– Tre bone; mi cin kredas. Sed se ci ne sidis en vagono, ci estis en alia loko. Kie ci troviĝis en tiu momento?
– Sur la vojo, inter Meudon kaj Vanves . Tion mi jam diris.
– Ni supozu, ke tio estas vera, ne sufiĉas mia propra konvinko; necese estas, ke ci donu al mi rimedojn por konvinki aliajn homojn. Se en mia proparolado mi povas meti nur cian certigon, ne ĝin apogante sur ian pruvon, la konkludoj, kiujn mi eltiros el ĝi, ŝajnos ridindaj, kaj ne estos akceptitaj de la juĝantaro.
– Pruvojn! ekkriis Herbeno ironie. Jen estas ĉio, kion cia amemo al mi sciis trovi. Sed, amiko mia, se mi estus povinta liveri pruvojn, jam de longa tempo mi estus tion farinta.
– Sed tiam, respondis Eduardo iom kolereta pro tiu rimarko, se ci ne povas liveri alibi ’on, mi estas devigata partopreni la opinion de Taburio; kaj mi tion faros des pli facile, ke ju pli mi havas elementojn, kiujn li nescias: ili estas cia ŝajno de teruro, kaj la sango, kiu kovris ciajn manojn, du horojn post la krimo.
– Ĉu ci utiligos tiujn sciigojn por pligravigi ankoraŭ mian situacion? demandis Herbeno maldolĉe.
– Ha! ne. La sola amiko vidis tiujn signojn ... Sed tial ke ili povas esti nur malfavoraj al la kulpigito, la advokato ilin ne konas. Sed fine, ĉar ni estas solaj, ci sen danĝero povas diri, de kiu fonto devenis tiu sango, kiu kovris ciajn manikojn kaj ciajn fingrojn.
– Ĝi estis sango de Sedilo. Kial mi mensogus?
La juna advokato faris subitan ekmovon.
– Sed tiam ci konfesas, li diris.
Fernando havis geston de malpacienco.
– Ĉu mi estos devigata, li respondis, rekomenci antaŭ ci la rakonton, kiun mi faris pli ol dudek fojojn al la juĝisto? Apud la piedo de l’ pontego mi retrovis la korpon de Sedilo; mi ĝin sublevis kaj turnis; kaj per la sango, kiu malsekigis liajn vestojn, mi malpurigis la miajn. Ĉu ci estas kontenta?
– Mi estas konvinkita, ke ci diras la veron: sed mi sentus min multe pli feliĉa, se iu ajn atestanto povus kontroli cian diron. Sen tio ...
– Do, ĝemis Fernando malgajege, malgraŭ la certigo de ci donita antaŭ momento, ci ankaŭ min kredas kulpa. Ke tia estu la opinio de Taburio estas neeviteble, tial ke pruvoj ariĝas. Pro tio mi ne lin riproĉas. Li estas prava, li eĉ faras nur sian devon, min konsiderante kiel krimulon. Sed ci! sed ci! Por la unua fojo depost kelkaj tagoj, Herbeno maldolĉe ekploregis.
Eduardo kortuŝita iris al li, kaj premante liajn manojn:
– Mi cin petegas, Fernando, li diris, je l’ nomo de ciaj gepatroj tiel malfeliĉe mortintaj, je l’ nomo de Beatrico kaj de Reĝino, je l’ nomo de nia malnova amikeco, diru tion, kion ci faris depost la duono de la tria ĝis la sepa. El sekretoj, kiujn ci bonvolos konfidi, neniu eksteriĝos. Mi prenos en tiuj konfidencioj nur aferojn, kiuj estas absolute necesegaj por savi cian honoron kaj eble cian vivon.
Fernando viŝis siajn okulojn, kaj respondis kun laca mieno:
– Mi rediris al tiuj, kiuj bonvolis min aŭskulti, tion, kion mi faris, en kiu loko mi troviĝis en la momento, en kiu la krimo estis plenumita: neniu volis min kredi. Pri la agoj, kiujn mi povis fari, pri la loko al kiu mi povis min direkti antaŭ tiu momento, neniu bezonas ĝin scii. Por mi, por mia savo, tiu sciigo neniel valorus, ĉar ĝi ne povus liveri al mi la alibi ’on, kiu estas necesega por min liberigi.
– Ci eraras. Tiu klarigo kontraŭe presus sur ciajn postajn certigojn sigelon de verŝajneco, kiu, dank’ al cia silentiĝo nun tute mankas al ili.
Perforta batalo ŝajnis tumultiĝi en la animo de Fernando. Momenton li malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus komenci konfeson. Sed fine li lasis fali siajn brakojn kun granda gesto de senkuraĝeco, murmurante:
– Ĝi povus liveri neniun profiton, kaj estus malkuraĝaĵo neutila! Kaj li aldonis mallaŭte, kvazaŭ li parolus al si mem:
– Duoble neutila! Ĉar ĝi havus tiun solan rezultaton: ne min savi, sed tamen mortige vundi miajn ambaŭ amatinojn.
– Sed tiam, ekkriis Eduardo post momento da silentado, kion ci volas, ke mi faru?
– Tion, kion ci povos. Defendu min per ciaj kutimaj talento kaj elokventeco, sed samtempe havante la certigon, ke tiu proceso al ci liveros neniun gloron, kaj ke ci alpaŝas al neevitebla malvenko. Sola afero staras; kaj mi volas, ke pri ĝi ci estu konvinkita: mi estas senkulpa.
Post kiam li estis lasinta Herbenon, la juna advokato sin direktis al sia hejmo, kaj, sin enferminte en sian oficejon, li studis tre atentege la aktarojn, kiujn ĝis nun li estis ekzameninta nur supraĵe.
Sed ju pli li antaŭiris en sia legado, des pli la vero aperis al li laŭ maniero tiel nediskutebla, ke malgraŭvole li partoprenis la opinion de l’ juĝisto.
– Evidente, li pensis, certigante, ke li estas senkulpa, Fernando ludas kun la senco de vortoj. Li ne estas kulpigebla pro hommortigo, kies plenumo estis malvarme kalkulita; sed tamen li estas la vera mortiginto de Sedilo. Per siaj obstinaj neadoj li esperas erarigi la juĝantaron, semi ŝanceliĝojn en spiriton de juĝantoj, kaj ilin devigi al senkulpigo. Tia farmaniero estas eble tre maltima, sed terure danĝera.
Kiam Eduardo eliris el sia oficejo, la impreso kaŭzita de la malespera sintenado de lia amiko iom post iom vaporiĝis. Nun la sola enĉeniĝo de faktoj altrudiĝis al lia spirito, kaj li ne dubis plu.
– Nu, diris lia edzino, ĉu ci akiris la certecon, ke Fernando estos senkulpigita?
– Ho ve! tio estas neebla.
– Kiel? Ĉu ci kredas, ke Herbeno estas kulpa?
– Jes kaj ne samtempe.
– Klarigu tion. Ĉu Sedilo estis mortigita de Fernando aŭ de alia homo?
– Sedilo mortis, frapite de Herbeno.
– Tiam cia amiko estas mortiginto. Kun lia edukiteco kaj lia karaktero ĉu tia krimo akordiĝas?
– Li estas ne volmortiginto sed nevolmortiginto. Karaktero kaj edukiteco pruvas nenion; ĉion faras la cirkonstancoj. Kiu el ni povas certigi, ke neniam li fariĝos nevola mortiganto?
– Tiam li konfesis.
– Ha! se li volus konfesi kaj pruvi, ke li estas kulpa nur per eraro, lia puno estus malforta; plie eĉ, ke li troviĝis en okazo de rajta defendo, tiam, dank’ al lia bona antaŭa konduto, la senkulpigo estus certa. Sed kontraŭe Fernando sin enfermas en sovaĝan silentiĝon, kiu lin neeviteble pereigos. Li montras forton de voleco, kiun neniam mi estus supozinta en lia animo.
– Ci do ne al li klarigis la konsekvencojn de lia sintenado?
– Mi lin petis, petegis, je l’ nomo de ĉiuj personoj, kiujn li amas, kaj kiujn li malesperigas: li restis neŝancelebla.
– Kiamaniere ci klarigas tian obstinemon?
– Kredeble troviĝas virino funde de ĉiuj tiuj mallumaĵoj.
– Ha! ne; ci eraras; mi estas certa: Fernando amegas Beatricon, kaj estas nekapabla ŝin trompi.
Klozelo havis skeptikan rideton.
– Li estis edzo tiel malmulte, li respondis, ke ne estas neverŝajne ...
– Ha! la viroj! ekkriis Juliino kolertone. Ne ekzistas do unu el ili, al kiu oni povas fidi? Tiam se mi malsaniĝus sammaniere kiel sinjorino Herbeno, ci estus kapabla ...
– Ĉarmulino, respondis Eduardo, kisante sian edzinon, tial ke neniam ci altrudis al mi tian provon, estas neeble, ke mi respondu.
Post silento, li daŭrigis:
– Jen estas, laŭ mia opinio, kiamaniere okazis la aferoj. Kredeble Fernando havas amantinon en la ĉirkaŭaĵoj de Bièvres . Dank’ al lia Sèvres ’a kampodomo, li povas halti en tiu stacidomo kaj naski neniajn suspektojn. Sed li ne iris al sia bieno: tio estas pruvita. El Sèvres , li sin direktas piede al la hejmo de tiu virino. Poste li uzas la grandzonan fervojon, delasas en Versailles sian vagonaron, supreniras en la Chartres ’an vagonaron, kiu kunrespondas, kaj renkontas Sedilon en Bellevue . Disputo okazas. Laŭ la okazintaĵo, kies atestantino ci estis, dum cia vizito al Beatrico, estas evidente, ke tiu Sedilo troviĝis en stato de kolerego, kiu similis frenezecon. Post paroloj ili alvenas al minacoj. Kredeble Herbeno estas atakita, sin defendas kaj mortigas sian kontraŭulon.