“Jes, tio ne mirigas min, mi atendis similan konkludon.”
Kelkajn metrojn for, la naĝemula kvaropo ial eksplodis per bruega rido. Ĝoja al ĝi ridetis, kvankam neniu el la grupo ŝin atentis.
“Kaj kion vi opinias pri la strangaj lumoj, kiujn multaj vidis, laŭdire?” demandis ŝia edzo.
“Mi ne prenas ilin serioze. Miskomprenataj naturaj fenomenoj, tute certe. Multaj eksperimentoj pruvis, ke oni perceptas grandparte laŭ tio, kion oni atendas, aŭ esperas, aŭ timas. Krome, personoj rakontas tiajn aferojn por senti sin interesaj, gravaj. Kelkaj sukcesas sin trompi mem, aliaj konscias pri la mensogo.”
Refoje la kvar junaj homoj ekridis. El la konfuza bruo aŭdiĝis la esprimo “etaj verdaj estaĵoj”, sekvata de nova ridego. Nur Ĝoja turnis la okulojn al ili dum Karal komentis serioze:
“Vi pravas. Stefano probable min trovos neallaseble skeptika, sed mi kredos je eksterteranoj nur, kiam mi frontos unu vizaĝ-al-vizaĝe...”
25
La kajojn laŭlonge de Tjazo, kie Stefano nun paŝis kun la manoj enpoŝe, pentris rozaj la okcidenta suno, kaj la beleco de la Granda Ponto antaŭ li estis reliefigata de tiu milda lumo sunsubira kvazaŭ fare de magia artisto.
La junulo fajfis. Li estis plene feliĉa. La vespero belegis, li rapidis al unu el tiuj bonegaj manĝoj, kiujn nur onklino Ĝoja kapablas kuiri, kaj li havis kun si dokumenton, kiun Kara-Karal nur povos ĝui avide.
“Hm! Kia aromo!” li diris enirante. Kaj li tuj iris kuirejen.
“Estu bonkora,” onklino Ĝoja flustris, “ne torturu lin! Vi sukcesis voĉi tiel mistere ĉe la telefono, ke via onklo fariĝis neelporteble nerva. Kaj li...”
“Ha, Stefano!” Jano interrompis envenante. “Ĉu vi refoje blufis por aspekti impona?”
“Via detektiva moŝto, mi ne permesus al mi,” ironiis la junulo.
“Ĉio estas preta,” Ĝoja intervenis. “Ni tuj ĉetabliĝu kaj vi rakontos al ni dum la manĝo, ĉu konsentite?”
“Bone, bone, mi ne torture senpaciencigos vian karulon,” Stefano diris kun tono de favordonanto. “Mi opiniis, ke por fariĝi policano, necesas havi ŝtalajn nervojn kaj neelĉerpeblan stokon da pacienco, sed mi videble eraris.”
“Grrr!” moke sovaĝis la onklo.
“Ne nur senpaciencajn, eĉ agresemajn oni elektas! Nu, nu, nu. Kia dekadenco! Kiam mi estis juna, policanoj sciis regi sin. ‘Eĉ ne unu muskoleto sur lia vizaĝo moviĝis’ oni diris pri ili epopeante iliajn heroaĵojn. Nu, nu, nu, nu. La socio ne plu estas, kia ĝi iam estis. La gardantoj de l’ publa bonordo – pardonu, detektiva moŝto, mian sanktavalaĵon, mi volis diri ‘publika bonordo’ – perdis la animan forton, kiu igis ilin famaj tra la mónd .”
La triopo sidiĝis ĉetable.
“Ĉu vi aŭdis tiun muknazulon blufi pri sia aĝo?” Karal demandis la edzinon. “Ĉu vi aŭdis lin diri: ‘kiam mi estis juna’? Tute certe li simile blufas pri la gravega informo, kiun li anoncis al ni.”
“Tute ne, Kara-Karal ,” la junulo rebatis, “kaj mi havas ĉi tie la dokumenton.” Li tiris paperon el poŝo.
“Kio estas?” Karal demandis serioziĝe.
“Letero de Joĉjo.”
“Ha! Kiel li fartas?” Ĝoja diris. “Ĉu plu sur la kariba maro?”
“Jes, li ŝipas riĉule de insulo al insúl , kun ĝusta ĝua ĝój .”
“Kion li faras en la Antiloj?” Karal scivolis.
“Onklo! Vi polico ĉiam mirigos min. Kian procedon vi uzas por ĉiam sukcesi esti tiel perfekte neinformitaj? Vi vere havas specialan talenton por eviti, ke la plej famaj famoj trafu vin!”
Jano ridis, sed ne tute ride.
“La tuta urbo scias, ke Joĉjo gajnis la unuan premion ĉe internacia konkurso pri elektroniko. Necesis solvi delikatan teknikan problemon, kaj prosperis al li.”
“Kaj la premio estis antila krozado,” klarigis Ĝoja .
“Ni policanoj estas eĉ pli stultaj ol vi imagas,” Jano diris, kaj ŝajnis, kvazaŭ vera humilo trasorbigus lian frazon, “ĉar mi tute ne komprenas, kiamaniere kariba Joĉjo povas sendi informojn utilajn al ni ĉi tie.”
“Sendube vi tro laboris lastatempe,” lia nevo respondis. “Mi ne rekonas vian kutiman viglan menson kun ties fama fulma komprenemo. Fakte, estas tute simple, li rakontas aferon, kiu okazis antaŭ lia foriro.”
“Kion?” streĉe unuvortis la onklo.
“Jen,” Stefano diris, kaj la unuan fojon lia voĉo plene seriozis. “Joĉjo aŭtomobilis per la veturilo de sia patro en Malpaz la 6-an de majo ĉirkaŭ la 8-a vespere...”
“Tio estas la tago, kiam mortis Verstrata kaj Pergame !” ekkriis la detektivo.
Stefano paŭzis kun la evidenta deziro intensigi la scisoifon.
“Feliĉe,” li fine daŭrigis, “la placo estas tre bone prilumata. Mi parolas pri la Platana Placo, kie li pasis. Kaj jen li vidis nenion alian ol...”
Li denove sin interrompis, pli kaj pli incite.
“Diru rekte, korpo de porko!” Karal preskaŭ koleris.
“...la aŭton de Bob Sulavi .”
“Ĉu li estas certa?”
“Jes, vi tuj vidos. Cetere, ĉu vi ne memoras, ke la kontraŭspiona ulo donis al ni precizan priskribon pri la aŭto kune kun ties platnumero?”
“Efektive. Kaj poste?”
“La veturilo estis haltigita, sed Sulavi sidis ĉe la stirrado. Joĉjo trovis tion stranga kaj decidis observi, kio okazos. Bedaŭrinde, li ne povis trovi lokon por restigi sian aŭton. Li rondiris la placon, serĉe al libera loko, kaj kiam li revenis tien, kie antaŭe staris la veturilo de Sulavi , ĉi-lasta estis for. Joĉjo akcelis kaj tuj vidis la aŭtomobilon. Li decidis sekvi ĝin.”
“Kien li iris?”
“Al Rafunja .”
Ŝvebis momenta silento.
“Kien?” Jano ripetis, kvazaŭ li estus aŭdinta malbone.
“Al Rafunja . Bedaŭrinde estis nokto. Tie Sulavi perdiĝis en la naturo, t.e. Joĉjo ne sukcesis lin sekvi.”
“Domaĝe, sed tamen tio estas tre grava. Kioma horo estis?”
“Li skribis, ke estis la 20:47, kiam li eliris el la aŭto tie supre. La precizan horon li notis, kiel detektivo/spiono tute konscienca.”
“Ĉu li scias, kiom da tempo Sulavi tie restis?”
“Ne, ĉar Joĉjo devis reiri hejmen. Li devis prepari siajn pakaĵojn, ĉar jam la sekvantan matenon li forflugis al Trinidado, kaj li timis, ke liaj gepatroj maltrankviliĝos pro lia foresto. Li ne havis tempon telefoni, ke li sekvas Sulavi , kaj tie supre kompreneble ne troviĝas telefonbudoj. Li do decidis reveni Valĉefa n. Sed tio ne estas ĉio.”
“Kio pli?”
“Li estis veturanta senlume por ne tiri al si la atenton de Sulavi . Estis sufiĉe luma nokto. Alvenante supre, li vidis de malproksime, ke Sulavi haltas kaj mem lasas la aŭton ĉe la enirejo de vojeto iranta en la pinarbaron. Nu, post kiam li vane serĉis Sulavi n, revenante al sia aŭto, li ekvidis iun alian.”
“Kiun? Ĉu iun konatan?”
“Jes, Veronika n.”
“Diable! Sed ĉu li estas certa?”
“Jes, li bone rekonis ŝin. Li siatempe funde studis la foton ĉe la enmura monkaŝejo, kaj Veronika Munzo tie sub la brila luno faris ekzakte la saman geston volvante buklon ĉirkaŭfingre.”
“Ankaŭ ŝi do tie estis! Ĉu kun Sulavi ?”