Выбрать главу

Aliaj ĵurnaloj kontraŭe argumentis la malan tezon. Ekzistas neniu komparo ebla inter Fradeko kaj Herbeno. Kaj por pruvi, ke ilia opinio estas la sola ĝusta, ili rimarkigis, ke la polico lasas Petron tute trankvila, kaj ke li estas libera agi tiel, kiel plaĉas al li: kompreneble tion ĝi ne povus toleri, se ĝi sentus pri tiu punkto la plej malgrandan dubon.

La diskutoj tiel ardiĝis, ke ili fariĝis pretekstoj por grandmonsumaj vetoj. La Pariza socio dividiĝis laŭ du tendaroj: unuflanke Fradekanoj, aliflanke Herbenanoj sin ĵetis reciproke al sia kapo la plej nediskuteble pruvantajn argumentojn. Malnovaj amikoj malpaciĝis pro tio: malkonsentoj eniris ĝis interno mem de familioj; kaj kiam dommastrino invitis siajn amikojn por vespermanĝi, ŝi zorgis skribi malsupre de sia invitkarto tiun neprotesteblan kondiĉon: Estos malpermesate paroli pri la Afero.

Dum la semajno, kiu postiris post la sentenco de l’ tribunalo, la malfeliĉa Fradeko, kiun la malsano najlis en lia lito, ne malfermis ĵurnalon, kaj sekve ne povis diveni la rakontojn, kiuj rondediriĝis ĉirkaŭ lia nomo.

Sed kiam, estinte resaniĝinta, li konis la babiladojn, de kiuj li estas temo, li sentis tedegon tian, ke li diris al Beatrico:

– Mi multe amas vin ĉiujn; kredu min. Tamen estas momentoj, en kiuj min ekkaptas dezirego: ĝi estas forkuri tre malproksimen kaj rifuĝi en landon, en kiu la nomo Herbeno ne vundos plu miajn orelojn.

La juna virino rigardis sian interparolanton en la blankaĵo de okuloj; kaj preminte ameme liajn manojn, ŝi respondis kun rideto plena de mistereco:

– Tion mi komprenas. Sed se vi deziras, ke via revo estu plene efektivigita, laŭ mia opinio vi havas unu solan aferon por fari: ĝi estas resti kontraŭe meze de ni, kiel ĝis nun vi faris, kaj daŭrigi vian iaman vivmanieron.

– Sed ŝajnas al mi ...

– Al vi ŝajnas tre malprave. Ne min forkuru; mi vin petegas. Mi profunde vin amas; mi esperas, ke vi ne dubas pri tio: kaj via forkuro kaŭzus al mi tro grandan ĉagrenon.

Kaj sinjorino Herbeno aldonis:

– Nun precipe, tial ke vi estas libera. Dirante tiujn vortojn, ŝi levis al la junulo siajn belajn larmoplenajn okulojn, en kiuj Fradeko povis legi tiel ardantan petegon, ke li sin sentis kortuŝita, kaj promesis, ke li restos.

– Nu, li respondis, kvankam tiu peto ne sin turnas al mi, tamen vi tiel plene min ensorĉis, ke mi sentas min nekapabla vin kontraŭbatali.

– Tiu peto sin turnas al tiu, por kiu ĝi estas destinita, respondis la juna virino per enigma tono.

Ĉar tial ke Beatrico estis nun certa pri la identeco de Herbeno, ŝi intencis repreni sian edzon kaj rekomenci kun li sian iaman ekzistadon. La devo kaj la amo kuniĝis en ŝia koro por ŝin puŝi sur tiun vojon.

Pro tio ŝi sentis neniun honton por fari al Juliino konfidenciojn pri siaj intencoj.

– Sed, mia malfeliĉa amikino, respondis sinjorino Klozelo, tio, kion vi revas, estas neefektivigebla. Certe hodiaŭ mi demandas min, ĉu Petro ne estas via edzo: tamen tiu dubo ekzistas, kaj por la utilo mem de Fernando ĝi povas ekzisti, nur por ni solaj. Por la mondumo, vi devas vidi en Fradeko nur fremdulon; kaj vi ne povas edziniĝi kun li, tial ke vi ne havas la mortakton de Herbeno.

– Sed mi intencas intermeti en niaj rilatoj neniun publikan akton. Mi estas la edzino de mia edzo; ĉu vere? Post longa forestado kaj kruelaj sortovicoj, ni retrovas unu la alian kaj reprenas nian iaman geedzan vivadon. La afero estas tamen tute simpla, kaj ne bezonas la intermeton de la leĝaro por esti plenumita.

– Mi opinias kontraŭe, ke nenio estas pli malsimpla. Se vi efektivigas vian projekton, la mondumo kredos, ke vi forlasis ĉian hontemon kaj ĉian indecon. Vi estos malestimata, malŝategata. Kiam vi pasos sur la strato, ĉiuj homoj havos rajton diri:

– Jen estas la amantino de Fradeko.

Aŭdante tiun severegan pripenson, sinjorino Herbeno eksaltis. Ĉiuj sentoj de honoro kaj de fiereco, kiuj en ŝi troviĝis, ribelis pro tiu vorto.

– Kaj vi, ŝi diris per konfuzita voĉo, kion vi pensas? Ĉu vi min kulpigos, kiel la aliaj?

– Por mi ne estos sama la afero. En la dubo, en kiu mi troviĝas, konante la noblecon de la motivo, kiu vin instigas, mi ne havos rajton vin riproĉi pro via konduto. Mi diras plion: mi sentos al vi nur estimon kaj admiron. Sed tio, kio kaŭzos al mi profundan ĉagrenon, estos la neebleco, en kiu mi troviĝos, vin defendi. Mi aŭdos, ke oni vin kalumnias; kaj mi devos ŝajne opinii, ke la kalumniantoj estas pravaj.

– Respondu, Juliino. Se Eduardo troviĝus en la sama situacio kiel Fernando, ĉu vi rifuzus prezenti al li vian manon, lin ami, esti lia edzino, pretekstante, ke li sin ŝirmas malantaŭ nomon, al kies porto li ne estas rajtigita? Sinjorino Klozelo ŝanceliĝis; sed ŝi nenion respondis Beatrico daŭrigis kun grava tono:

– Mi longatempe pripensadis: mia decido ne estis prenita malserioze.

Kiam mi edziniĝis, mi promesis al Fernando, ke ĉiam mi amos lin, ke kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon, unuvorte, ke mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj. Tiun promeson elparolis ne nur la buŝo, sed ankaŭ la koro. Tial ke neantaŭvidita katastrofo konfuzegis nian vivon, tio ne estas motivo, por ke mi konsideru min kiel malliberigitan el tiu ĵuro elparolita piede de l’ altaro. Pro devo, mi eĉ dirus pro religio, mi ne ŝanceliĝos kaj oferos al la vera honoro ĉion, eĉ mian bonfamon, eĉ la hipokritajn ŝajnojn de la malvera honoro. Ĝuste tial ke mi estas honesta virino kaj edzino fidela, mi konsentos ŝajni por la mondumo malĉasta virino kaj edzino adulta. Mi amas mian edzon: jen estas la plej granda pruvo de amo, kiun mi povas doni. Vidante tian larĝecon de ideoj, Juliino fariĝis konfuzita. Tio, kion ŝi sentis al sia amikino, estis miksaĵo de respektego kaj de entuziasmo, kiu al ŝi komprenigis, ke estas tre malfortaj kaj tre malbone pruvantaj la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi.

Tamen, volante provi lastan ekpenon, ŝi ekkriis:

– Kaj se vi eraras; se vere Fradeko ne estas via edzo? Beatrico havis rideton de kompato, kaj respondis simple:

– Mi ĉion antaŭvidis. Tial ke mi ne konas Britujon, mi intencas montri subite grandan deziron viziti tiun regionon. Mi aranĝos mian vojiran planon laŭ maniero tia, ke mi estos devigata trairi Dinan ’on. Mi petos de Petro, ke li bonvolu min akompani en tiu urbo. Se li konsentas, se li ne timas sin montri en tiu lando, en kiu li estis edukita, en kiu li estos neeviteble rekonita, mi estos devigata vidi en li nur mian bokuzon. Tiam mi iros min enfermi en solecejon kun la memoro de mia malfeliĉa Fernando, atendante, ke la hazardoj de l’ vivo bonvolu lin rekonduki en miajn brakojn. Se kontraŭe malgraŭ miaj petegoj, miaj preĝoj, eĉ miaj larmoj, Petro rifuzas veni kun mi, tio pruvos, ke li estas vere mia edzo. Ĉar li amegas min: mi tion sentas; mi estas certa pri tio. Do por ke li tiel malafable min malplezurigu; por ke li ne ŝanceliĝu min tiel grave ofendi, estos necese, ke li havu potencegajn motivojn, kiujn, kiel diris antaŭ ne longe sinjoro Maziero, ne estas malfacile diveni. En tiaj cirkonstancoj mi reprenos mian posedaĵon, kiun mi kredis, perdita por ĉiam. Kiam ni revenos, ni estos denove geedziĝintaj. Tiu vojaĝo fariĝos nia geedziĝa vojaĝo.

Juliino malfermis la buŝon, intencante diri ankoraŭ kelkajn vortojn; sed ŝi ĝin refermis, ne parolinte. La konduto de Beatrico ŝajnis al ŝi nesingardemega laŭ egoisma punkto, sed superega vidpunkte de alta moraleco.

Post kelkaj tagoj sinjorino Herbeno, rimarkante, ke Fradeko ŝajnas pli malgaja ankoraŭ ol kutime, lin demandis:

– Vi do ĉiam bedaŭras Reĝinon?

– Certe ŝia forlaso kaŭzis al mi profundan ĉagrenon, ĉar mi amis ŝin sincere.

Aŭdante tiujn vortojn, Beatrico paliĝis, kaj murmuris per malforta voĉo:

– Jen estas sento, kiu vin honoras.