Kaj jen subite tri aferoj okazis samtempe. Putra pomo trafis al ĝendarmo Garvala rekte sur la frunton, botelo atingis la kranion de viro, kiu fotis la scenon, kio igis lin fali, kaj ĝendarmo Polonez pafis ĉielen per sia pistolo.
La pafo agis mirige. Post unu sekundo, ĉiuj gapis mire al la ĝendarmo, silentaj, kvazaŭ paralizite. Polonez profitis la silenton por krii per voĉo densa je aŭtoritato:
“Sufiĉe! Ĉesu! Kaj bonvolu konduti kiel civilizitoj!”
Post nova silenta sekundo, ĝenerala zumado leviĝis, kaj jen iu knabo piedfrapis al alia, kiu rebate pugnis la makzelon de la unua.
Sed la etoso ne plu estis sama. Fortulo altkreska kun gigantaj manoj kaptis la brakon de la ĵus boksinta kaj diris “Haltu!” per tia impona voĉo, ke ĉiuj resilentis. Kaj en tiu senbruo lia impresa estra voĉo sonis: “Ĉesu! Ni jam sufiĉe amuziĝis!”. Tiu rimarko estis tiel neatendita, ke la homamaso eksplodis per ekrido. Da streĉiĝo restis neniom.
“Sinjorino Karal !”
Ĝoja , kiu ĉeestis la kunvenon de la raciuloj kaj serĉis Stefanon, kiu sekvis la alian, abrupte turnis sin. Ŝin vokinta estis ĵurnalisto, kiun ŝi iom konis. Viro kuŝis apud li.
“Mia kolego ricevis botelon sur la kapon kaj svenis,” klarigis la ĵurnalisto, “li nun rekonsciiĝas, kaj verŝajne ne estas tre serioze, sed mi tamen ŝatus resti kun li. Ĉu vi baldaŭ malsupreniros?”
Ĝoja hezitis; ŝi intencis resti ĝis la fino.
“Vi povus fari al mi servon,” la gazetisto daŭrigis. “Ne plu okazos io ajn, vidu, venas fulmotondro, kaj multaj jam foriras.”
Ŝi rigardis al la ĉielo, kie du etaj nuboj montriĝis senminacaj, kaj al la ebenaĵo, kie grupoj diskutis kaj ne ŝajnis speciale pretaj formigri.
“Kiun servon?” ŝi demandis.
“Se vi bonvolus iri al la gazeta oficejo, transdoni ĉi tiujn filmojn, por ke ili rivelu la fotojn kiel eble plej rapide, kaj anonci, ke mi plej baldaŭ telefonos mian raporton, mi vere estus ege danka.”
“Konsentite,” diris malantaŭ ŝi voĉo junula, “sed nur kondiĉe, ke ni ricevu kompense ekzempleron de ĉiu foto. Ni ne volus malhavi eĉ momenteton de l’ ĵus travivita epopé , kaj la gazetoj ne publikigos pli ol po unu foton.”
“Stefano!” admonis Ĝoja riproĉe. “Ĉu vi ne kapablas plenumi servon senkompense? Mi hontas pri vi.”
La ĵurnalisto ridis.
“Ne severu, sinjorino Karal , li fakte tute pravas. Petro ĉi tie abunde fotis kaj malmulto el tio trafos la publikon. Estas promesite, knabo, vi ricevos la tuton.”
*
“Kio estas al vi, Kara-Karal ? Ĉu via koro haltis?”
La policano ne reagis, tiel absorbita li estis. Stefano, Ĝoja kaj li jam kelkajn minutojn rigardis sinsekve la fotojn de la rafunja batalo, ilin transpasigante de unu al alia. La junulo stariĝis kaj iris malantaŭ la onklon.
“Ĉu ne estas ĝi?” ĉi-lasta demandis, perceptinte la movon de la nevo.
La junulo streĉis la okulojn. “Ĝi?” li ripetis kun demanda tono, sed li ne bezonis respondon. La foto, kiun Karal kontemplis, estis farita ekzakte de la sama loko kaj sub la sama lumo kiel la “ĉantaĝa” foto trovita en la kolekto de Maks Pitizazo, kiu foto devigis la policon kaj armeon al tiom da vana serĉa fosado.
*
La ĵurnala fotisto klarigis tre precize, kie li staris, kiam li faris la koncernan foton. Ĉe la loko indikita sur la ĉantaĝa foto, policistoj fosis. Ĉi-foje, ili trovis.
*
“Ne, ne. Mi ne povas paroli tiel precize, almenaŭ ne tuj,” la nekropsia doktoro diris en la telefonon. “Kion mi diru? Estas viro, kaj li mortis antaŭ 15 aŭ 20 jaroj, aŭ 25, aŭ 30.”
Konstantas la milito inter la policanoj, kiuj bezonas precizan daton, eĉ horon, kaj la medicinistoj, kiuj timas, ke advokato ilin ridindigos tribunale, montrante, ke ili pretendis al troa precizeco.
“Tamen vin interesos grava detalo,” la nekropsianto aldonis. “Mankas falangeto ĉe la ringa fingro maldekstra. Saluton!”
21
“La liston, la liston, la liston! Mi kraĉas sur ilian liston!” Veronika kriis kolere, malkodante la mesaĝon. Laŭ temperamento, ŝi estis milda kaj kvieta, sed ŝiaj rilatoj kun la spionmastroj iom post iom incitis ŝin al nervaj eksplodoj, kiuj tute ne konformis kun ŝia profunda estmaniero.
“Plian monon en la kutima mura kaŝejo!” ŝi diris plu malkodante. Ŝi malŝatis tiun manieron komuniki. Ŝi sciis, ke KGB uzas similajn “poŝtkestojn” tutmonde, sed, kvankam oni klarigis al ŝi, ke statistike ĝi estas la plej sekura sistemo, ĉar ege malofte okazas, ke iu trovas la kaŝejon kaj komprenas ĝian signifon, tamen ŝi neniam sentis sin senzorga, kiam ŝi aliris la fendon en la muro. La antaŭan fojon, kiam ŝi tie prenis la monon destinitan al Rik kiel helpon al lia politika agado, ŝi havis malagrablan senton, ke iu observas ŝin.
Ŝi estis nun sola en sia apartamento, kaj de kelka tempo ŝi laŭgrade kutimiĝis laŭtvoĉi siajn zorgojn, ne tre konvene, eble, por spiono (kiu scias, ĉu ne troviĝas mikrofono?), sed, nu, home. Kiel elporti silente tian ŝarĝon?
“Mi kraĉas sur ilian liston,” ŝi ripetis. “Kaj propagandi favore al la partio de Rik ! Nur tion! Ne postulemaj, la kamaradoj! Estas vere simple! Agiti, kiel ili diras, agiti favore al la gastoj elkosmaj! Kiel mi povus fari? Kiel mi povus fari tute sola?”
Ŝi metis la kapon sur la manojn, kun la brakoj apogitaj sur la tablo, kaj amare plorsingultis. Sur la maldekstra flanko buklo izolite elstaris, kvazaŭ orfa.
*
“La liston, tiun damnindan liston refoje,” grumblis Bob Sulavi , gratante al si la longan pintan nazon. “Kaj aperigi artikolojn pri tio, ke Rik estis abomena ĉantaĝisto, kaj ke rezulte lian partion oni ne povas preni serioze... Nu, tio estas pli komprenebla: ke voĉoj ne perdiĝu en tiun senfuturan partion. Tio estus por mi verŝajne eĉ facila. Kial do mi havas tian naŭzosenton?”
Kaj kun profunda ĝemspiro li stariĝis, prenis la ĵus malkoditan mesaĝon, kaj ĝin bruligis, laŭ la instrukcioj.
Dum la flamoj voris la paperon, kaj li rigardis ilin fikse, preskaŭ hipnote, nekutimaj sentoj lin invadis. Ĉu tiel vivi valoras la penon? Ĉu io valoras la penon vivi, entute? Al tiuj demandoj la respondo formiĝis pli kaj pli klare, dum li kontemplis senvide la folion cindrigatan: sen Veronika ne valoras vivi. Kaj la pensoĉeno vole nevole kondukis al konkludo, kiun multaj trovus stulte romantika, sed kiu estis por li pura evidentaĵo: aŭ Veronika n, aŭ morti.
La entrudo de la mortkoncepto ne estis akademia. Ĉar vivi kun Veronika implicis forlasi la laboron por CIA . Aliel, li devus mensogi la tutan vivon. Ke ekde la tago, kiam li konsentis al CIA -dungiĝo, li necese vivis en konstanta mensogado, tute ne frapis lin. Sin kaŝi, komedii, trompi por politikaj celoj, tio estis sporto. Sed trompi Veronika n, tiun senkulpan ŝafidinon, tiun puran lilion, tiun diafanan kajton, ne, kajto estas iom tro proza, tiun luman sunradion, ĉu trompi ŝin vi postulus? Ne. Neeble. Ami Veronika n – kaj kion alian oni povas fari, kiam oni renkontis ŝin? – tio signifas lasi ŝin penetri en la tutan propran vivon, dividi ĉiujn sekretojn, partopreni en ĉio ajn...