Выбрать главу

Ian tagon Maziero akceptis en Sèvres  la viziton de unu el siaj klientoj, kiu antaŭ ne longe estis trairinta centran Azion.

Antaŭ la tuta kuniĝanta familio Fernando, parolante pri la rivero Tarim , pri la lago Lob-noor , kaj pri Kaŝgarujo, ŝajnis tiel plene sciigita pri tiuj regionoj, ke la esploristo miranta ekkriis:

– Tamen vi estas tro juna por esti jam vizitinta Hindu-Kuŝon kaj la plataĵon de Pamir . Tiuj montegaroj estas tiel teruraj por tiuj, kiuj ilin transiras, ke en via junaĝo oni ne povas havi la fortikecon necesan por kontraŭbatali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vojo.

Vidante, ke ĉiuj ĉeestantoj ridetas, la vizitanto silentiĝis subite.

– Mi tamen faris tiun vojaĝon, respondis Fernando; kaj ĝi ne min lacigis: estu certa pri tio. Dank’ al miaj libroj, miaj landokartoj, kaj miaj fotografaĵoj, mi konas ĉiujn regionojn de la terglobo preskaŭ tiel bone, kiel se mi estus vizitinta ilin efektive.

Kaj dum Herbeno parolis, Eduardo kaj la tri junulinoj lin rave rigardadis, tiel supera ŝajnis al ili ilia amiko.

Cetere la junulo estis pasia por ĉiuj novaĵoj. Li estis unu el unuaj homoj, kiuj interesiĝis pri la aŭtomobila veturado. Instigite de liaj senĉesaj petegoj, Maziero decidis, ke li anstataŭigos siajn vintran kaj someran kaleŝojn per du aŭtomobiloj Panhard  kaj Levassor , kiujn ĉiujare la bankiero revendis kun malgajno, kaj kiujn li anstataŭigis per pli novmodelaj veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn. Ian tagon, aŭdinte hazarde pri la libroj de doktoro Zamenhof , la junulo tuj pasie studadis la novan internacian lingvon, kaj fariĝis unu el fondantaj anoj de la Esperanta grupo Pariza. Tiu entuziasmo por la senĉesaj progresadoj de la scienco devis lin instigi al la aerveturado; kaj pro tio li protektis la Societon de direkteblaj aerostatoj ne nur per siaj deziroj se plie per sia mono.

Bedaŭrinde li puŝis sur tiun vojon la klientojn de la banko, kiuj lin demandis pri tiu temo.

Dume la koraj rilatoj de l’ infanaĝo ne ĉesis: nur ili vestis alian karakteron.

Eduardo ne povis ne sin senti tuŝita de la ĉarmanta gracieco, kiu eliris el la persono de Juliino. Sed fraŭlino Demarko estis riĉa, kaj Klozelo havis nur malgrandan heredaĵon. Li timis, ke, se li riskus edziĝpeton, oni lin kulpigos, ke li amas nur la doton de la junulino. Sola Juliino, kiu estis ekvidinta la impreson de ŝi faritan en la koro de la junulo, sciis la veron pri tio. Tiu honesta modesteco agis sur ŝin pli potence, ol farus la plej pasiaj amelmontroj. Eduardo estis malriĉa; sed li meritis fariĝi riĉa. Ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno.

– Sinjoro Eduardo, ŝi diris ian tagon, kial do vi ne eniras en la Parizan advokataron? Parizo estas la sola loko, en kiu talenta homo povas alveni al granda famo.

– Vi estas prava, fraŭlino, sed, en Parizo, kara estas la vivo, kaj malfacilaj la komencoj. Nur tiuj, kiuj havas grandan kapitalon, povas riski tian eksperimenton.

– Bah!  vi edziĝos, kaj tre facile trovos junulinon, kiu alportos tion, kio mankas al vi.

Dirante tiujn vortojn, fraŭlino Demarko ridetis laŭ tiel malica maniero, ke Eduardo kredis vidi kuraĝigon en tiu rideto.

La vesperon mem, li parolis pri tio al Maziero. La bankiero, kiu vidis la amon de Juliino al Eduardo, antaŭ kiam la junulino estis diveninta eĉ ĝian ekziston, siavice ridetis; kaj ĉe li tio ne okazis ofte: poste li respondis afable:

– Ne turmentu vin, mia juna amiko; ni aranĝos tion. Post ses monatoj, Klozelo estis enskribita, en la Pariza advokataro, sur la tabelo de advokatoj: post unu jaro, li edziĝis kun Juliino.

Sed por Fernando la aferoj ne iris tiel simple. Viva portreto de lia patrino, li kiel Klotildo estis provizita je tiu ensorĉanta ĉarmo, kiu tiel forte impresis Leopoldon kaj Mazieron, alloga potenco, kiun la unua pagis per sia vivo, la dua per la ripozo de sia konscienco.

La tri junulinoj suferis pro tiu allogeco. Sola Juliino kontraŭbatalis. Unue ŝi komprenis, ke Fernando sentas al ŝi nur fratan amikecon: poste apud ŝi troviĝis Eduardo kiu utilis kiel alidirektilo. Sed kiam la juna advokato estis elirinta kaj precipe edziĝinta, li ne povis plu fariĝi por la du kuzinoj tiu senĉesa kontraŭpezo, kiu savis fraŭlinon Demarko. Ambaŭ restis do solaj kontraŭ Fernando: kaj ilia iama amikeco iom post iom aliformiĝis en kaŝitan konkurantecon des pli danĝeran, ke ĝi ju pli penadis sin malvidigi.

Ambaŭ klopodis por altiri al si la elekton de la junulo; kaj bedaŭrinde por la kvieteco de Herbeno ambaŭ sukcesis.

Beatrico blonda, poezia kaj sentema oferis sian sinceran kaj ne repreneblan amon.

Reĝino bruna, ardanta kaj ebriiga promesis deliran kaj ne haltigeblan pasion.

Fernando ŝanceliĝis, balanciĝante jen al unu, jen al la alia, laŭ la hazardo de cirkonstancoj, sed ne povante propramove fari elekton. Ĉar reale, pro malsimilaj motivoj, li egale amis ilin ambaŭ.

Tio, kio pligrandigis lian ŝanceliĝon, estis malpli la neebleco preni decidon, ol la sento de l’ ĉagreno, kiun li kaŭzos al la malelektitino.

– Ili plenigas siajn reciprokajn mankojn, li diris ofte al Klozelo. Kiel malfeliĉa mi estas, ne povante edziĝi kun ambaŭ.

Kaj li aldonis mallaŭte, tre mallaŭte:

– Beatrico utilus tage, kaj Reĝino nokte. Maziero kaj fraŭlino Delanjo, kiuj observis tiun balanciĝon, same suferis pro ĝi; ĉar ili sentis al la du junulinoj saman amemon, kaj ili ne kuraĝis preni sur sin tian respondecon, nome: kaŭzi per sia intermeto la malfeliĉecon de unu el ambaŭ.

Fine tamen la bankiero, komprenante, ke tia situacio ne povas eterne daŭri, kaj ke devige oni devas tranĉi en viva parto, se oni volas eliri el tia senelirejo, diris ian tagon al sia baptofilo:

– Aŭskultu min, mia knabo; necese estas, ke ci decidiĝu. Cia preskaŭ senĉesa ĉeestado ĉe fraŭlino Rozino kompromitas ŝiajn du nevinojn kaj forpelas amindumanojn. Kiam ci estos farinta elekton, mi tre facile trovos uzon por la junulino, kiu restos.

– Baptopatro, donu al mi konsilon.

– Ha ne! Tio estas tro delikata afero.

– Se vi estus en mia loko, kiun vi elektus?

– Mi ne ŝanceliĝus kaj elektus Beatricon, kiu fariĝos, mi estas certa, ideala edzino. Reĝino ŝajnas tro arda, tro pasia. Okazas momentoj, en kiuj ŝi min timigas. Tamen forgesu miajn parolojn, kaj ne lasu cin influi per mi. Ne estas mia prefero, kiu devas superi, sed la cia.

– Ni tuj vidos, se la ludkartoj vin pravigas, diris Fernando ridante.

Kaj prenante kartpaketon, kiu okaze kuŝis sur angulo de l’ kameno:

– Beatrico estas blonda, li diris, kaj Reĝino bruna. Se mi eltiras ruĝan karton, mi elektos Beatricon, kaj Reĝinon, se ĝi estas nigra.

La junulo miksis la kartojn kaj prenis unu el ili. Ĝi estis la kera damo.

– Vi vidas, baptopatro, diris Fernando, montrante la figuron: la kartoj opinias, ke vi estas tro serioza homo por doni malbonajn konsilojn. Estas decidite. Mi edziĝas kun Beatrico. Morgaŭ vi povos peti ŝian manon de ŝia onklino.

– Grave pripensu antaŭe.

– Bedaŭrinde se mi denove pripensus, denove mi refalus en miajn ŝanceliĝojn.

Beatrico preskaŭ svenis pro ĝojo, kaj Reĝino pro koncentrigita kolerego, eksciante tiun decidon.

Se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino, eble la estonteco estus aperinta al ŝi, pentrite de malpli rozaj koloroj. Sed tute enprofundiĝante en sian feliĉecon, kun tiu egoismo de l’ amantino, kiu volas, ke ĉiuj partoprenu ŝiajn esperojn kaj ŝiajn iluziojn, Beatrico prenis sian kuzinon kiel konfidenciulinon, kaj de mateno ĝis vespero ŝin turmentis per siaj entuziasmoplenaj pripensoj. Ho ve! ŝi ne ekvidis, ke ŝiaj triumfaj frazoj similis acidaĵon verŝitan sur vivan vundon.