En sia naiveco de virgulino, ŝi imagis, ke la elekto de Fernando devis detrui ĉian amsenton en la koro de Reĝino; kaj ŝi ne eĉ pensis sin demandi:
– Se la roloj interŝanĝiĝus, ĉu tia detruo alvenus en mia koro sammaniere?
Tamen afero povis klarigi ŝian blindecon. Komprenante, ke malelektita junulino estas ĉiam ridinda, precipe kiam ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis, fraŭlino Kolardo afekte montris indiferentecon, kiu tute ne estis en ŝia koro, gratulis sian kuzinon, opiniis tre konvena la elekton de Herbeno, konfesante kun ŝajno tre perfekte hipokrita, ke se la junulo estus petinta de ŝi ŝian manon, ŝi tre malfacile estus konsentinta; ĉar li ne prezentis antaŭ ŝiaj okuloj la idealon revitan.
– Neniam mi sentis al li pli ol koran amikecon, ŝi diris. Kreante inter ni ligilojn de parenceco, cia edziniĝo havos kiel konsekvencon, ke ĝi pli kaj pli ilin fortigos.
Post tia certigo, la ĝojo de Beatrico estis plena. Momente ŝi timis, ke ŝia feliĉeco estos aĉetita nur per la malfeliĉeco de Reĝino kaj, ĉar la fianĉino de Herbeno sentis al sia kuzino grandan amemon, tiu antaŭvido ĵetis ombron sur ŝian ĝojon. Sed oni kredas facile tion, kion oni deziras. La respondo de fraŭlino Kolardo tro bone konformiĝis kun ŝiaj propraj deziroj, por ke Beatrico povu eĉ dum unu minuto dubi pri ĝia sincereco.
Ne estis same por fraŭlino Delanjo kaj precipe por Maziero. Tiu tro afektigita trankvileco ilin mirigis kaj eĉ timigis. Ili estus preferintaj sinceran malesperon kaj precipe plorojn, kiuj kvietigus la junulinon.
Tamen por ne veki sentojn, kiuj (ili tre bone tion komprenis) povis esti nur malamaj kaj danĝeraj por la feliĉeco de gefianĉoj, ŝajne ili akceptis ĉiujn klarigojn, kiujn fraŭlino Kolardo kredis taŭgaj en tia cirkonstanco, kaj ne lasis kredi per sia sintenado, ke ili trovas en tiu situacio ian gravecon.
La geedziĝo okazis. Post tri monatoj, Maziero vidis ian tagon sian baptofilon, kiu eniris en lian oficejon kun priokupata mieno, kun larmoplenaj okuloj.
– Kio estas en ci, infano mia? li diris per patrotono.
– Beatrico estas malsaneta.
– Eble ŝi suferas pro komencanta gravedeco.
– Ne; kaj eĉ mi tre timas, ke neniam mi havos la ĝojon fariĝi patro.
– Ci min timigas. Rakontu ĉion laŭ la plej etaj detaloj. Ĉu mi ne estas kuracisto? Kiam Fernando estis fininta:
– Malprave ci timas, respondis la doktoro, kiu tre atentege estis aŭskultinta la rakonton de l’ junulo. La simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano. Per inteligentaj flegoj cia edzino resaniĝos. Sed por tion ricevi, oni devos uzi energian kuracadon: kaj se ci volas, ke ĝi sukcesu, necese estas, ke ci forgesu, dum ĝia tuta daŭrado, ke ci estas edzo.
Tial ke post tiu deklaracio Herbeno ŝajnis ankoraŭ pli malkontenta ol antaŭe, Maziero diris per ĝojeta tono:
– Dio mia! mi komprenas cian tedon. Sed fine ci povas resti fraŭlo dum kelkaj monatoj. Ci ne mortos pro tio. Poste vi ambaŭ regajnos la tempon perditan.
Lasante sian baptopatron, Fernando ŝajnis pli kolera ol ĉagrena, kaj murmuris:
– Ha! Reĝino, Reĝino, se mi estus sciinta, estas ci la virino, kun kiu mi senŝancele estus edziĝinta!
Depost la edziniĝo de sia kuzino, fraŭlino Kolardo restis en la kampodomo de Sèvres , havante kiel kunulinon sian solan onklinon. Do la vivo de la junulino fluis des pli unutone kaj des pli malgaje, ke depost kelka tempo la farto de fraŭlino Delanjo ju pli komencis malboniĝi. En promenado, kiam ŝi marŝis iom tro rapide, en domo, kiam ŝi supreniris ŝtuparon, krizoj de sufoko ŝin ekkaptis. Dum kelkaj minutoj ŝia vizaĝo tiel forte ŝanĝiĝis, ke ŝia nevino timis, ke ŝi mortos inter ŝiaj brakoj. Poste la simptomoj kvietiĝis; kaj la vivado rekomenciĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta.
Reĝino timigita konsiliĝis kun Maziero. Aŭskultadinte sian malnovan amikinon, la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj. Fraŭlino Rozino povos atingi la limojn de la plej ekstrema maljuneco; sed aliparte la morto subita estas ĉiam minacanta.
Pro tio, pripensante al tiu timinda ebleco, la bankiero klopodis por kiel eble plej rapide edzinigi fraŭlinon Kolardo, volante, ke la junulino ne restu sola en la vivo, se okaze ŝia onklino subite mankus al ŝi.
Sed liajn penadojn kronis neniu sukceso. Certe Reĝino ne ŝajnis sisteme malamikema al la edziniĝo; sed ĉiuj junuloj, kiujn al ŝi proponis Maziero, havis laŭ ŝia opinio neakcepteblan difekton; kaj ŝi post mallonga ekzameno ilin senkompate forĵetis.
La bankieron ne trompis tiuj agmanieroj de alieamanta knabino. Pro ŝia tre forte sanga temperamento, fraŭlino Kolardo devis esti ema al la edziniĝo. Do se ŝi ĝin rifuzis tiel obstine, tio pruvis, ke la sola viro, kiun ŝi estus akceptinta plezure, ne povis aparteni al ŝi.
Pripensante, ke dum longaj monatoj lia baptofilo estos devigata vivi apud Beatrico, sammaniere kiel ŝi estus nur lia fratino, la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu duobla situacio.
Momente li intencis konfidencii al fraŭlino Delanjo pri siaj timadoj. Sed kiun motivon li donos? Por ne emocii sian onklinon, Fernando ne parolis al ŝi pri la malsano, kiu suferigis Beatricon. La maljuna fraŭlino estis do konvinkita, ke la junaj geedzoj sin amas reciproke sammaniere tiel, kiel en la plej belaj tagoj de sia mielluno. En tiaj kondiĉoj suspekti la lojalecon de Herbeno kaj la virton de Reĝino estis fari al ambaŭ ne merititan insulton.
Por altiri la atenton de fraŭlino Rozino al la danĝeroj de intimeco, kiu datumis de l’ infanaĝo, estis necesaj longaj klarigoj, kiujn la kompatinda virino, mumiigita de la fraŭlineco, ne estis kapabla kompreni, kaj kiuj, kvankam ne povante ŝin konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon.
Depost kiam Beatrico estis komencinta sian kuracadon, la reciprokaj rilatoj inter la geedzoj kompreneble plene ŝanĝiĝis. Ili estis devigitaj havi ĉiu sian apartan ĉambron, kaj ne vidis plu unu la alian krom dum manĝoj.
Soifante patrinecon, la juna virino deziregis resaniĝi. Ĉar ŝi esperis, ke la naskiĝo de infano ne nur kontentigos la plej rajtajn emojn de ŝia koro, sed plie ke ĝi, ŝin kunigante kun ŝia edzo per ligilo pli forta ol ĉiuj aliaj ĉenoj, lin daŭre fiksados.
Pro tio, ŝi montriĝis eksterordinare severa. Timante, ke montroj de amemo naskos konsekvencojn, kiujn ŝi devis evitegi, ŝi afekte montris al Fernando malvarmon, kiu tute ne estis en ŝia animo, kaj kiu ŝin kruele suferigis.
Sed Maziero, kiu ŝin kuracis, ŝin kuraĝigis al la persisteco: kaj ŝi ne cedis.
Siaflanke Herbeno, kvankam li komprenis kaj eĉ aprobis la saĝecon de tiu sintenado, opiniis tamen, ke li estas la plej malfeliĉa el ĉiuj edzoj. Li kulpigis la fatalon, kaj kelkafoje preterlasis maldolĉajn kaj maljustajn parolojn: ilin li poste bedaŭris; sed ili profunde vundis Beatricon, kaj ŝin plorigis, kiam ŝi troviĝis sola.
Do tiuj du estaĵoj, kiuj amis reale kaj profunde unu la alian, ŝajnis vivi, kvazaŭ ili estus malamikoj.
Subite la sintenado de Fernando plene aliformiĝis. Li fariĝis tia, kia li estis en la unuaj tagoj de sia edziĝo, ĝentila, afabla, neniam aludante la provizoran eksedziĝon, kiun la malsano estis naskinta inter li kaj lia edzino.
Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco. Iom post iom ŝi reprenis sian iaman senĝenecon. Ian tagon eĉ, puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon.
Sidante sur la genuoj de sia edzo, metinte siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la viro, kiun ŝi amas, ŝi al li mallaŭte murmuris varmegajn parolojn miksitajn kun ebriigaj ŝmacadoj; ŝi sin donis tutan, kiam ŝia edzo ŝin dolĉe repuŝis.