Ke ŝi laboras por KGB komplikas la problemon, jes ja, sed komplikaj problemoj estas kiel glavoj: longa vunda parto, eble, sed ankaŭ tenilo. Nur necesas trovi la tenilon.
Kaj kio se ili ne akceptos? Aŭ se ankaŭ ŝi, ĉion eksciinte, ne akceptos?
Tiukaze, li mortos. Finfine estas tute simple. Li mortigos sin, kaj ĉio estos finita. Per firma volo li decidis tion fari, kaj la ĝojo tuj revenis tute. Nura vireca decido, kaj ŝajne sensolva dilemo forvaporiĝas, jen la vera fundfunda simpleco de la vivo. Per unu ago de sia forta volo, Roberto Sulavi sukcese eliminis ĉian solvon alian ol vivon kun Veronika , vivon plene kaj sincere dividatan, eĉ pri la plej hontindaj aspektoj de lia ĝisnuna kromokupo.
Kiam li ekstaris, lia nazo pintis pli firme, lia makzelo aperis pli kvadrata, liaj okuloj rigardis pli rekte antaŭen. Planite, decidite. Kun esprimo de potenca animforto, li paŝis al la fridujo kaj elprenis ŝinkon kaj fromaĝon. Ial lin plenigis nerezistebla emo vori dikegan sandviĉon. Lokita antaŭ la perspektivo vivi kun la amata aŭ morti, ĉiu sporta bravulo unue malsatas.
22
“Arnoldo Kastrita, ĉu vere?” demandis Ĝoja . “Kia amuza nomo!”
“Ho, vi scias, en sonĝoj...” la edzo komentis dubeme.
“Kio alia estis? Ĉu vi memoras?”
“Ne. Nur ke temis pri la armeo, pri la demando, ĉu viro nomata “Kastrita” povas soldatiĝi, se konsideri, ke la armeo akceptas nur virojn. Estis apenaŭ sonĝo, nur sonĝa demando, sed ĝin akompanis tiu sento, kiun mi fojfoje spertas, ke jen mi sonĝas ion gravan.”
“Ŝajnas, ke via subkonscio vortigis dubojn pri via vireco. Estas eksterordinare, kiel vi viroj ĉiam timas iutage malkovri, ke vi perdis la viran identecon.”
“Tio estas via interpreto. Miaopinie, temas pri mia enketo, kvankam mi tute ne vidas, kiel la armeo povus rilati al ĝi.”
“Estas neniu Arnoldo inter la roluloj, ĉu?”
“Ne. Sed, strange, la nomo tamen ŝajnas elvoki ion...”
“Kaj Kastrita, pri kio tio pensigas vin?”
“Atendu, mi ekhavis kvazaŭ-ideon, sed... ve!... ĝi forflugis tuj kaj mi ne plu memoras. Incita afero. Kastrita? Ĉu tio aludus al Rik Ospaci ? Ĉu subkonscie mi rigardus lin neviro, ĉar li estis ĉiurilate, ankaŭ sekse, abstinema?”
“Aŭ ĉu eble temas pri virino, kiu volus soldatiĝi? Simbole, tio signifus: virino, kiu volas agi vire.”
“La ino Pergame , ĉu? Laŭ la ekstera aspekto ŝi estas tre virina, sed mi imagas, ke en paro ŝi ludus superregan rolon. Estas io ordonema en ŝi. Ĉu eble tio povus esti simbolita per la nocio ‘armeo’?” Karal sonis dubema. “Se tiel estas, la sonĝo tute ne helpas min.”
“Ni serĉu alian direkton. Kion farus la armeo rilate al kastrita viro?”
“La armeo? Ĝi registrus la fakton ĉe la unua prisana ekzameno...”
Karal subite retenis la spiron.
“Jen mi havas ĝin,” li diris post kelksekunda silento. “En mia sonĝo la vorto ‘kastrita’ simbolas la perdon de fingroparteto.”
“La enterigiton de Rafunja vi aludas, ĉu ne?”
“Jes, la homon, kiun iu enterigis antaŭ multaj jaroj en la rafunja ebenaĵo, kaj al kiu mankas parto de fingrosto.”
“La tombo de la ĉantaĝa foto! Ĉu vi opinias, ke Verstrata tiun murdis, kaj ke Rik pro tio ĉantaĝis lin?”
“Kial ne?”
“Estus eble. Sed kiu estus la murdito?”
“Estas evidente, ĉu ne? Mi tuj kontrolos.”
*
Kiam li revenis hejmen tiuvespere, la respondo estis klara:
“Kiam la juna Gido Verstrata prezentiĝis al la unua kontrolo medicina de la rekrutekzameno, estis notite, ke falangeto de la maldekstra ringa fingro mankas al li.”
“Kaj kio pri la pentristo, kiu falis pasintan semajnon de la Rafunja -teraso, ĉu al li io mankis?” Ĝoja demandis, kvankam ŝi jam ne dubis pri la respondo.
“Ne. La viro, kiun mi trovis mortintan sur la rafunja ebenaĵo apud la korpo de Laŭra Pergame , havis tute normalan manon. Sekve, ne estis la vera Gido Verstrata.”
“Alivorte, la ulo, kiu iĝis milionulo vendante pentraĵojn, tiujn fakte ne faris mem, ĉu?”
“Plej certe. La tre talenta Gido Verstrata, kies originala stilo jam montriĝis en la belarta lernejo, mortis antaŭ du jardekoj kaj estis neleĝe enterigita en Rafunja . Li havis famon de homo kun giganta laborforto. Li verŝajne pentris kaj pentradis grandkvante. Kaj iun tagon, iu lin eliminis, prenis lian lokon kaj profitis de tiu abundega produktado.”
“Kiu?”
“Se mia sonĝo pravas, devas esti la kuzo. Sonĝante mi intermiksis la literojn – Arnoldo anstataŭ Ronaldo – kaj ankaŭ la virojn, ĉar ne al Ronaldo mankis parteto de fingro.”
Ĝoja lin rigardis kun aprobo, tamen ne senrezerva.
“Via teorio estas tute kohera,” ŝi diris. “Ronaldo ĵaluzis Gidon, kaj lin mortigis, li enterigis la korpon en la rafunja ebenaĵo, foriris al Sudameriko sub la propra nomo “Ronaldo”, tie aranĝis taŭgan malaperon, kaj reaperis ĉi tie sub la nomo “Gido”. Bedaŭrinde prezentiĝas serioza argumento kontraŭ tiu hipotezo: kial preni sur sin tiom da riskoj, se konsideri, ke tiuepoke, ja, Gido Verstrata estis nur eta pentristo tute nekonata?”
*
“Estas la kofro de Rik Ospaci !” ekkriis Jano Karal al la policisto, kiu akompanis lin. Ili traserĉis la apartamenton de Laŭra Pergame – rutina faro polica en simila kazo – kaj, kvankam ili esperis trovi interesajn lasaĵojn, ili ne antaŭvidis ion tiel gravan por la enketo.
“Mi tuj telefonos al Remon , ke li sendu iun por daŭrigi la serĉadon kun vi, kaj mi reiros al la oficejo por studi ĉi tiujn,” Karal diris montrante la dokumentojn en la kofro.
Legi ilin postulos multajn horojn, sed rapida trarigardo jam montris, ke tio ne estos tempo perdita. El tiuj paperoj kaj fotoj Rik aperis kiel majstra ĉantaĝisto. La tuta dosiero pri Kolombét troviĝis ĉi tie, kaj ĝi estis reputacimurda por la gazetdirektoro, kiu laŭ tiuj dokumentoj neniam hezitis akcepti monon por manipuli la informadon favore al tiu aŭ alia industriisto, aferisto aŭ politikulo.
Ne restis dubo ankaŭ pri tio, ke Rik Ospaci havigis al si belajn sumojn ĉantaĝante Gidon Verstratan. Kiel komenciĝis tiu profitdona afero, tion klarigis jena letero, skribita per mano imprese tremanta:
Estimata Sinjoro Ospaci ,
Vi ne konas min, eble ŝajnos strange al vi ricevi leteron de nekonato. Mi estas baldaŭ mortonta. La malsano, kiu trafis min, ne plus lasos al mi, post kelkaj horoj, sufiĉan forton por plu skribi. Kaj tamen mi ne volas forlasi ĉi tiun mondon sen konfesi mian hontindaĵon, kaj tiun de aliulo, kies kulpecon mi profite ekspluatis. Mi konfidas tion al vi, ĉar vi estas konata kiel honesta ĵurnalisto, kaj ankaŭ ĉar vi estas fama kiel fotoamatoro speciale ŝatanta foti bestojn.
Ankaŭ mi dum mia tuta vivo estis ege entuziasma fotemulo, kaj mia plej ŝatata temo estis, kiel ĉe vi, sovaĝaj bestoj. Tiucele mi, la 27-an de julio 1954, kaŭris kun mia fotoaparato inter la pinarboj, kiuj troviĝas apud la vojo kondukanta al la t.n. rafunja teraso (vidu la ĉi-kunan skizon, kiu indikas, kiel oni atingas tiun lokon deirante de Malpáz ), kiam alvenis du viroj al mi nekonataj, kiuj videble jam drinkis multege.