– Mi dankas vin. Jen estas ĉio, kion mi volis koni. Maziero, demandita laŭ sama senco, respondis siavice laŭ identa maniero.
Por la Polica Prefekto, la hipotezon de identeco inter Fradeko kaj Herbeno jam forte ŝancelis la montroj antaŭe liveritaj. La duobla deklaracio de tiuj du viroj, pri kies honoreco li ne povis dubi, ĝin plene nuligis.
– De nun, li diris, estas neutile daŭrigi observadon, kiu ne havas plu ian motivon por esti.
Fradeko povis do aliri kaj eliri en lokoj, en kiujn al li plaĉis iri: kaj li ne estis plu devigita, kiel antaŭe, toleri ĉiumomente la demandojn de l’ ĝendarmo aŭ de l’ policano, kiun li renkontis sur sia vojo.
Samnatura sceno okazis en Sorbono, en la ĉambro, en kiu la Pariza Esperanta grupo havas siajn kunvenojn.
Kompreneble tuj kiam Fradeko estis alveninta en la ĉefurbon, tial ke li estas fervora Esperantisto, li deziris ĉeesti ĉe tiuj kunvenoj.
Do li sin turnis al ĝia simpatia sekretario, kaj petis de li, ke li bonvolu lin enskribi kiel ageman anon. Sed, vidante Petron, ĉi tiu lasta estis frapita de mirego tia, ke li lasis fali la stilografon, kiun li konstante tenas en sia mano.
Li havis antaŭ siaj okuloj Herbenon, sian malnovan amikon, unu el fondintoj de l’ grupo, Herbenon, kiun oni kredis malviva aŭ forkuranta: kaj tiu Herbeno, kiu sin prezentis al li sub la nomo de Fradeko, ne ŝajnis lin rekoni, kaj petis de li sian enskribon per tiel natura voĉtono, ke la malfeliĉa sekretario frotis siajn palpebrojn, sin demandante, ĉu li ne estas atakita de okulaj konfuzaĵoj.
Li do respondis per malprecizaj frazoj, ke li povas nenion fari, antaŭ kiam li ne estos demandinta la estraron. La opinioj ne venis al sama konsento. Kvankam ĉiuj kungrupanoj estis konvinkitaj pri la senkulpeco de Herbeno, kies altajn kvalitojn de spirito kaj de koro ili povis ŝati en la pasinta tempo, tamen unuj ŝanceliĝis akcepti en sia intimeco viron, kiu eble estas kondamnita kaj ĉenrompinta: aliaj kontraŭe certigis, ke en tiu afero troviĝas simpla simileco, al kiu oni ne devas doni ian gravecon.
Sed kiam estis konitaj la edziĝo de Petro kaj la decido de l’ Polica Prefekto, la prezidanto kun sia kutima sagaceco finis la disputon per tiuj vortoj:
– Ĉu nia nova amiko estas Herbeno aŭ Fradeko? Tion mi ne scias; sed tion ni ne bezonas scii. La sola afero, kiun neniam ni devas forgesi, estas jena: la fundamento mem de Esperantismo estas neŭtraleco; kaj ni ne devas nin montri pli policemaj ol la Polica Prefekto.
Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn; kaj la akcepto de Fradeko estis unuvoĉe proklamita.
La tago de l’ geedziĝo alvenis. Kiel Reĝino jam anoncis al sia estonta edzo, estis Maziero tiu, kiu anstataŭis ŝian patron, kaj ŝin kondukis al la altaro.
La beleco de la juna edziniĝanto ĉarmegis ĉiujn okulojn.
Ŝia blanka vualo plivalorigis la dikajn tordaĵojn de ŝia nigra hararo. Sin apogante sur la brakon de l’ malnova amiko de sia familio, ŝi aliris majesta kaj fiera, simila al juna princino, portante kiel diademon la kronon el oranĝaj floroj, kiu aŭreolis ŝian frunton.
Pensante, ke tiu bela kreitaĵo baldaŭ fariĝos lia edzino, Petro senlace ŝin kaŝe rigardadis, kaj ŝajnis okupita de malatentaĵoj, kiujn rimarkis ĉiuj ĉeestantoj.
Post la parado en la preĝejoficejo, sinjorino Fradeko prenis la brakon de sia edzo; kaj por sin direkti al sia kaleŝo, ŝi trairis la navon laŭ ĝia tuta longo.
Faleginte sur sia preĝoseĝo, kaŝante sian kapon inter siaj manoj kiel por preĝado, sed reale por malvidigi siajn larmojn, sinjorino Herbeno tie ĉeestis, miksita kun la popolamaso.
Kiam ŝia kuzino paŝis apud ŝi, la malfeliĉulino relevis la kapon.
La du konkurantinoj sin fikse rigardadis reciproke. Sur la fizionomio de Beatrico vidiĝis markoj de profunda malespero; dum la vizaĝo de Reĝino malhumila kaj triumfanta radiis, havante tiun satanan rideton, kiun la pentristoj de la XVI a jarcento metis sur la lipojn de la defalinta ĉefanĝelo.
Kiam la junaj geedzoj estis suprenirintaj en kaleŝon, sinjorino Klozelo alproksimiĝis al Beatrico.
– Venu kun mi, ŝi diris. Ni faros en la manĝejo rapidan aperon; ĉar nia foresto estus tro rimarkita. Poste mi vin kondukos en mian hejmon, kaj mi ne vin lasos plu. Nu, mia malfeliĉa amikino, havu kuraĝon.
Sinjorino Herbeno sin rigidigis, ĉar ŝi ne volis doni al tiuj indiferentuloj, kiuj ĉi tie ĉeestis, la spektaklon de sia doloro. Ŝi uzis la saman kaleŝon kiel Juliino, rondeiris ĉirkaŭ la salonoj, lasis fali dekstre kaj maldekstre kelkajn komunajn ĝentilaĵojn, kaj revenis rapide sin ŝirmi, kiel malfeliĉa vundita birdino, en la koketan kaj vatumitan neston, kiun la amanta Eduardo estis doninta al sia edzino.
Apenaŭ Beatrico estis sidanta, tuj ŝi ekploregis.
– Tio troiĝas, ŝi ĝemis, tio troiĝas. Neniam mi povos toleri tian turmenton. Pro monduma konveneco, mi estos devigata ilin viziti, kaj vidi ilian feliĉecon. En mia ĉeesto ili amos unu la alian, al si ridetos, eble sin kisos reciproke: en familio tio ĉiutage okazas. Mi tre sentas, ke mi ne havos sufiĉan forton por tion vidi. Mi preferas min mortigi tuje.
– Mia kompatinda amikino, ĉu vi volas, ke mi konigu mian tutan penson? Vi estas tute simple ridinda. Se Petro estus via edzo, vi tamen devus kompreni, ke nek Eduardo nek sinjoro Maziero permesus la plenumiĝon de tia geedziĝo. Post ĉiuj amasigitaj pruvoj, dubi ankoraŭ estas ne sagaceco sed nur obstineco.
Havante sian vizaĝon en sia poŝtuko, Beatrico ne ŝajnis aŭdi.
– Vi ne volis ĉeesti ĉe tiu ceremonio, daŭrigis Juliino; sed sinjoro Maziero vin devigis tion fari. Li estis prava. Ĉar, tial ke Fradeko estas nur fremdulo por vi, via foresto estus ne nur ne klarigebla, sed plie ofenda por Reĝino.
Aŭdante tiun nomon, Beatrico relevis la kapon.
– Vi do ne vidis ŝian demonan rideton? ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn.
– Jen estas via malsana imago, kiu ankoraŭ laboras. Reĝino edziniĝas kun viro, kiun ŝi amas; ŝi estas feliĉa, kaj ŝi ridetas: tio ŝajnas al mi tute natura. Ĉu vi volis, ke ŝi alpaŝu al altaro, kiel viktimo buĉota de l’ oferanto? Sed tiuj saĝaj paroloj ne sukcesis kvietigi Beatricon, kiu daŭrigis:
– Li estas Li; li estas Fernando; pri tio mi ne dubas. Tiu krimulino lin rekonis kaj ensorĉis. Ha! mi tre scias, ke ŝi estas bela, pli bela ol mi. Kvankam mi ŝin malamas per ĉiuj miaj fortoj, mi tamen estas tro justa por ne tion konsenti. Kaj nun ŝi min premegas per sia triumfo, ŝi traboras mian koron per tiu akra rideto, kiu tiel klare signifas: “Li apartenas al mi nun. Venu lin preni, se ci povas.” Tiam Juliino komprenis, ke estas neutile provi diskutadon kun tiu malfeliĉulino, kiun frenezigis la ĵaluzeco: do ŝi ŝanĝis sian taktikon.
– Necesege estas, ŝi pensis, ke mi alidirektu la fluadon de ŝiaj ideoj. Sen tio, post la hodiaŭa ekscitego postvenos certe nigra melankolio, kiu ŝin malrapide konsumos, kaj iom post iom ŝin ĉiutage mortigos.
Do, pripensinte unu momenton:
– Mi ŝajnu partopreni ŝian frenezecon. Tio estas la plej bona rimedo por ĝin kontraŭbatali.
– Aŭskultu min, Beatrico, komencis sinjorino Klozelo per grava voĉtono, mi havas la intiman konvinkon, ke Fradeko kaj Herbeno estas du homoj tute malsamaj. Tamen por vin plezurigi, mi akceptas momente, ke Petro estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu cirkonstanco, anstataŭ vin turmenti, kiel vi faras, vi devus kontraŭe vin senti tre feliĉa pro tio, kio okazas.
– Mi vin petas, Juliino, min kompatu. Mia sufero estas tro profunda, ĝia kaŭzo tro nobla, por fariĝi temo por ŝercaĵoj, kies spriteco estas almenaŭ duba.
– Mi certigas, ke neniam mi estis pli serioza. Se ni akceptas vian hipotezon, Fernando troviĝas en situacio tiel eksterordinara kaj tiel nenormala, ke oni ne devas uzi, por juĝi liajn agojn, la samajn moralajn elementojn, kiel por aliaj homoj.