– Tiam, kiamaniere vi klarigas ...
– Mi ne klarigas, mi nur konstatas.
– Ha! se la frato de Herbeno ne estus mortigita de brulado!
– Li estu mortinta en brulado aŭ en alia loko, la sola punkto, kiu povas nin interesi, estas jena: tiu infano ne vivis. Cetere ĉiuj hipotezoj, kiujn ni povus fari, estos sen valoraj, tiel longe kiam ni ne havos pri la familio de tiu junulo precizajn sciigojn. Li diras, ke li havas ankoraŭ sian patron. Mi intencas iri al Dinan . Mi vidos tiun viron; mi parolos kun li: kaj se la fianĉo de Reĝino estas vere lia filo laŭ la sango, ni estos devigataj vidi en tiu simileco nur naturan strangaĵon, eble unikan, depost kiam ekzistas la homaro.
– Sed nun mi estas devigata vin forlasi. Necese estas, ke mi iru al la banka firmo. Depost kiam mia malfeliĉa Fernando ne ĉeestas plu por min helpi, la tuta pezo de aferoj refalas sur min. Ĉu vi min akompanas?
– Mi dankas vin. Sed mi mem bezonas iri al la juĝejo.
– Ĉu oni vidos vin tiuvespere?
– Se nenio malhelpas, vi povos kalkuli Juliinon kaj min inter viaj invititoj.
La vesperon, Fradeko eniris en la Mazieran salonon, antaŭirita de vastega blanka bukedo.
Post la unuaj ĝentilaĵoj:
– Mi ne vidas sinjorinon Herbeno, li demandis. Ĉu mi ne havos la feliĉon prezenti al ŝi miajn afablaĵojn? Aŭdante, ke ŝia fianĉo elparolas tiun frazon inspiritan de nur komuna ĝentileco, fraŭlino Kolardo sulkis siajn brovojn.
– Beatrico sin sentas iom malsaneta, kaj petas de vi senkulpigon, respondis la mastro. Depost la eliro de sia edzo, la malfeliĉa virino estas enprofundigita en doloron, kiu ne kvietiĝas, kaj kiun hieraŭ via ĉeesto ankoraŭ pligravigis.
– Dio mia, ĝemis Petro, kiel tediga por ĉiuj homoj estas do tiu simileco. Ĝi kaŭzis al mi, tiun posttagmezon tute malagrablan okazintaĵon. Kaj min preskaŭ feliĉigas la foresto de sinjorino Herbeno; ĉar ĝuste mi volas paroli pri temo, kiun mi ne estus kuraĝinta trakti en ŝia ĉeesto.
– Kio do okazis?
– Post mia tagmanĝo mi ricevis la viziton de policano, kiu, kredante, ke mi estas via baptofilo, petis de mi ĉiujn miajn familiaktojn. Feliĉe mi posedas tiel plenan aron da oficialaj dokumentoj, ke ĝi sufiĉas por konvinki la plej skeptikan policanon: sen ili, li estus deviginta min fari ĉiuspecajn tre tedigajn klopodojn. Mi eĉ ne scias kiamaniere tiu tuta afero estus finiĝinta. Dank’ al kelkaj vortoj, kiujn preterlasis tiu viro, mi eĉ kredis kompreni, ke mi estas observita. Depost mia reveno Francujon, apenaŭ mi estis transirinta la landlimon, la polico min persekutis.
En tiu momento, Klozelo direktis al Petro longan demandantan rigardon. Sed li povis malkovri sur la vizaĝo de l’ junulo nur esprimon de tedo kaj de malkontento.
Fradeko daŭrigis:
– Fraŭlino Reĝino al mi rakontis, ke ŝia bokuzo estis viktimo de juĝa eraro: kaj mi estas plene konvinkita pri tio. Sufiĉas eniri en vian intimecon, por vidi, ke tiu junulo lasis en la koro de ĉiuj siaj familianoj multajn simpatiajn bedaŭrojn, kaj sekve por fariĝi certa, ke li ne povas esti kulpa. Sed fine tiu familio, kiu lin ploras, baldaŭ fariĝos la mia: kaj mi konfesas, ke mi estus tre scivola koni laŭ ĝiaj detaloj rakonton pri tiu dolora aventuro.
– Tiu scivolo estas tro komprenebla, por ke oni ne ĝin kontentigu. Sinjoro Klozelo, kiu defendis, kiel advokato, mian malfeliĉan baptofilon, tuj al vi donos ĉiujn klarigojn, al kies postulo vi estas rajtigita.
– Dirante, ke mia malfeliĉa amiko estis viktimo de juĝa eraro, diris la juna advokato, eble Reĝino ne uzis vorton tute ĝustan: estas prefere diri: viktimo de Fatalo. Pro financaj konsiloj, kiujn la kompatinda Herbeno donis al ia Sedilo, malbonaj konsiloj, kiuj okazigis la malriĉigon de tiu homo, li altiris al si la malamon de sia kliento. La du viroj renkontis unu la alian en vagono, ĉe la Bellevue ’a stacidomo. Kio okazis inter ili? Tion oni ne scias; ĉar ĉiam Fernando konservis pri tiu aventuro silenton, kiu okazigis lian pereon. Fine en vespero nia malfeliĉa amiko revenis al sia hejmo malfrue, kun stranga mieno, kun sangokovritaj manoj, en momento kiam la korpo de Sedilo estis trovita piede de la Meudon ’a pontego, kun kuglo en ŝultro.
– Laŭ via opinio, kia estas la kaŭzo de tiu silento?
– Tial ke Beatrico ne ĉeestas, ni povas paroli. Herbeno havis certe amantinon en la Parizaj ĉirkaŭaĵoj. Kiam li mortigis Sedilon, li revenis, vizitinte tiun virinon. Sed por ne perfidi la sekreton de siaj amkunenoj, li preferis nei ĉion kaj lasi kondamni sin kiel mortiganton, dum, ni ĉiuj estas certegaj pri tio, li estas kulpa nur de nevolmortigo pro memdefendo.
– Kiel? Tiu virino lasis sian amanton aliri al la punlaborejo, kaj ŝi faris nenion por lin savi? Tio estas neverŝajna.
– Tamen tio estas vera.
– Kia abomeninda kreitaĵo! ekkriis la junulo kun tono plena je naŭzo.
Fraŭlino Kolardo preskaŭ svenis pro kortuŝegeco. Ŝi deziris, ke la pargeto enabismiĝu sub ŝiaj piedoj, por ke ŝi estu kaŝita for de ĉiuj rigardoj. Ĉu la viro, kiu tiel kolere parolas, estas vere Herbeno? Ĉu li petis de ŝi ŝian manon nur por ŝin havi en sia potenco kaj pli bone sin venĝi pro ŝia iama malnoblaĵo? Fradeko, kiu parolante rigardis sian fianĉinon (cetere li tion faris senĉese depost la komenco de l’ vespero), ŝin vidis tiel palan, tiel ŝanĝitan, ke li ne povis ne diri:
– Kio do estas en vi, Reĝino? Vi ŝajnas malsaneta.
– Tio ne estas grava, respondis la junulino, farante grandan penadon por altiri rideton al siaj malkolorigitaj lipoj. Sed mi ne povas aŭdi pri tiu funebra fariĝo kaj samtempe ne esti kortuŝita ĝis malsaniĝo.
– Tio estas la plej bona pruvo, kiun vi povas doni pri la supereco de via koro, respondis ĝentile Petro, kiu prenis la manon de la junulino kaj metis sur ĝin respektoplenan kisadon.
Poste, sin turnante al Maziero:
– Ĉu sinjoro la baptofilo neniam montris signojn de cerba malsano? li demandis.
– Neniam. Kial tiu demando?
– Pro tio. En Dinan mi tre bone konis junulon dolĉan, humanan, nekapablan fari malbonon al iu ajn. Subite ian tagon, sen ia klarigebla motivo, li eliras el sia hejmo kun tranĉilo en mano, rapidas al promenanto, kiun neniel li konis, kaj lin mortigas. La fariĝo okazis plentage antaŭ dudek atestantoj. Oni arestas la mortiganton kaj preparas lian proceson. Sed, mirinde! ne nur la kulpigito obstine neas malgraŭ la atestado de tuta urbo, sed plie li certigas, ke li tute ne scias, pri kiu mortigo oni lin riproĉas. Kompetenta kuracisto, elektita de la juĝantaro, deklaraciis, ke tiu malfeliĉulo plenumis sian krimon en krizo de maskita epilepsio. Hodiaŭ li estas flegita en resanigejo. Nu, se oni konsideras la karakteron la edukitecon, unuvorte la tutan estintecon de sinjoro Herbeno, eble oni povas sin demandi, ĉu lin same ne atakis krizo de subita frenezeco. Ĉu vi pensis al tia ebleco? Maziero kaj Klozelo sin rigardis reciproke ĉagrenegaj. Nek unu nek alia pripensis pri la ebleco de freneza atako subite okazanta. Eble tamen ĉi tie kuŝis la vero, eble la savo.
– Efektive, diris la bankiero, se ni akceptas la hipotezon de cerba epilepsiforma konfuzaĵo, la mortigo de Sedilo kaj la reveno al Parizo estas fariĝoj, kiuj okazis kvazaŭ en sonĝo, kaj pri kiuj la malfeliĉa knabo neniel memoris, kiam li vekiĝis. Tiu perdo de memoreco klarigus laŭ maniero tute kontentiga (tia estas mia opinio), kial Fernando tiel energie neadis antaŭ la atestantoj, kiuj certigas, ke ili lin rekonis.
– Eble vi estas prava, respondis la juna advokato, kiu restis revanta. – Bedaŭrinde, li pensis, nun estas tro malfrue; sed en momento de l’ enketo tiuj montroj estis altvaloraj. Mi certe estus ekzameninta ilin kun la tuta atento, kiun ili meritas. Sed nun Fernando estas kondamnita kaj ĉenrompinta. Ni troviĝas antaŭ la juĝita afero. Sed por denove refari proceson, oni bezonas novan fakton ; kaj ne per malprecizaj konjektoj, per malrajtigitaj suspektoj oni povas rekomenci juĝan agon.