– Ho! tion? neniam! Ci min mortigos, se ci volas: sed mi ne parolos.
– Kiel ci volos. Mi faris ĉion, kion mi povis. Se mi ne sukcesas, mia konscienco povos neniel min riproĉi pri tio. Nun mi volas resti sola. Eliru.
En ŝia maltima entrepreno Reĝino estis plene malsukcesinta. Ŝi, kiu estis tiel certa, ke ŝi venkos, revenis al sia ĉambro, venkite.
Ŝi lasis sin fali sur kanapon, kaj ekkriis ploregante:
– Estas finite! Li ne min amas plu: al mi restas nur morto. Jam unuan fojon en Sèvres , kiam lia pasio estis satigita, li volis min forlasi. Pro ĵaluzeco, por ke li ne apartenu al alia virino, mi eble kunlaboris per mia silentiĝo por lin kondamnigi. Certe mi komprenas, ke li min riproĉegis pro tio, kaj ke li volis sin venĝi: li estis rajtigita al tio. Sed ho ve! per kia lerteco, per kia krueleco, li preparis sian venĝon. En Svisujo mi kredis, ke li min pardonis. Tio min multe mirigis; sed li ŝajnis tiel sincera. Do li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto. Ha! li ne sin perfidis! Kun pacienco de araneo li atendis, tre sciante, ke la necerteco, en kiu mi estis, naskos en mi incitegon, kiu min instigos min perfidi mem.
Reĝino sentis, ke ŝia gorĝo estas seka, kaj ŝia lango algluita al ŝia palato. Ŝi prenis akvoplenan karafon, plenigis glason, kaj ĝin englutis senpaŭze.
– Sed fine, ŝi rediris, kial li tiel forte deziras, ke mi igu publika mian estintan konduton? Se mi parolas, se, dank’ al mia konfeso, li povas pruvi sian senkulpecon, repreni sian veran personecon, unuvorte refariĝi Herbeno, li samtempe fariĝas bigamiulo. Kian profiton li povas eltiri el tiu malkaŝo? Subite la malfeliĉulino frapis sian frunton.
– Jen estas la klarigo, ŝi ekkriis, ridante per maldolĉa rido. Kiel malsprita mi estas, ne tion diveninte pli frue! Mia edzo ne intencas, neniam intencis refariĝi Fernando. La personeco de Petro estas nun algluita al lia haŭto, kvazaŭ ĝi estus Nessa tuniko: li ne povas ĝin tiregi kaj samtempe ne ŝiregi sian karnon. Kiel li diris antaŭ du semajnoj: “Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, leĝe mi estas Fradeko.” Sed kiam mi estos pruvinta, ke eble juĝa eraro estas farita, Eduardo petos, ke oni rekomencu la proceson. Tial ke necese estas, ke la kulpigito sin prezentu mem, oni presigos en ĵurnaloj noton, sciigantan al la ekzilito, kiu forkuris el Noumea , ke la kondamno, kiu lin frapas, estas momente haltigita, kaj ke li povas reveni, havante nenion por timi. Kompreneble Fernando ne sin prezentos, tial ke li estas Petro. Post pli-malpli longa prokrasto oni estos devigita konkludi, ke li estas malviva. Oni redaktos lian mortakton. Tiam Beatrico, fariĝinte vidvino, povos denove edziniĝi.
Aliparte mia edzo, sin apogante sur miajn konfesojn mem, kiuj montros, ke li edziĝis kun malnobla virino, petos la eksedziĝon kaj ĝin ricevos sen malfacileco.
Kaj kiam li estos libera, nenio malhelpos, ke por la dua fojo li denove edziĝu kun sia unua edzino.
Ĉar li ĉiam amas ŝin; li ŝin amegas pli ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Kun kia respektoplena amemo li parolis pri ŝi antaŭ momento.
Kiam mi min malaltigis ĝis la propono de partigo, de tiu partigo, kies nur ideo min frenezigas pro ĵaluzeco, li mem ne ĝin akceptis. En la pasinta tempo li sen ia skrupulo min faris sia amatino. Kun virino tia, kia mi estas, ĉu oni bezonas sin ĝeni? Sed kun Beatrico la afero estas tute malsama. Li ne kuraĝus fari al ŝi tian proponon: ĉar, kvankam ŝin amante, li volas tamen ŝin estimi, kaj la sola edziniĝo povas kontentigi tiun duoblan deziron.
Mi lin ĝenas; kaj li min eligas. Dum kelke da tempo la juna virino revis silente, direktante fikse sian rigardon al kandelabro, kiun ŝi eĉ ne vidis.
– Certe, ŝi daŭrigis, tiu kombino estas majstre elpensita. Sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto. Se ci imagas, ke mi lasos min treni al ĝemonioj, ke mi lasos enterigi min vivan kiel Roman Vestalon, ci eraras. Mi mortos; tio estas neevitebla: sed mi ne mortos sola. Ha! Fernando, la sango de Beatrico refalu sur cian kapon; ĉar kiam ci min repuŝis antaŭ ne longe, ŝian mortsentencon ci mem samtempe subskribis! Reĝino sin lasis fali sur sian liton. Dum la tuta nokto ŝi ploregis, malsonorigante en sia kapkuseno la raŭkajn kriadojn, kiuj eliĝis el ŝia gorĝo.
Matene, post kiam sinjorino Fradeko estis lavetinta per malvarma akvo sian vizaĝon ŝveligitan de larmoj, ŝi sin vestis kaj veturis al Sèvres .
Kiam ŝi alvenis al la kampodomo, ĝin obstrukcis la embarasoj de duobla translokiĝo: ĉar la morgaŭon sinjoro Ĵakemaro devos okupi sian novan bienon.
Ĉiuj mebloj apartenantaj al Maziero estis transportotaj al Vaucresson .
Tiuj, kiuj devenis de la heredaĵo de fraŭlino Delanjo estis dividitaj laŭ du egalvaloraj partoj, kaj lotitaj. En la lotaĵo destinita por Reĝino troviĝis la fama entomologia kolekto, al kies kreo partoprenis, en sia infanaĝo, Eduardo, Juliino, Beatrico, Fernando, kaj fine ŝi mem.
– Ha! ŝi ĝemis, rigardante la vitrohavajn skatolojn, en kiuj metode liniiĝis papilioj kaj skaraboj, en tiu epoko mi amis, mi esperis, mi estis feliĉa. Hodiaŭ mia vivo estas rompita; restas al mi nur la morto.
Ĉar nun ŝia decido estis prenita nerevokeble. Ĉu tiun sekreton, kiu hodiaŭ faras ŝian tutan forton, ŝi povos senfine konservi en la plej intimaj faldoj de sia konscienco? Tio estas malmulte ebla. Pli-malpli frue, per ia aŭ per alia rimedo, Petro ŝin devigos sin perfidi mem. La amo, kiun ŝia edzo iam sentis al ŝi, neripareble forflugis. Esperi, ke en la venonta tempo ĝi revenos, estas malsaĝaĵo. Sen tiu amo, kiam ŝi vidos Beatricon amitan kaj feliĉan, ŝia vivado fariĝos nur malrapida agonio. Ĉar la morto estas neevitebla, ĉu ne pli taŭgas tuj fini la vivon? Almenaŭ memmortigo povos satigi ŝian venĝon, ebligante, ke ŝi altiros kun si en la tombon sian malamegitan konkurantinon.
Tamen kiam ŝi pripensis al tio, restaĵo de instinkto ribelis en ŝi: kaj ŝi ekkriis, prezentante sian pugnon al la nevidebleco:
– Ha! sin mortigi, kiam oni estas dudekdujara, kiam oni amas vivon, estas abomene, estas abomene! Sed tiu momento de malfortiĝo malmulte daŭris. Ŝi viŝis siajn okulojn, sin rigidigis kontraŭ la sufero, kaj marŝis per neŝanceliĝanta paŝo al la dometo loĝita de l’ ĝardenisto.
En tiu loko, same kiel en aliaj, ĉio estis en malordo.
– Ha! sinjorino, ekkriis Ĝertrudo, rekonante sian junan mastrinon, vi vidas, ke ni estas enkasigantaj niajn meblojn por iri al Vaucresson . Kiel estas bedaŭrinde, ke mia kompatinda Filipo ne tie ĉi ankoraŭ ĉeestas.
Per angulo de sia antaŭtuko la malfeliĉa patrino viŝis larmon.
– Ĝuste por al vi paroli pri via filo mi estas veninta, respondis Reĝino. Antaŭ kiam mi veturos Svisujon, mi al li donis por gardi paperujeton, kiu enhavis diversajn paperojn, kiujn mi timis perdi. Mi tre dezirus scii, kio ĝi fariĝis.
– Nenio estas pli facila, sinjorino. Ĉion, kio apartenis al mia plendinda infano, mi metis en grandan keston. Vi povos ĝin malfermi; kaj tre certe vi trovos en ĝi tion, kion vi serĉas. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo. Ĉu vi volas, ke mi vin helpu?
– Danke. Vi estas sufiĉe okupata. Mi tre scios fari mem tiun malgrandan laboron.
Reĝino supreniris, malplenigis tute la keston, eltirante ĉiun objekton unu post la alia: sed ŝi vidis nenion.
– Kredeble li ĝin kaŝis en loko konita nur de li, murmuris la juna virino, Tial ke li mortis, ne konigante al iu ajn sian sekreton, ne estas danĝero, ke tiu dokumento estos iam malkovrita.
Ŝi malsuprenirante kruciĝis denove kun Ĝertrudo.
– Nu, sinjorino, ĉu vi trovis? demandis la ĝardenistino.
– Jes, tre bone, respondis sinjorino Fradeko.