En tiu momento, fraŭlino Kolardo alkuris. Sed tuj kiam la junulino estis ĵetinta rigardon al la palega vizaĝo de l’ malfeliĉulo, kiu kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, ŝi subite kredis, ke la glaciaj muroj turniĝas ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis devigita sin alkroĉi sur la brakon de l’ gvidisto, kiu ŝin subtenis, kaj ŝin sidigis, dirante:
– Tio vin emocias, sinjorineto: mi tion komprenas. Ĉar malvivulo, kiu eliras el sub tero, ne estas afero, kiun oni vidas ĉiutage.
– Ĉu vi estas certa, ke li ne vivas plu? diris Reĝino, kiu iom post iom rekonsciiĝis.
– Tio ŝajnas al mi kredebla. Tamen eble la vivo ne ankoraŭ lin forlasis tute. Se vi partoprenas mian opinion, ni lasos lin ĉi tie, kaj kuros al la hotelo por peti helpon.
– Iru sola; mi vin atendos.
La gvidisto ĵetis rigardon ĉirkaŭ si.
– Ĉiuj homoj eliris, li diris. Neniu troviĝas ĉi tie. Ĉu vi ne timos?
– Tute ne. Nun, tial ke la unua emocio estas pasinta, mi fariĝis forta. Iru.
La montano eliris kurante.
– Ĝi estas li, murmuris fraŭlino Kolardo, prenante en sia poŝo boteleton plenan je salaĵoj. Li estas Fernando! Mia koro ne min erarigis. Dio mia, permesu, ke li estu ankoraŭ vivanta, permesu, ke oni lin savu, ke oni ne alvenu tro malfrue. Faru miraklon, Sinjorego, kaj mi vin benos.
Kaj dum ŝi preĝis, la junulino metis sub la naztruojn de l’ droninto la amoniakan solvaĵon, kiun ĉiam ŝi portis sur si.
Ŝi atendis momenton, kortuŝegite. Subite ŝi kredis ekvidi sur la pala vizaĝo de tiu, kiun ŝi estis rekoninta, malfortan tremeton.
– Li vivas! ŝi ekkriis, li vivas! Tiam en ĝoja kaj danka entuziasmo, prezentante al ĉielo siajn kunplektitajn manojn, ŝi diris:
– Danke, Dio mia, danke!
Dume la gvidisto revenis, akompanata de portilo kaj de ĝiaj portistoj.
La eltrovo de kadavro eliranta el la glaciejo okazigis en la hotelo grandan miregon. Ĉiuj vojaĝantoj, kiuj loĝis en ĝi, volis kontroli la fariĝon per siaj propraj okuloj kaj alvenis al la glacia groto samtempe kun la portilo. Inter ili troviĝis kuracisto. Li ekzamenis la droninton, kiun ĉiuj rekonis, certigante, ke li estas unu el la du turistoj elirintaj la hieraŭan tagon, kaj li konstatis, ke la viveco ne estas ankoraŭ tute estingita.
– Kredeble, li diris, ĉiuj niaj penadoj estos senfruktaj: sed tamen nia devo estas provi eĉ neespereblan revivigon.
Li estis prava, ne malesperante, ĉar post tri horoj da masaĝo kaj da tiradoj sur la lango, la spirado restariĝis, la sangrondirado pli kaj pli rapidiĝis kaj la haŭto de l’ droninto malforte koloriĝis. La junulo ne estis ankoraŭ tute rekonsciiĝinta; sed fine li vivis, li estis savita. Dank’ al inteligentaj kuracoj kaj flegoj, oni povis certigi, ke la plena resanigo estos tute certa post kelke da tempo.
Kiam la kuracisto estis fininta sian taskon, fraŭlino Kolardo sidiĝis apud la lito de l’ malsanulo, intencante lin flegi, lin lasi nek tage nek nokte, kaj stari antaŭ li, kiam li revenos al la intelekta vivo, por ke lia unua rigardo renkontu la ŝian.
Tiu sintenado mirigis ĉiujn hotelloĝantojn.
– Vi do estas parencino aŭ amikino de tiu malfeliĉulo? demandis unn el ĉeestantoj.
– Nek unu nek alia, respondis la junulino. Sed li estas sampatrujano. Tio sufiĉas, por ke li meritu ĉiujn miajn simpatiojn kaj eĉ mian tutan sindonon.
Efektive meze de tiu diverslanda anaro, precipe farita el Angloj kaj el Germanoj, Francujo estis reprezentita nur de la du vojaĝantinoj kaj de la malsanulo.
Kiam fraŭlino Delanjo eniris en la ĉambron, en kiu la droninto malrapide rekonsciiĝis, tuj kiam ŝi estis ĵetinta rigardon al la junulo, ŝi preskaŭ puŝis ekkrion pro miro. Sed Reĝino, kiu divenis la sentojn tumultiĝantajn en la animo de ŝia onklino, rapidis al ŝi, kaj metinte sian manon sur ŝian buŝon, blovis en ŝian orelon:
– Se vi parolas, vi lin pereigos. Miregante, la maljuna fraŭlino peze sidiĝis sur seĝon, murmurante:
– Strange! Sinjoro Ĵakemaro estis prava. Mi lin rekonis: kaj tamen tio estas nekredebla.
Kiam ĉiuj homoj estis elirintaj, la junulino alproksimiĝis sian seĝon al la seĝo de sia parencino, kaj rapide diris al ŝi mallaŭte:
– Aŭskultu min. Treege atentu viajn parolojn kaj viajn gestojn: ĉar en tiuj grandaj hoteloj, en kiuj estas neeble koni siajn najbarojn, la muroj havas orelojn. Vi rekonis Fernandon; ĉu vere? Tiu junulo estas li nediskuteble. Sed pro neniu ajn motivo oni devos elparoli lian nomon; ĉar tia nesingardo kompromitus lian liberecon kaj eble lian vivon. Kiam li rekonsciiĝos, vi ne devos miri, se li ne ŝajnas nin rekoni, se li sin prezentas al ni kun nomo, kiu ne estas la lia. Li ludos sian rolon; kaj ni niavice devos ludi la nian, kiu konsistos el tio: redoni al li la samon, kaj havi kontraŭ li sintenadon similan al tiu, kiun ni havus kontraŭ fremdulo. Memoru tion, kion al ni diris sinjoro Ĵakemaro.
La maljuna fraŭlino ŝajnis bestigita pro mirego.
– Sed tamen, ŝi diris, se tiu junulo estas vere Fernando, kiel tion supozigas ĉiuj ŝajnoj, tuj kiam li vidos nin, li scios, ke ni estas liaj parencinoj; kaj ni niaflanke ni estos devigitaj vidi en li la homon, kiun ni konas, kaj kia li estas reale.
– Mi vin petegas, onklino, se vi ne volas vin riproĉi pro lia pereo, faru tion, kion mi diras.
Dum tiu interparolo, la malsanulo malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭ si, penante kolekti siajn ideojn.
– Kie mi estas? li murmuris malforte. Aŭdante tiun voĉon, fraŭlino Rozino kaj ŝia nevino ektremetis: ĝi estis la vera voĉo de Herbeno.
– Kie mi estas? li rediris.
– En loko senriska, en la hotelo de la Rhon a glaciejo, respondis fraŭlino Kolardo. Kiel vi fartas, sinjoro?
– Mi sentas min rompita: kio do okazis?
– Vi glitis en fendego. Oni vin retrovis en la glacia groto.
– Ho! jes; mi memoras nun. Abomene! abomene!
Kaj la malfeliĉa junulo elparolis tiujn vortojn per tiel terura voĉtono, ke Reĝino diris:
– Ne lacigu vin; ripozu. Vi havas en ni ambaŭ sindonemajn amikinojn, kiuj prizorgos pri vi kaj ne vin forlasos. Nun timu nenion: vi ne estos plu sola en la mondo. Dirante tiujn vortojn, la junulino metis sian vizaĝon en plenan lumon, por ke la malsanulo povu facile rekoni ŝiajn trajtojn. Jam ŝi estis mirigita, konstatante, ke la sono de ŝia voĉo ŝajnis kaŭzi al la junulo neniun emocion. Ŝia miro pligrandiĝis, kiam ŝi aŭdis lin respondantan laŭ ĝentila sed tute natura maniero:
– Mi dankas vin, sinjorino aŭ fraŭlino; mi vidas, ke vi estas bonkora. Estu certa, ke viaj konsolaj paroloj same kiel via ĉarma vizaĝo ĉiam restos gravuritaj en mia memoro.
– Mi scias, ke Fernando ludas rolon, pensis fraŭlino Kolardo: sed li tion faras tiel perfekte, ke tia perfekteco preteriras ĉion, kion oni povus imagi. Tia spiritĉeesto, lia forto de voleco, precipe post la cerba skuego, kiun li suferis, estas vera nekredindaĵo.
Dum tiu tempo, fraŭlino Delanjo, kiu ne perdis unu vorton de l’ interparolado, diris aparte:
– Kiam oni lin rigardas, dum li ne parolas, li estas Herbeno. Kiam oni aŭdas lin parolantan, sed ne lin rigardante, li ankaŭ estas Herbeno. Sed kiam oni lin rigardas, dum li parolas, tiam li ne estas plu Herbeno; li estas fremdulo, eĉ nekonatulo.
En tiu momento la kuracisto eniris:
– Kiel vi fartas, mia kara sinjoro? li demandis kun tre forta germana elparolado.
– Pli bone, mi vin dankas. Ĉu vi estas doktoro?
– Jes.
– Ĉu estas vi tiu, kiu min kuracis kaj savis?
La kuracisto kapjesis.
– Permesu, doktoro, diris la malsanulo, prezentante la manon, ke mi montru al vi mian tutan dankon.