– Pri tiu punkto vi eble estas prava.
– Do jen estas Herbeno forkuranta, persekutita de ĝendarmoj, forpelita for de la socio, mortkondamnita kaj ekzekutota, se li estas rekaptita, sekve devigita ŝanĝi sian personecon kaj sin ŝirmi malantaŭ malpropran nomon. Kia devas esti lia unua, lia plej konstanta priokupado? Ĝi estas: obstine konservi sian inkogniton, zorgege eviti ĉion, kio povus naski eĉ ombron de dubo pri la realeco de lia nova aliformiĝo.
– Certe. Sed tamen li devas nin koni sufiĉe bone por scii, ke ni ĉiuj lin amas, kaj ke kun ni li riskas neniun danĝeron.
– Ĉu vi volas koni tion, kion pensis Eduardo en epoko, en kiu li dubis ankoraŭ?
– Jes; ĉar la opinio de homo tiel serioza kiel via edzo meritas, ke oni ĝin ŝatu.
– Tial ke mi ĝuste faris al li la pripenson, kiun vi diris antaŭ ne longe, li respondis: “La pli bona rimedo, por gardi tiel danĝeroplenan sekreton, estas ĝin konservi en si mem kaj preni neniun kiel konfidenciulon, eĉ la plej intiman amikon, eĉ la plej amatan virinon. Jam estas tiel malfacile ne sin perfidi mem, ke multigi konfesojn estas samtempe multigi la eblecojn de perfido.” Interesita de la pripensoj de Juliino, Beatrico levis la kapon. Ŝiaj larmoj ne fluis plu.
Sinjorino Klozelo daŭrigis;
– Kiam Fernando estas libera, kaj posedas neatakeblan civilan etaton, kion li devas fari? Du farmanieroj prezentiĝas al li. Se li estas timema, li sin kaŝos tre zorge en iu punkto de la terglobo, ne donante signojn de sia vivo. Se kontraŭe li havas kuraĝon, li maltime revenos en sian patran landon. Tial ke li ĉiam amas la homojn kaj precipe la hominojn, kun kiuj li estis edukita, li sin prezentos en sia familio, kiel farus nekonatulo, sed havante la malprecizan esperon, ke liaj amikoj estos sufiĉe inteligentaj por kompreni la malfacilaĵojn de lia situacio, ne lin turmentos per maldiskretaj aŭ embarasantaj demandoj, ŝajne vidos en li la homon, kiun li volas ŝajnigi, unuvorte faros nenion, diros nenion, kiu povus okazigi lian pereon.
– Certe tiu rezono estas nerifutebla. Sed ĉu li bezonis edziĝi kun Reĝino? Ĉu mi ne troviĝas apud li? Ĉu mi ne estas lia edzino?
– Vi forgesas, ke, laŭ socia vidpunkto, Herbeno aŭ prefere Fradeko ne estas plu via edzo. Sed vi ne estas vidvino; do li ne povas reedziĝi kun vi. Tamen necese estas, ke li edziĝu; por li edziĝo fariĝas necesega: tio estas faro nekredinde maltima, kiu lin pereigos, se ĝi ne sukcesas, sed kiu, se ĝi sukcesas, forigos por ĉiam for de li ĉiuspecan danĝeron.
– Kial? Kio malhelpis, ke li restu fraŭlo?
– Nenio certe. Sed se li edziĝas, ĉu li povas trovi pli superan rimedon por pruvi, ke lia nova personeco ne estas komedio? Tamen por edziĝi li bezonas virinon, kaj se eble virinon, kiun li amas, kaj de kiu li estas amata. En sia junaĝo Fernando estis edukita kun du junulinoj, kiujn li amis ambaŭ sed neegale. Tamen la preferita virino, tiu, al kiu li donis sian nomon, estas ĝuste, inter ĉiuj virinoj estantaj en mondo, la sola, al kiu li ne povas sin turni, la sola precipe, kiun li ŝajne ne devas ami, ne devas eĉ koni. En Svisujo la hazardo lin renkontigas kun Reĝino. Edziĝi kun ŝi estas la sola rimedo ebliganta, ke li retrovu sian iaman ekzistadon, meze de siaj familianoj. Se li prenas fremdulinon, tiu revo ne estos efektivigebla. Beatrico aŭskultis Juliinon, kaj faris nenion por ŝin interrompi. Tiu nerefutebla logiko, en kiu sentiĝis la influo de l’ advokato, nevole ŝin impresis. Ŝi trovis neniun argumenton kapablan rebati la rezonojn de ŝia amikino; ĉar ŝi sentis, kiel malfortaj estus la motivoj, kiujn ŝi povus prezenti, motivoj diktitaj de la sola sento kaj precipe de la ĵaluzeco. Unu vorto sufiĉus por ilin neniigi.
– Plie, daŭrigis sinjorino Klozelo, kvankam Reĝino, estante plenaĝa kaj orfino, bezonas neniun leĝan konsenton, tamen la morala apogo, kiun ŝi trovas ĉe la personoj ŝin ĉirkaŭantaj, estas grandega pezo, kiu altrenas la konvinkon de leĝistoj. Prenante Herbenon kiel edzon, via kuzino edziniĝus kun bigamiulo. Tian agon povas lasi plenumiĝi nek Eduardo nek sinjoro Maziero. Tamen ili sin intermetas; kaj ili tion faras nur por helpi al la plenumiĝo de tiu geedziĝo. Tiu sola fakto fariĝas por la magistratoj, por mi, kaj devus fariĝi por vi ankaŭ, se vi estus saĝa, la pruvo, ke Petro kaj Fernando estas du homoj tute malsamaj.
Aŭdante tiun kvazaŭ matematikan rezonadon, Beatrico sentis, ke ŝia kredo iom ŝanceliĝas. Pro tio ŝia ĉagreno troviĝis iom pli malfortigita.
– Pro tio, daŭrigis Juliino, tuj kiam la geedziĝanoncoj estis publikigitaj, la kaŝita observado, kiu persekutis Fradekon depost lia eliro el Svisujo, subite ĉesis. En la sama momento kaj pro la sama kaŭzo, li estis permesita partopreni la Parizan Esperantan grupon. Kaj eĉ en tiu okazo Eduardo diris: “Kvankam tio estas tute neverŝajna, se tamen sinjoro Maziero kaj mi estus ambaŭ trompitaj de Fernando, mi estas devigita konfesi, ke mia malnova amiko montriĝus diable forta. Ĉar li trovus rimedon por igi nin liaj nevolaj kunkulpantoj kaj tiamaniere sin liberigi por ĉiam el ĉiuspecaj persekutadoj.” Beatrico ĉiam daŭrigis aŭskulti sian amikinon, kaj konservis silenton, ne havante plu ion por diri.
– Mi resumas mian penson, fine diris sinjorino Klozelo. Aŭ, kaj tio estas certa, nerefutebla, ne eĉ povas esti diskutebla, Petro estas por vi nur fremdulo: en tiaj kondiĉoj via ĵaluzeco ne havas motivon por esti, kaj vi ne povas riproĉi Reĝinon, tial ke ŝi serĉas sian feliĉecon en edziniĝo, kiu plaĉas al ŝi: aŭ, kaj tio estas neverŝajna, malsaĝa, freneza, Fradeko estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu okazo, ĉio plej bone aranĝiĝus. Necese estis, ke li edziĝu; kaj por agi lerte, li povis preni nur sian infanecan amikinon, nur la solan Reĝinon. En tiu hipotezo, tial ke, amante Fernandon, vi deziras nur lian feliĉecon kaj ne la satigon de egoisma amo, ĉu ne estas por vi pli konsolinde senti, ke li troviĝas apud vi, vidi lin ĉiutage, esti certa pri lia feliĉeco eĉ pere de alia virino, prefere ol scii, ke li estas ekzilita, persekutita de ĝendarmoj, vivanta en senĉesaj teruroj, havanta nenion por manĝi, ne scianta en kiu loko li dormos, mizera, forgesita. Ha! Beatrico, kredeble estas sole vera la dua supozo, sed ĉu vi ne opinias, ke por li kaj eĉ por vi, preferinde estus, ke ĝi estu la unua! Juliino silentiĝis.
Tiam sinjorino Herbeno sin levis, kaj per senpripensa ekmovo ŝi alsaltis al la kolo de sia amikino.
– Danke, ŝi diris, plorante larmojn, kiuj tiufoje estis larmoj de ĝojo, danke por viaj bonaj paroloj, por la penado, kiun vi faris, provante min konsoli. Mi ne diras, ke vi min konvinkis; sed tamen mi sentas min iom ŝancelita, kaj certe pli kvieta ol antaŭ momento. De nun mia konduto estas tute klare montrita. Mi penos enfermi mian ĵaluzecon en la plej profundan kaŝejon de mia animo; mi neniamaniere lasos ĝin aperi; kaj mi vidos ne paliĝante la montrojn de lia amo. Samtempe, per mia diskreta sed tamen amoplena sintenado, mi provos komprenigi al Fernando, ke ĉiam mi amas lin, ke mi pardonas malfidelecon, kiun la solaj circonstancoj igis neevitebla, sed ke mi ĉiam konsideras min kiel lian solan kaj veran edzinon, kaj ke, se prezentiĝos okazoj, li povos fidi al mia sindono.
Preninte tiun saĝan decidon, Beatrico denove kisis sinjorinon Klozelo, kaj revenis hejmen.
En la unuaj semajnoj, kiuj postiris la geedziĝon, ŝi ne havis motivojn por inciti sian ĵaluzecon kaj sin suferigi; ĉar la junaj geedzoj estis veturintaj en geedziĝa vojaĝo, kiu devis daŭri unu monaton.
Tial ke sinjorino Herbeno ne ilin havis antaŭ siaj okuloj, ŝian ameman animon ne povis disŝiri la eksteraj montroj de sentoj, kiuj estis al ŝi ŝulditaj, sed kiujn Petro malŝparis al alia virino.
Tio estis feliĉa por ŝi. Ĉar se Fradeko kaj lia edzino estus restintaj en Parizo, la scenoj, kiujn Beatrico estus vidinta, estus farintaj en ŝia koro profundajn vundojn, el kiuj estus forkurinta ŝia tuta viveco.