Выбрать главу

Larmoj de ĉagreno supreniris en okulojn de la juna virino. Fernando ilin viŝis per frata kiso, kaj diris amike sed sen ia kortuŝeco:

– Ne, karulino. Se ci volas resaniĝi, ci devas esti prudenta. Mi cin amas sufiĉe forte por oferi al ci ĉion, eĉ mian amon, Tiu respondo kvietigis Beatricon.

Kaj eĉ, kiam ŝi estis pripensinta pri tio, la konduto de ŝia edzo ŝajnis al ŝi tiel kuraĝa kaj tiel delikata, ke ŝi ne povis ne rakonti al Maziero tiun okazintaĵon. Ne volante malĝojigi sinjorinon Herbeno, la doktoro ŝajnis partopreni tiun entuziasmon: sed funde de sia koro li dubis. Tia animforteco ŝajnis al li pli ŝajna ol reala.

Kvankam la bankiero restis oficiale la ĉefo de sia firmo, reale Herbeno estis fariĝinta ĝia vera mastro, kaj prizorgis pri ĉiuj ne tro gravaj aferoj.

Pro tio, Maziero vidis ne sen miro, ke depost kelka tempo li multajn fojojn estis devigita fari mem la taskon de sia baptofilo.

– Necese estas, ke mi tre atentu, li murmuris, kiam li estis forlasinta Beatricon. Lia edzino estas rava, amoplena; kaj li rifuzas. Tio ne estas natura.

Sed vane la baptopatro de Fernando serĉis; li povis nenion malkovri.

Tre rapide Reĝino estis rimarkinta la malgajan kaj malafablan mienon de la junulo, kiun ŝi ĉiam daŭrigis amegi sekrete. Tial ke, krom en sia geedza vivado, Herbeno povis havi neniun motivon por malĝoji, necese estis, ke lia ĉagreno devenu de tiu sola fonto.

Do Fernando ne trovis en sia unuiĝo kun Beatrico la plenan feliĉecon, kiun li revis. Tre bone! Li estis punita per la afero mem, per kiu li estis pekinta. Li ricevis tion, kion li meritis. Ĉu oni prenas virinon similan al ŝia kuzino, kiam ŝi estas tie, dezirante nun unu aferon: sin doni kaj sin oferi.

Pro tio, ŝi ne estis tro mirigita, kiam ŝi vidis, ke Fernando venas en Sèvres ’on, pro ia aŭ alia preteksto, multe pli ofte ol li kutimis fari en la pasinta tempo.

Por ke la du najbaraj familioj povu facile sin viziti reciproke, iam Maziero farigis malfermaĵon en la fama intera muro, kiu estis la unua kaŭzo de l’ intimeco, okazinta inter la du familioj: ĝin fermis komunika pordo.

Tuj kiam Herbeno estis alveninta en sian hejmon, li deziris bonan tagon al la ĝardenisto kaj al lia edzino, la geedzoj Lefevro, kiuj gardis la domon dum la forestado de mastroj, kaj sendis ilian filon Filipo peti de ambaŭ sinjorinoj, ĉu ili bonvolos lin akcepti. Kompreneble ili tuje kaj senŝancele konsentis.

Poste li klopodis, por ke li troviĝu sola kun Reĝino: kaj tio ne estis malfacila, ĉar se la juna fraŭlino tion profundkore deziris, la maljuna neniel intencis tion malhelpi. Inter gekuzoj!

Ambaŭ supreniris en la unuan etaĝon, kaj estis preskaŭ certaj, ke neniu ilin ĝenos; ĉar fraŭlino Delanjo, timante sufokon, neniam delasis la teretaĝon.

Tiam inter la gejunuloj komencis senfina babilado, kiu iom post iom fariĝis pli intima kaj nesenteble aliformiĝis en konfidencion.

Ian tagon fraŭlino Kolardo diris al Herbeno:

– Fernando, ci havas ĉagrenon.

– Ne; mi certigas.

– Beatrico ne igas cin feliĉa.

– Kio al ci povis kredigi ...?

– Tio estas sufiĉe videbla. Estas indigniga ŝia konduto.

– Ne kulpigu ŝin; ŝi ne estas kulpa.

– Ha! ci vidas, ke mi divenis. Depost tiu tago, la junulo estis tiel atakita, sieĝita, premita de demandoj, ke fine kun larmoplenaj okuloj li ĉion konfesis.

– Ha! Reĝino, li diris, se mi estus diveninta tion, ci estus hodiaŭ mia edzino.

La junulino ne povis deteni triumfan ekkrion. Ŝi estis venkanta, kaj venkita ŝia konkurantino. Estis veninta la momento, en kiu ŝi premegos per sia malestimo la viron, kiu tiel senkompate ŝin doloris.

Ŝi sentis, ke ŝi estas amata. La junulo venas apud ŝin nur por trovi konsolojn. Li petos, petegos, sin trenos antaŭ ŝiaj piedoj: tiam ŝi respondos kun gesto de princino:

– Tro malfrue! Sed ho ve! la malfeliĉa infanino ne estis sufiĉe kalkulinta la perfidon de sia propra koro.

Kiam ŝi vidis antaŭ si la malfeliĉan Herbenon konfuzitan, pentantan kaj humiligitan, la fieraj paroloj, kiujn ŝi depost kelkaj tagoj tiel zorge parkeris, estis subite forgesitaj. Ŝi povis trovi nur tiujn vortojn:

– Ha! jes, ci estus estinta pli prava. Mi cin amis tiel profunde! Rigardante Herbenon, ŝiaj nigraj okuloj brilis de pasia fajro. Ŝi lin adoris tiel arde kiel en la pasinta tempo. Malgraŭ forlaso, malgraŭ edziĝo, malgraŭ tiu alia virino, kiu staris inter ili, amo restis neŝancelita, pli forta ol indeco, pli forta ol hontemo, pli forta ol malhumileco.

Ebria pro pasio, freneza, forgesante Beatricon, kiun li ĉiam amis, sed kies amemo nur morala ne povis kontraŭbatali la voluptajn ardojn de ŝia kuzino, Fernando altiris la junulinon al siaj genuoj: kaj iliaj lipoj kuniĝis en longa ŝmacado.

La brusto de Reĝino subleviĝis, sufokiĝante. Ŝia koro grandfrape batadis. Poste ĉio konfuziĝis. Kun okuloj fermitaj, kun penso forestanta, ŝi perdis la senton al realeco, kaj en edena ravego, kvazaŭ ĝi estus natura neeviteblaĵo, la junulino toleris la fatalon de l’ amo.

Depost tiu momento, Fernando venis Sèvres ’on preskaŭ ĉiutage.

La geamantoj trovis en Filipo altvaloran helpanton. Li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron, sufiĉe inteligenta por kompreni tion, kion oni postulas de li, kaj por ĝin plenumi poste, sed ne sufiĉe por enmeti en ĝin sian propran decidon.

En la lando, li estis objekto de ĝenerala naŭzo. Pro tio, supermezure dankema pro la bonaĵoj, kiujn oni faris al li en la kampodomo, li dediĉis al la du orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado. Kiam la junulino donis al li ordonon, li ĝin plenumis, mi ne diros ne ĝin diskutante, sed ne eĉ komprenante, ke ia diskuteto estas ebla.

Se la orienta frazo: aŭdi estas obei , ne ekzistus de tempo jam longa, Filipo estus elpensinta ĝin por sia propra uzado.

Pro tio, Reĝino, kiu konis funde la karakteron de la kriplulo, ne ŝanceliĝis, kaj faris al li konfidencion.

Ŝi ne havis okazon penti pro tio. Ĉar la amemo, kiun la filo de l’ ĝardenisto sentis al fraŭlino Kolardo, havis preskaŭ religian karakteron, kaj neniel similis la senton, kiu estus aminstiginta lin al liaklasa virino. Ĝi prefere similis la fanatikecon de l’ Hindano, kiu deziras nur sin oferi, eĉ riski sian vivon, por plaĉi al la diino, kies adoranto li fariĝis.

Por Filipo, la junulino vivis en tiel supera sfero, ke li neniel pensis, ke li altiĝos ĝis ŝi, kaj ne nutris la malsaĝan esperon, ke iam ŝi povos malaltiĝi ĝis li.

En tiaj kondiĉoj, neniu sento de ĵaluzeco povis ĝermi en la animo de tiu spritlimigita sed amema estaĵo, kies natureco estis komparebla kun tiu de hundo.

Pro tio, ne nur li ne riproĉis Fernandon, sed kontraŭe li estis dankema al la junulo pro la plezuro, kiun ĉi tiu donis al lia idolino, kaj faris ĉion eblan, por ke nenio venu ĝeni la amajn kuniĝojn de geamantoj.

Kaj kiam Reĝino rekompensis lian sindonon per danka rideto aŭ per amika vorto, la malfeliĉa malfavorito sentis en sia animo ĝojon, kiu daŭris dum la tuta tago. Ha! la geamantoj povis ami trankvile unu la alian, ne ilin perfidos Filipo.

Matene, tagmeze, vespere, ĉiam spionante sur la sojlo de l’ pordo, tuj kiam li ekvidis Herbenon, li alkuris al li, kaj lin sciigis pri ĉio, kio okazas, dum la momento mem, en ambaŭ kampodomoj. Dank’ al tiu senĉesa kaj ĉiutaga kunkulpeco, Fernando povis eniri en la ĉambron de sia amantino kaj poste eliri, ne rimarkite de iu ajn.

Tiuj amaĵoj daŭris ses monatojn. Tamen Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj: li sin kulpigis, unue, ĉar li trompas Beatricon, kiun li ĉiam fundkore amis, kaj due, ĉar li malrespektas sian infanecan amikinon, tiun kompatindan junulinon, kiun kontraŭe li estus devinta protekti kontraŭ la pasio de ŝi sentita al li. Ho! se li povus edziĝi kun ambaŭ, malkaŝe, plentage, ne naskante ĵaluzecon ĉe unu aŭ ĉe alia, kiel tio okazas en Orientaj landoj, certe li ne ŝanceliĝus, kaj sin sentus plene feliĉa. Sed la franca leĝo ne permesas bigamion, kaj la okcidentaj virinoj, ĉu pro amo, ĉu pro malhumileco, ĉu eble influitaj de tiuj du kunaj sentoj, ne akceptas partigon.