Tiu longa forestado ŝin savis. Efektive tiu unua monato de geedziĝo estis por Reĝino kaj por ŝia edzo neinterrompita ebrieco de koro kaj de sentoj, vera malŝparo de ŝmacadoj kaj de promenadoj en luna heleco.
La tagon mem de ŝia edziniĝo, kiam la juna virino sin vidis sola kun sia edzo, ŝajnis al ŝi, ke ŝi sin retrovas, kiel ŝi estis du jarojn antaŭe, en epoko kiam Fernando ŝin amis por la unua fojo. Pro tio, realligante estintecon al estanteco, enpenetrite de la pasio, kiu elfluis el ŝia koro, avida de karesoj donitaj kaj ricevitaj, ŝi ne povis atendi la proponojn de sia edzo, kaj sin oferis subite: kaj, post longaj horoj pasigitaj en plena ĉielo, ŝi fine endormiĝis sur la brusto de Fradeko.
Sed, kiam tiu krizo de furiozeco estis pasinta, Reĝino rekonsciiĝis.
Tiam, kiam ŝi povis pripensi, ŝi rekonis, ke ŝia sintenado estis tre malprudenta. Ĝenerale nova edziniĝinto ne estas tiel sperta en amaj aferoj: ŝi agis kiel edzino, ne kiel fianĉino.
Tamen ŝia edzo ne ŝajnis rimarki la strangecon de tiu farmaniero; kaj nenio en lia sintenado povis divenigi, ke li havas eĉ la plej malgrandan suspekton.
– Ĉu, pensis Reĝino, por kompetente juĝi tian okazon, al li mankas specialaj konoj? aŭ prefere, ĉu, tial ke li estas la sola homo, kiu konas la veron pri tiu punkto, li ne povas min riproĉi pri situacio, kies aŭtoro li estas? En komenco la junulo sin montris inda je lia bela amantino. Fortika kaj sana, amegante Reĝinon, malkovrante ĉiutage novan perfektaĵon en la mirinda vivanta statuo, kiu tremetis inter liaj brakoj, li sentis, ke lin manĝegas flamo tiel ardanta, kiel tiu, kiu bruligis la junan virinon. Ambaŭ vivis en revo, mirante, ke ilia malforta homeco povas toleri ne rompiĝante tiel akran feliĉecon kaj per egala flugado ili altiĝis ĝis tiu ideala empireo, en kiu la senfina amo ne havas ŝanceliĝojn.
Sed iom post iom, en tiu senripoza kurado, Fradeko estis preteririta. Vane, por resti sur la sama vico kiel lia kunulino, li provis superhomajn penadojn; li ne sukcesis. Al maldiskretaj kaj senĉesaj demandoj, kiujn al li faris Reĝino, li povis redoni nur malprecizajn respondojn. La malfeliĉa junulo suferis pro tio. Sed ĉu li povis agi alimaniere? Li estis devigata obei al la unika sento, kiu fine lin tutan okupadis: ĝi estis, grandega bezono de ripozo.
La juna virino unue miris, poste ĉagreniĝetis; kaj kun la amo, kiun ŝi sentis al sia edzo, miksiĝis sento de kompato, kiu malbone kaŝis iom da malŝato.
En tiu spiritstato ili revenis Parizon.
La vesperon mem, ili faris viziton al Maziero, kaj en la salono renkontis Beatricon.
Dank’ al sia neerariga flaro de amanta virino, Beatrico sen malfacileco rekonis, ke nesentebla sed reala barilo jam staris inter la novaj geedzoj. Tiu malkovro al ŝi kaŭzis grandegan ĝojon. Redonante al ŝi ŝian tutan spiritliberecon, ĝi ebligis, ke ŝi fidele plenumu la programon, kiun ŝi altrudis al si en la tago mem de la geedziĝo, post sia longa parolado kun Juliino.
Ŝi montriĝis afabla, sprita, eĉ iom koketa, petis de Fradeko detalojn pri la landoj de li trairitaj, interesiĝis pri la rakontoj, kiujn li faris; kaj la junulo ŝajnis mirigita de ŝiaj inteligentaj demandoj kaj de ŝiaj spertaj respondoj. Pro tio, li diris al Klozelo:
– Mi ĝoje toleras la ameman ĉarmon de tiu gracia kaj instruita virino, kiu nun fariĝis mia bokuzino. Mi min demandas ne sen miro, ĉu vere Herbeno estis tiel blinda, ke li ŝin trompis kun malĉastulino, kaj mi sentas min feliĉa, pensante, ke, dank’ al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio.
Kiam sinjorino Herbeno troviĝis sola, ŝia vizaĝo radiis. Por la unua fojo depost multaj monatoj, ŝi sentis, ke iom da ĝojo revenas al ŝia koro.
– Juliino estis prava, ŝi pensis. Li edziĝis kun Reĝino por igi sian ripozon sendanĝera. Sed mi estas ĉiam la virino, kiun li amas.
Dum Beatrico faris al si mem tiun konsoligan pripenson, sceno tute malsimila okazis inter sinjorino Fradeko kaj ŝia edzo.
Reĝino ne povis vidi sen profunda sento de kolerego la koketaĵojn faritajn de ŝia kuzino por altiri Petron, koketaĵojn, kiujn la junulo toleris kun esprimo de neniel maskita plezuro. Pro tio, tuj kiam la juna virino revenis hejmen, ŝi faris al Fradeko teruran scenon de ĵaluzeco, kiu kompreneble havis nur tiun rezultaton: plilarĝigi la fosaĵon, kiu jam ilin malkunigis.
Kun flamantaj okuloj, kun tordita buŝo, Reĝino aliris kaj eliris tra la ĉambro, similante furiozan leoninon.
Fradeko tre kvieta kontraŭe daŭrigis trankvile sian senvestigon.
– Kial do ci tiamaniere vagadas? li diris. Kial ci ne enlitiĝas?
– Lasu min trankvila.
– Ha! ha! la sinjorino estas nervincitita. Trinku iom da oranĝflora miksaĵo: tio cin kvietigos. Mi mortas pro dormbezono. Bonan nokton.
– Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos, ke mi ne scios defendi mian posedaĵon? Nun ci al mi apartenas; mi ne volas, ke ŝi cin reprenu.
– Kion ci volas diri? Mi ne komprenas.
– Ne ŝajnigu la nescianton. Se ci kredas, ke tiuvespere mi ne vidis viajn hiprokritaĵojn, ci eraras: mi havas bonajn okulojn.
– Kiajn hipokritaĵojn? Pri kiu ci parolas? Fine ci min incitas per ciaj enigmoj.
– De nun mi malpermesas, ke ci ŝin vizitadu. Aŭdante tiun vorton, Fradeko stariĝis palega pro kolero.
– Unue, li diris, per voĉo, kiun li penadis igi kvieta, mi neniam akceptas ordonojn venantajn de iu ajn, de ci malpli ankoraŭ ol de alia homo. Poste se pri sinjorino Herbeno ci intencas paroli, mi cin avertas, ke ci diras vantaĵon. Beatrico estas delikata kaj bonedukita virino. Dank’ al mia edziĝo, ŝi fariĝis mia bokuzino. Mi estas tre feliĉa, ĉar mi ŝin konas kaj povas rilati kun ŝi. Se ci ne volas min akompani en vizitoj, kiujn mi intencas fari al ŝi, ci estas libera: mi iros sola.
Aŭdante la decidoplenan kaj malvarme elparolitan respondon de sia edzo, Reĝino sentis, ke ŝi marŝas sur malvera vojo. Pro tio, ŝi subite ŝanĝis sian taktikon. Ŝi sin senvestigis per unu sola ekmovo, rompante laĉojn kaj ŝnuretojn por iri pli rapide, kaj ensaltegis kiel tigrino en la liton, en kiu ŝia edzo jam dormetis.
– Pardonu, karulo, ŝi ekkriis kun larmoplenaj okuloj; pardonu, se mi cin ĉagrenis. Sed mi amas cin: kaj kiam mi vidas, ke alia virino alpaŝas al ci kaj cin amindumas, ha! mi ne scias, kio okazas en mi, sed mi min sentas instigita al la plenumo de krimo.
– Tiaj ideoj estas absurdaj kaj danĝeroplenaj: mi konsilas, ke ci ilin forĵetu, respondis Petro ankoraŭ kolereta pro la ordona voĉtono de Reĝino, feliĉa tamen pro tiu ĵaluzeco kaj pro la pento tiel propramove montrita: ĉar tiuj ambaŭ fariĝoj pruvis la grandecon de ŝia amo.
Do li respondis afable al amaj demandoj, kiujn al li malŝparis lia edzino. Sed ho ve! estis forkurintaj por ĉiam la varmaj brakpremoj kaj la superhomaj ŝmacadoj. Fradeko povis liveri nur komunan konsolon.
Depost unu monato, Reĝino verŝis ebriecon ĝis rando en la plezuran pokalon: nun, ĉar Petro ĝin elĉerpis tutan, li povis trovi en fundo nur unu aferon, la satigon.
Tio, kio incitegis la junan virinon pli ankoraŭ ol la malvarmeco de ŝia edzo, estis lia diskreteco.
Kiam ŝi konsentis edziniĝi kun li, ŝi nutris la malprecizan esperon, ke Fradeko kaj Herbeno faras unu solan viron. Ŝi kredis, ke la intimeco de la geedza vivo malligos la langon de Petro kaj naskos konfeson. Sed spite ŝiaj diplomataĵoj ŝi ne sukcesis.
Jen per indiferenta mieno ŝi faris al sia edzo pri lia estinta vivo tre malkaŝan kaj tre klaran demandon, al kiu li respondis sen embaraso, redirante la Fradekan historion, kiun ŝi sciis parkere; jen ŝi faris kelkan delikatan kaj diskretan aludon al iu juneca fariĝo, konita nur de ŝi kaj de Fernando. En tiuj okazoj neniam Petro ŝajnis kompreni; neniam li sin perfidis.