Выбрать главу

– Ha! sinjoro, de longa tempo mi estus ĉion konfesinta, se io simila al tio, kion vi kredas, estus reale okazinta. Sed tamen mi ne povas por vin plezurigi, eĉ por savi mian kapon, akcepti kiel verajn la faktojn, kiuj min kulpigas, tial ke tiuj kulpigoj estas falsaj de l’ komenco ĝis la fino, mi eĉ diros, tial ke mi tute ne scias per kiaj cirkonstancoj ili povis naskiĝi.

Sinjoro Taburio havis geston de malpacienco.

– Tre bone, li respondis malvarme. Morgaŭ, kiam vi vidos la kadavron de via viktimo, eble vi ne kuraĝos persisti en tiu sama sintenado.

– Ĉu vi ne povas evitigi al mi la doloron de tia kontraŭstarigo?

– Ĝi estas necesega.

– Kiel plaĉos al vi. Mi estas en via povo. Mi esperas, ke mi havos sufiĉe da forto por iri ĝis la fino.

Herbeno sin levis. La demandado estis finita.

La morgaŭon en Morgue  (mortintejo), antaŭ la kadavro de Sedilo, la malfeliĉa Fernando kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn. Lia vizaĝo estis pli palega ol tiu de la malvivulo kuŝanta sur platŝtonoj. Liaj manoj tremis. Li memoris la mortigan deziron, al kiu hieraŭ la juĝisto aludis; kaj li sentis sin tremetanta pro teruro, pripensante al la rapideco, per kiu la hazardo ĝin plenumis, por lia malfeliĉo kaj la malfeliĉo de ĉiuj liaj samfamilianoj.

Sed kiam sinjoro Taburio al li diris solene, direktante la manon al Sedilo:

– Antaŭ la kadavro de tiu, kiun vi mortigis, ĉu vi ĉiam persistas nei vian krimon? Herbeno rigardis la juĝiston per freneza kaj malvigla okulo, kaj ne eĉ penis respondi unu vorton.

ĈAPITRO KVINA

Dume Beatrico mortmalsaniĝis pro kortuŝeco kaj maltrankvileco. En momento kiam Herbeno estis arestita, ŝi troviĝis kiel li en sia dormoĉambro, sin vestante: kaj kiam ŝi konis la malfeliĉon, kiu ŝin frapis, jam de longa tempo ŝia edzo estis malliberigita.

Verdire la komisaro, kiu arestis Fernandon, petis de la bankiero, ĉu li deziras kisi siajn familianojn, antaŭ kiam li eliros: sed la junulo respondis per petola tono:

– Neutile; mi dankas vin. Tie kuŝas malkompreniĝo, kiu rapide vaporiĝos. Mi esperas, ke mi estos reveninta, antaŭ kiam mia edzino rimarkos mian foreston.

La unuan tagon, Beatrico partoprenis la optimismon de sia edzo. Ĉu estas kredeble, ke ŝia Fernando tiel lojala, tiel bona, estas prave atakita de kulpigoj? Pro ia tintado de la sonorilo, pro la plej malforta bruo aŭdita en la ŝtuparo, ŝi ekkriis.

– Ĝi estas li!

Ho ve! ŝia espero estis ĉiam trompita.

Kiam eknoktiĝis, ne povante pli longatempe toleri tian kortuŝecon, ŝi kuris al Maziero, kaj lin sciigis pri la okazintaĵo.

Timigite siavice, la bankiero, kvankam la horo estis tre vespera, dezirante sin sciigi, iris frapi sur la pordon de diversaj amikoj, kaj fine alvenis en la hejmon de Klozelo.

Li trovis Eduardon senmovigitan de ĉagrenego. La juna advokato ĵus revenis de la oficejo de Taburio, kiu al li konigis la malĝojan novaĵon.

Fernando estis enfermita en malliberejo, kaj nevidebla por iu ajn.

– Kion diris la juĝisto? demandis la bankiero korpremita. Kial Fernando estas enkarcerigita?

– La profesia sekreto malpermesas, ke Taburio parolu. Eĉ anoncante, ke Herbeno estas en malliberejo, li estus preteririnta la limojn de sia devo, se Fernando ne estus koniginta al li, ke min mem li elektis kiel advokaton, por lin defendi.

Maziero falegis en apogseĝon, senmovigite de tiu neatendita frapo, kiun li neniamaniere povis antaŭvidi.

Sed la maljunulo havis tro energian naturon por lasi sin senfine neniigi, farante nenion por kontraŭbatali.

Post kvarono da horo li sin relevis, kaj rektigante sian altan kreskon:

– Neutile plori, li diris, sed necese agi. Fernando pli bezonas nian helpon ol niajn ĝemojn. Anstataŭ prizorgi pri ni, ni kontraŭe pri tiu kompatinda infano devas nin okupi.

Kiam Fernando vidis Klozelon enirantan en lian ĉelon, li preterlasis ĝojan ekkrion.

– Ha! mia malfeliĉa amiko, diris la juna advokato, sin ĵetante en la brakojn de Herbeno, ĉu iu povis antaŭvidi, ke ian tagon ni ĉeestos unu antaŭ la alia en tiel malgajaj cirkonstancoj! Fernando redonis al sia amiko sian brakpremon, kaj diris tuje:

– Antaŭ kiam ni parolos pri la afero, ĉu ci kredas min kulpa?

– Mi ne ekzamenis ankoraŭ sufiĉe detale la aktaron de l’ proceso, por ...

– Mi ne parolas pri faktoj pli malpli kulpigaj, pli malpli senkulpigaj. Mi rediras mian demandon. Depost pli ol dudek jaroj ci konas min: ĉu ci kredas, ke tiun abomenan krimon, pri kiu oni min kulpigas, mi estas kapabla esti farinta? Eduardo fikse rigardis sian amikon en la blankaĵo de okuloj. La kredindeco kaj la lojaleco, kiujn li vidis en ili, naskis en lia konscienco certigon pli fortan ol ĉiuj ŝajnoj. Li do respondis senŝancele:

– Ne.

– Ha! nun mi sentas min feliĉa, ĉar mi ne estas plu sola por kontraŭbatali Taburion, ĉar mi havos por min defendi advokaton tiel spertan kiel ci, tio estas infaneca amiko, en kiu kuniĝas klera leĝsciencisto kaj oratoro elokventa. Depost mia arestado, por la unua fojo, mi sentas, ke iom da espero renaskiĝas en mia koro.

– Cia senkulpeco estas certa; pri ĝi mi ne dubas eĉ unu minuton, kaj mi ĝin pruvos nerifuteble. Sed por tio necese estas, ke cia konfido al mi estu plena. Se mi volas devigi la juĝantaron al senkulpigo, mi devos konigi la plej malgrandajn agojn de cia vivo, horon post horo, minuton post minuto, dum la malbenita tago, en kiu mortis Sedilo. Por trafi tiun celon, mi prenis antaŭzorgojn. Mi volis resti sola kun ci, kaj por tion plenumi mi forigis la gardiston, kies ĉeesto nin estus ĝeninta. Parolu do sen timo, kaj konfidenciu al cia advokato la sekretojn, kiujn ci ne volis konigi al la juĝisto. Mi memoros nur tion, kion mi opinios necesa por cia defendo: la ceteron la amiko scios forgesi.

Parolante, Eduardo turnetis la foliojn de aktaroj, kiujn li demandis:

– Ci veturis al Sèvres , li komencis: por kion fari ci iris al tiu loko? Herbeno ŝanceliĝis.

– Tion mi jam klarigis al sinjoro Taburio, li diris fine. Mi suferis pro kapdoloro, kaj mi iris promenadi.

Pro tiuj vortoj la frunto de Eduardo malĝojis.

– Mi petas de ci konfidon, diris la juna advokato per riproĉa tono, kaj ci komencas per mensogo. Se tio, kion ci rakontas, estus vera, ci ne estus uzinta fiakron por cin veturigi al la stacidomo tiel rapide. Mi cin konas: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon. Plie por spiri aeron, ci ne bezonis iri ĝis Sèvres . Preterlasinte la Versailles ’an vagonaron, ci estus uzinta la sekvantan, kiu haltas en Clamart . En tiu loko troviĝas arbaro, kiu estus liverinta ĉion, kion ci povis deziri. Ĉu mi eraras? Fernando mallevis la kapon, kaj nenion respondis.

– Mi daŭrigas, diris Klozelo. Oni cin retrovas en Bellevue .

– Tio estas malvera, respondis Herbeno kolere. Ĝis nun la atestoj enhavas multe da precizeco; sed depost tiu momento, la tuta demandaro fariĝas nur abomena mensogo. Tion mi ĵuras.