj membroj kaj ĉiuj ceteraj interesatoj povu mem vidi, ke pri la ĉeesto de kosmoŝipanoj troviĝas eĉ ne unu minimuma spuro.
Tuj la Klubo por Esploro pri NIFOj deklaris, ke ĝi piknikos en Rafunja , eĉ se nur por certigi, ke la “Raciuloj” ne forprenos indikaĵojn, kiuj povus ilin ĝeni. Kaj nun...
“Jen ili komencas,” ekkriis Polonez , “iu ĵetis ŝtonon.”
“Ne ŝtonon,” Garvala korektis, “ovon, ŝajnas al mi”. Ambaŭ ekkuris. La loko, kie naskiĝis la incidento, estis relative malproksima de la ĝendarmoj. Kiam ili alvenis, la batalo jam ŝtormis viglege. Ĉar ambaŭ partioj kunprenis piknikojn, ĵetaĵoj ne mankis. Legomoj, ovoj, fruktoj trafulmis la aeron de unu grupo al la alia. Verŝajne, la junuloj ambaŭgrupe kalkulis kun probabla alfrontiĝo kaj organizis sian piknikon konsekvence. Sed multaj aliaj aĵoj estis uzataj, ekzemple gazetfolioj buligitaj aŭ lignopecoj antaŭe kolektitaj por prepari fajron. Iuj boksis, kelkaj piedfrapis, multaj aĵĵetis, ĉiuj kriaĉis, jen insulte al la “malamiko”, jen ordone al la propraj trupoj, kiujn kvietigi la ĉefoj provis sensukcese. Ankaŭ al la ĝendarmoj ne prosperis aŭdigi sin.