Unu, iom ridinde vestita, kun stranga malnovmoda ĉapelo kaj larĝega kravato pentrista, havis la manon sur la ŝultro de sia kunulo, kaj ambaŭ zigzagis sur la vojeto raŭke kantante obscenaĵojn. Ili formis tiel ridigan bildon, ke mi ne rezistis la plezuron fari pri ili kelkajn fotojn, kiujn mi sendas al vi ĉi-kune. Mi tiucele ilin sekvis, nevidate.
Ve! La komika marŝado finiĝis tragike: la ĉapelulo atingis la randon de la teraso, stumblis ĉe ŝtono kaj falis. Tiumomente li ne plu tenis la alian, kiu restis longe ĉe la apikaĵo, gapante. Mi estis tute proksima kaj povas certigi, ke li ne puŝis sian kunulon.
Mi pensis: “Ni devas rapide desupri, ĉar, kvankam estas multegaj ŝancoj, ke la falinto mortis, se pro mirakla hazardo li plu vivas, ni devas tuj aranĝi la flegadon”.
Ŝajnas, ke la tragika falo malebriigis la alian, kaj ke tiu sampensis kiel mi, ĉar li tuj ekiris malsuprenvojeton pri kies ekzisto mi antaŭe ne sciis. Li iris multe pli rapide ol mi, ĉar videble li perfekte konis la regionon, male al mi. Mi misvojis, perdis tempon, kaj kiam mi fine atingis la malsupran ebenaĵon, li jam kaŭris apud la korpo.
Mi intencis krii: “Jen mi alvenas helpi”, sed kion li faris, tio estis tiel neatendita, ke mi restis apude kaj kvazaŭ instinkte – mi nun ne bone komprenas kial – komencis fotadi lin, kvankam mi devis scii, ke tiam estis tro malhele por ricevi bonan rezulton. La pentriste vestito tute certe estis morta, kaj la alia komplete senvestigis lin, surmetis liajn vestojn, kaj vestis per siaj la forpasinton.
Tiumomente mi komprenis, ke tio estas unika okazo por ĉantaĝi. La viro foriris, sed ne laŭ la vojo malsupren. Tiam mi memoris, ke en la lignodomo supre de la Rafunja -teraso vivas kaj laboras pentristo. Dum la viro estis for, mi traserĉis la poŝojn de la falinto, aŭ pli ĝuste de la alia, ĉar nun la vestoj estis interŝanĝitaj, kaj prenis liajn paperujon kaj notlibreton. Tiel mi eksciis, ke mia baldaŭa ĉantaĝa viktimo nomiĝas Ronaldo Verostrata.
Mi atendis por kontroli, ĉu tiu sinjoro revenos. Kaj tio efektive okazis: li revenis kun pioĉo kaj ŝpato. Tute certe li ilin prenis el la menciita lignodomo. Li ekfosis.
Kiam la kavaĵo estis finita, la viro ŝovis en ĝin sian kunulon, reŝtopis la truon, kaj foriris. Eble mi devas mencii, ke ambaŭ viroj multe – preskaŭ frate – similis unu la alian. Ambaŭ estis kolosoj. Ne mi povus porti korpon tiel facile. Kiam mi esti certa, ke li estis for, mi faris fulmfotojn de la loko kaj notis retrovsignojn. Tiam, strange, mi konfesas, por homo decidinta ĉantaĝi, mi iris al la improvizita tombo, kiun li estis tre lerte maskinta per ŝtonoj kaj taŭge aranĝita tero, kaj mi preĝis. Ial, ŝajnis al mi nedece, ke tiu forlasu nian mondon sen ia ajn ceremonio.
Mi ne tuj entreprenis la ĉantaĝon. Mi unue faris enketeton por ekscii kiel eble plej multe da faktoj pri la falinta pentristo kaj pri la alia. Tiel mi estis informita, ke Gido Verstrata ĵus heredis astronomian sumon de riĉegulo, kiu jam aĉetis de li plurajn pentraĵojn kaj trovis lin ege talenta. La drinkado okazis por festi tiun tute neatenditan heredon. Mi eksciis krome, ke la alia estas lia kuzo, kiu ankaŭ havis pentristajn ambiciojn, sed al kiu talento (aŭ ĉu pli ĝuste laboremo?) grandparte mankis.
Kiam la falsa Gido Verstrata revenis el vojaĝo, kiun li tiuepoke faris, mi vizitis lin kaj prezentis al li miajn fotojn. Ekde tiam, mia financa situacio komplete aliiĝis...”
Tiu dokumento igis Janon revadi. “Kia ironio”, li pensis, “ke la unua ĉantaĝisto de la falsa Gido elektis por siaj riveloj homon faman pro sia honesteco kaj anima pureco, dum fakte tiu estis ne malpli aĉe profitema!”
Li ne plu dubis, ke la morton de Ospaci kaŭzis ĉantaĝviktimo, sed el ĉiuj koncernatoj, kiu puŝis lin abismen?
23
“Notario Viljemín ,” anoncis la voĉo en la interna telefono, “deziras paroli kun vi senprokraste. Urĝa afero koncerne la akcidenton de Rafunja .”
Tiu notario estis plej bonfama en la tuta Valo de Tjazo, konata kiel ekstreme honesta, skrupula, fidinda rigorulo. Rigardante lin eniri, la detektivo rapide mensnotis la orrandajn okulvitrojn, oran horloĝeton, oran kravatpinglon kaj la insignon de Rotari -klubo. “ Oro kaj prospér ”, li diris al si, resumante la ĝeneralan impreson, kiun al li faris tiu sesdekkvinjarulo. La notario klinis sin iom ceremonie, kaj, ĉe invita gesto de Jano, eksidis trans la skribotablo.
“Mi estis for, tial ne venis pli frue,” li komencis. “Multmilionulo, kiu estas kliento mia, venigis min al sia vilao ĉe-oceana por redakti novan testamenton. Gravega afero. Mi ne povis ne iri.”
Ĉu li sentas sin kulpa? Karal sin demandis. Kaj se jes, pri kio vere?
“Dum mi estis tie, li havis korkrizon, ne ege gravan, sed tamen... Mi ne sciis, kion fari. Li estas tre bona kliento, pli ol tre bona kliento... Mi do devis resti. La afero finiĝis kontentige.”
Ĉu li mortis kaj testamentis ĉion al vi? la detektivo preskaŭ demandis, sed li tamen regis sin.
“Li nun bone fartas, kaj feliĉe, la afero estas finfarita.”
“Sed ne por paroli pri tio vi petis renkonti min, ĉu?” Jano demandis.
“Ne. Pardonu. Mi venis pro tre konfidenca komisio.” La notario serĉis en sia teko, kaj fine eltiris sigelitan koverton. “S-ro Verstrata petis min doni ĉi tion propramane post lia morto, ĉu al la policestro, ĉu al la polica funkciulo, kiu okupiĝos pri lia morto, se iu devas okupiĝi pri ĝi. Li tiom insistis, ke mi persone iru kaj transdonu propramane, ke kiam mi eksciis pri la dramo, mi eĉ ne konsideris la eblecon telefoni al vi.”
“Dankon, mi komprenas,” Karal afable respondis. “Kaj vi sendube deziras ricevateston, ĉu ne?”
“Se vi tiom komplezus... Jes, dankon”, li diris, dum Jano rapidskribis noteton. “Sed ne estas ĉio.”
“Kio alia?” Karal demandis surprizite.
La notario denove palpis en la teko.
“Tute simila transdonaĵo de s-ino Pergame ,” li anoncis kun esprimo de magiisto, kiu ĵus eltiris vivantan kuniklon el ĉapelo, kaj li enmanigis al Karal duan sigelitan koverton.
“Ĉu vi scias, pri kio temas?” la detektivo demandis.
“Tute ne. Mi estas nur fidela gardanto kaj peranto. Ili ne konfidencis al mi. Mi plenumis mian komision, kaj nun devas retiriĝi.” Li adiaŭis, kaj estis tuj for. Ŝajnis al Karal , ke li forkuras de tiuj leteroj, kvazaŭ ili entenus dinamiton.
*
“Kaj kion enhavas tiuj leteroj?” Ĝoja demandis.
“Tiu de Gido Verstrata (ni plu nomu lin tiel, se vi konsentas, por ne konfuziĝi, kvankam verdire li estas Ronaldo) komenciĝas imprese, jene: ‘Polica Moŝto, se vi legas ĉi tiun leteron, tio signifas, ke mi mortis. Mi salutas vin el transtombe.’ Kiam mi legis tion, ŝajnis al mi, ke ia glacia sensaco laŭiras mian spinon.”
“Sed kial li skribas el transtombe? Ĉu por konfesi?” scivolis Stefano.
“Unue por peti nin fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo.”
“Ĉu li suspektis, ke oni lin mortigos?”
“Jes. Li estis certa, ke Laŭra Pergame volas meti finon al lia vivo. Fakte, li kredis, ke ŝi intencas veneni lin.”
“Pro kio?”
“Estas iom komplike. Mi ne memoras, ĉu mi diris al vi, Stefano, ke ili estis geedzoj.”
La nevo gapis.
“Geedzoj? Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame , ĉu? Ne, vi neniam diris.”
“Ni eksciis tion nur, post kiam ili mortis, pro la necesaj formalaĵoj.”
“Ĉu antaŭ longe ili geedziĝis?”
“Jes, verŝajne ŝi dekomence partoprenis en la trompo pri la pentraĵoj. En la letero li diras, ke, se juĝi laŭ diversaj signoj, ŝi ne plu elportas la vivon kun li. Lia teksto estas tre kruda. Li diras ekzemple: ‘Ŝi ne plu volas submetiĝi al kelkaj kapricoj de la malbela maljuna malpura malĉastulo kiu mi, ŝiaopinie, estas’ kaj tio estas tre milda loko, se kompari kun multaj aliaj. Nu, li pensas, ke ŝi deziras retrovi sian sendependecon, sed konservi la milionojn, kiujn li posedas, kio signifas: seniĝi je li.”