Do Herbeno estis sendita, unue al la porkulpiga tribunalo, kaj poste, post du tagoj, kiam estis alveninta la raporto subskribita de Taburio, al la asizjuĝantaro.
Kiam la du kuzinoj konis tiun novaĵon, ilia malespero preteriris ĉion, kion oni povas imagi. Beatrico ploregis de mateno ĝis vespero, kaj ne volis, ke oni ŝin konsolu. Tamen la doloro sentita de la juna virino estis negrava, se oni ĝin komparas kun la neesprimeblaj turmentoj, kiuj suferigis Reĝinon.
Post kiam ŝi estis sendinta sian leteron, la junulino atendis, esperante ĉiam respondon. Sed kiam, dank’ al la silentiĝo de Fernando, ŝi kredis malprave, ke li ŝin tiel malestimas, ke li preferas al ŝia amo la honton kaj eble la morton, ŝia malespero grandiĝis ĝis grado tia, ke oni timis, ke ŝi fariĝos freneza. Certe la punegoj elpensitaj de inferaj fabelistoj ne estis kompareblaj kun la pasiaj turmentoj, kiuj ŝin senĉese disŝiradis.
Momenton ŝi intencis sin oferi al sia amanto, kiam eĉ ŝi devus poste sin mortigi: sola la malamo ŝin haltigis.
– Ne! ne! ŝi ekkriis. Estas mia morto tio, kio sigelus ilian feliĉecon. Mi ne volas.
La senĉesa ĉeestado de Beatrico apud ŝi, ŝia malespero, ŝiaj larmoj, ĉiuj tiuj pruvoj de amo, kiun ŝi sentis reciproka, instigegis la ĵaluzecon de fraŭlino Kolardo ĝis grado tia, ke la junulino preferis al ripozo kaj al forgeso la venĝon, kiam eĉ ĝi devus ŝin premegi.
Maziero, kiu ŝin observis, estis miregita de tiel grandega malespero. Certe Reĝino devis multe suferi, vidante, ke ŝia infaneca amiko estas kulpigita pro abomena krimo, kiun li ne povis esti farinta.
– Sed fine, pensis la malfeliĉa baptopatro de Fernando, ŝia ĉagreno ŝajnas ankoraŭ pli perforta ol tiu de Beatrico, kaj precipe ol la mia. Tamen neniam mi estus kredinta, ke povas ekzisti doloro komparebla kun la mia.
Kaj pro tio liaj iamaj suspektoj revenis. Subite fraŭlino Kolardo ŝajnis kvietiĝi; ĉar ŝi estis preninta neŝanceleblan decidon.
– Se Fernando estas kondamnita al morto, mi lin savos per mensogo; kaj poste mi min mortigos: se al punlaboroj, mi havos tempon por pripensi kaj lasi min inspiri de cirkonstancoj.
Sed tiam maltrankvileco ŝin persekutis. Depost tiuj malĝojegaj okazintaĵoj, la junulino sentis kelkafoje perfortajn korbatojn. Ŝi sciis, ke fraŭlino Delanjo, suferanta koran malsanon, estas minacita de subita morto.
– Se mi havus saman organan lezaĵon kiel mia onklino, ŝi pensis, mi povus morti subite, ne havante sufiĉan tempon por paroli: tiam Fernando estus neripareble pereigita.
Instigite de tiu ideo, ŝi skribis longan redaktaĵon, en kiu ŝi rakontis plendetale siajn amrilatojn kun Herbeno. Estas ŝi tiu virino tiel vane serĉita. Estas ŝi la amantino, kiu skribis tiun leteron per ĵurnalaj literoj. Ŝi volis savi per mensogo la viron, kiun ŝi amas; sed ho ve! li tiel profunde ŝin malestimis, ke li preferis al ŝia amo la punlaborejon.
Tiam ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon. Kaj ŝi finis, konfesante, ke, se ŝi silentiĝis, tion ŝi faris ne pro hontemo, ne pro timo pri skandalo, sed nur pro venĝo kaj pro ĵaluzeco. Ŝi sin ĵetis antaŭ liajn piedojn, petegante, ke li ne ŝin forlasu. Li respondis al ŝiaj petegoj nur per mokoj. Tiam ŝi ĵuris, ke neniam li apartenos al alia virino. Okazo prezentiĝis, kiu ebligis, ke ŝi plenumu sian promeson. Tiam ŝi lasis Herbenon aliri al la punlaborejo, kvankam ŝi suferis pro tio pli ol li mem; sed tamen ŝi ne povis fari falsan ĵuron nur por vidi lin feliĉa en brakoj de la virino, kiun ŝi malamegas.
Ŝi enfermis tiun dikan skribaĵon en fortikan koverton, sigelis per vakso, kaj skribis sur ĝi tiun adreson:
Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.
Tion farinte, la junulino fariĝis embarasita. En kiun lokon ŝi metos tian dokumenton? Se ŝi ne ĝin kaŝas sufiĉe zorge, ŝi riskas, ke oni ĝin malkovros antaŭ la momento, kiun ŝi intencis elekti mem poste.
Se kontraŭe ŝi ĝin kaŝas tro plene, se okaze ŝi mortus subite, ŝi riskus, ke neniam oni ĝin malkovros.
Ĉar, tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon, ŝia morto devis naski neniun riĉaĵetaton, sekve neniun serĉadon en la al ŝi apartenantaj objektoj.
Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj neatente rigardis tra la fenestro, kiam ŝi ekvidis Filipon.
– Mi trovis, ŝi murmuris. Per mano ŝi faris signon al la junulo, por ke li supreniru.
La kriplulo obeis.
– Filipo, ŝi diris, ci vidas tiun leteron: ĝin prenu kaj metu en senriskan kaŝejon. Necese estas, ke neniu povu diveni, ke ci ĝin posedas. Iam mi denove ĝin petos de ci. Tamen se mi mortus, tiam, sed nur tiam, ci ĝin prenos kaj ĝin ĵetos en poŝtskatolon. Ĉu ci komprenis? Filipo jesis per klino de kapo.
– Ĉu mi povas fidi al ci, daŭrigis la junulino; ĉu ci plenumos miajn ordonojn fidele?
– Tiel fidele, kiel ĝis nun mi faris, respondis la kriplulo, elirante kun la koverto.
Fine alvenis la tago, en kiu Herbeno devis sin prezenti antaŭ la asizjuĝantaro.
En la proceso okazis nenio rimarkinda. La konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn, ke ĉia ajn dubo estis neebla.
Tamen, en momento kiam la proceso ŝajnis finita kaj la konvinko starigita en la spirito de juĝantoj, majstro Klozelo, advokato de la defendo, naskigis ŝancelon.
Li parolis pri tiu mistera letero kompostita per ĵurnalaj literoj; kaj tiun leteron, kiu kuŝis sur la tablo por procesaj objektoj, li petis, ke oni montru al ĉiuj juĝantoj.
Poste li pentris per kortuŝantaj paroloj la karakteron iom romanan de la kulpigito, lin prezentis kiel homon kapablan oferi al la bonfamo de l’ amatino sian honoron kaj eĉ sian vivon, riproĉis per indignaj vortoj tiun virinon sufiĉe malkuraĝan por akcepti tian oferon, kaj per oratora gesto vastega kaj patosa montrante Herbenon, kiu ploregis:
– Rigardu lin, sinjoroj juĝantoj, li ekkriis, kaj diru, ĉu lia sintenado estas sintenado de kulpulo? Kaj la brila oratoro, kiu estis pafinta tiun hipotezon iom hazarde, ne divenante, ke li tiel ĝuste laŭiras laŭ la vero, sidiĝis meze de aproba murmuro tuj haltigita.
Sed tiuj paroloj ne estis senfruktaj. Ili semis iom da ŝancelo en la spiriton de honestaj burĝoj, kiuj estis lotitaj por fariĝi arbitruloj pri la vivo aŭ la morto de l’ juna financisto.
Tiu ŝanceliĝo ankoraŭ plifortiĝis, kiam la prezidanto estis petinta de Herbeno:
– Ĉu vi havas ion por aldoni? La junulo sin levis, kaj respondis per forta voĉo:
– Mi havas nenion por diri, krom tiu certigo, kiun mi senĉese ripetas: mi estas viktimo de eraro; mi ĵuras, ke mi estas senkulpa.
Li elparolis tiujn vortojn per tiom da sincereco, tiom da verdiremo, ke tiu ekkrio impresis la juĝantaron, kaj finis la agon komencitan de l’ advokato.
Do, kvankam ĝi sentencis, ke Herbeno estas vere la mortiginto de Sedilo, tamen ĝi samtempe donis al la kulpigito la profiton de malplikulpigaj cirkonstancoj.
Sekve Fernando estis kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo.
Post ses monatoj li enŝipiĝis por marveturi al Nouvelle-Calédonie .
Kvankam ĉiuj atendis tian sentencon, tamen ĉiuj sin sentis malgajaj pro ĝia severeco.
Fernando estis lasinta en la animo de tiuj, kiuj lin konis, aŭ eĉ kiuj simple lin vizitis, tiel favoran impreson, ke neniu volis kredi lian kulpecon.
Tiuj mem, kies atestoj estis la ĉefaj kaŭzoj de lia kondamno, Frigulo, Ragelo, Blankaro, diris tre laŭte:
– Se iam li forkuras el Noumea , kaj se mi lin renkontas sur la strato, ne estas mi tiu, kiu lin denuncos.
Unu el juĝantoj, kiuj lin kondamnis, malsaniĝis pro tio.
– Mi ne povis agi alimaniere, li senĉese ĝemadis. Ĉiuj pruvoj staris kontraŭ li. Sed kial do li tiel persiste neniam volis paroli. Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis.