Выбрать главу

– Pardonu, mia kara Fernando: mi komprenas la mutan riproĉon, kiun enhavas cia rigardo. Nun, tial ke mi scias ĉion, ci timas, ke forgeso venanta de mi malvualigos cian sekreton, tiun sekreton, kiun ĝis nun ci konservis por ci sola tiel lerte kaj tiel persiste.

Fradeko nenion respondis.

Tiam Maziero daŭrigis, farante videblan ekpenon:

– Ne timu, Petro: eĉ en intimeco, eĉ en ambaŭesto mi ĉiam daŭrigos agi kun vi same kiel kun fremdulo: neniam mi al vi cidiros. Mi tro timus, se mi prenus tiun kutimon, min perfidi, kiam ĉeestos aliaj homoj. Al mi sufiĉos, por esti feliĉa, scii, ke mi vin retrovis, senti, ke estas vere vi mia baptofilo, la infano, kiun mi edukis, la filo de mia malnova amiko Leopoldo.

– Sinjoro Maziero, respondis Fradeko, mi amegas Beatricon: eliri for de ŝi nun estus al mi tute neeble. Hodiaŭ, tial ke ŝi fariĝis mia edzino, por ŝin konservi ĉiam apud mi, mi konsentas fari ĉiujn cedojn kaj ĉiujn oferojn. Estas necesege, ke por ŝi, por vi, por Klozelo, por Juliino, mi estu Fernando Herbeno, ŝia edzo kaj via baptofilo. Tion mi komprenas; de tio dependas mia feliĉeco. Mi eĉ opinias, ke por tia prezo ĝi ne estas tro kare aĉetita. Sed pripensu, ke mi vestas teruran respondecon, min kovrante per individueco, kontraŭ kiu ĝis nun mi tiel obstine protestis. Estas minacitaj mia libereco kaj eble mia vivo. Mi vin petegas: ne min pentigu pro mia ekspersoneciĝo.

En tiu momento, Beatrico eniris rapide en la salonon, havante siajn okulojn ankoraŭ ŝvelantojn pro amo kaj pro dormado.

Ekvidinte la bankieron, ŝi sin ĵetis al lia kolo, kaj lin kisis, ekkriante:

– Ha! sinjoro Maziero, neniam vi scios, kiel plene mi estas feliĉa! Poste sidiĝinte apud Petron:

– Vi vidas tiun malbonulon, tiun kaŝemulon, ŝi daŭrigis. Li ne volis akcepti mian amon: mi estis devigita altrudi al li la feliĉecon, malgraŭ lia konsento.

Kaj dum ŝi parolis, sinjorino Herbeno premis siajn lipojn sur la frunto de l’ junulo, kiu ŝajnis en ekstazo.

Vidante tiun amoplenan scenon, la maljunulo sin sentis kortuŝita.

Li venis, intencante multe riproĉi la geamantojn, kaj pruvi al ili la nesingardon de ilia konduto; sed tiu radiado de feliĉeco kaj de juneco lin blindigis kaj lin paralizis.

Tamen post iom da tempo li daŭrigis:

– Nu, geinfanoj, vi amas vin reciproke; kaj vi estas pravaj, estante rajtigitaj al tio. Do mi ne venas ĉi tien por diri moralaĵojn, kiuj ne havus motivon por esti. Fernando diris antaŭ momento, ke li delasas en niajn manojn sian Fradekan personecon, kaj konsentas refariĝi la homo, kiu li estas reale, tio estas mia baptofilo kaj la edzo de Beatrico. Sed tiun cedon li faras al ni solaj. Ni estus kulpigindaj, se ni trompus la konfidon, kiun li montras. Jen estas do tio, kion mi havas por proponi. Publike estos necesege, ke ni vidu en li nur Petron: eĉ ni devos afekte montri pri lia Fradekeco certecon pli grandan ol tiun, kiun ni vidigis, kiam ni dubis ankoraŭ. La konsekvenco de tio, kion mi ĵus diris, estas jena: ĉiu ajn kunloĝado devas esti severe malpermesita. Vi havos ambaŭ vian specialan apartamenton: mi toleras, ke tiujn apartajn loĝejojn vi komunikigu per kaŝita pordo; sed ĉiuj homoj, eĉ viaj servistoj, devos nekoni ĝian ekziston. Mi tre scias, ke malgraŭ tiuj antaŭzorgoj neniu estos trompita. La malbonaj langoj agitiĝos. Dank’ al la nescieco, en kiu oni estos pri via vera situacio, neniu potenco povos malhelpi, ke la klaĉemuloj gustumos kiel frandaĵon la elementojn de kalumnio, kiujn vi al ili prezentos. Tamen mi esperas, ke la mondumo estos flatita pro via diskreteco, kaj vin dankos, tial ke por montri al ĝi vian ŝaton, vi prizorgos respekti la eksteraĵon.

Ju pli la bankiero parolis, des pli Petro kaj Beatrico, sin tenante reciproke per la mano, kapjesis signe de aprobo.

– Ĝuste, rimarkigis la juna virino, la apartamento, kiu troviĝas sur la sama ŝtuparplaceto kiel la mia, estos vakanta por la venonta lutempo. Vi povos tion kontroli, Petro; kaj se ĝi ne estas ankoraŭ luita, vi ĝin rezervigos.

Tio, kio estis dirita, estis farita. Fradeko lasis la loĝejon, en kiu li vivis kun Reĝino, kaj venis sin loki en la apartamenton, kiu apudiĝas tiun de Beatrico. Li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio, por bori tra la muro malfermaĵon malgrandan sed sufiĉe larĝan, por ke maldika homo povu ĝin transiri. Poste li ĝin kaŝis per du grandaj ŝrankoj, kies fundon li formetis, kaj kiujn li fiksis sur la muro. La ŝlosilojn de tiuj du mebloj li ĉiam havis en sia poŝo: kaj ĉiuvespere, tuj kiam Viktorino kaj lia servisto estis ambaŭ suprenirintaj al siaj ĉambroj, li venis retrovi la junan virinon en ŝia apartamento.

Sed dum la tago, la ekzistado de Beatrico estis tute apartigita el tiu de Fradeko. Sinjorino Herbeno akceptis siajn amikinojn kaj ilin vizitis, ĉiam sola kiel antaŭe. Siaflanke Petro iris al sia oficejo, helpis Mazieron en la direktado de la bankofirmo, kaj vespermanĝis en restoracio, escepte kiam ĉiuj kunvenis ĉu ĉe unu, ĉu ĉe alia el anoj de tiu nenatura familio.

Dum kelke da tempo nenio diveniĝis. Certe la bonaj amikinoj de sinjorino Herbeno estis iom mirigitaj, eksciante, ke Fradeko venas loĝi en la sama domo, kiel sia bokuzino. Ili suspektis amintrigon, kiun la simileco de Petro kun Fernando preskaŭ pravigis. Por esti plene sciigitaj pri tiu punkto, ili penadis trovi pretekstojn, kiuj al ili igus eblaj vizitojn al sinjorino Herbeno en ĉiuj momentoj de l’ tago kaj eĉ de l’ vespero. Inter ili kelkaj puŝis la scivolon ĝis maldiskreteco, kaj obstine faris al ŝi societon ĝis horo tre nokta. Sed ili ne sukcesis en siaj entreprenoj. Ĉar Petro, kiu estis lerta en meĥanikaĵoj, elpensis plenan sistemon de elektraj sonoriloj provizitaj je interrompiloj: kaj li penetris en la dormoĉambron de la juna virino, nur kiam ĉi tiu lin avertis, ke la loko estas libera.

En komenco, tiu ludo por geamantoj ilin ambaŭ amuzis: sed post kelke da tempo ilin lacigis tiu ĝeno, kiun ili vole altrudis al si; kaj ili metis iom malpli da singardo en siaj amrilatoj.

Sed se la videblaj montroj mankis, se la evidenteco ne estis konstatebla, kompreneble la moralaj pruvoj tiel klare aperis, ke oni ne bezonis esti tre sagaca observanto, por penetri ĝis fundo la dolĉan sekreton, kiun ambaŭ kredis tiel perfekte kaŝita.

La indiferentuloj tre rapide rimarkis, ke, depost la foriro de Reĝino, kaj precipe depost la nova lokiĝo de Petro, la fizionomion de Beatrico, iam stampitan de nekuracebla malĝojeco, ŝajnis kontraŭe nun lumigi la radieco de interna feliĉeco. Plie la geamantojn ĉiutage perfidis la sintenado, kiun ili afekte montris unu al la alia, en la ĉeesto de fremduloj. Estis neeble al ili resti naturaj tiel, kiel ili faris, antaŭ kiam ili kuniĝis: pro tio timante, ke ili senvualigos la sentojn, kiuj agitis iliajn korojn, ili trograndigis sian detenemon, kaj afekte montris malvarmecon, kiun nenio pravigis.

Fine okazis fariĝo, kiu igis tute neutilaj ĉiujn iliajn antaŭzorgojn.

Beatrico gravediĝis. Alvenis do tiu bubo, tiel dezirita de Maziero kaj de sinjorino Herbeno, sed ho ve! en kiaj malĝojaj kondiĉoj! Kvankam por sia patrino ĝi estas legitima, tamen ĝia patro estos devigata ĝin deklaracii al oficisto de la civila etato kiel naskitan de nekonitaj gepatroj.

Beatrico kaj Petro trovis rimedon por refari sian ekzistadon: ambaŭ vivis en plena ĉielo, feliĉaj kaj forgesitaj: kaj sur tiun malfeliĉan senkulpulon refalos la pezo de la malfeliĉo, kiu preskaŭ rompis ĝiajn gepatrojn.

Kiam sinjorino Herbeno decidis, ke ŝi reedziniĝos kun sia iama edzo, ŝi zorge ekzamenis ĉiujn eblajn konsekvencojn de tia ago. Kompreneble sur la unua vico staris tiu okazantaĵo, kiu cetere al ŝi ŝajnis neevitebla. Tiu perspektivo ne ŝin haltigis sur la vojo, kiu estis por ŝi la vojo al devo. Ŝi havis neniun bedaŭron pro la ago de ŝi farita, sentante, ke ŝi agus ankoraŭ sammaniere, se tia eventualeco povus prezentiĝi por la dua fojo.