– Tamen, respondis Petro, mi estis apenaŭ edziĝinta depost nur ses semajnoj, kaj mi jam bedaŭris la fatalan jeson, de mi elparolitan antaŭ la urbestro.
Sinjorino Herbeno fikse rigardis sian interparolanton, trinkante liajn parolojn.
Fradeko daŭrigis:
– Mi estis allogita, ensorĉita eĉ de la ebriiga beleco de via kuzino. Sed ho ve! post tre mallonga tempo, mi tre facile ekvidis, ke mia edzino havis neniun el tiuj kvalitoj, kiuj igas edzon feliĉa.
Beatrico daŭrigis sian fiksan rigardadon al Petro, penante legi en liaj okuloj la veran sencon de lia penso.
– Kaj la sentenco de l’ tribunalo, daŭrigis la junulo, nur igis definitiva eksedziĝon, kiu depost dekkvin tagoj jam ekzistis en nia hejmo, kaj kiu ŝajnis esti daŭronta dum longa ankoraŭ, eble dum ĉiama tempo.
Sinjorino Herbeno iris el mirigoj al mirigoj.
– Kion do faris Reĝino, ŝi diris, kio estis tiel kulpiginda?
– La malfeliĉa virino ne tie ĉi ĉeestas plu por sin defendi. Permesu, ke mi ne ŝin kulpigu; kaj lasu min diri kun la fablisto: “Dio bone faras tion, kion li faras.”
– Vi estas prava, Petro, respondis Beatrico, levante al la ĉielo siajn okulojn: la projektoj de Dio estas ne antaŭvideblaj.
Post silento:
– Sed tamen vi ne diris al mi, kial vi estas malĝoja.
– Tial ke mi amas vin.
– Nu, ne kuŝas en tiu sento motivo, por ke vi estu ĉagrena. Vi tre scias, ke tiu amemo estas reciproka.
– Mi ne dubas; sed ...
– Ha! ekkriis la juna virino ridetante, mi tutkore donus mian tutan posedaĵon al tiu, kiu al mi alportus la mortakton de mia edzo! Fradeko eksaltegis malantaŭen. La ĝoja voĉtono, kiun prenis sinjorino Herbeno por paroli pri tiel funebra temo, ŝajnis kaŭzi al la junulo doloran impreson.
– Mi malbone aŭdis kredeble, li murmuris.
– Tute ne: vi kontraŭe min tre bone komprenis. Fernando estas malviva; mi havas nun pri tio absolutan certecon. Mi estas vidvino: bedaŭrinde tion mi ne povas pruvi. Sen tio, mi petus de vi, ke vi edziĝu kun mi tuje. Tia agmaniero ĉion simpligus.
– Sed mi kredis, ke vi amis Herbenon.
– Mi lin amegis en la pasinta tempo. Hodiaŭ la tuta amo, kiun mi sentis al li, refalas sur vin, tial ke vi estas tiu, kiu lin anstataŭas.
Petro ŝajnis miregita de tia konfeso.
– Tiel longe kiam Reĝino estis via edzino, mi ne kuraĝis ion diri; ĉar vi ne estis libera. Hodiaŭ la situacio ne estas plu simila: mi povas paroli.
– Ĉu mia libereco al mi utilas, murmuris malĝoje la junulo, tial ke tiel longe kiam la morto de Fernando ne estos oficiale proklamita, ni estos devigitaj atendi por nin unuigi, ke la leĝaj limtempoj estos finiĝintaj.
– Ho! en tiaj kondiĉoj ni estus ambaŭ tiel maljunaj, ke tia geedziĝo tro similus arĝentan edziĝfeston.
Beatrico elparolis tiujn vortojn kun tiu iom mokplena ŝajno, kiun ŝi ne delasis depost la komenco de l’ interparolado.
– Vi ne parolas serioze, rediris Fradeko kun iom ĉagreneta mieno. Tamen mi al vi ĵuras, ke mi estas sincera kaj profundkore ĉagrena.
– Amiko mia, respondis sinjorino Herbeno, kiu fariĝis subite malridema, estu konvinkita, ke neniam mi estis pli serioza ol hodiaŭ.
Ŝi eltiris sian ventumilon por doni al si sintenadon, kaj daŭrigis:
– Tial ke vi estas malgaja, vi devus vin distri, vojaĝi. Ĝuste mi deziregas fari ekskurson en Britujo. Vi estus tre afabla, se vi min akompanus.
– Neniu propono povis esti por mi pli agrabla.
– Tial ke tiun regionon vi tre konas, ĉar ĝi estas via patrolando, estus neeble, ke mi havu pli bone sciigitan kondukanton.
– Vi eraras. Mi tute ne konas Britujon; ĉar ĝis la morto de mia patrino mi ne lasis Dinan ’on. Poste mi senpere enŝipiĝis al Ekstrema Oriento.
– Nu, mi intencas halti en Dinan . Oni rakontas, ke tiu urbo, kiu estas la patrurbo de Duguesclin , enhavas multe da kuriozaĵoj. Ĝi posedas ankoraŭ, se la gvidlibroj ne mensogas, siajn antikvajn fortikaĵojn datumantajn de Mezepoko kaj perfekte konservitajn.
Ju pli Beatrico parolis (kaj parolante ŝi ne ĉesis atente rigardadi Petron), des pli ŝi sentis, ke en ŝia brusto ŝia koro saltegas pro ĝojo; ĉar ŝi konstatis, ke pli kaj pli mallumiĝas la fizionomio de Fradeko.
– Kio do estas en vi? ŝi demandis. Mia propono ŝajnas vin malplaĉi.
– Ha! Beatrico, mi faros ĉion, kion vi volos! kun vi mi iros al iu ajn loko, al kiu al vi plaĉos iri: ni rondiros ĉirkaŭ la mondo, se tio povas vin plezurigi. Sed mi vin petegas, ne postulu de mi, ke mi vin akompanu en Dinan . Tio estas pli forta al mia volo. Malgraŭ la amo, kiun mi sentas al vi, mi estus devigata vin malobei kaj toleri vian malkontentiĝon. Dinan estas eble la sola urbo, en kiun mi ne povas iri. Mi ne bezonas diri la motivon de mia malakcepto; vi ĝin konas tiel bone kiel mi.
– Mi konfesas, ke tiu motivo ŝajnas al mi neniel pravigita. Atendante, mi esperas, ke vi ne rifuzos fariĝi mia kunulo por la cetero de l’ vojaĝo.
– Tio estas por mi tiel granda feliĉo, ke mi havas neniu meriton, ĝin akceptante.
Kiam sinjorino Herbeno rakontis al sia amikino la interparoladon, kiu okazis inter ŝi kaj Petro:
– Vi faros malsaĝaĵon; mi tion timas, diris Juliino. Se Fradeko estas via edzo, kaj se, malgraŭ tio, li, cedante al viaj petoj, konsentas vin akompani en Dinan , li riskos perfidi sian inkogniton. Volante puŝi vian enketon tro malproksimen, volante akiri tro grandan certecon, vi eble lin pereigos por ĉiam. Atentegu.
– Timu nenion. Mi havas ideon, dank’ al kiu mi estos plene sciigita, sen danĝero por li.
Post kelkaj tagoj la du geturistoj komencis sian vojaĝon kaj envagoniĝis en la Orléans ’a stacidomo.
Post kiam ili estis vizitintaj la bordojn de la rivero Loire , Carnac ’on, la rodeton des Trépassés (de Mortintoj), kaj la marbordon de la departemento Finistère , ili revenis al Morlaix kaj haltis en Rennes .
– Tamen ni ne povas pasi tiel proksime de Dinan , kaj ne doni al tiu urbo kelkajn tagojn, rimarkigis Beatrico. Nu, mia kara Petro, por min plezurigi venu kun mi. Mi vin petegas, faru por mi tiun oferon. La malagrablaĵon, kiun mi al vi okazigos, mi kalkulos por via profito. Estu certa, ke, farinte al mi tiun negravan cedon, vi ne pentos pri tio.
Fradeko ŝanceliĝis. Lia kunulino povis legi sur lia frunto la esprimon de granda ĉagrenaĵo.
– Se mi akceptas, li diris fine, ĉu vi min devigos viziti mian patron?
– Ne.
– Nek alian personon?
– Nek alian personon.
– Ĉu ni nin kontentigos, trapasante tra la urbo, kaj vizitante nur monumentojn, same kiel farus du simplaj turistoj?
– Jes.
– Ĉu vi tion promesas?
– Mi tion ĵuras.
– En tiaj kondiĉoj mi konsentas vin obei. Sinjorino Herbeno ĝojegis. Verdire malgraŭ ŝiaj kaj malgraŭ la Mazieraj antaŭvidoj, ŝia amiko akceptis la proponon de ŝi faritan, sed montrante tedon tian, ke estis facile vidi, kiel multege kostas al li tia akcepto.
Plie li metis en sian konsenton tiom da limigoj, tiom da bariloj, ke tia agmaniero havis por la juna virino saman valoron kiel veran malkonsenton.
Kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn, nome: plaĉi al la virino, kiun li ĉiam amas, kaj prizorgi samtempe pri sia propra sendanĝereco.