Выбрать главу

– Se Beatrico havas tro da kafo en plena taso, ŝi ne estas devigata ĝin malplenigi ĝis fundo.

Elparolante tiujn vortojn, Maziero portis la sian al siaj lipoj.

Reĝino rapidis al li, kaj volis ĝin eltiregi, kriegante:

– Ne trinku, sinjoro Maziero, ne trinku! La bankiero haltis, direktis al la juna virino ankoraŭ pala pro kortuŝeco longan demandantan rigardon, kaj respondis per voĉo, kiun li penis igi kvieta, sed kiu tamen malforte tremis:

– Trankviliĝu, Reĝino; mi ne trinkos. Tiam alpaŝinte al tableto, sur kiu elmetiĝis la trinkvitraĵoj de likvorskatolo, li prenis karafeton de brando, ĝin malplenigis en florvazon, kaj post kiam li estis senfluidaĵiginta ĝin tre zorge, li en ĝin verŝis la kafon, kiu troviĝis en lia taso.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis lin agantan. Peza silento regis. Eduardo, Juliino kaj Beatrico ne kuraĝis komuniki unu al la alia la malprecizajn pensojn, kiuj ilin okupis.

Unua Reĝino ekparolis.

– Kial vi verŝas tiun kafon en tiun karafeton? ŝi diris.

– Por povi ĝin porti al mia laboratorio. Morgaŭ mi ĝin analizos.

– Kion do vi suspektas? demandis la juna virino per fiera voĉtono.

– Nenion, Reĝino. Mi kutimas kulpigi kaj eĉ suspekti iun, nur kiam mi ricevis certajn pruvojn. Sed fakto min mirigis. En via penso, tiu kafo estis destinata por Beatrico; kaj vi ŝajne volis min protekti kontraŭ tiu honesta trinkaĵo, kvazaŭ mi riskus la plej gravan danĝeron. Nur morgaŭ mi povos respondi al via demando.

Reĝino komprenis, ke ŝi estas pereonta. Efektive morgaŭ la bankiero, kiu estas tre sperta ĥemiisto, malkovros la ĉeeston de l’ arseniko. Tiam ŝin minacos la asizjuĝantaro kaj la ĝismorta malliberejo. La juna virino ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon.

– Nu, ŝi pensis, mi estas ankoraŭ venkita de l’ fatalo. Tre bone: mi mortos sola.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

– Sed almenaŭ la sekretoj pri la pasintaj fariĝoj malsupreniros kun mi en mian tombon. Neniam Fernando povos edziĝi kun Beatrico. Tio estos mia venĝo kaj mia konsolo.

Tiam tre laŭte:

– Vi estas malprava, donante tiom da graveco al infanaĵo, ŝi diris, sin turnante al Maziero. Ĉiu el vi trinku sian kafon sen ia timo: ĉar tie ĉi vi ne estas ĉe venenigistino. Rigardu: se vi timas, mi predikos per ekzemplo. Tiam elektante, inter ĉiuj tasoj, tiun, kiu estis plena nur trikvarone, ŝi agitis la fluidaĵon per sia kulereto, por ke la sukero povu plene solviĝi. Poste, lasante flirteti sur siaj lipoj enigman rideton, ŝi portis la kafon al sia buŝo, kaj ĝin englutis senpaŭze.

– Vi vidas, ŝi diris, remetante sur la tablon la tason tute malplenan, ke vi povas agi same kiel mi.

Sed neniu ŝin imitis. Atmosfero de teruro ŝajnis envolvi la kunmanĝantojn de Reĝino. La plenaj tasoj, tiuj, kiuj enhavis nur sukeron, restis sur la tablo, ne trinkite.

– Nun, diris la juna virino, sidiĝu kaj aŭskultu min; ĉar mi havas tre gravajn malkaŝojn por diri al vi. Mi eĉ estas feliĉa, ke mia edzo forestas; ĉar en lia ĉeesto estus neeble, ke mi parolu.

Impresite de la solena tono, kiun uzis Reĝino, la aŭskultantoj surprizitaj atendis. Eĉ la fariĝo, okazinta antaŭ momento, estis jam preskaŭ forgesita.

Subite la juna virino sentis, ke ŝia buŝo pleniĝas de akvo. Tio devenis de la veneno, kiu komencis sian agon. Rapide ŝi prenis sian poŝtukon kaj ĝin portis al siaj lipoj. Poste ŝi daŭrigis:

– Mia edzo ne nomiĝas Petro Fradeko; lia vera nomo estas Fernando Herbeno.

– Mi estis certa! ĝemis Beatrico.

– Tio estas neebla! ekkriis Juliino.

– Ĉu vi havas pruvojn? petis Maziero.

– Ĉu li konfesis? demandis Eduardo.

Tiuj kvar ekkrioj estis samtempe pafitaj. Kiam la silento iom reiĝis, sinjorino Fradeko daŭrigis:

– La vereco min devigas diri, ke li ne faris plenan konfeson. Sed, en la intimeco de la geedza vivado ... Dirante tre malrapide tiujn vortojn, Reĝino rigardis ridetante Beatricon, kiu paliĝis.

– Mi do diris, ŝi daŭrigis, ke, en la intimeco de la geedza vivado, estis neeble, ke li ne sin perfidu ĉiumomente. Ekzemple; ne nur Petro havas la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn, la saman karakteron kiel Fernando, sed plie li havas la saman farton kaj eĉ la saman tikon.

– La tikon de Leopoldo! ekkriis la bankiero, tiun kriplaĵeton, kiun mia baptofilo heredis de sia patro: ĉu vi estas certa pri tio?

– Mi konas tiun tikon depost sufiĉe longa tempo, por esti certa, ke mi ne eraras.

– Sed tiam, infanino mia, mi preskaŭ kredas, ke vi povus esti prava. Ĉar tiu nevola kaj nur nerva ekmovo havas por mi tiel grandan gravecon, ke ĝi nuligas la plej obstinoplenajn neadojn, kiujn povus fari via edzo, kaj eĉ la plej bone starigitajn ŝajnojn. Efektive ni povas ordoni al niaj gestoj, al niaj paroloj, eĉ al niaj rigardoj, tial ke ĉiuj tiuj agoj pli-malpli obeas al nia volo; sed ni ne povas ordoni al la patologiaj ekmovoj, kiuj havas malsanan kaj nur refleksan karakteron, ĉar ili ne estas komanditaj de nia voleco.

– Plie, daŭrigis sinjorino Fradeko, kiam Maziero estis fininta sian rimarkon, se mia edzo ne faris plenan konfeson, li preterlasis frazojn, kiuj laŭ mia opinio, havas preskaŭ la saman valoron ol plena konfeso. Ne pli longatempe ol antaŭ dekkvin tagoj, ĉu li ne diris: “Ni supozu, ke mi estas Herbeno, tion mi ne povas konfesi, tial ke mia vivo estas minacita de tiu konfeso.” Aŭdinte tiujn vortojn, ĉiuj ĉeestantoj tremetis, kaj rigardis silente unu la alian.

Reĝino daŭrigis:

– Do kvankam, se mi esceptas la tikon, pri kiu mi parolis antaŭ ne longe, mi ne povas alporti al vi materian kaj neprotesteblan pruvon, tamen mi ne ŝanceliĝas certigi; mi volus, ke vi partoprenu tiun konvinkon, nome: Petro Fradeko kaj Fernando Herbeno faras unu solan personon.

– Sed, rimarkigis la bankiero, impresita de la akcento de sincereco, per kiu tiu frazo estis elparolita, se via supozo estas ĝusta, kiamaniere ni povos akordigi tiun novan sciigon kun la aliaj informoj, kiujn ni jam ricevis. Memoru, ke via edzo havas ankoraŭ sian patron: mi mem vizitis tiun viron; kaj la rakonto farita de la patro konformiĝas laŭ tute identa maniero kun la rakonto prezentita de la filo. Plie mi skribis al lia iama firmomastro, sinjoro Morno, bankiero en Hongkong : kaj la respondo, kiun mi ricevis de mia angla kolego, plene certigis la klarigojn de Petro.

Reĝino volis daŭrigi; sed ŝia varmega lango ne povis elparoli unu vorton. Nesatigebla soifo ŝin konsumis.

– Juliino, ŝi petis, estu sufiĉe afabla por doni al mi akvoplenan glason.

– Kio estas en vi? Ĉu vi estas malsana?

– Tio havas neniun gravecon, ŝi diris, kiam ŝi estis trinkinta. Nun ĝi tute pasis.

– Fernando, ŝi diris, estas eble la plej eksterordinara viro, kiun portas la tero: ĉar li trovis rimedon por trompi la juĝistaron, la magistrataron, la publikon kaj nin mem: kaj neniu vidis klare ion en liaj ruzaĵoj.

– Krom mi, kiu neniam dubis, ĝemis Beatrico.

– Post kiam Herbeno forlasis Noumea ’on, daŭrigis sinjorino Fradeko, li trovas rimedon por reveni Eŭropon. Kiamaniere? Mi tion nescias. Sed fakte li revenas en ĝin: tio estas la sola punkto, kiu nin interesas. Li sin nomigas Alberto Gustavio, kaj elektas du nomojn, kiuj, kiel vi vidas, ne povas perfidi lian veran naciecon. Vojirante, li renkontas Petron Fradekon, kiu estas forpelita el la patra domo, kaj kiu trairas Eŭropon turiste. La du vojaĝantoj, kiuj havas samajn priskribojn (tiun detalon al mi certigis sinjoro Ĵakemaro mem), la du vojaĝantoj do sin amikalligas. Fradeko, estante ankoraŭ freŝe kortuŝita de komprenebla emocio, rakontas al sia kunulo la historion de sia vivo. Li bezonas havi konfidenciulon: kaj ni ĉiuj scias, kiel lerte Fernando sukcesis sin igi simpatia, kiam li volis ricevi la amikecon de sia interparolanto.