– Estas preskaŭ feliĉe, ke tiu malesperintino intencis venenigi Beatricon. Tiu saketo entenis proksimume unu gramon da pulvoro. Tial ke ŝi ŝutis duonon da ĝia enhavo en ĉiun el ambaŭ tasoj, ŝi do povis engluti nur kvindek centigramojn da jam dudekjara veneno, kiu, estante duone malkomponita de la malsekeco, kredeble perdis iom da sia iama tokseco.
En tiu momento, la servistino revenis, alportante la kuracilojn petitajn de Maziero.
Tuje la doktoro trinkigis de sinjorino Fradeko potencan vomilon, kiu post kelkaj minutoj produktis sian efikon, plenigante la ĉambron de forta ajla odoro.
– Tre bone, diris Maziero: tio pruvas, ke mi liberigis la stomakon el la tuta veneno, kiun ĝi enhavis. Jen estas kvanto, kiun ni ne povos plu timi.
– Mi dankas vin pro viaj flegoj, diris Reĝino kun tiu enigma rideto, kiu ne ŝin forlasis depost la komenco de l’ vespero; sed mi esperas, ke ili neutiliĝos. Estas neeble diveni la penegon de volo, kiun mi devis fari, por kaŝi la turmentegojn, kiujn mi toleris depost unu horo. Mi timis, ke oni min helpos, antaŭ kiam la veneno estos aginta. Nun tio min indiferentigas; ĉar estas tro malfrue.
– Ne, Reĝino, ne: ne estas tro malfrue, respondis Maziero: ni vin savos; mi havas pri tio tre rajtigitan esperon. Kaj dum la malsanulino, senproteste obeante la ordonojn de l’ doktoro, englutis solvaĵon el fera peroksido, ŝi murmuris:
– Kian malbonan servon vi faras al mi! Vi estus pli humana, lasante min morti. Ho ve! estas la pasio, ti’, kio min vivigis; estas la pasio, ti’, kio min igis krima; estas la pasio, ti’, kio min mortigas.
Kaj ŝi aldonis mallaŭte:
– Kaj tio estas justa.
En tiu momento, oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro. Ĝi estis Petro, kiu revenis, rapide avertite de l’ pordisto.
Kiam li troviĝis en la ĉeesto de tiu nerekonebla virino, kies korpo sur diversaj partoj kovriĝis de larĝaj nigraj makuloj, memorante, ke la lastan nokton li vidis ŝin tiel brilegan per juneco, beleco kaj amo, kaj ke li ŝin senkompate forpuŝis, li fariĝis laŭlitere idiota.
Neniu larmo ŝprucis el liaj okuloj. Eĉ sur lia vizaĝo pentriĝis neniu miro. Li nur sidiĝis sur seĝon, redirante senpaŭze kvindek fojojn sinsekve tiun simplan vorton:
– Neeble! neeble! neeble!
– Fradeko min mirigas, diris Klozelo al la bankiero. Li ne ŝajnas senti tre grandan ĉagrenon.
– Vi eraras, respondis Maziero. Tiu stato de bestigo estas kontraŭe la montro de la plej perforta malespero, kiun oni povas imagi. Pro tio mi opinias, ke en tiu momento estas prefere kaŝi al li la veron, kaj kredigi, ke lia edzino estas atakita de malsano certe tre grava, sed havanta nur naturan karakteron.
– Vi estas prava. Mi parolos al Juliino laŭ tiu senco: kaj mi estas preskaŭ certa, ke Beatrico opinios kiel vi.
Kvankam Maziero havis la titolon de doktoro, tamen, tial ke li ne kutime kuracis, por la mondumo li ne povis ŝajni serioza kuracisto. Pro tio li ne volis preni sur sin la respondecon de okazantaĵo, kiu eble estos mortiga, kaj li venigis la praktikiston, al kiu kutime sin turnis sinjorino Fradeko, kiam ŝi sentis kelkan negravan malsaneton.
Kiam ĉi tiu medicinisto estis alveninta kaj ekzameninta la malsanulinon:
– Ho! ho! mia kara kolego, li diris aparte al Maziero, ŝajnas al mi, ke ni troviĝas antaŭ kazo de ĥolero.
– Tia estas mia opinio, respondis la bankiero, kiun feliĉigis tiu eraro de diagnozo: ĉar dank’ al ĝi li povos pli facile kaŝi al la publiko kaj eĉ al Fradeko la misteran kaŭzon de tiu intima dramo.
– La simptomoj estas neerarigaj, daŭrigis la kuracisto. Oni povus ilin konfuzi nur kun tiuj, kiuj akompanas la venenigon per arsenoza acido. Sed mi kredas, ke en la cirkonstanco, kiu nin okupas, oni devas tute eligi tiun hipotezon.
– Absolute, mia kara kolego. Sinjorino Fradeko parto prenas vian klientaron; vi do konas ŝin: kaj vi scias, ke tiu juna virino, kiu edziniĝis antaŭ kelkaj monatoj kun viro, kiun ŝi amas, estas plene feliĉa kaj ne havas malamikon.
– Mi scias, mi scias: kaj se mi parolis pri tiu ebleco de venenigo, mi faris tion, nur instigite de profesia devo.
Poste li eliris, konsiliĝinte kun Maziero pri la plenumota kuracado.
Dum dekkvin tagoj sinjorino Fradeko restis balancita inter la vivo kaj la morto: sed iom post iom la krizoj malplifortiĝis kaj fine ĉesis. Ŝiaj fortoj revenis: kaj alvenis momento, en kiu ŝiaj kruroj, kiuj ĝis nun restis ŝvelintaj kaj doloraj, fine povis moviĝi kaj ebligi, ke ŝi stariĝu.
Fine post unu monato restis el tiu ne sukcesinta provo de memmortigo nur grandega laceco kaj senfunda malespero.
Kion ŝi faros nun? Kio ŝi fariĝos? Ĝis nun Beatrico, Klozelo, Juliino skrupule obeis la rekomendon faritan de Maziero; kaj ili ne malkovris al ŝia edzo la krimecon de ŝia konduto: sed ĉu ili ĉiam konservos saman sintenadon? Se Petro ekscias, ke ŝi minacis la vivon de Beatrico, li estas kapabla ŝin liveri al la juĝistaro, aŭ eĉ ŝin sufoki mem en krizo de kolerego.
– Certe mi ne timas la morton, ŝi diris; mi eĉ ĝin deziras: mi ĝin provis, sed ho ve! ne sukcesis: tamen mi ne volus perei de lia mano.
Kiam eĉ tiuj, kiuj ŝin ĉirkaŭas, estus sufiĉe grandanimaj por konservi interne de si tiun teruran sekreton, kiam eĉ ŝia edzo ne ŝin minacus de ia punego, ĉu ŝi povos kiel antaŭe daŭrigi sian vivadon meze de siaj familianoj? ĉu ŝi povos ĉiutage toleri la malestimajn rigardojn, per kiuj ŝi estos senĉese superŝutita?
– Ne, ŝi diris; tian turmentegon senhalte suferitan ne povus toleri miaj fortoj.
Pro tio, post kelkaj tagoj de pripensado, ŝi prenis nerevokeblan decidon.
– Tial ke mi ne povis malaperi en la morto, ŝi diris, mi malaperos en la vivo. Mi forkuros malproksimen; mi iros min kaŝi en lokon, kiun ili ne konos, en kiu min ne turmentos la vidaĵo de amo, kiu al mi apartenas, sed kiun oni ŝtelas de mi, por ĝin malŝpare doni al alia virino. Kaj ĉu oni povas scii? Eble post multe da tempo mi fine ĝin forgesos. Sed almenaŭ, ŝi aldonis (kaj dum ŝi parolis, en ŝiaj okuloj brilis sovaĝa malamo), mi kunportos kun mi la pruvojn, kiuj povus utili por rehonorigi Fernandon; kaj neniam li edziĝos kun Beatrico.
Tiam ŝi altabliĝis kaj skribis al sia edzo:
– Tial ke ci ne min amas plu, adiaŭ. Neniam ci min revidos.
REĜINO.
Kiam sinjorino Fradeko estis metinta en koverton tiun lakonan bileton, ŝi plenigis valizon per ĉiuj objektoj, kiujn ŝi povos bezoni: kaj ŝi metis en paperujeton la renttitolojn devenantajn de la heredaĵo de ŝia onklino. Tiuj monpaperoj, kiuj estis ŝia tuta posedaĵo, ebligis, ke ŝi havu modestajn certe sed fine garantiitajn vivrimedojn. Poste, ĵetinte malesperan rigardon al la apartamento, en kiu Petro kaj ŝi estis amintaj unu la alian, ŝi elhejmiĝis, kaj sin direktis al la Orléans ’a stacidomo.
Antaŭ kiam ŝi envagoniĝos, ŝi ĵetis en poŝtskatolon la letereton destinitan por ŝia edzo.
Kaj la lokomotivo fajfinte ŝin forportis al la nekonato.
ĈAPITRO DEKA
Depost longa tempo la horo por vespermanĝi jam estis sonorinta; kaj sinjorino Fradeko ne revenis. Petro febre alpaŝis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la manĝoĉambro.
– Mi esperas, ke okazis al ŝi neniu akcidento, li murmuris. Ŝi estas ankoraŭ tiel malforta. Tial ke hodiaŭ ŝi promenas ekstere por la unua fojo post sia resaniĝo, estus estinta singarde, se iu akompanus ŝin.
Kaj li daŭrigis sian interrompitan paŝadon.
Subite bruo de sonorilo aŭdiĝis.
– Ĝi estas ŝi! li ekkriis. Ĝi estis la poŝtisto, kiu al li alportis la leteron de Reĝino.
Rekonante sur la koverto la skribmanieron de sia edzino, Petro paliĝis kaj konfuziĝis, sentante, ke lin ekokupas antaŭsento de malfeliĉo. Li ĝin malfermis, kaj tralegis per unu rigardo la unikan linion, kiun ĝi entenis.