Dirante tiujn vortojn, la kuracisto tre zorge formetis unujn post la aliaj la vestojn de l’ malfeliĉulo, kiam fariĝo altiris lian atenton.
Laŭlonge de la dekstra manradiko fluis sango, devenanta kredeble de vundo pli supre sidanta.
Tiu simpla detalo pruvis al la praktikisto, ke la sangrondirado ĉiam daŭras, sekve ke Sedilo estas ankoraŭ vivanta.
Aliparte la faloj el altaj lokoj okazigas certe multajn ostrompojn kaj grandegajn internajn ŝiradojn: sed kiam la korpo falas sur ebenan teron, la haŭto restas nedifektita, kaj ne okazas hemoragioj.
Instigite de tiuj pripensoj, la doktoro ekkriis:
– Dolĉe, dolĉe. Tiu viro ne estas ankoraŭ tute malviva. Certe li ne troviĝas en multe pli bona stato. Sed eble mi povos lin iomete rekonsciigi, kaj lin vivigi sufiĉe da tempo, por ke li povu doni al la sinjoro komisaro kelkajn klarigojn.
La doktoro lin aŭskultadis, demandis lian pulson, kaj daŭrigis sian laboron.
Per tondiloj li tranĉis la dekstran manikon de ĉiuj vestoj, kiuj kovris la vunditon, nudigis la brakon ĝis la ŝultro, kaj konstatis, ke la sango devenas de mallarĝa truo sidanta apud la klaviklo.
– Sinjoro Hudaso, diris gravtone la kuracisto, ni ne havas antaŭ ni simplan akcidenton, sed krimon aŭ memmortigon. Tiu viro estis frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero.
– Vi estas prava, doktoro, respondis la magistrato. Eĉ ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas a priori forĵetinda. Ĉar se tiu malfeliĉulo estus volinta sin mortigi, sin ĵetante el la pontego, li ne estus komencinta sin vundi en ŝultro. Aliparte se li estus preferinta uzi pafileton, li estus direktinta la tubon ĉu al kapo ĉu al koro. Fine estinte vundita, li estus restinta en la vagono.
– Des pli ke sinjoro Herbeno tie ĉeestis, aldonis Frigulo, kiun tiuj konstatoj multe interesis. Li estus malhelpinta, ke tiu viro plenumu sian projekton. Mi supozas eĉ, ke, se li ne povis sin intermeti sufiĉe frue, li almenaŭ estus avertinta senprokraste la magistratojn pri la akcidento ĵus okazinta.
Sed post tiuj vortoj Onezimo, subite silentiĝis, timigite de la teruraj konsekvencoj, kiujn lia atesto havos por la bankiero, por viro, kiu estis al li simpatia, ne fiera kvankam riĉa, kaj kiu ĉiam lin salutis, kiam li lin renkontis.
Li baldaŭ komprenis la danĝerecon de liaj paroloj, aŭdante la komisaron, kiu diris:
– Ĉu vi certigas, ke tiu vundito kaj sinjoro Herbeno troviĝis en la sama fakego, en momento kiam la vagonaro eliris el Bellevue ?
– Mi certigas.
– Solaj?
– Solaj.
– Ĉu neniu povis eniri en la vagonon inter Bellevue kaj la pontego?
– La vagonaro ne haltas. Tamen iu povis veni per la vagonŝtupoj; aŭ tiu nekonatulo povis eliri el la fakego per la sama vojo.
– Efektive tiu hipotezo meritas, ke oni atentu al ĝi. Morgaŭ mi venigos sinjoron Herbeno al mia oficejo; ĉar li sola povos doni la necesajn klarigojn. Atendante ni rigardu, ĉu tiu malfeliĉulo ne portas sur si paperojn, kiuj povus al ni konigi lian identecon.
La serĉadoj de l’ magistrato ne estis longaj.
En la poŝo de l’ surtuto troviĝis paperujeto plenega je vizitkartoj kaj je ĉiudevenaj leteroj.
– Arturo Sedilo en Maintenon , legis sinjoro Hudaso sur unu el kartoj.
Kaj poste li malfermis la leterojn unujn post la aliaj, ilin tralegante per rapida rigardo.
– Ho! ho! li diris mezavoĉe al la kuracisto, lin kondukante en angulon de la ĉambro, por ke oni ne povu lin aŭskulti, jen estas io, kio fariĝas interesplena. Mi tie vidas tri leterojn subskribitajn: Fernando Herbeno. En ili oni parolas pri procentedono de monsumoj, pri aĉeto de akcioj al la Societo de direkteblaj aerostatoj. La bankiero ŝajnas profunde kolera. Oni kredus eĉ, ke li respondas al insultaj vortoj. Estas evidente, ke rilatoj ekzistis inter tiu Sedilo kaj sinjoro Herbeno, rilatoj kiuj ŝajne estis tre malmulte afablaj.
– Vi estas prava, mia amiko, diris la komisaro, sin turnante al Frigulo; certe estas sinjoro Herbeno la viro, kiun vi vidis.
Kaj, ĉar la kuracisto klinis la kapon signe de jeso, Onezimo sin rektigis malhumile. La magistrataro kaj la scienco lin ŝatis laŭ lia ĝusta valoro.
Dume la vundito faris kelkajn movetojn: la vundo pli flue sangdonis; la viveco revenis.
La doktoro rapide haltigis la hemoragion: kaj dum li metis salaĵoplenan boteleton sub la nazon de l’ mortanto, li aŭskultis la pripensojn de l’ komisaro diranta:
– Pro kia kaŭzo lin ne tuj mortigis tia falo?
– Se li estus falinta sur kapo aŭ sur piedoj, subita estus estinta la morto. Mi povas certigi, ke la parto de l’ korpo, kiu tuŝis la teron estas la maldekstra. Tion pruvas la multaj ostrompoj en brako kaj en kruro. Poste la frosto ekkaptis la vunditon. Plimalrapidigante la sangrondiradon, ĝi samtempe plimalrapidigis la perdon de sango. Sed estis ĝustatempe lin eltiri el la loko, sur kiu li kuŝis. Post unu kvarono da horo, ni estus alvenintaj tro malfrue. Rigardu: li rekonsciiĝas.
Efektive la mortanto malfermis siajn okulojn: sed li ŝajnis neniamaniere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li. Supozante, ke eble la viktimo parolos kaj konigos gravajn sekretojn, sinjoro Hudaso ordonis, ke la ĉambro senhomiĝu.
Li daŭrigis paroli kun la doktoro, kiam la nomo: Herbeno, elparolita de l’ magistrato, tremetigis Sedilon.
– Ĉu vi min komprenas? demandis la komisaro. La vundito volis paroli, ne povis, sed montris per signo, ke li aŭdas.
Sinjoro Hudaso daŭrigis:
– Antaŭ momento mi elparolis nomon, kiu ŝajnis vin impresi. Ĉu vi konas sinjoron Herbeno?
Kvankam la fizionomio de Sedilo estis palega, tamen ĝi vestis subite malaman esprimon, kiu estis rimarkita de l’ magistrato.
Dum la kuracisto apogis sian fingron sur la arterion, lia rigardo ne forlasis la vizaĝon de l’ agonianto.
– Se vi deziras peti de li iun klarigon, blovis la doktoro en la orelon de sinjoro Hudaso, rapidu; ĉar mi kredas, ke post unu minuto li estos mortinta.
Tiam volante frapi grandan baton, la komisaro ekkriis subite:
– Ĉu estas sinjoro Herbeno tiu, kiu vin metis en tian staton? La mortanto agitiĝis, malfermis la buŝon, movis la langon, kaj tuje, kolektinte per lasta penego ĉiujn fortojn ankoraŭ restantajn, li ekkriis per raŭka voĉo:
– Jes! Poste liaj membroj malstreĉiĝis; liaj okuloj malklariĝis; la spirado haltis.
Sedilo estis malviva.
– Nun ni ne havas plu ion por fari ĉi tie, diris la komisaro. Se vi tion bonvolas, doktoro, ni malsupreniros ĝis la loko, en kiu estis retrovita la korpo. Eble ni malkovros en ĝi novajn montrojn.
Kiam ili malfermis la pordon, la unua persono, kiun ili renkontis, estis ankoraŭ la neevitebla Frigulo, kiu spionadis ilian eliron. Ĉar alproksimiĝis la horo, en kiu li devos reveni Bellevue ’on por rekomenci sian oficon, la honesta knabego ĉagreniĝis, timante, ke li estos devigata eliri, nenion sciinte.
– Vi venos kun ni, diris la magistrato, kaj al ni montros en kiu loko troviĝis la malfeliĉulo, kiam vi lin renkontis. Ne timu. Mi klarigos al via estro, ke mi mem vin detenis por la bezonoj de l’ enketo.
Onezimo rekuraĝigita malfacile kaŝis sian ĝojon. Li kondukis la du sinjorojn pieden de unu el grandaj kolonoj, kiuj subtenas la pontegon, kaj al ili montris la lokon, dirante kun majesta gesto:
– Li estis tie! Subite, vagante dekstre kaj maldekstre, li malkovris duonerompitan revolveron, kaj ĝin portis al sinjoro Hudaso.
– Mi retrovis la armilon, li diris. La magistrato ĝin prenis kaj atente ekzamenis. Du kugloj estis pafitaj. La kvar aliaj kartoĉoj vidiĝis ne difektitaj.