Kaj la juna virino interne koleris, pripensante, ke, de post kiam ŝi edziniĝis, ŝi estas ankoraŭ sur la sama loko, kiel en la epoko de gefianĉiĝo, kaj ke ŝi eĉ ne scias laŭ certa maniero, kia estas la viro, kies edzino ŝi fariĝis.
Pro tio, ĉar ŝin instigis la kolerego pro malsukceso kaj la espero al sukceso, ŝi metis malpli kaj malpli da singardo en siajn aludojn al la pasintaj fariĝoj.
Unue ŝi prenis kiel ĝeneralan temon nur la malmulte kompromitantajn memorojn pri ŝia plej maljuna infanaĝo. Sed iom post iom ŝi lasis diveni, ke la simileco de ŝia edzo kun Fernando multege pezis sur ŝia determino. De tio estis facile konkludi, ke la sento, kiun ŝi havis por Herbeno en la pasinta tempo estis certe pli fervora ol tiu, kiun oni havas ĝenerale por simpla bokuzo.
Petro memoru la ardon, kiun ŝi montris, kiam ŝi alsaltis al lia kolo en la glacia groto, li aldonu al tiu montro la dubojn, kiujn li certe sentis pri ŝia virgineco en la unua nokto de ilia geedziĝo, kaj certe la malfeliĉa junulo devos sin demandi, ĉu li ne estas por sia edzino nur la daŭriganto de malnova amkuniĝo.
Kredeble tiaj estis liaj suspektoj, ĉar li volis lumigi al tiu areo kaj peti klarigojn. Sed Reĝino, sentante, ke konfeso estus tro danĝeroplena tiel longe, kiam ŝi ne estos certa pri la personeco de sia edzo, sin ŝirmis malantaŭ malprecizajn frazojn, kaj fine lin frenezigis de varmegaj karesoj; ĉar tiu rimedo kelkafoje ankoraŭ sukcesis.
Tamen ĉiutage nova signo montris al ŝi, ke absoluta estas la identeco inter ŝia nuna edzo kaj ŝia iama amanto.
Kiel Fernando, Petro ŝategis aŭtomobilismon. Kiel Fernando, li estis unu el plej fervoraj anoj de la Esperanta Pariza grupo.
Kiel Fernando, li interesiĝis al ĉiuj sciencaj aŭ industriaj progresoj, al aerveturado, al senfadena telegrafo, al radioj X , al radiumo.
Kiel Fernando fine, li estis pasiplena al vojaĝoj; kaj li ne povis kaŝi sian ĝojon, retrovante la Herbenan bibliotekon plenan je libroj, landkartaroj, albumoj, fotografaĵoj, fine je ĉiuspecaj geografiaj dokumentoj, kiujn Beatrico senŝancele portigis en lian hejmon, kvazaŭ ŝi nur redonas tion, kio al li apartenas jam de longa tempo.
La sama identeco retroviĝis en la plej propraj, la plej intimaj ecoj de lia naturo. Ne nur la intelektaj kaj superaj bezonoj de Fradeko estis la samaj kiel tiuj de Herbeno, sed eĉ la pli malsuperaj gustoj de la junulo senĉese rememorigis al Reĝino la viron, kiun ŝi amis en la pasinta tempo, kaj kiun ŝi kredis ami ankoraŭ, amante sian edzon. Se ŝi deziris al li plezurigi, prezentante sur la manĝotablon nutraĵon de li ŝatitan, ŝi bezonis nur memori pri la gustoj de Fernando, kaj ordonis, ke la servistino preparu la kuiraĵon preferitan de ŝia iama amanto. Ŝi estis certa, ke Petro montros sian kontenton, ŝin gratulos pro ŝia afablaĵo, kaj komplimentos la kuiristinon pro ŝia sperteco.
Fine ne nur li havis la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn kiel Fernando, sed plie la saman temperamenton kaj la saman farton: kaj fariĝo okazis, kiu estis por sinjorino Fradeko luma montro, kaj al ŝi liveris la preskaŭ certigon, ke Petro kaj Fernando estas unu sola viro.
Ian tagon, ŝia edzo ŝajnis priokupata pro procentedono de monsumoj, kiam subite li prenis sian maldekstran polekson inter la granda kaj montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin faldis kaj malfaldis kun ardo, kiun nenio ĝustigis.
– La tiko de Fernando! ŝi ekkriis. Ha! tiun fojon, ci ne povas nei cian veran identecon! Pro tiuj vortoj, Fradeko ruĝiĝis, kvazaŭ li estus malkovrita kaj juste kulpigita de mensogo, kaj respondis balbutante:
– Depost mia infanaĝo, mi havas tikon tiel forte enradikigitan, ke ĉiuj miaj penadoj por ĝin malaperigi estis senfruktaj. Vane mi min observas kiel eble plej zorge, estas momentoj, en kiuj ĝi revenas malgraŭ mia volo. Mi deziris ĝin kaŝi al ci, ĉar mi scias, ke ĝi igas min ridinda. Jen estas kial ci vidis min konfuzita, kiam mi rimarkis, ke ci ĝin malkovras.
Reĝino havis geston de malkontento. Kiel ĉiam ŝia edzo lerte glitis for de ŝiaj manoj, kaj al ŝi donis klarigon sendube akcepteblan.
Tamen Petro ŝajnis kutimi al la konsekvencoj, kiujn neeviteble devis naski lia simileco kun lia bokuzo.
En la unuaj tagoj, ĉiufoje kiam la nomo Herbeno estis elparolita antaŭ la junulo, li sulkis la brovojn, dirante al ĉiuj, kiuj ĉeestis:
– La ideo, ke oni povas vidi en mi viron alian ol min mem, estas por mi netolerebla.
Sed iom post iom tiu sento ŝajne malplifortiĝis, kaj eĉ, post la decido, kiun li prenis en tiu epoko, tute malaperis.
Ian tagon Maziero plendis en lia ĉeesto pri la lacigoj, kiujn al li okazigas lia banka firmo, depost kiam lia baptofilo ne ĉeestas plu por lin helpi en liaj laboroj. En momento kiam alvenas la maljuneco, kiam li plej forte bezonas havi fidindan anstataŭanton, kiu estus kvazaŭ lia samulo, en tiu momento mem la Fatalo lin senigas je Herbeno.
– Sinjoro Maziero, ĉu vi volas fari al mi grandan plezuron? demandis Petro.
– Se tion mi povas, ĝi estas konsentita.
– Dum mia tuta vivado, mi havis ageman ekzistadon tute dediĉitan al laborado. Post la morto de mia praonklo, dank’ al la riĉeco, kiun al mi donis lia heredaĵo, mi pasigis preskaŭ du jarojn en traveturadoj tra Eŭropo. Poste mi edziĝis. Kiam mi revenis el mia geedziĝa vojaĝo, mi utiligis mian libertempon, vizitante kaj ekzamenante kiel eble plej detale la muzeojn kaj la diversajn monumentojn de Parizo. Sed nun la senlaboreco pezas sur mi: mi faras nenion, kaj mi enuas. Sed dum dek jaroj mi zorge studis la bankajn aferojn. Laŭ mia opinio, mi ilin konas sufiĉe bone por anstataŭi vian baptofilon, kaj ne lin tro malsuperi. Cetere, direktite de vi, mi rapide lernos tion, kion mi povas ankoraŭ nekoni. Kion vi diras pri mia propono?
– Mi ĝin akceptas sen ia ŝanceliĝo; ĉar ĝi min tute kontentigas. Morgaŭ, se vi volas, mi vin prezentos al la oficistaro. Tuj kiam vi tion deziros, vi komencos vian oficon.
La morgaŭon mem Petro sin lokis en la oficejon iam okupitan de Fernando.
Sed depost tiu momento lia personeco komencis droni.
Efektive oficistoj kaj klientoj, precipe klientoj, rekonante la junulon, kun kiu en la pasinta tempo ili rilatis pro financaj aferoj, diris al li, pasante:
– Bonan tagon, sinjoro Herbeno.
En komenco, Fradeko volis kontraŭstari.
– Vi eraras, li respondis. Mi ne estas Herbeno; mi nomiĝas Fradeko.
– Jes, jes, mi scias: oni al mi rakontis vian historion. Estas vere strangega tia simileco. Sed por mi ĝi ne valoras, kaj vi ĉiam estos sinjoro Herbeno.
Kaj tuj kiam Petro turnis sian dorson, li ĉiumomente aŭdis tiun dialogon:
– Ĉu vi kredas al tiu fantazia aventuro?
– Malfacile; kaj vi?
– Estus malspritulo tiu, kiu ĝin akceptus. Pro tio, mi ne ŝanceliĝis, kaj al li komprenigis, ke li ne min erarigas. Vere li estas tre forta knabego.
Tial ke tiu sceno rekomenciĝis dekfoje dum la tago, Fradeko laciĝis; kaj komprenante, ke oni ne povas kontraŭbatali la supermezuran premadon de la publika opinio, li fine akceptis tiun situacion, kaj ne ŝajnis tro suferi pro ĝia strangeco.
Kaj eĉ kiam nova kliento petis de oficisto:
– Ĉu sinjoro Herbeno ĉeestas? se okaze Petro tie troviĝas, li tuj alpaŝis al la vizitanto, dirante:
– Kion vi deziras peti de li?
La sama afero okazis ĉiujn vendredojn vespere, en Sorbono, ĉe la kunvenoj de la Esperanta Pariza grupo, aŭ en ĉiuj aliaj lokoj, en kiuj renkontiĝas la adeptoj de la nova lingvo. Krom eble la prezidanto kaj la anoj de l’ estraro, kiuj pro sento de alta konveneco daŭrigis doni al Petro la nomon, per kiu li volis, ke oni lin nomu, la simplaj anoj, kiuj ne havis la samajn motivojn kiel la altranguloj, retrovinte antaŭ siaj okuloj la malnovan fondinton de la Pariza grupo, ne povis ne ekkrii, kiam ili prezentis al li la manon: