La vespero estis tre nokta, kiam oni disiĝis. Fradeko ricevis de Maziero la permeson veni ĉiutage en lian hejmon por amindumi fraŭlinon Kolardo, kaj adiaŭis siajn novajn amikojn.
Sola Beatrico, pretekstante malsaneton, estis elirinta tuj post la komenco de l’ kunveno, rekondukite de Baptisto. La malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo. Ne nur ŝia edzo, ŝia Fernando estas edziĝonta kun Reĝino, sed plie li ne ŝajnis rekoni sian edzinon: kaj la rigardo, kiun li direktis al ŝi, estis rigardo de fremdulo kaj de indiferentulo.
En la kaleŝo, kiu ilin rekondukis hejmen, Klozelo diris al Juliino:
– Kion ci pensas pri tio?
– Nenion; tio min bestigis. Kaj ci?
– Tia animforteco estas ŝtoniga. Neniam mi estus kredinta, ke Herbeno aŭ kia ajn homo povas montri tian maltimegon.
– Tiam ci persistas kredi, ke li estas Fernando.
– Ĉu povas esti alie? Neniam oni vidis, ke Naturo sin ripetas laŭ tia precizeco.
– Tiu Fradeko estas eble malrajta frato de Herbeno.
– Estas neeble. La similecoj inter fratoj estas ofte tre grandaj, sed neniam tiel absolutaj.
– Tamen oni vidas, ke tiu fenomeno okazas ĉe ĝemeloj.
– Ci estas prava; kaj la klarigo estus trovita, se la ĝemela frato de Fernando estus vivinta. Sed li mortis en la tago mem de sia naskiĝo, bruligite en sia lulilo.
Dum la juna advokato revenis hejmen kun sia edzino, fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado.
La junulino ne povis sin decidi al la enlitiĝo. Tiu unua oficiala intervidiĝo malliberigis ŝian tutan estontan vivon. Hieraŭ ŝia sorto dependis ankoraŭ nur de ŝia sola volo; hodiaŭ, se okaze ŝi pentus pri sia decido, ŝi estos devigata, por rompi tiun edziniĝon, liveri motivojn, kiuj eble estos kontraŭbatalitaj de ŝiaj ĉirkaŭantoj, se ili ne ŝajnas sufiĉe pravigitaj. Kaj Reĝino sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, pripensante al la stranga aventuro, en kiun ŝin enŝipigis ŝia imago tro avida de nekonataĵoj. Ŝi baldaŭ edziniĝos, metos sian estontecon en manojn de viro, al kiu la leĝo donos absolutajn rajtojn sur ŝia persono: kaj pri tiu viro, pri tiu mastro, kiu post kelkaj tagoj povos altrudi al ŝi sian volon, kaj ŝin kurbigi laŭ la fantazieco de siaj kapricoj, ne nur ŝi nenion konas, sed plie ŝi tute nescias, kiu li estas reale.
La horoj pasis. Duonkuŝante sur apogseĝo, la junulino ĉiam revis, kiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas bruon malsupre de si, en la apartamento loĝita de Maziero.
Tiu bruo similis ĝemadojn miksitajn kun plendadoj. Momente ili ĉesis, kaj poste pli forte rekomencis.
Subite fraŭlino Kolardo aŭdis tre malkonfuze bruon de sufokaj ploregoj, dum peteganta voĉo (ŝi rekonis, ke ĝi estas la voĉo de l’ bankiero) intertempe laŭtiĝis, kvazaŭ ĝi petus helpadon.
Reĝino estis kuraĝhava. Ŝi sin levis, intencante voki Baptiston, kaj lin averti pri tio, kio okazas. Eble ŝia bonfarinto estas malsana, nekapabla sonorigi aŭ voki al helpado. Por ke viro tiel fortike organizita kiel Maziero tiamaniere plendu, necese estis, ke la sufero lin supermezure doloru.
En momento kiam ŝi malfermis la pordon, plendadoj kaj ĝemadoj plifortiĝis. La servistoj loĝitaj en la lasta etaĝo de la domo, kaj senkonsciigitaj de unua dormado, povis nenion aŭdi.
Estis necese rapidi. Supreniri unu etaĝon, veki Baptiston, al li konigi tion, kio okazas, lasi al li tempon necesan por surmeti sian veston, tio perdigus altvalorajn minutojn, en kiuj neriparebla katastrofo povus okazi. La junulino ne ŝanceliĝis. Ŝi rapide malsupreniris la ŝtuparon; kaj trovinte duonmalfermita la pordon de la Maziera laborĉambro, ŝi en ĝin sentime eniris. Tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro, kaj malhelpis, ke ŝi faru antaŭen unu paŝon plie.
Elektra lustro pendanta el plafono lumigis al la vasta ĉambro per kruda lumo.
Kontraŭ ŝi, sur ĉiu flanko de la fenestro, du grandaj portretoj, pentritaj laŭ natura amplekso, tiuj de Leopoldo kaj de Klotildo, faritaj post ilia morto laŭ fotografaĵoj, kovris dekstre kaj maldekstre la tutan muron kontraŭe starantan.
En mezo de la ĉambro la maljunulo, kiu same ne ankoraŭ sin senvestigis, aliris kaj eliris kun ŝajno de frenezulo, kun okuloj konfuzitaj, vidante neniun el objektoj lin ĉirkaŭantaj, ŝajnante rigardi en la senfineco de sonĝo iun fantazian kaj terurantan aperaĵon.
Fraŭlino Kolardo komprenis, ke Mazieron okupas speco da hipnota dormo: ĉar kvankam li paŝis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin tuŝis, li tamen ne ŝajnis rimarki ŝian ĉeeston.
Subite la bankiero kunplektis la manojn. Du dikaj larmoj ŝprucis el liaj okuloj, fluis malrapide laŭlonge de liaj velkitaj vangoj, kaj perdiĝis en lia blanka barbo.
– Pardonu, Leopoldo, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo. Ne fikse direktu al mi tiun koleran rigardon. Mi estas kulpa; estas vere: mi volis min venĝi je duobla perfido. Sed depost tiu tempo, mi tiel suferis, mi tiel elpagis. Ho! deturnu cian senkompatan vizaĝon; ne min premegu.
Mian malkuraĝan agon mi riparis kiel eble plej plene. Mi edukis cian filon, mi lin amis, mi lin direktis en la vivo, kvazaŭ li estus mia propra infano. Jes, mi certigas, ke pri tiu punkto mia konscienco ne povas min riproĉi. Ci ne estus pli bone farinta, mi estas certa pri tio; ĉar tio estas neebla. Granda malfeliĉaĵo lin premegis; estas vere: sed ĉu mi estas kulpa? ĉu estas juste, ke ci igu min responda pri tio, kio okazis? Subite Maziero haltis kun orelo streĉita, kvazaŭ li aŭskultus voĉon, kiu venas el la senfineco.
– Kaj la alia infano? ci diras. Sed ne estas li tiu, kiu troviĝis en la lulilo; ĝi estis anatomia temulo. Tion tamen ci scias tre bone. Ha! mia krimo estas sufiĉe abomena, ci ne bezonas ĝin ankoraŭ pligrandigi. Bruligi vivantan infanon! Sed tio estas kruelego, kiun mi estis nekapabla plenumi. Mi ĝin anstataŭigis per malviva novnaskito. Tial ke ci tion scias, kial ci persekutas min? La maljunulo haltis. Liaj fortoj ŝajnis eluzitaj.
Reĝino aŭskultis terurite, volante eliri el tiu ĉambro, hontante, ĉar ŝi surprizas tiun teruran sekreton, kiun neniam ŝi estis eĉ suspektinta: sed, malgraŭ ŝi, ŝi ĉiam restis, fiksite de forto pli supera ol ŝia volo, sur la loko, sur kiu ŝi troviĝis.
La ĝemadoj plifortiĝis.
– Li mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj: li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn. Tion al mi certigis Variaso. Variaso estis cia amiko same kiel la mia: li ne estas viro kapabla min trompi. Ci do vidas, ke ci estas malprava, min turmentante, kiel ci faras. Tiu infano estis malfortika; li ne povis vivi. Se mi ne estus ŝtelinta lin, ci tamen estus lin perdinta. Ĉu estas grave por ci, ke li mortis en hospitalo anstataŭ morti en cia hejmo? Ho! tiun rigardon, tiun malaman rigardon, kiu kulpigas kaj kiu kondamnas, mi do ĉiam vidos; neniam mi do povos ĝin eviti. Ho! tiun agonian rigardon! depost tridek jaroj ĝi min persekutas, depost tridek jaroj ĝi restas fiksita al mia persono! Kaj dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn ambaŭ manojn sur siajn okulojn, kvazaŭ li volus forigi for de li terurantan vidataĵon.
Subite li lasis fali siajn brakojn, sin direktis per aŭtomata paŝo al la du portretoj alkroĉitaj sur la muro, kaj antaŭ tiuj du figuroj, kiuj ŝajnis lin fikse rigardadi per siaj senmovaj okuloj, li ekkriis, kunplektante la manojn: – Ho Klotildo, vi min amis iam. Memoru, ke por savi vian vivon, mi donis ĝis mia sango. Mi vin preĝas: propetu por mi apud Leopoldo. Tial ke li vin amas, li vin obeos. Diru, ke li fermu siajn okulojn de malvivulo; diru, ke li ne min persekutu, ne min atakadu, kiel li faris ĝis tiu tago. Diru tion, mi vin petas kun kunplektitaj manoj; mi vin petegas. Klotildo, Leopoldo, kompatu, kompatu!