– Tio fariĝas pli kaj pli grava, li murmuris. Tial ke unua provo ne sukcesis, la mortiganto rekomencis, kaj poste ĵetis sian armilon ekster la vagonpordo. Nun nia tasko estas finita. Mi faros mian raporton, ĝin sendos al la juĝistaro kaj kun ĝi metos tiun revolveron kiel procesan objekton.
– Ĉu ĉiam vi intencas venigi sinjoron Herbeno al via oficejo? demandis la doktoro.
– Nun, ne. Tro gravaj kulpigoj pezas sur li. Mia alvoko lin malprave avertus, kaj ebligus, ke li elpensu per longa pripensado respondojn, kiuj erarigus la juĝistaron.
Kiam la Prokuroro de Respubliko konis la enketon faritan de la Meudon ’a polica komisaro, tiu magistrato opiniis, ke oni devas agi tre singarde.
La afero ŝajnis al li malklara. La nomo de Herbeno en ĝi estis miksita laŭ maniero kompromitanta por la juna bankiero. Sed la junulo kaj precipe lia baptopatro havis ambaŭ tiel bonan famon, ke oni tre zorge devis eviti la famigon de kulpigo, kiu, se ĝi ne estas ĝustigita, havos kiel rezultaton malŝatigon al la magistrataro.
Antaŭ kiam oni agos, oni devas sin informi precize. Oni do ordonis al ĵurnaloj, ke ili silentiĝu pri tiu afero, ĝis kiam oni estos pli akurate sciigita: kaj agento de la polica Prefektejo estis komisiita por studadi la demandon ĝis ĝiaj plej etaj detaloj.
La laboro de tiu viro estis nek longa nek malfacila. La morgaŭon mem, li sendis al la juĝistaro detalitan raporton, kiu plene certigis la raporton de l’ komisaro, kaj ĝin pliplenigis.
Jen estas ĝiaj konkludoj:
– Herbeno uzis en la Montparnasse ’a stacidomo la ĉirkaŭurban fervojon, kiu eliras je la dua kaj kvin minutoj. Tion certigas la kondukisto de l’ vagonaro kaj la oficisto komisiita por fermi la kradpordon, kiu ebligas aliron al la marŝejoj.
Poste li elvagoniĝis en Sèvres , kie la kontrolisto de biletoj lin salutis. Herbeno al li redonis lian ĝentilaĵon.
Depost tiu momento oni perdas lian postsignon; kaj estas neeble ĝin retrovi.
Oni scias, ke la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo: sed li ne iris en ĝin. La ĝardenisto, lia edzino, lia filo tion certigas, lia filo precipe, kripla estaĵo nomita Filipo, kiu metas en siajn respondojn grandan energion.
Post du horoj oni denove trovas Herbenon en Bellevue , kie Frigulo lin rekonas.
(En tiu loko la raporto de l’ agento tute akurate koincidas kun la raporto de l’ komisaro.) En Ouest-Ceinture , Herbeno estas same rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché , kiu eniras kun sia edzino en la saman fakegon, en kiu troviĝas la bankiero.
Fine en Montparnasse , la kontrolisto por malproksimlandaj vagonaroj havas same nenian ŝanceliĝon. Certe Herbeno venis el stacio, por kiu lia abonkarto ne valoras; ĉar li prezentis bileton.
Depost tiu momento, tio estas depost la sesa, oni denove perdas lian postsignon ĝis la sepa kaj duono, horo en kiu li revenis en sian hejmon.
Kiam li estis leginta tiun raporton kun la atento, kiun ĝi meritis, la Prokuroro de Respubliko sin sentis tute konvinkita. Kulpigoj tiel gravaj ŝarĝis la junan financiston, ke estis neeble lin lasi libera pli longatempe.
Ordono estis do subskribita por lin aresti. En momento kiam Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, li estis ekkaptita, enkaleŝigita kaj enfermita en la malliberejon nomitan la Santé .
La juĝisto Taburio, komisiita por prepari tiun proceson, legis siavice la du raportojn, kaj partoprenis pri ĉiuj punktoj la opinion de l’ Prokuroro de Respubliko. Antaŭ kiam li demandos la kulpigiton, jam la konvinko kuŝis en lia cerbo. Tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado. Herbeno estis la mortiginto de Sedilo. Pri tio li ne dubis eĉ unu minuton. La polica komisaro, komisiita por aresti Fernandon, ne kredis, ke li devas sciigi al sia malliberigito la motivojn de tiu severaĵo, konvinkite, ke la junulo ilin konas tre bone. Pro tio, dum la tuta vojiro, al senĉesaj demandoj faritaj de Herbeno:
– Sed fine kion mi faris? Pro kio oni min kulpigas?
La agento respondis ironie:
– Vi certe devas tion diveni. Fine tedite de tiu sintenado, kiun li opiniis afektado, tiu viro rifuzis respondi, kaj sin enfermis en absolutan silenton.
Depost du tagoj la bankiero estis en malliberejo, kaj tiuj du demandoj lin senĉese turmentis. Vane li esploris la plej sekretajn kaŝejojn de sia konscienco, li povis ricevi nenian respondon, kiu lin kontentigas.
Pro tio li puŝis ĝemon de libersento, kiam oni venis por lin preni kaj lin konduki al la juĝejo.
– Fine, li ekkriis, mi do scios. Reale Fernando estis pli kolera ol vere maltrankvila. Sin sentante forta, ĉar li estas senkulpa, li vidis, li povis vidi, en lia arestado nur malkompreniĝon, kiu plej nature vaporiĝos post la unua klarigo.
Do kiam li eniris en la oficejon de l’ juĝisto, lia unua parolo estis tiu ĉiam sama demando, kiun depost du tagoj li senĉese faris al si mem:
– Ĉu fine vi diros al mi, kial oni min metis en malliberejon? Sidante ĉe sia skribotablo, turnante sian dorson al la fenestro, sinjoro Taburio starigis sian nazumon, rigardis longe kaj fikse la junulon, ne respondante, kaj petis malvarme:
– Ĉu vi estas Fernando Herbeno?
– Jes.
– Unu el partoprenantoj de la Maziera firmo?
– Certe. Sed ĉu mi povas scii ...?
– Atendu, kaj lasu min paroli. Vi ne estas ĉi tie por demandi sed por respondi. Penu vin senkulpigi, se tion fari vi povos.
– Tio ne estos malfacila. Sed por tio necese estas, ke mi sciu ...
– Post momento.
La juĝisto havis parolante malvarman kaj tranĉantan voĉtonon, kiu multe dolore impresis la malfeliĉan kulpigiton. Vane Herbeno vidis en sia konduto nenion riproĉindan, la certeco, kiun li havis pri lia senkulpeco, komencis lin forlasi.
– Ĉu mi estas kulpa, ne tion sciante? li pensis. La malfeliĉulo ne sciis, kiel prava li estas, tion dirante.
Sinjoro Taburio daŭrigis la demandadon.
– Depost kiom da tempo vi konas Sedilon? li diris. Pro tiuj vortoj Fernando paliĝis kaj konfuziĝis.
– Ha! ah! ekkriis la juĝisto, ŝajnas al mi, ke mia demando kaŭzas al vi iom da impreso. Mi tion komprenas. Estas malfacile resti malvarma, kiam oni aŭdas elparolitan la nomon de sia viktimo.
– Sed, sinjoro, mi ĵuras, ke mi neniel partoprenis la morton de tiu malfeliĉulo.
– Tiam kiamaniere vi scias, ke li estas malviva? Herbeno tremis en ĉiuj siaj membroj.
– Respondu, diris la magistrato. Herbeno ŝanceliĝis ankoraŭ. Li sentis, ke necesege estas liveri klarigon ian; sed kian?
– Mi tion legis en ĵurnaloj, li diris fine.
– Estas neeble: neniu gazeto parolis pri li.
– Mi petas de vi pardonon, se mi vin kontraŭdiras, respondis Fernando, kiu, aŭdante tiun malveran certigon, sentis, ke lia memfido revenas; ĉiuj vesperaj ĵurnaloj kontraŭe rakontis tre detale la akcidenton okazintan ĉe la Meudon ’a pontego.
– Sed neniu citis la nomon de la viktimo, ekkriis sinjoro Taburio triumfe: kaj tio okazis pro motivo tute simpla. Tiu nomo estis nekonita de ĉiuj homoj. Krom la personoj, komisiitaj por enketi, vi sola ĝin konas. Se vi estas senkulpa, vi konfesos, ke jen estas stranga koincido.
Herbeno sentis, ke li dronas, kaj silentiĝis. Tamen iom post iom espero revenis. Ja, ĝis nun sinjoro Taburio formulis neniun precizan kulpigon: kaj la paroloj interŝanĝitaj inter li kaj la juĝisto havis valoron nur flankan.