– Tre bone. Mi loĝas Clamart ’on. Ĉiutage mi eliras matene kaj revenas vespere. Tre ofte mi vojaĝas kun li. Li estas sinjoro Herbeno la bankiero.
– Efektive, respondis Fernando, vi ofte supreniras en la fakegon, en kiu mi jam troviĝas.
– Rediru antaŭ mi, diris la juĝisto, tion, kion vi jam rakontis al la agento de la polica Prefektejo.
– Jen estas. Tiun tagon, mi havis libertempon. Mia edzino kaj mi revenis el Auteuil per la malgrandzona fervojo, intencante fari ankoraŭ kelkajn vizitojn en Parizo, antaŭ kiam ni realiros Clamart ’on. En Ouest-Ceinture ni preterlasas la korespondan vagonaron. Ni atendadis tiun, kiu venos el Versailles , kiam subite vagonaro por malproksimaj landoj haltis antaŭ ni. Mi tre sciis, ke estas malpermesate ĝin uzi; sed, je Dio! tio estis tiel alloga, ke mi diris al mia edzino: “Ni supreniru en ĝin, spite la regularo.” Mi rigardis dekstre kaj maldekstre: neniu nin observis. Mi malfermis vagonpordon ian, tiun, kiu troviĝis okaze sub mia mano, kaj puŝis tra ĝi mian edzinon. Apenaŭ ĝi estis refermita, tuj la vagonaro eliris. En la kontraŭa angulo de l’ kanapo sidis vojaĝanto, kiun mi tuje rekonis. Li estis sinjoro Herbeno.
– Mi! Tio estas neebla, tial ke mi ne troviĝis en tiu vagonaro.
– Jes; vi sidis en ĝi. Mi estas certa, ke mi ne eraras. Kaj eĉ vi ŝajnis tiel premegita, tiel malluma, ke mia edzino timis. “Oni dirus, ke antaŭ ne longe li plenumis krimon,” ŝi diris al mi mallaŭte. Mi ŝin rekuraĝigis; mi al ŝi certigis kontraŭe, ke vi estas ĉarma knabego. “Li estas abonanto kiel mi,” mi aldonis. “Preskaŭ ĉiam ni veturas kune, ĉar kiel mi li uzas la fakegon por fumantoj. Tiam tre ofte mi petas de li fajron.” Mia edzino, kiu ĉeestas, povas min kulpigi pro mensogo, se mi ne diras la veron. Sinjorino Ragelo demandita rediris por la dua fojo la saman rakonton, jam faritan de ŝia edzo.
Nun la bankiero silentiĝas, korpremegite. Ĉu nun li povos sin senkulpigi, kiam malgraŭ liaj energiaj neadoj, oni ne kredas plu liajn parolojn. Evidente tiu viro, kiun li konas apenaŭ, estas sincera en siaj certigoj.
Ragelo daŭrigis:
– Alveninte en Montparnasse ’on, mi prezentis miajn biletojn al la kontrolisto. “Sed ili estas biletoj por malgrandzona fervojo,” diris al mi tiu viro. “Kial do vi malsupreniras el la Chartres ’a vagonaro?” Mi klarigis al li tion, kio okazis. “Vi malobeis la regularon,” li respondis, “mi konas nur miajn instrukciojn; kaj pro tio mi faros al vi protokolon.” Mi estis devigita liveri mian nomon kaj mian adreson. Jen estas kial la agento de la polica Prefektejo povis min retrovi.
– Unu lastan vorton, diris la juĝisto. En Ouest-Ceinture , kiam vi eniris en la vagonon, ĉu Herbeno estis sola?
– Li estis sola.
– Ĉu vi povas tion ĵuri?
– Mi ĵuras.
– Ĉu vidiĝis postsignoj de batalo, makuloj de sango?
– Mi rimarkis nenion similan.
– Tre bone: vi povas eliri. Sin turnante al la pedelo:
– Alvoku nun la lastan atestanton, diris sinjoro Taburio.
Aristido Blankaro, oficisto de l’ Okcidenta fervojo, deĵoranta en la Montparnasse ’a stacidomo, alpaŝis kun malpetolema sintenado.
– Ĉu vi konas sinjoron Herbeno? demandis la juĝisto.
– Tre bone.
– Ĉu estas li tiu, kiu troviĝas antaŭ vi? Blankaro rigardis tre atente la bankieron, kaj respondis:
– Jes, sinjoro.
– Rakontu tion, kion vi scias.
– La Chartres ’a vagonaro estis ekalveninta. Min oni komisiis por kontroli la biletojn. La vojaĝantoj rapidis antaŭ mi, donante sian vojaĝkarteton, kiam inter ili mi rekonis sinjoron Herbeno. Li pasis kaj prezentis sian bileton. Mi salutis lin per klino de kapo: sed kredeble li ne tion rimarkis, ĉar li ne ŝajnis min rekoni. Cetere oni estus kredinta, ke lin premas granda korturmento, ĉar lia vizaĝo estis terurita, kvazaŭ grava malfeliĉaĵo estus falinta sur lin. Mi eĉ tion rimarkigis al mia kolego.
– Tial ke la kulpigato donis al vi bileton, vi kredeble vidis, en kiu stacio estis prenita tiu bileto?
– Se mi estus povinta diveni tion, kio okazis, mi certe estus rigardinta ĝin. Sed la vojaĝantoj estas premitaj, pasas rapide, sin puŝas reciproke. Preskaŭ neniam oni havas sufiĉe da tempo por legi ĉiujn vojaĝkartetojn. Cetere ilia formo kaj ilia koloro enhavas ĝenerale montrojn tute sufiĉajn. Ekzemple: en la sama vagonaro troviĝis du vojaĝantoj devenantaj de la malgrandzona fervojo. Ĉi tiujn mi tuj rekonis; kaj eĉ mi faris al ili protokolon pro malobeo al la regularo.
– Ĉu vi konservis ĉiujn biletojn devenantajn de tiu vagonaro?
– Mi ilin redonis al la Direktejo. Sed kiam eĉ oni estus konservinta ilin, la analizo de tiu biletaro povus prezenti neniun utilon. En ĝi ĉiuj stacidomoj, de Chartres ĝis Parizo, estas reprezentitaj, eĉ tiuj, kiuj devenas de la grandzona fervojo. Estas neeble diveni, kiu el tiuj biletoj apartenis al sinjoro Herbeno.
– Laŭ la rakonto, kiun vi jam faris al la agento de la polica Prefektejo, via opinio estas, ke la kulpigato ne povis envagoniĝi en Bellevue .
– Ne. La malproksimlandaj vagonaroj, kiuj direktiĝas al Parizo, haltas en Bellevue nur por elvagonigi, sed ne por envagonigi vojaĝantojn. La solaj abonantoj havas rajton ilin uzi por iri Parizon. Por la aliaj veturantoj la afero estas neebla, tial ke la Kompanio ne liveras biletojn. Sed la abonkarto de sinjoro Herbeno valoras ĝis Versailles . Do, tial ke li ne uzis ĝin, kaj prezentis bileton, tio pruvas, ke li venis el stacio pli malproksima ol tiu urbo, el stacio por kiu lia abonkarto ne valoras plu.
– Tre bone: vi povas eliri. Kiam Blankaro estis foririnta:
– Nu, Herbeno, demandis la juĝisto, kion vi havas nun por respondi?
– Nenion. Ĉu mi povas ankoraŭ provi defendon. Mi tre klare sentas, ke mi estas pereonta.
– Ha! fine do vi konfesas.
– Ha ne! tute ne. Depost du horoj mi vivas en abomena inkubsonĝo. Mi estas premegita, neniigita de tiuj atestoj, kiuj tiel mirinde inter si akordiĝas: kaj tio, kio min definitive senmovigas, kio min neripareble paralizas, estas jena: mi havas en koro tro da justemo, por suspekti la sincerecon de atestantoj.
Mi havas neniun malamikon. Tiuj, kiuj min kulpigis antaŭ vi, estas homoj, kiujn apenaŭ mi konas, al kiuj sekve mi povas esti nur indiferenta. Kiam eĉ ili sentus al mi kormovon ian, tial ke mi ĉiam agis kun ili kiel ĝentila kaj bonedukita viro, ĝi povus esti nur sento de ŝato kaj de estimo. Sed tamen mi persistas en mia neŝanĝebla certigo. Mi estas senkulpa pri la morto de Sedilo. Mi tre scias, ke vi ne kredas min; mi eĉ komprenas, ke vi ne povas min kredi. Pro tio, de nun mi forlasas neutilan batalon. Faru de mi tion, kion vi volos.
La tono de sincereco, per kiu Fernando estis parolinta, la laceco, kiun li ŝajnis senti, profunde kortuŝis la juĝiston. Depost la komenco de l’ enketo jam lin okupis por la dua fojo tiu sento de dubo, tiu manko de memfido, kiun dum lia tuta magistrata vivado li ne memoris esti koninta.
Pro tio, dum kelkaj minutoj, li prenis sian kapon en siajn manojn, profunde pripensante.
– Aŭskultu, Herbeno, li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta depost la komenco de la demandado, vi estas vere malprava, vin senmovigante, kiel vi faras, en via sistemo de defendo. Vi tre vidas, ke ĝi ne povas stari. Sed mi rimarkis fakton, kiu eble multe pezos sur la konvinko de juĝantoj. Kvankam vi elparolis kontraŭ Sedilo mortigajn minacojn, kiujn aŭdis kaj rediris via pordisto, tamen la antaŭmedito ne ŝajnas al mi pruvita. Mi eĉ diros: estas neeble ĝin pruvi. Evidente ne estas vi tiu, kiu persekutis tiun malfeliĉulon: estas li kontraŭe tiu, kiu venis vin retrovi. Se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton: tiam ĝia sentenco estos senkulpigo. Sed kontraŭe via silento vin kondukos rekte al la punlaborejo, aŭ eĉ al eŝafodo. Vi vidas, ke mi parolas al vi amike. Mi prezentas savan stangon; ĝin ekkaptu.