Выбрать главу

– Aŭskultu min; mi ne akceptas partigon. Jam en la pasinta tempo mi cin avertis pri tio. Ci ne volis min aŭdi. En tiu epoko mi povis fari nenion; do mi estis devigata toleri cian kapricon. Sed nun, tial ke mi havas rajtajn privilegiojn, mi scios ilin valorigi kaj uzi.

– Kion signifas tiu patoso? Ci diras, ke en la pasinta tempo ci avertis Herbenon, ke ci ne akceptas partigon. Sed tiam ... Krimulino! ekkriis Fradeko, rapidante al Reĝino terurita, kun pugnoj streĉitaj, kun kongestita vizaĝo, timeginda pro kolerego; krimulino! ci estis lia amantino! Ha! mi tre bone rimarkis, ke ci ne estis plu virga, la vesperon de cia edziniĝo!

Sed la juna virino, kiu ne kredis, ke tiu kolero estas sincera, rapide rekonsciiĝis kaj respondis ironie:

– Kredeble ci tion sciis tiel bone kiel mi. Ĉu ci ne estas la sola homo, kiu ne povas min riproĉi pri tio? Aŭdante tiujn vortojn, Petro sentis, ke lia kolerego subite kvietiĝas.

Li metis sian manon sur siajn okulojn, rapide eliris, kaj kuris al sia laborĉambro, en kiu li sin enfermis.

Du horojn li restis en ĝi, enprofundiĝante en siaj pensadoj. Kiam li sin levis el la apogseĝo, en kiu li duonkuŝis kun kapo en manoj, li sin direktis per neŝanceliĝanta paŝo al la ĉambro de Reĝino. Estis videble, ke li prenis energian kaj nerevokeblan decidon.

Sinjorino Fradeko troviĝis ankoraŭ en la loko, en kiu ŝin lasis ŝia edzo. Ŝi same longe pripensadis. Por scii la veron, ŝi ludis sian lastan atuton. Kio devenos de tiu eble iom tro bravega provo?

– Reĝino, diris Petro sen kolero, respondu al mi sincere.

– Mi malamegas la mensogon, respondis la juna virino vivege, escepte tamen kiam ĝi estas trudita de situacio tiel danĝeroplena kiel la cia, ŝi aldonis, por korekti per tiu afablaĵo tion, kion ŝia senpripensa respondo povus enhavi da ofendeco por ŝia edzo.

– Nu, rediris Petro, se viro alia ol mi estus petinta de ci cian manon, ĉu ci estus konfesinta al li cian estintecon?

– Virino tia, kia mi estas, respondis fiere Reĝino, ne sin donas dufoje. Se tamen cirkonstancoj pli fortaj ol mia volo min estus devigintaj edziniĝi kun viro alia ol ci, mi ne estus lin trompinta. Ha! mi min konas tre bone. Mi estas amanta kaj ĵaluza ĝis frenezeco. Eble la pasio povos min instigi al krimo. Sed mi havas tro da malhumileco por min malaltigi por profito ĝis malkuraĝaĵo.

Fradeko fikse rigardadis sian edzinon. Li legis en okuloj de Reĝino esprimon de tia sincereco, ke li sin sentis konvinkita. Tiam li respondis:

– En tiaj kondiĉoj, ci estis prava antaŭ ne longe: mi ne povas cin riproĉi pri tio, kio okazis. Ne kun mi ci edziniĝis, sed kun Herbeno. Tial ke ci estis cia amantino, ci por li sola taŭgis. Ci volis ripari cian kulpon, kaj estas mi tiu, kiu toleras la konsekvencojn de tiu riparo. Tial ke ci ne kredas, ke ci min trompis, ci ne estas kulpa kontraŭ mi. La juna virino aŭskultis, muta pro miro.

Petro daŭrigis:

– Kion mi diros? Ĉiam tiun eternan frazon jam mil foje eldiritan: “Mi ne estas Herbeno.” Parolante, Fradeko rigardis floron de l’ tapiŝo.

Reĝino lasis flirti sur siaj lipoj rideton de nekredemo.

– Ci respondos kiel ĉiam, daŭrigis la junulo, per rideto ... Nu! kion mi diris? ekkriis Petro, kiu, relevante la kapon surprizis tiun rideton, kiun Reĝino ne havis tempon malaperigi.

– Sed, amiko mia, kial ci obstine volas cin aliformigi en alian homon. Ci tion faru por la publiko, por la administracio, la afero estas akceptebla; sed por ni, por mi precipe, kiu cin konis tiel intime, tia provo ne povas sukcesi. Kiam oni deziras ŝajni alia persono, ol oni estas reale, la unua kondiĉo estas ne havi tikon, kiu perfidas. Dum Reĝino parolis, ŝi eltiris el albumo fotografaĵon de Fernando; poste prenante sur la kameno en velura kadro fotografaĵon de Petro, ŝi prezentis la du portretojn al sia edzo dirante:

– Rigardu kaj komparu. Fradeko prenis la du objektojn, kaj ilin atentege ekzamenis, dum lia edzino daŭrigis:

– Ci vidas. Se la pozoj kaj la vestoj ne estus malsamaj, mi estus tre embarasita por scii, kiun el tiuj du fotografaĵoj mi devas remeti en albumon; kaj kiun, en ĝian kadron. Kiam oni volas ludi konvene sian rolon, oni devas unue ŝanĝi la ŝajnon de sia vizaĝo. Sperta aktoro aliformigas sian kapon, por ke ĝi similu la kapon de persono, kiun li devas reprezenti. Ne zorgante pri tiu grava punkto, ci estis malprava. Tio pruvas, karulo, ke oni ne povas pripensi pri ĉio.

Fradeko respondis nenion, kaj daŭrigis kompari la du fotografaĵojn.

– Estas vere, li diris post momento; ĝis nun mi ne studis tiujn du portretojn kun la atento, kiun ili meritas: kaj la absoluta simileco de tiuj du figuroj montras al mi, ke estas neutile pli longatempe protesti. Ĉar ni supozu momente, ke mi estas vere Herbeno ĉenrompinta, mortkondamnita kaj ekzekutota se bedaŭrinde mi estas rekaptita, kia devas esti mia sintenado en tia danĝero? Ĝi estas: certigi al ĉiuj homoj, eĉ al miaj amikoj, eĉ al mia edzino, precipe al mia edzino, ke mi estas Fradeko; diri la samajn vortojn, havi la saman sintenadon, kiujn dirus kaj havus la viro, kies nomon mi prenis; kaj koleregi, kiam oni nomas min Herbeno; unuvorte fari ĝuste tion, kion mi faras. En tiaj kondiĉoj, estas neeble, ke la vero montriĝu. Ĉu mi estas Petro? ĉu Fernando? Tion neniu scias krom mi. Sed ci kaj ciaj amikoj havas neniun fundamenton, sur kiun vi povas apogi vian konvinkon, ĉar tio, kio konvenas al unu, konvenas al alia kun tiom da verŝajneco.

– Fine ekkriis Reĝino, ci do konfesas, ke ci estas Fernando! Petro havis skeptikan rideton.

– Se mi estas Fradeko, li respondis, mi ne povas konfesi, ke mi estas Herbeno, tial ke tio ne estas vera: kaj se mi estas Herbeno, mi ne povas ankaŭ ĝin konfesi, tial ke mia vivo estas minacita. Pro tio, mi forlasas kontraŭstaron, kiun mi rekonas neutila. Laca pro batalo, dezirante havi pacon, mi konsentas fariĝi la viro, kiu plej plaĉos al ci: Petron aŭ Fernandon elektu.

– Jen estas, laŭ mia opinio la sola afero farebla de ci: ĉar ci devas kompreni, ke tia komedio ne povas senfine daŭri.

– Nun mi petas de ci unu solan komplezon; promesu, ke ci min plezurigos pri tiu punkto. Neniam parolu pri estinteco, neniam veku memorojn, neniam aludu al fariĝoj, kiuj povus esti nur dolorigaj por mi.

Komprenante, ke ŝia edzo volas paroli pri tiu terura sceno de amrompo, kiu kaŭzis tiom da malfeliĉaĵoj, Reĝino respondis kun rideto plena je mistereco:

– Cian deziron mi kontentigos. Mi certigas, ke neniam ci havos motivojn por plendi pri mi.

La interparolado estis finiĝinta. Petro rigardis horon en horloĝo.

– Sed malfruiĝas, li diris, kaj ci ne estas ankoraŭ preta: ci tamen scias, ke tiun vesperon estas festo ĉe sinjoro Maziero.

– Post kvin minutoj ni povos eliri, respondis Reĝino, enirante en sian tualetejon.

Sed ŝi havis multe da malfacileco por butonumi siajn ŝuojn kaj alligi sian ĉapelon, tiel forte tremis ŝiaj manoj pro miro kaj kontento.

Fine ŝia edzo konfesis, ke li estas Fernando. Antaŭ momento, vidante tiun teruran koleron, kiu ekkaptis la junulon, ŝi sentis, ke dubo naskiĝas en ŝia cerbo; sed ĝi poste mortis tre rapide. Nun ĉio estas tute finita.

Dank’ al maltimega provo, kiu povis kosti al ŝi tre kare, Reĝino fine sukcesis elirigi Petron el lia muteco, kaj eltiregi el li lian sekreton. Ŝi sentis ke Fradeko ŝin malpardonas pro ŝia venko. Tamen la juna virino ne supermezure ĉagreniĝis pro tiu nova sintenado. Ŝi esperis, ke, dank’ al tempo kaj dank’ al multaj afablaĵoj, ŝi malaperigos el lia koro tiun bedaŭrindan impreson.

Nun, tial ke ŝi konas la veron, ŝi decidis, ke ŝi estos obeema al sia edzo, ne lin turmentos plu, ne lin embarasos per maldiskretaj demandoj, neniam aludos al la estinteco, kiu povas esti por li nur doloriga, fine fariĝos lia kunkulpantino pri la nova personeco, kiun vestis Fernando.