Poste, per indiferenta voĉo:
– Ĉu ĉio, kio apartenis al Filipo, troviĝis en tiu kesto? Ĉu vi ne metis ion alian en alian lokon?
– Ne. Mi ĉion kolektis en tiu skatolo por esti certa, ke mi nenion perdos. Ĉiuj tiuj objektoj estas por mi tiom da relikvoj. Mi deziregas ne ilin forlasi.
Kaj dum Ĝertrudo parolis, ŝi ekzamenis Reĝinon.
– Kiel pala vi estas, ŝi rimarkigis. Ĉu vi estas malsana?
– Ne; certe mi sentas min iom malsaneta; sed tio havas neniun gravecon.
– Eble tio devenas de bubeto, kiu volus eniri en mondon?
– Mi ne kredas, mia bona Ĝertrudo.
– Ho ve! pensis sinjorino Fradeko, kiam ŝi estis sola, Fernando volis infanon. Se mi estus povinta ĝin doni al li, pro amo al la filo, li estus devigata konservi la patrinon.
Antaŭ kiam ŝi forlasos la vivon, Reĝino volis revidi unu fojon ankoraŭ ĉiujn lokojn, en kiuj fluis ŝia infanaĝo. Ŝi refaris malrapide, paŝon post paŝo, la malĝojan pilgrimon, irante el la legoma al la plezura ĝardeno, trairante, retrairante la pordeton, kiu komunikigis la du bienojn, tiun pordeton, tra kiu Fernando kaŝe penetris, kiam li eniris en ŝian hejmon.
Poste ŝi supreniris al sia fraŭlina ĉambro. Sed ĝi, same kiel la tuta cetero de la domo, estis obstrukcita de dispecigitaj mebloj, de pakoj, de kestoj senorde ĵetitaj sur la plankon, kiu same malaperis sub amaso da malpura pajlo kaj da ŝiritaj paperoj.
En la loko, en kiu troviĝis ŝia lito, tiu lito, kie Fernando kaj ŝi sin estis amintaj unu la alian, translokigisto kun nigraj manoj, kapvestite de grasplena ĉapo, atendis, sidante sur korbo, ke lia kamarado resupreniru. Li estis tirinta el sia poŝo mallongan pipon gutetantan pro la nikoteno ĝin sorbanta; kaj dum li elspiris larĝajn plenbuŝojn de malbonodora fumo, li kraĉis sur la pargeton.
Reĝino sentis, ke ŝia koro naŭziĝas. Ĉio finiĝis, ĉio forflugis, eĉ la revo, eĉ la pasinta idealo.
Kaj ŝi restis en tiu loko, kun rigardo fikse direktiĝanta al tiu naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn.
En tiu momento la translokigisto alpaŝis al ŝi, kaj montrante tra la fenestro veturilon plenan de la mebloj, el kiuj konsistis ŝia lotaĵo:
– Ĉu mi devas konduki tion al Vaucresson ? li demandis.
– Ne tion faru. Kontraŭe portu tiun meblaron en la hejmon de sinjoro Fradeko.
– Tre bone, sinjorino. Reĝino ne havis plu ion por fari en Sèvres . Ŝi do denove envagoniĝis, kaj revenis Parizon.
En la hejmo de sinjorino Fradeko vespermanĝis tiuvespere la tuta familio.
Ĉiuj mebloj devenantaj de la heredaĵo de ŝia onklino estis amase metitaj en preskaŭ malplenan ĉambron, aliformigitan pro la cirkonstanco en meblokonservejon. Sur tablo la kartonskatoloj de la insektaro koloniĝis. Reĝino intencis tion ordigi post kelke da tagoj.
Je la sepa, Maziero alvenis sola.
– Ĉu Petro ne vin akompanas? ŝi demandis.
– Li estis detenita de grava laboro por likvidado, kiu ne povas toleri prokraston. Li petas de vi ĉiuj, ke vi lin senkulpigu, ĉar ni estos devigitaj vespermanĝi sen li.
Oni altabliĝis. Post la vespermanĝo:
– Se vi bonvolas iri al la salono, diris Reĝino, mi en ĝi prezentigos la kafon. Senkulpigu min, ĉar mi vin delasas; sed mi bezonas doni kelkajn ordonojn. Post unu minuto mi revenos.
Kiam la kvar kunmanĝantoj estis solaj:
– Ĉu vi rimarkis la strangan sintenadon de Reĝino, demandis Eduardo, sin turnante al la bankiero, kaj lin altirante al angulo de l’ ĉambro. Vere se ni ne estus tiel intime amikligitaj al ŝi, nin prave povus ofendi la preskaŭ malĝentila maniero, per kiu ŝi nin akceptis.
– Mi ĵus estis ekfaronta la saman pripenson, respondis la bankiero. Dum la vespermanĝo, mi ŝin observis: ŝi ne ellasis tri parolojn; ŝia vizaĝo ŝajnis kuntirita; kiam ŝi rigardis Beatricon, ŝiaj okuloj pafis flavajn fajrerojn. Kun karaktero tia, kia estas la ŝia, pasia, malmodera, kaj puŝanta ĉion ĝis ekstremo, mi konfesas, ke mi ne estas trankvila.
– Ĉu la foresto de ŝia edzo ne ŝin ĉagrenis?
– Tio estas neebla. La motivo, kiu malhelpis, ke Petro ĉeestu ĉe la manĝo, ne estas unu el tiuj kaŭzoj, kiuj povas kolerigi virinon. Ne: ekzistas alia afero. Vi estis prava antaŭ kelkaj tagoj. Eble Fradeko sin montras iom tro afabla al sinjorino Herbeno; kaj Reĝino malsaniĝas pro ĵaluzeco.
La du interparolantoj silentiĝis, ĉar la dommastrino revenis, akompanante la servistinon, kiu portis larĝan pleton plenan de fumiĝantaj kaftasoj.
Tuj kiam sinjorino Fradeko sin estis levinta el la manĝotablo, ŝi rapide sin direktis al la ĉambro, en kiu troviĝis la entomologia kolekto.
– Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. Lia ĉeesto min ĝenus. Pro tio, mi utiligos tiun foreston. Tiuvespere Beatrico kaj mi ni mortos ambaŭ.
Poste per rapida rigardo ekzameninte la skatolojn unu post la alia, ŝi malfermis la trian. Anstataŭ enteni koleopterojn, ĉi tiu enhavis tutan ilaron de kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, korkolignaĵojn kaj ĉiuspecajn pulvorojn.
Post unu minuto da serĉadoj, ŝi malkovris malgrandan paketon, sur kiu estis skribitaj tiuj vortoj:
Arsenoza acido.
Reĝino utiligis tiun treege toksan salon, por ĝin surŝuteti sur siajn kolektojn, kaj tiamaniere detrui la parazitojn, kiuj povus ilin difekti.
Ŝi prenis la paketon kaj revenis en la manĝoĉambron.
– Alportu ĉi tien la kafon, ŝi diris al la servistino. Mi plenigos la tasojn kaj ilin sukeros mem; ĉar mi sola konas la gustojn de miaj kunmanĝantoj.
Tuj kiam la servistino estis elirinta, sinjorino Fradeko ŝutis unu duonon de la blanka pulvoro en unu el tasoj, kaj la alian duonon en alian tason, rimarkante tre atente la lokon, kiun tiuj du tasoj okupas sur la pleto. Poste ŝi rapide metis sukeron en ĉiujn tasojn, por ke, kiam la servistino revenos, alportante la kafujon, ŝi ne povu ion rimarki.
– Donu, ŝi diris al tiu knabino. Ŝi plenigis mem duone unu el tasoj preparitaj de ŝi, la alian trikvarone, kaj la ceterajn, tiujn, kiuj enhavis nur sukeron, ĝis la rando, kun elverŝo en la subtaso.
– Tiamaniere, ŝi pensis, mi sen malfacileco povos ilin rekoni. Mi scias, ke ĝenerale Beatrico trinkas vespere nur duonon da taso. La alia, tiu, kiu estas trikvarone plena, estos por mi.
Sinjorino Fradeko plenumis sian mortigan agon malvarme, ne tremante. Ŝiaj korpremoj, ŝiaj senkuraĝecoj, ŝiaj instigoj al sovaĝa malamo, ĉio ŝajnis malaperinta. Alveninte al la periodo de la plenumado, ŝi retrovis spiritliberecon, pri kiu ŝi unua estis mirigita.
La grandegeco de l’ malespero enhavas tiajn kvietecojn.
Kiam la servistino, metinte la pleton sur tableton, estis elirinta:
– Mi vin servos, sinjoro Maziero, ŝi diris. Kaj ŝi prezentis al la bankiero unu el plenaj tasoj.
– Mi dankas vin, diris la maljunulo; sed en ĝi troviĝas multe tro da kafo. Depost kelkaj monatoj, min ĉiunokte maltrankviligas inkubsonĝoj, kiuj min lacigas. Mi ne bezonas trinki ekscitaĵojn.
Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino fikse rigardis sian interparolanton. Ŝi memoris la teruran scenon, ĉe kiu ŝi ĉeestis antaŭ sia edziniĝo. Ĉu ĉiujn vesperojn ŝia malnova amiko estas turmentita de tiel perfortaj krizoj de pentego? Sed ŝi ne havis tempon por longatempe pripensi, ĉar Maziero diris, montrante la duonplenan tason:
– Mi prenos ĉi tiun.
– Ne, ne, ekkriis sinjorino Fradeko kun akcento de teruro, kiun ne pravigis la sensignifa pripenso de l’ bankiero; ne prenu ĉi tiun: ĝi estas destinita por Beatrico, kiu vespere trinkas ĝenerale tre malmulte da kafo.
En ĉiu alia cirkonstanco, la bankiero ne estus insistinta. Sed memorante la frenezan mienon de Reĝino dum la vespermanĝo, konstatante la teruron, de kiu ŝi ŝajnis okupita, li prenis mem la maldikan tason el porcelano, dirante: