Ĉiuj homoj malaprobis Aleksandron pri lia determino, ĉiuj, krom la patro Maziero, kiu ne povis ĝin kredi, tiel forte ĝi lin ĝojigis.
La maljunulo ne vidis sen ĉagreno, ke lia unika filo delasas financon por sin doni al medicino. Li sentis, ke maljunaĝo alvenas, ke baldaŭ li ne povos plu administri mem sian firmon: kaj kiam li pripensis, ke alia homo profitos tridek jarojn da laboradoj, tiu sento venenis lian vivon.
Kvazaŭ li estus atendinta nur tiun decidon, li subite mortis, frapite de apopleksia atako, lasante al Aleksandro tre ŝatindan kaj plene prosperantan firmon.
Dum sia junaĝo, Maziero, donante sin tutan al scienco, sin okupis pri financaj aferoj nur intertempe. Tamen dank’ al sia vasta inteligenteco, li baldaŭ fariĝis ne nur kapabla direkti mem siajn proprajn aferojn, sed plie li sin montris pli kompetenta ol la pli spertaj specialistoj. Potence gvidata de fortika kaj lerta mano, la Maziera banko aliris rapide al bonfamo kaj al riĉeco.
La juna financisto estis tro ŝatinda edziĝonto, por ke li ne estu atakita kaj sieĝita de ĉiuj homoj, aŭ prefere hominoj, kiuj, ĉu de proksime, ĉu de malproksime, kun li rilatis.
Ian tagon li faris grandceremonian vespermanĝon, invitis ĉiujn siajn, jen novajn jen malnovajn, jen profitemajn jen malprofitemajn amikojn, kaj diris dum deserto:
– Mi estas intime konvinkata, ke viaj edzigaj intencoj pri mia persono celas nur mian feliĉecon: pro tio mi dankas vin. Sed estas afero, kiun vi devas koni: neniam mi edziĝos.
La tono per kiu tiuj vortoj estis elparolitaj montris tre klare, ke la decido de l’ junulo estas tute neŝancelebla. Depost tiu momento, ĉiu sin sentis plene avertita, kaj neniu klopodis por instigi lin al la rompo de lia fraŭleco.
Kvankam Aleksandro aliformiĝis en financiston, tamen la kuracisto ne mortis en li. Por direkti la edukadon de sia baptofilo, li fidis nur al siaj propraj opinioj.
Li komprenis, ke, se pli malfrue li volas, ke la inteligenteco de Fernando redonos ĉion, kion ĝi estas kapabla enhavi, li povos ricevi tiun rezultaton, nur kiam la fiziologiaj fortoj de l’ infano havos sufiĉan kreskadon.
La vivo en pura aero aŭ en ombro de arbaroj sole taŭgis. Necesege estis, ke la pulmoj de la knabeto, soifantaj oksigenon, senĉese ensorbu tiun fortrefarantan nutraĵon, kiun estas neeble trovi pura en la malpura atmosfero de grandaj urboj.
La bankiero aĉetis do unue en Meudon , kaj kelkajn jarojn poste en Sèvres , kampodomon ĉirkaŭitan de granda ĝardeno.
En tiu loĝejo la malgranda Herbeno pasigis la du trionojn de sia vivo.
Tial ke la banka firmo postulegis, ke ĝia mastro ĉiutage ĉeestu ĉe ĝi, Maziero prenis fervojan abonon. Li eliris matene, revenis nur por vespermanĝo, enlitiĝis, kaj la morgaŭan tagon rekomencis.
Tiu aranĝo ebligis, ke li ne lasu flui unu tagon, ne vidinte, ĉu lia baptofilo bone fartas, aŭ ĉu okaze ia infana malsano ne postulas urĝajn kuracojn.
Dank’ al la higiena vivmaniero, kiun al li altrudis lia baptopatro, Fernando okulvide kreskis, sin larĝigante samtempe, kiel juna libera ĉevalido, kiu ĉiutage pli fortikigas sian potencan muskolaron.
Ju pli la trajtoj de lia vizaĝo fiksiĝis, des pli lia simileco kun lia patrino altrudiĝis al ĉiuj lin vidantaj homoj. Nenio en li memorigis la trajtojn de Leopoldo.
Revidante vivanta la gracian vizaĝon de la mortintino, kiun li tiel fervore estis aminta, Maziero sin sentis okupita de nedifinebla sento, miksaĵo de grandega ĝojo kaj de nigra melankolio. Li estis danka al sia baptofilo, kaj samtempe li kulpigis lin, ĉar li revivigas tiun samtempe ĉarmo- kaj doloroplenan estintecon, kun ĝiaj nelimigitaj esperoj tiel rapide forflugintaj, kun ĝiaj tragediaj malesperoj, kiuj post kelkaj monatoj, devis naski la neripareblan katastrofon.
Sed lia sindonemo por lia filiga filo ne malvarmiĝis pro tio: kontraŭe tiu simileco pli kaj pli lin instigis al la plenumado de la promeso, kiun li estis farinta al sia mortanta amiko.
Tamen unu detalo montris, ke Fernando estas vere la filo de l’ kapitano Herbeno.
La juna oficiro havis tikon. Kiam li estis priokupata aŭ profunde meditadanta, nevole kaj senpripense li prenis sian maldekstran polekson inter la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin rapide kaj senĉese faldis kaj malfaldis laŭ ne interrompita maniero. Multajn fojojn, li penis ĉesigi tiun strangan gimnastiketon, kiu igis lin ridinda, kiam li ĝin faris antaŭ ĉeestantoj; multajn fojojn eĉ Klotildo frapis sur liajn fingrojn malfortan bateton, dirante:
– Finu do, ci min incitas. Kredeble la kaŝita kaŭzo de tiu tiko estis profunde enradikigita en lia cerbo, ĉar neniam li povis sin liberigi el tiu manio.
Pro tio, la miro de Maziero fariĝis grandega, kiam li vidis, ke lia baptofilo heredis de sia patro tiun nervan difektaĵon. Same kiel faris Klotildo por la patro, li penis ĝin malaperigi ĉe la filo por taŭga edukado; sed ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis: kaj ĉiufoje kiam Fernando iomete pripensis, li turmentis senhalte sian maldekstran polekson.
Do, tial ke ĉe Fernando la patra heredeco montriĝis per tiu sola eta detalo, kiun povis konstati nur la intimuloj, ĉiuspecaj babiladoj daŭris vastiĝadi libere.
La najbaroj, la amikoj, ĉiuj, kiuj vizitadis Mazieron, ĉu en lia urbodomo, ĉu en lia kampodomo, kutimis agi kun la baptofilo de l’ financisto, kvazaŭ li estus vere lia filo laŭ sango. La bankiero neniel atentis tiujn babiladojn, kaj eĉ li plezure ofte rediris:
– Vi estas pravaj, nomante lin tiamaniere; ĉar vere mi amas lin, kvazaŭ li estus mia propra naskito.
Do ĉio ridetis al Maziero: tamen la iama fianĉo de Klotildo ŝajnis okupata de nekuracebla malgajeco. Neniu povis certigi, ke li vidis lin ridanta. Kvankam lia korpo restis fortika, kaj fleksebla lia talio, tamen lia vizaĝo maljuniĝis, kaj estis tiritaj liaj trajtoj. Oni vidis en lia mieno markon de laceco kaj de malvigleco montrantan, ke por li la vivo estas ŝarĝo, kiun li portas neŝanceliĝante, sed kiu lin kontuzas. Apenaŭ li kvardekjariĝis, kaj tamen liaj haroj jam montriĝis tute blankaj.
Kiam la bankiero aĉetis sian bienon en Sèvres , li estis devigata samtempe daŭrigi proceson komencitan de lia antaŭulo pro intera muro. La leĝistoj trovis rimedon por aliformigi tiun negravaĵon en konfuzitan aferon, kiu ŝajnis neniam finiĝonta.
Dank’ al la malavareco kaj la idelarĝeco, kiuj kuŝis funde de lia karaktero, la financisto finis la disputadon post malmulte da tagoj. Li montris samtempe tiom da malprofitemo kaj tiom da justeco, ke li havis neniun malfacilecon por aliformigi en amikinon sian iaman kontraŭbatalantinon, fraŭlinon Rozino Delanjo.
Ŝi estis maljuna fraŭlino, kiu vivis en kamparo kun siaj du nevinoj Beatrico kaj Reĝino. Por pli bone sin dediĉi al ilia edukado, ŝi decidis, ke ŝi neniam edziniĝos.
Ekster siaj bankrilatoj, la financisto kamaradiĝis nur kun sinjoro Ĵakemaro, oficisto kaj fraŭlo, kiu loĝis en Sèvres dometon starantan kontraŭ la Maziera kampodomo.
Tial ke tiuj du sinjoroj veturis ĉiutage Parizon kaj vojaĝis kune, preskaŭ ĉiam en la sama vagono, ili kompreneble interparolis inter si. Sed iliaj reciprokaj rilatoj ne intimiĝis plie, kaj neniam preteriris simplan interŝanĝon de mondumaj ĝentilaĵoj.
Ne estis same por fraŭlino Delanjo. La simileco de situacioj, kiun Maziero malkovris ekzistanta inter si kaj la maljuna fraŭlino, plenumis la agon, kiun estis komencinta la justecemo de l’ bankiero. Preskaŭ ĉiutage la genajbaroj pasigis kune la vesperon, jen ĉe unu el ili, jen ĉe la alia, observante okulangule la ludadojn de tri geinfanoj.
La bankiero multe deziris koni la estintan vivon de sia nova amikino; sed li estis tro diskretema por ŝin demandi. Nur post unu monato, de konfidencio al konfidencio, li detale konis la plenan historion de du orfinoj. Ĝi estis mallonga sed kortuŝiga.