Jen estas kial, la 14 an de Decembro 1900, en tiu tago, en kiu Sedilo estis veninta lin persekuti trifoje ĝis en lia hejmo, Herbeno veturis al Sèvres . La junulo volis rompi nedaŭreblan amligon, kiu povis kaŭzi al fraŭlino Kolardo kaj al li mem nur multegon da malagrablaĵoj. Kaj kvankam lia amo al Reĝino estis tiel forta kiel en la unua tago de ilia kuniĝo, kvankam longa kutimo estis iginta ĝin eble pli arda ol tiu, kiun li sentis al sia rajta edzino, tamen pro lojaleco, por, kiel li mem al ŝi diris, por ne preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian, li sisteme estis montrinta malvarmecon, kiu ne estis en lia koro.
Certe li pensis, ke ŝi kontraŭbatalos, sed neniam li estus kredinta, ke la junulino sin alkroĉos al li tiel obstine: kaj se tia krampiĝo lin iom tedis, aliparte tia amego flatis multege lian memestimon. Kaj dum li laŭiris sur la vojeto borderanta la fervojon inter Sèvres kaj Bellevue , li bedaŭris, ke la loto ne estu montrinta Reĝinon.
– Kiam mi pensas, li diris, ke se mi estus eltirinta la trefan damon, mi ne min vidus en la embarasa situacio, en kiu mi nun troviĝas.
– Sed tiam, li ekkriis, la viktimo estus mia kompatinda Beatrico, al kiu mi sentas amemon tiel profundan kiel al Reĝino. Kiel stranga situacio estas la mia. Mi ne povas feliĉigi unu el miaj infanecaj amatinoj kaj samtempe ne malfeliĉigi la alian. Mia propra feliĉo estas farebla nur de larmoj de virino, por kies feliĉeco mi sen bedaŭro donus mian vivon, se la afero fariĝus necesa.
Sentante, ke ŝia amantino estas kapabla ĉion fari por lin konservi aŭ por sin venĝi, instinkte Fernando timis. Pro tio, li intencis revidi Reĝinon, ŝin kvietigi, ŝin plidolĉigi, kaj iom post iom inokuli en ŝin pli kaj pli da prudento, kiam la vizito de la polica komisaro lin devigis remeti sian projekton al tute malpreciza epoko.
ĈAPITRO KVARA
Onezimo Frigulo, la oficisto, kiu minacis Sedilon, ke li faros al li protokolon, deĵoris en Bellevue nur depost ok tagoj. Ŝanĝoj okazintaj en la oficistaro lin venigis el la Meudon ’a oficejo, en kiu li estis antaŭe, en pli gravan stacidomon. Sed li ne loĝis ankoraŭ en sia nova restadejo, kaj ĉiutage, dum tag- kaj vespermanĝaj horoj, li saltis en vagonaron, kaj sin direktis pieden de l’ monteto en dometon, en kiu li loĝis kun sia tuta familio.
Do kiam lia deĵoro estis finita, li uzis la unuan por urbĉirkaŭaĵoj vagonaron, kiu pasis, kaj malsupreniris en Meudon . Li eniris en la oficejon por premi la manon de siaj iamaj kamaradoj, kaj samtempe li al ili rakontis la okazintaĵon, kiun antaŭ ne longe li estis vidinta.
– Estas konfesinde, li diris, ke ekzistas homoj vere nesingardemaj. Poste kiam alvenas malfeliĉaĵo, la Kompanio estas devigata fari rentojn al iliaj familioj.
Li lasis la stacidomon kaj sin direktis al sia loĝejo. Piede de la pontego li piedfrapis la korpon de viro kuŝanta sur tero.
– Akcidento! ekkriis la oficisto. Kredeble vojaĝanto, kiu falis el supro de l’ ponto. Se li estus mia viro de Bellevue , tio ne min mirigus. Ŝajnis freneza tiu idiotulo.
Frigulo sin klinis, turnis la korpon sur ĝian dorson por meti la vizaĝon en plenan lumon, kaj ekkriis:
– Estas li! Mi ne eraris. La bona Onezimo estis embarasata. Kion fari? Serĉi helpon, averti la stacidomanojn, tia estis lia devo.
Sed aliflanke lia edzino kaj liaj infanoj lin atendis por altabliĝi. Certe la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga.
Fine la devo superis. La oficisto rapide resupreniris la krutan deklivon kaj revenis kun helponta viro.
Ambaŭ prenis la korpon unu per ŝultroj la alia per kruroj, kaj ĝin alportis al la stacidomo.
Dum ili marŝis, la kamarado de Onezimo kredis rimarki, ke Sedilo faras moveton.
– Oni ne devas tro skui lin, li diris. Eble li ne estas ankoraŭ tute malviva.
– Vi ŝercas kredeble, respondis Frigulo; ĉu post tia elfalo tio estus ebla.
En la stacidomo oni metis la funebran rompitaĵon sur la tablon por pakaĵoj, dum unu el kamaradoj de Onezimo eliris por averti la komisaron kaj venigi kuraciston.
– Kaj nun, petis Frigulo, ĉar vi ne bezonas plu min, ĉu mi povas vin lasi por vespermanĝi?
– Iru, iru; se la juĝistoj postulas vian ateston, vi estos sciigita.
En momento kiam la oficisto malfermis la pordon por eliri el la stacidomo, unu el vojaĝantoj, kiu atendis la Versailles ’an vagonaron, alpaŝis al li kaj diris simple:
– Mi vin akompanas. Li estis la informisto de granda Pariza ĵurnalo, de unu el tiuj gazetoj, kiuj pretendas, ke ili estas informitaj pli frue ol ĉiuj aliaj.
Flarante interesegan artikolon, la ĵurnalisto senŝancele prokrastis sian vojaĝon por pli longatempe paroli kun la homo, kiu ŝajnis kapabla doni al li la plej detalitajn sciigojn.
Post kvarono da horo, li estis tiel bone informita kiel Frigulo mem.
La morgaŭan matenon aperis artikolo anoncanta la teruran akcidenton, kiu okazis sur la Meudon ’a pontego. La aŭtoro perforte riproĉis la nesingardemon de vojaĝantoj, kiuj volas iri el veturilo al alia, kiam rapidruliĝas la vagonaroj.
Ĉiuj vesperaj gazetoj represigis tiun artikolon, krom unu, kiu, volante kredigi, ke ĝi estas ankoraŭ pli bone informita ol ĝiaj kolegoj, rimarkigis, ke la nesingardeco kredeble devenis de fervojaj oficistoj, kiuj malbone fermas la vagonpordojn.
La postmorgaŭan tagon la okazintaĵo estis forgesita, kaj neniu parolis plu pri ĝi.
Dume sinjoro Hudaso , la polica komisaro de Meudon , alvenis, akompanita de kuracisto, la doktoro Meĵano.
Enirante en la pakaĵejon, tiuj du sinjoroj kruciĝis kun Frigulo, kiu estis senpaŭze vespermanĝinta, kaj kiu rapide revenis, unue por rekomenci sian deĵoron, kaj precipe por tie ĉeesti, se oni bezonus liajn klarigojn. La bona knabego ŝvelis, sin sentis grava persono: kaj li estis scivola vidi, kio alvenos de tiu katastrofo.
Li rediris por la tria fojo al la kuracisto kaj al la komisaro la rakonton, kiun li estis jam farinta al siaj kamaradoj kaj al la ĵurnalisto.
– Li sola estas kulpa, li aldonis finante. Li kiel frenezulo pasis inter la vagonŝtupoj, dum la vagonaroj ruliĝas. Se vi ne kredas min, vi povos demandi pri tio sinjoron Herbeno.
– Ĉu vi parolas pri Herbeno la bankiero? diris sinjoro Hudaso.
– Li mem.
– Li do troviĝis en la malproksimlanda vagonaro, kiu haltas en Bellevue ?
– Jes.
– Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras?
– Mi estas certa. Mi deĵoris en la Sèvres ’a stacidomo dum tempo tro longa por ne koni tiun sinjoron. Cetere vi povos lin demandi; li ne kulpigos min, ke mi mensogas.
– Strange, murmuris la komisaro okupita de suspekto. Doktoro, li diris, sin turnante al sinjoro Meĵano, ĉu tiu falo ŝajnas al vi natura?
– Mi respondos, kiam mi estos plene senvestiginta la kadavron, por tre precize ekzameni ĉiujn vundojn.