Vidante, ke ŝi troviĝas sola kun sia kunulo, kaj ke neniu atestanto povas ilin vidi, la amantino de Fernando sin sentis nekapabla sin deteni: ŝi do saltis al lia kolo kaj lin pasie ŝmacadis, balbutante mallaŭte:
– Karulo mia, neniu povas nin aŭdi. Fidu al mi, kiu cin amas. Diru la veron. Ci devas scii, ke nenia perfido estas timebla de mi! Konfuzite de tiu pasia alsaltego, ŝanceliĝante sub tiu brakpremo tiel volupta kiel, ĝi ŝajnis al li, neklarigebla, senpripense Petro premis al sia brusto tiun belegan knabinon, kiu sin donis tiel arde. Kiam la lipoj de fraŭlino Kolardo tuŝetis la liajn, li sentis, ke tremeto de bruta deziro lin skuas en lia tuta estaĵo.
Tamen lumeto de prudento kredeble persistis en lia cerbo konfuzita de l’ pasio, ĉar, agante kiel lojala viro, li havis sufiĉe da volforteco por malalligi la brakojn de l’ junulino, kiuj volviĝis ĉirkaŭ lia kolo, kaj diri per voĉo iom tremanta.
– Pardonu mian miron, fraŭlino: estu konvinkata, ke neniel mi intencas vin ofendi eĉ iomete. Sed tamen via sintenado estas almenaŭ stranga, kaj ...
– Ha! daŭrigis Reĝino kun ekscitego, ci amas min, mi estas certa. Mi tiom sentis antaŭ ne longe nur per la maniero, per kiu ci min premis kontraŭ cin. Refariĝu ci mem. Depost tro longa tempo daŭras tiu komedio.
– Mi ĵuras, fraŭlino, respondis Petro, ke viaj paroloj ŝajnas al mi nesilabebla enigmo, kaj ke depost iom da tempo via konduto por mi estas tiel ebriiga kiel ne klarigebla.
Fradeko ŝajnis tiel sincera, ke fraŭlino Kolardo sin sentis okupita de duboj.
– Tiam, sinjoro, ŝi diris, profunde konfuzita, ĉu vere vi ne estas Fernando Herbeno?
– Ne, fraŭlino, tute ne. Kio povis kredigi al vi ...?
– La edzo de Beatrico?
– Mi tute ne konas la ekziston de tiuj personoj.
– Kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de via vivo?
– Vi mokas min, mi opinias.
– Kaj ĉenrompinta? diris finante la junulino, kies fortoj ŝajnis eluzitaj.
Fradeko ne eĉ respondis. Li rigardis Reĝinon sufokiĝantan, dum ŝajno de profunda kompato pentriĝis sur lia vizaĝo.
– Ŝi havas cerbon tute difektitan, li murmuris sufiĉe laŭte, por ke la junulino povu lin aŭdi; bedaŭrinde! ĉar ŝi estas diine bela, kaj mi komencis ŝin ami sincere.
Fraŭlino Kolardo restis ĉiam duonkuŝanta sur la glacia benko, sur kiun Fradeko ŝin estis metinta. Depost kelkaj minutoj, ŝi sentis sin plene rekonsciiĝinta; sed ŝi konservis tiun sintenadon, ĉar ŝi volis doni al si tempon sufiĉan por serioze pripensadi. Ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita. Ĉar ĉu estis akcepteble, ke Fernando povis toleri tian frapegon, ne estinte premegita de ĝi. Tiam la viro, kiu troviĝas antaŭ si, nomiĝas vere Fradeko, kaj estas por ŝi nur fremdulo.
Cetere, kia ajn estu la hipotezo akceptita de ŝi, ŝi estis devigita konfesi, ke ŝia provo ridinde malsukcesis.
La konduto, kiun Reĝino devas havi, altrudiĝis do nediskuteble; ĝi estis: vaporigi el la spirito de Petro la malbonan impreson, kiun devige naskis ŝiaj strangaj manieroj, kaj per lerta manovro reakiri lian estimon. Ŝia koketeco kaj ŝia hontemo de junulino suferis, kiam ŝi pensis, ke nun tiu viro, kiu ŝuldas al ŝi la vivon, eble ŝin malestimos. Tiu nekonatulo ne bezonis scii, ke ŝi estis la amantino de Fernando.
Fraŭlino Kolardo sin sublevis sur sia kubuto, prezentis al la ĉiam senmova junulo sian alian manon, kaj diris kun rideto:
– Sidiĝu apud min, sinjoro Fradeko; kaj ni interparolu. Antaŭ momento, vi kredis, ke mi freneziĝas.
– Tiu vorto estas certe tro ... Kiel mi diros?.. Tamen mi devas konfesi ...
– Kiam vi estos aŭdinta min, mia konduto ŝajnos al vi tre simpla kaj precipe tre natura.
– Mi aŭskultas vin, fraŭlino, respondis Petro afable: kaj mi sentas, ke espero renaskiĝas, vidante, ke vi refariĝas tute prudenta.
– Mia kuzino Beatrico edziniĝis kun Fernando Herbeno, kiun juĝa eraro sendis al Noumea . Antaŭ ses monatoj ĵurnala artikolo sciigis nin, ke mia bokuzo sukcesis forkuri. Sed vi similas Fernandon laŭ tiel miriganta maniero, ke kiam mi vidis vin, mi estis konvinkita, ke vi estas li, kiu sin kaŝas sub malpropra nomo. Jen estas la klarigo pri mia malsaĝa konduto.
Ju pli Reĝino parolis, des pli lumiĝis la vizaĝo de Fradeko; kiam la junulino estis fininta:
– Tial ke vi kredis, ke mi estas alia homo, li diris, la afero efektive klariĝas laŭ la plej simpla maniero.
– Ha! fraŭlino, ekkriis arde la junulo, vi ŝajnas senti al via parenco tre fervoran amemon: neniam vi scios kiel plene mi estus feliĉa, se, dank’ al tiu simileco, iom da tiu amemo povus ŝpruci ĝis mia persono.
– Ne estas malpermesita al vi la espero, sinjoro Petro, respondis fraŭlino Kolardo, kun rideto, kiu ŝajnis frenezigi la petegantan Fradekon.
Ne hazarde Reĝino ĵetis tiun frazon. Tiu mistero ŝin incitegis, kaj por ĝin klarigi ŝi decidis, ke ŝi uzos ĉiujn rimedojn.
La reveno estis silentoplena. Ambaŭ pripensis.
Apenaŭ la junulino eniris en la hotelon, tuj servisto alkuris al ŝi, ekkriante:
– Rapidu, fraŭlino, rapidu: via onklino estas mortanta. Sekvite de Fradeko, kiu ne ŝin lasis plu, ŝi kuris al la ĉambro de fraŭlino Delanjo, kaj trovis sian maljunan parencinon, kiun tenis sidanta sur ŝia lito tri kapkusenoj, kun palega vizaĝo, baniĝantan en agonia ŝvito kaj baraktantan.
Apud ŝi la kuracisto, kiu jam flegis Petron, palpetis ŝian pulson.
Reĝino direktis al li rigardon, en kiu la doktoro legis kortuŝan demandon: li respondis per malpreciza gesto. Dume la malsanulino bruege spiradis, penante deŝiri la solan veston, kiu kovras ŝian bruston, altirante al si siajn littukojn.
– Kredeble via onklino suferis pro kora malsano? murmuris la kuracisto en la orelo de la junulino.
– Ho, jes! sinjoro, depost tempo jam longa. Ofte eĉ ŝin turmentis krizoj de sufoko, kiuj ŝin lacegigis. Sed neniam mi vidis ilin tiel fortaj kiel hodiaŭ.
– Pri tio mi estas certa.
– Ŝi estas do en danĝero? balbutis fraŭlino Kolardo paliĝante.
– Asistolio, respondis la praktikisto. Tiu simpla vorto tremetigis Reĝinon. Ŝi memoris, ke pri ĝi ofte parolis Maziero, kiel pri unu el kaŭzoj de subita morto.
Por fari ion, la doktoro praktikis skarifikojn. Sed bedaŭrinde ĉiuj liaj kuracoj restis neutilaj.
Post du horoj fraŭlino Rozino elspiris sian lastan blovon.
Ne sen motivoj la maljuna fraŭlino timis la vojaĝon, al kies entrepreno ŝin devigis ŝia nevino. Tiuj vojiradoj multege lacigis la malsanulinon.
Tute okupita de siaj serĉadoj aŭ de sia feliĉeco, kiam ŝi retrovis la viron, kiun ŝi kredis esti Herbeno, fraŭlino Kolardo ne sufiĉe prizorgis pri sia maljuna onklino, kaj rimarkis nenion. Siaflanke fraŭlino Delanjo, vidante, ke ŝia nevino estas supermezure feliĉa, estus sentinta konsciencriproĉojn, se ŝi estus parolinta pri reveno.
Fine en la tago mem, en kiu Reĝino kaj Petro faris sur la Furka ’a vojo tiun promenadon tiel plenan je surprizaĵoj, la maljuna fraŭlino malsupreniris al la salono por sin distri per legado de ĵurnaloj; tiam ŝi subite memoris, ke ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto. Tio estis en hotelo nepardonebla nesingardo: kaj fraŭlino Rozino zorgema kaj metodema miris, konstatante, ke ŝi estas kapabla fari tian forgeson. Tuje ŝi resupreniris la duetaĝan ŝtuparon, kiu kondukis al ŝia apartamento. Sed ŝi marŝis tiel rapide, ke, kiam ŝi eniris en sian ĉambron, ŝi havis nur tempon sufiĉan por lasi sin fali sur apogseĝon, tiel forte ŝi sufokiĝis.
Tiam anstataŭ kvietiĝi, kiel faris la antaŭaj krizoj, la atako kontraŭe pli kaj pli graviĝis, kaj rapide aliformiĝis en asistolion.
Fraŭlino Kolardo falis sur genuoj antaŭ la lito, sur kiu kuŝis ŝia malviva onklino, kaj ploris sincerajn larmojn. Ĉar la junulino fundkore amis la sindoneman virinon, kiu anstataŭis ŝian patrinon. Kvankam ŝi atendis tiun neeviteblan katastrofon, tamen ŝi ne kredis, ke ĝi estas tiel proksima.