Выбрать главу

Freneza pro malespero, ne prenante eĉ tempon sufiĉan por surmeti sian ĉapelon, li malsupreniris al la strato, laŭtvokis fiakron kaj sin kondukigis al la domo de Maziero.

Ho ve! la malfeliĉulo amis ankoraŭ la virinon, kiu en lia malĝoja ekzistado malfermis por li pordon al feliĉeco: kaj li sin kulpigis, ke li kaŭzis al Reĝino neutilan suferon, ŝin senkompate forĵetante for de si la antaŭtagon de la tago, en kiu ŝi devis esti atakita de tiel timinda malsano.

Ĉar Fradeko ne ankoraŭ konis la veron pri la naturo de l’ akcidento okazinta al lia edzino. Same kiel la cetero de l’ publiko, li kredis, ke ŝi estis havinta simplan atakon de ĥolero.

La bankiero, reenirinte hejmen nur depost unu momento, ekaltabliĝis:

– Kio okazas? amiko mia, li diris, vidante la palegan vizaĝon de Petro.

– Legu, respondis ĉi tiu, montrante al li la leteron.

– Malfeliĉulo! diris Maziero kun ŝajno de profunda kompato, ĉu vi havas kuraĝon?

– Certe mi estas kuraĝa. Kial tiu demando? Ĉu vi havas, por anonci al mi, novan malfeliĉon, min ankoraŭ frapontan?

– Ho ve! jes. Kiel ĉiuj homoj, vi kredis, ke via edzino estis grave atakita de natura malsano, kiu preskaŭ ŝin mortigis?

– Certe. Tiam kio ĝi estis?

– Tiel longe kiam ŝia vivo estis en danĝero, vi sentis tiel profundan ĉagrenon, ke oni ne kuraĝis vin seniluziigi. Tamen necese estas, ke vi konu la malgajan veron.

– Sed parolu do.

– Reĝino sin venenigis per arseniko. Aŭdante tiun vorton, Fradeko falegis sur seĝon, kvazaŭ li estus frapita de bastonego.

– Kompatinda virino! li ĝemis. Mi estas la kaŭzo de tiu provo de memmortigo. Ŝi ne volis min obei. Por ŝin devigi al cedo, mi uzis ĉiujn rimedojn permesitajn de mia konscienco. Timante, ke ŝi ne povos pli longatempe kontraŭbatali, ŝi preferis sin mortigi.

– Ho ve! respondis la bankiero, vi divenas nur parton de tio, kio okazis. Instigite de sovaĝa ĵaluzeco, Reĝino ĉion preparis por samtempe mortigi Beatricon. Tial ke ŝia provo malsukcesis, tuj kiam ŝia farto estis restarigita, sinjorino Fradeko preferis malaperi; ĉar kredeble ŝi timis la asizjuĝistaron kaj la malliberejon.

Aŭdante tiun malkaŝon, Petro sin tuje starigis kun vizaĝo subite ŝanĝita. Post la antaŭmomenta malespero postvenis sen intertempo esprimo de teruro kaj de malamo.

– La krimulino! li ekkriis. Ŝi estas prava, sin eltirinte el mia justa kolerego. Sen tio, ŝi estus pereinta nur de mia propra mano.

– Nun, demandis la bankiero, kion vi intencas fari?

– Mia konduto ŝajnas tre klare montrita de cirkonstancoj. Mi petos de la juĝistaro la eksedziniĝon, tial ke ŝi forlasis la edzan loĝejon.

– Efektive, mi kredas, ke, en la situacio, en kiu vi troviĝas, jen estas la sola decido, al kiu vi povas vin turni. Reĝino ne al vi konigis la lokon, en kiun ŝi intencas rifuĝi. Estas evidente, ke ŝi volas rompi kun vi ĉiun ajn rilaton: kaj kun karaktero simila al la sia, ŝi ne estas virino, kiu pentos, kaj kiu en la venonta tempo revenos petegi de vi pardonon. Ŝi volis morti: mi ŝin savis malgraŭ ŝia konsento. Do ŝi penas anstataŭigi la korpan memmortigon per la socia: reale ne estas vi, tiu, kiu eksedziĝas, sed ŝi, kiu eksedziniĝas.

– Min kontentiĝas vidi, ke pri tiu temo vi opinias same kiel mi, respondis Petro.

Kaj preninte tiun decidon, li lasis la bankieron, kaj aliris al Klozelo, por lin sciigi pri la malapero de Reĝino, kaj samtempe por peti de li, ke li bonvolu sin okupi pri ĉiuj leĝaj detaloj postulitaj de la eksedziĝo, kiun li intencis sentencigi.

Same kiel Maziero la advokato opiniis, ke tia estas la sola ebla solvo; kaj li promesis, ke li klopodos, por fini kiel eble plej rapide tiun bedaŭrindan okazantaĵon.

Kiam post kelkaj monatoj la tribunalo estis koniginta sian sentencon kaj estis proklaminta la geeksedziĝon, la atestantoj de tiu nova katastrofo kunvenis en la hejmo de l’ bankiero, Petro, kiun tiuj korpremantaj emocioj iom malsanetigis, eliris pli frue ol la aliaj: kaj restis apud Maziero nur Beatrico kaj la geedzoj Klozelo.

Ili sidis kvarope sin rigardante, ne kuraĝante komuniki unu al la alia la pensojn kiuj agitiĝis en iliaj koroj.

– Kiel vi fartas, sinjoro Maziero? diris fine Beatrico por ĉesigi la silentadon. Ĉu tiuj inkubsonĝoj, kiuj tiel dolore vin suferigis, vin fine delasis?

– Ne, bedaŭrinde. Ili venas ankoraŭ ĉiunokte min viziti, respondis la bankiero kun malluma ŝajno. Tamen mi estas feliĉa, ke min turmentis tiuj sendormadoj; ĉar dank’ al ili vi povis eviti la venenon, kiun al vi verŝis tiu krimulino.

– Estu indulgema, sinjoro Maziero, respondis Beatrico per dolĉa voĉo. Certe la konduto de Reĝino estis tre krima: sed, por ke tiu malfeliĉulino alvenu al tiel ekstrema rimedo, necese estis, ke ŝi suferu teruregan turmentegon. Ha! tiun malsukcesintan provon ŝi kruelege elpagis. Kredu min, amikoj miaj, la solaj sentoj, kiujn hodiaŭ ni devas montri, estas pardono kaj forgeso. Antaŭ tia malfeliĉeco ni ne havas plu rajton por kulpigi.

Mirigite pro tia grandanimeco, la interparolantoj de Beatrico levis al la juna virino siajn rigardojn; kaj ilin surprizis la ĝoja esprimo, kiu brilis en ŝiaj okuloj.

Tial ke la mortigaj projektoj de sinjorino Fradeko estis mirakle malprosperintaj, Beatrico mallaŭte dankis sian kuzinon, ke ŝi ilin elpensis. Ĉar sen ili Reĝino estus farinta neniun malkaŝon, kaj sinjorino Herbeno nescius ankoraŭ, ke Petro ne estas viro alia ol Fernando, kaj ke Fernando ĉiam amas la virinon, kun kiu li edziĝis en la belaj tagoj de sia junaĝo.

Tiu malkovro, kiu preskaŭ mortigis Reĝinon, revivigis kontraŭe Beatricon. Ne nur ŝia edzo estas retrovita, sed pripensante, ke la eksedziĝo sentencita de l’ tribunalo, redonante al Herbeno lian liberecon, ŝin samtempe liberigas por ĉiam el ŝia konkurantino, la juna virino opiniis, ke ne estas tro kare aĉetitaj per la danĝero riskita de ŝi la rezultatoj, kiujn la konfesoj de la malaperintino fatale naskos: kaj funde de ŝia animo ŝi sentis grandegan ĝojon, pri kiu ŝi sin riproĉis, sed kiu ŝin igis grandanima. La konfeso de Reĝino estis kaŭzinta en la koro de ĉiuj profundan miregon. Ne nur ĝi plicertigis la kredon de Beatrico, sed plie ĝi profunde ŝancelis la iaman konvinkon de Maziero, de Juliino kaj de ŝia edzo.

– Tamen kio al ni pruvas, rimarkigis sinjorino Klozelo, ke Reĝino ne mensogis? Ŝi penis sin mortigi meze de tiel misteraj cirkonstancoj, ke oni estas rajtigita, sin demandante, ĝis kia grado estas veraj la aferoj, kiujn ŝi al ni rakontis.

Tiu rimarko mirigis ĉiujn ĉeestantojn.

– Via pripenso estas ĝusta, diris la bankiero; sed feliĉe restas al ni kontrolrimedo. Dinan  estas la sola punkto de la terglobo, en kiu la vero povas plenlume aperi. Se nia amiko estas vere Fradeko, li povas veturi al sia patrolando, sin montri al sia patro kaj al siaj iamaj amikoj, ne timante, ke oni lin rekonos. Tia vojaĝo estas kontraŭe absolute malpermesita al Herbeno, tial ke ĝi nepre lin perfidus kaj renversus la tutan trabaĵon de liaj kombinaĵoj. Tie kuŝas la provilo. Post tia provo, laŭ la rezultatoj, kiujn ni ricevos, ni povos opinii, ke ni estas sufiĉe bone sciigitaj. Tia estas mia sincera kredo.

Ĉiuj gastoj de l’ bankiero respondis, ke li estas prava, kaj lin lasis por reveni al sia hejmo.

Poste la tagoj postvenis post la tagoj; kaj la vivirado rekomencis same kiel en la pasinta tempo.

Post la malapero de sinjorino Fradeko, la Herbena afero, entombigita depost longa tempo, estis elterigita pro la cirkonstancoj: kaj tiuj, kiuj scias legi inter la linioj, povis kompreni, ke la edzo de la forkurintino ne estas alia viro ol la iama mortiginto de Sedilo: li estis reveninta Francujon, kaj sin ŝirmis malantaŭ civilan etaton, kiu igis lin neatakebla.