– Mi faros tion, kion ci deziras, respondis Maziero, per raŭka kaj ne aŭdebla voĉo.
– Mi ne finis ankoraŭ, daŭrigis Herbeno kun emocio, en kiu oni sentis larmojn de bedaŭro. Mi lasas post mi kompatindan estaĵeton, kiun apenaŭ mi konis, kiun mi ne havis tempon sufiĉan por ami. Tamen kiam mi pensas al tiu malfeliĉa orfo, kiu baldaŭ troviĝos sen gvidanto kaj sen helpanto, tio rompas mian koron. Liaj geavoj estas kvazaŭ nulaĵo. Jam la edziniĝo de ilia filino ilin pli maljunigis, ol estus farintaj dek jaroj. Kiam ili ekscios, ke ŝi mortis, ili ne ŝin postvivos. Nu, promesu al mi ankaŭ, ke ci prizorgos pri mia infano, kiam mi ne ekzistos plu. Post tiuj vortoj Maziero sin levis, ekkaptis la manon de l’ agonianto, kaj diris per voĉo majeste grava:
– Leopoldo, mi ĵuras, ke mi donos min tutan al cia filo, ke mi por li anstataŭos la gepatrojn, kiujn li perdis: kaj por dediĉi al li mian tutan ekzistadon, mi ĵuras, ke neniam mi edziĝos, ke neniam mi naskos infanon!
– Estas tro, estas tro! ekkriis Herbeno. Mi ne akceptas tian oferon; mi ĝin absolute malakceptas. Ĉar mi ne scias, ĉu eĉ en alia mondo mi povos trovi en mi sufiĉe da dankemo, por min altigi ĝis la alteco de tia sindono.
– Dankemon! blekis Maziero per freneza tono, sed mi tute ĝin rifuzas. Ĝi estus por mi netolerebla ŝarĝo. Mi faras mian devon tute simple kaj tute mallarĝe; mi pagas ŝuldon.
Mirigite pro tiu frazo jam elparolita de la studento en la tago de la transfuzio, Leopoldo sin turnis al sia amiko. Li lin vidis tiel pala, tiel nerekonebla, ke li ekkriis:
– Sed kio do estas en ci? Subite, dank’ al tiu antaŭvideco speciala al mortantoj, la vero al li aperis fulmofajre. Li divenis la kruelegan venĝon, sin levis per eksalto, kun pugnoj streĉitaj al Maziero, kvazaŭ li volus lin malbeni, kaj refalis malviva, konservante en sia rigardo, kiu fikse direktiĝis al la senfineco, kulpigon eternan pro la senvualigita mistero.
ĈAPITRO TRIA
Post kiam Maziero estis kondukinta Leopoldon al lia lasta loĝejo, li revenis malĝoje al sia hejmo. Kiel li diris al Herbeno, lia vivo estis finita. Nun neniu ĝojo povos batigi lian koron; nun li ne devos plu ridi.
Se li estus libera, eble li serĉus en eterna ripozo rimedon por forgesi la estintaĵojn: sed apud la mortlito de sia amiko li ĵuris, ke li dediĉos sian tutan vivadon al la filo de Klotildo. Li donis sian parolon, kaj li ne intencis ĝin repreni. Tial ke lia vivo ne apartenas plu al li, li ne havas rajton ĝin nuligi.
Lia unua zorgo estis viziti la gesinjorojn Burdano, por senprokraste kaj malkonfuze starigi la situacion.
Kompreneble li trovis ambaŭ gemaljunulojn enabismiĝantajn en larmoj. Sed kiam li volis diskuti kun ili pri la plej bone taŭganta konduto, la gepatroj de Klotildo lin rigardadis per frenezaj okuloj, kvazaŭ ili ne komprenas.
– Leopoldo estis prava, pensis Maziero: ili povos liveri nenian helpon, ĉar ili ŝajnas idiotaj pro malespero.
Kaj li eliris, kiam la geavoj de la novnaskito estis permesintaj, ke li faru ĉion, kion li opinios utila.
– Se tiuj kompatindaj gemaljunuloj vivos ankoraŭ unu monaton, li murmuris, mi mirus pro tio. Kiam ili estos malvivaj, kio fariĝus la infano? Sed feliĉe mi ĉeestas.
Lia unua zorgo estis igi senriska la ekzistadon de lia filo filiga: kaj estis tre ĝustigita tiu vorto. Efektive Aleksandro serioze akceptis sian taskon, kaj intencis prizorgi pri la infano de Leopoldo kun inteligenteco kaj amemo de patro.
Dum Klotildo kaj Leopoldo agoniis, la malfeliĉa bubo, lasita al pagita kaj ne observita vartistino multe suferis. Sed post atenta ekzameno, Maziero konvinkiĝis, ke nenio estas bedaŭrebla. Per bona higieno la farto de l’ estaĵeto rapide resaniĝos. Li elektis mem la nutristinon, luprenis apartamenton pli vastan ol la fraŭlejon ĝis nun loĝitan de li, kaj zorgis pri la plej etaj detaloj de propreco kaj de laktonutro. Ĉar la kuracarto por infanoj konsistas precipe el metodaj kaj atentegoplenaj zorgadoj, pli ol el kuraciloj.
Post kelkaj tagoj la infano fartis tute kontentige. Kuraĝigita pri tiu punkto, Aleksandro sin okupis lin baptigi. Certe la religiaj kredoj de l’ juna kuracisto estis tiele malvastaj, ke oni tre malfacile povis ilin distingi.
– Sed, li pensis, en la venonta tempo, por mondumaj rilatoj, por edziĝo, la plena manko de religio povas esti serioza malhelpo en multe da projektoj. Mi ne volas, ke, kiam la filo de Leopoldo alvenos al sia plenaĝo, li povu min riproĉi, ke mi ne faris de li viron similan al la aliaj, lin tenante sisteme ekster la jam starigitaj kutimoj.
Alia kaŝita penso favore pledis ankoraŭ por tiu kutimo. Socie kaj leĝe Aleksandro estis por la malgranda Herbeno nur fremdulo. La titolo de baptopatro, kiun al li donos tiu ceremonio, rajtigos por la mondumuloj privatan filigon, kiu, li tion sentis, multe mirigos ĉiujn homojn. Al demandoj, kiujn liaj amikoj neeviteble faros al li, li povos respondi:
– Vi tamen scias, ke Fernando estas mia baptofilo. La miro de li antaŭvidita efektiviĝis.
Kiam oni vidis, ke la juna kuracisto dediĉas sian tutan vivadon al tiu etulo, kiu ne estas eĉ lia parenco, la malindulgaj langoj trovis en tiu ago de sindono regalon de kalumnioj, kiun kompreneble ili ne lasis vaporiĝi.
Simplanime Maziero liveris al tiu babilado senĉesan nutraĵon; ĉar li plezure ripetis:
– Mi sentis al lia patrino tian adoradon. Tiam oni sin demandis ĝis kia grado estis alirinta tiu adorado.
Certe oni sciis, ke la edziĝo de Aleksandro kun Klotildo, estante preskaŭ plenumiĝonta, subite rompiĝis pro amkaprico de la junulino por Leopoldo.
– Sed, oni rimarkigis, la proverbo diras prave,
Ke oni ĉiam revenas
Al siaj amoj unuaj.
– La konduto de Maziero tion pruvas: sen tio, tia grandanimeco estus tute neklarigebla.
Aleksandro kruele suferis, vidante, ke la bonfamo de la bedaŭrita martirino estas tiel maljuste disŝirita de nelaboruloj. Sed ĉu li povis tion malhelpi? Liaj neadoj eble estus pruvintaj, ke li estas bonedukita homo, kaj pri tio neniu dubis; sed ili estus konvinkintaj neniun.
Li tion sentis kaj silentiĝis.
– Jen estas ankoraŭ konsekvenco, kiun mi ne antaŭ vidis, li pensis ĝemante. Nu, mi ne malfortiĝu! Suferi senĉese, sen ia plendo, nun estas mia sorto. Mia devo klare montriĝas antaŭ mi: mi ne bezonas min okupi pri la cetero.
Fine fariĝo okazis, kiu ĝis supermezureco altigis la ĝeneralan miregon.
En momento kiam mortis Leopoldo, la tezo de Maziero estis preskaŭ finita. La vickuracisto ĝin plenumis, ĝin diskutis antaŭ ekzamenantoj kaj estis akceptita doktoro. Sed kiam liaj profesoroj lin demandis, ĉu li ĉiam intencas sin prezenti por la Centra Oficejo:
– Mi ne faros plu medicinon, li diris.
– Kial?
– Vidante la du solajn estaĵojn, kiujn mi amis, mortantaj en miaj brakoj, mi suferis pli ol oni povas imagi. Se mi ekzercus la kuracarton, ĉiutage mi riskus vidi aliajn agoniojn. Tio renaskus en mia koro tro kruelajn memorojn.
– Tiam vi sen bedaŭro forlasos la frukton de dek jaroj da laborado, kaj la brilan estontecon, kiu vin atendas?
– Vidpunkte de la mono, la estonteco de kuracisto estas ĉiam duba. Sed mi havas nun infanon, kiun mi devas eduki, instrui kaj doti. Liaj gepatroj al li lasis ne multe grandan heredaĵon. Mi volas gajni al li riĉecon.
– Por tion plenumi, kion vi faros?
– Mi daŭrigos la laboron de mia patro, kaj reprenos lian bankan firmon.