– Ha! rimarkigis Eduardo, kiel prava mi estis, kiam mi diris: “Tian sekreton oni devas konfidi al neniu, eĉ al la plej intima amiko, eĉ al la virino la plej fervore amegata.” Se Herbeno ne estus elirinta el sia iama diskreteco, neniam Reĝino estus povinta lin duone perfidi tiel, kiel ŝi faris. Pro tio estu certaj, ke nun estas neutile demandi nian amikon pri tiu temo. Li sin butonumos en sia Fradeka personeco, kaj alligos sur sia vizaĝo sian maskon laŭ pli mallarĝa maniero, ol li faris ĝis hodiaŭ.
– Tamen rimarkigis Beatrico, necese estos, ke li plene eligu tiun maskon, kiam li konos la leteron de sinjoro Morno.
– Mi esperas, respondis Klozelo, ke neniu el ni estos tiel nesingardema, ke li faros tian malprudentaĵon. La situacio de nia kompatinda amiko estas jam tiel terura, ke ni estus riproĉegindaj, se ni ĝin ankoraŭ pligravigus per nia malseriozeco. Ĉar li sin trovus ĉirkaŭprenita en tiel nemalplektebla reto, ke eble la malespero ekkaptus lian animon kaj lin instigus al memmortigo.
– Kial? demandis Beatrico timigita.
– Tial ke la paperujeto, kiun Fernando prenis en la poŝo de lia kunulo ŝajne malviva, enhavis ne nur liajn familiaktojn sed plie liajn renttitolojn. En la tute speciala situacio, en kiu troviĝis Herbeno, tiun ŝtelon faritan al kadavro oni povas senkulpigi, tial ke, se Fernando ne estus preninta tiujn monpaperojn, ili restus enabismigitaj por ĉiam en la profundegaĵoj de l’ glaciejo. Sed nun, tial ke la vera posedanto estas viva kaj premita de mizereco, la aspekto de la demando tute ŝanĝiĝas. Se ni montras al nia amiko la leteron de sinjoro Morno, ne nur ni lin devigos konfesi, ke li estas vere Fernando, sed samtempe ni lin devigos redoni al ĝia vera posedanto la enhavon de l’ paperujeto, t. e. la renttitolojn kaj la identecajn paperojn, kiuj estas nune lia sola protektilo. Ni ĉiuj scias, ke Fernando estas tro profunde honesta por lasi en mizereco homon, kiun li estus rabinta: tia ŝtelo ŝajnus al nia amiko tiel malnoblega, ke li estus nekapabla ĝin plenumi. Do vi vidas, ke konigi al li la veron, estus lin ĵeti en la brakojn de l’ ekzekutisto.
Aŭdante tiujn vortojn elparolitajn per vibranta voĉo, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.
– Sed, rimarkigis Beatrico, se ni ne parolas, tial ke ni scias la veron pri tiu punkto, estas ni tiuj, kiuj per nia silentiĝo fariĝas kulpaj je tiu malnobla ŝtelo, al kiu Eduardo aludas.
– Vi estas prava, respondis la bankiero. Sed ni tre bone povas redoni al Fradeko lian rajtan posedaĵon, ne farante al Fernando la plej malgrandan konfidencion.
Kaj sidiĝinte antaŭ sia skribotablo, li verkis kelkajn linion.
– Jen estas, li diris, mia respondo al sinjoro Morno:
Estimata kolego,
La sciigoj, kiujn vi donas pri via oficisto Petro Fradeko, havas grandegan valoron, kiel vi povos ĝin vidi en la venontaj linioj de tiu letero; kaj mi tre sincere vin dankas pro tiu konigo. Persono, kiu deziras konservi anonimecon, vin komisias, per mia pero, por ke vi donu al tiu junulo la monsumon da du cent mil frankoj, kiujn li perdis en la katastrofo. Por ke sinjoro Fradeko povu havi neniun divenigaĵon pri la deveno de tiu monsumo, jen estas tio, kion mia kliento petas de via bonvolo. Pro ia ajn motivo, donu al via oficisto obligacion: kaj kiam estos alveninta la epoko de la unua loto, anoncu al li triumfe, ke lia numero eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon. Tiamaniere sinjoro Fradeko ne bezonos lacigi sian kapon por scii, de kiu loko al li venas tiu neatendita feliĉaĵo.
Mi aldonas al tiu letero ĉekon da du cent mil kvin cent frankoj (200 500 fr.) por pagi la monsumon kaj la obligacion.
Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero.
– MAZIERO.
– Tiamaniere, daŭrigis la bankiero, nia konscienco estas trankvila. Ni povos lasi Fernandon ĝui pace la havaĵon de Fradeko, ĉar tiun havaĵon mi redonas al ĝia vera posedanto. Sed vi ĉiuj komprenas, li aldonis, aŭdante en antaŭĉambro la voĉon de Fradeko eniranta, vi komprenas, ke la letero de sinjoro Morno devas esti konita nur de ni solaj, kaj ke neniu homo, Fernando eĉ malpli ol ĉiu ajn alia, devas esti informita pri ĝia ekzisto.
La esperoj de l’ bankiero efektiviĝis, kaj post kelkaj semajnoj, li ricevis de Hongkong la jenan telegramon:
– Mi plenumis viajn ordonojn. Fradeko naĝas en vera ravo, kaj povante danki neniun, benas Providencon.
– MORNO.
Dum Maziero faris al siaj amikoj la gravan rekomendon pli supre diritan, Petro eniris en la salonon; kaj kiam li estis preminta la manojn de Eduardo kaj de lia edzino, oni sin direktis al la manĝoĉambro.
La vespermanĝo estis tre gaja. Oni faris neniun aludon al la mireganta letero ĵus ricevita: kaj dum la tuta vespero, la interparolado temiĝis nur pri la naturaj aŭ arĥeologiaj kuriozaĵoj, vizititaj de geturistoj, dum ilia ekskurso.
Je la deka, Beatrico sin levis por eliri.
– Ĉu vi deziras, ke Baptisto vin akompanu? demandis la bankiero.
– Mi dankas vin, sinjoro Maziero. Sed mi intencas peti de Petro, ke li bonvolu daŭrigi, tiun vesperon ankoraŭ, sian taskon de protektanto, taskon, kiun li tiel afable plenumis dum la tuta daŭrado de l’ vojaĝo.
– Dubi pri tio estus min malkoni, respondis Fradeko kun fervoro.
La tri viroj vidis en tiu interŝanĝo de afablaj frazoj nur komunan ĝentilaĵon. Sola Juliino komprenis.
Do pretekstante, ke ŝi helpos al sia amikino, ŝi akompanis Beatricon ĝis antaŭĉambro.
– Ĉu via decido estas nerevokebla? ŝi demandis.
– Pli nerevokebla ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Mi jam estis determininta min, antaŭ kiam mi ricevos la leteron de sinjoro Morno, tio estas, kiam mi havis nur kredon. Vi devas kompreni, ke la absoluta certeco, kiun liveras al mi tiu letero, povas nur min plifortigi en mia decido.
– Ĉu vi ne timas la konsekvencojn?
– Mi faras mian devon. Alvenu tio, kio povos!
– Kaj, aldonis Juliino, kies voĉo malforte tremis, ĉu tio okazos tiuvespere?
– Tio okazos tiuvespere, respondis Beatrico ne ruĝiĝante, ridetante kontraŭe, kaj malkaŝe plantante siajn helajn rigardojn en la okulojn de sia amikino.
– Unu demandon ankoraŭ. Ĉu mi devas konservi sekreton kaj nenion diri al Eduardo?
– Neutile. Post ok tagoj nia geedza kunvivo estos konita de ĉiuj homoj. Estas pli bone, ke via edzo kaj sinjoro Maziero sciu tuje la veron pri tiu punkto, kaj ne ĝin konu per la famo. Sekve ne nur mi permesas, sed plie mi estus tre danka, se vi bonvolus konigi mian determinon.
– Mi faros tion, kion vi deziras.
En tiu momento Fradeko alvenis.
– Nu, Petro, prezentu al mi vian brakon, diris gaje Beatrico.
Kaj la geamindumantoj malsupreniris malrapide la grandan ŝtuparon de l’ hotelo.
– Nun, tial ke mi konas la veron, diris Maziero, revenante al la salono, mi demandas min, kiamaniere mi povis dubi eĉ unu momenton, kaj lasi mian baptofilon edziĝi kun Reĝino. Antaŭ unu minuto, kiam mi rigardis Beatricon, dum ŝi malsupreniris la ŝtuparon, tenante la brakon de sia edzo, mi havis kvazaŭ senton, ke neniu katastrofo okazis. Ŝajnis al mi, ke la estinteco kunligiĝas kun la estanteco laŭ neinterrompita maniero.
– Mi tre timas, diris tiam Eduardo, ke sinjorino Herbeno havos la saman impreson. Beatrico ĉiam sentis al sia edzo fervoran amon, kiun Fernando redonis al ŝi procentege. Lia malvera edziĝo kun Reĝino, la konsekvencoj, kiuj ĝin sekvis, la konfesoj mem de la malaperintino, montras, ke la amego de Herbeno al lia unua edzino estis tiele profunda, ke ĝin ne povis malaperigi la pasio, kiun al li malŝparis la dua. Mi multe timas, ke Beatrico faros gravan nesingardon. Jam la vojaĝo, en kiu ŝi veturis sola kun Petro, estis severe juĝita. Ĉu ambaŭ povos ĉiam memori, ke ili ne estas plu geedzoj? Ĉu ili daŭrigos vivi unu apud la alia laŭ la reguloj, kiujn al ili altrudas ilia nova reciproka situacio?