Tamen ne sen maltrankvileco ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu, kiam ŝia gravedo fariĝos videbla, ŝi ne povos plu ĝin kaŝi. Antaŭtempe ŝi vidis, ke ĉiuj homoj kaj precipe ĉiuj hominoj, kiuj ŝin konas, al ŝi turnos sian dorson kun ŝajnoj de timigita hontemo, ŝin konsiderante kiel virinaĉon, kaj al ŝi divenigante aŭ eĉ malkonfuze sciigante, ke ĉia ajn mondumrilato fariĝis neebla kun virino, kies moroj estas tiel malĉastegaj.
Efektive kiam la novaĵo iom post iom vastiĝis, ĝi naskis ĝeneralan miregon. Certe ĉiuj homoj estis konvinkitaj, ke ekzistas inter Beatrico kaj ŝia bokuzo sento pli amema ol simpla amikeco. Sed oni kredis, ke ĝis nun ĉiuj iliaj amaĵoj ne preterlasis la limojn de negrava amindumeto: kaj subite tiu amindumo aliformiĝis en ĉiu tagajn geedzajn kuniĝojn, kiujn pruvis la apudeco de du apartamentoj; kaj plie ĝi havis kiel konsekvencon tiun situacion, kiun la solaj virinoj, leĝe unuigitaj kun viro per geedzecaj ligiloj, havas rajton montri kun fiereco.
Dum la unuaj semajnoj, la efiko, kiun timis Beatrico, efektiviĝis en la preskaŭ tuto de ŝiaj mondumaj rilatoj. En unu momento la juna virino vidis, ke ŝin forlasas ĉiuj homoj, kiuj en la pasinta tempo montris al ŝi la plej grandan simpation. Se kontraŭ tiu ĝenerala malestimo sinjorino Herbeno ne estus havinta por ŝin subteni la grandecon de sia amo kaj la senkulpigon de sia konscienco, ŝi estus sentinta sin terure malfeliĉa.
Sed iom post iom fariĝis returneniro. Ŝia kazo ŝajnis speciala, eksterordinara, neniel similanta ĉiujn aliajn kompareblajn kazojn. Oni memoris pri iaj ĵurnalaj artikoloj, kiuj estis publikigitaj, kiam okazis la eksedziniĝo de Reĝino, kaj kiuj certigis, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sama persono sub du malsamaj nomoj. Tiujn artikolojn oni komentariis: kaj la konversacioj, pri kiuj Beatrico estis temo, preskaŭ ĉiam finiĝis per tiu frazo:
– Se tamen li estas ŝia edzo, ŝi estas rajtigita. Tio, kio kunlaboris por akceli la movadon de la publika opinio, kaj ĝin instigis fariĝi favora al sinjorino Herbeno, estis jena: Fradeko faris nenion por konservi la nomon montritan sur lia naskiĝa akto. Oni lin nomu Fernando aŭ Petro, Herbeno aŭ Fradeko, li indiferente respondis al ĉiuj tiuj vortoj, ne ŝajnante preferi pli unu ol la alian.
Vane Maziero komandtone ordonis al ĉiuj siaj oficistoj, ilin minacante de tuja forpermeso, se ili malobeos, ke neniam ili nomu la junulon per tiu vorto Herbeno, al kies porto neniel lin rajtigis lia civila etato, la bankiero havis neniun povon por altrudi sian volon al siaj klientoj. Pro tio iom post iom la nomo Fradeko preskaŭ malaperis.
Tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro de rehonorigo, kiu de tago al tago pli kaj pli fortiĝis por Beatrico.
Ekzistas virinoj, kies vizaĝo estas stampita de tiel ĉasteca sigelo, kiuj havas en siaj okuloj ŝajnon de tiel virga senkulpeco, ke la ideo de kulpo malbone akordiĝas kun la impreso, kiun ili sentigas. Tia estis la kazo de Beatrico. Kiam oni ŝin rigardis, oni ne povis kredi, ke ŝi estas kapabla de malvirteco kaj de malĉasteco; kaj oni preferis vidi en ŝia situacio la konsekvencon de misteraj kaj nekonitaj kaŭzoj, prefere ol la vivegecon de l’ organismo kaj la deliron de sentoj.
Pro tio la pli maltimemaj rekomencis alproksimiĝi al ŝi, poste aliaj, poste aliaj ankoraŭ, kiuj fine altiris la pli timemajn.
Post kelkaj monatoj, la neregula situacio, en kiu troviĝis Fradeko. kaj sinjorino Herbeno, estis akceptita sen komentarioj, kaj eĉ fariĝis, se oni povas tiel paroli, preskaŭ reguligita, dank’ al la senapelacia sentenco de la publika opinio.
La sola viktimo oferita estis la nomo Fradeko, kiu tiufoje dronis sen espero de revivigo.
Nun, tial ke ilia amkuniĝo estis konita de ĉiuj, Petro kaj Beatrico ne faris plu pri ĝi ian misteron. En ĉiuj lokoj oni ilin renkontis unu apud la alia. En hejmojn, en kiuj ili estis ambaŭ invititaj, anstataŭ alveni aparte, kiel ili faris en la iama tempo, kontraŭe ili maltime sin prezentis kune, kiel farus legitimaj geedzoj.
Tiam neevitebla fenomeno okazis. Male de tio, kio kutime vidiĝas, Beatrico donis sian nomon al la patro de sia infano: kaj la lakeo anoncis, ne ŝanceliĝante:
– Gesinjoroj Herbeno!
Fradeko aŭdis kaj silentiĝis.
Pro kia motivo, al li diris ian tagon sinjoro Ĵakemaro, vi toleras tiun anstataŭigon, kiu povas nur vin malpligrandigi! En via loko, mi protestus.
– Kion vi volas, ke mi faru? Mi longatempe senhalte protestis: sed neniu min kredis; kaj mi komprenas, ke neniu povis min kredi. Mi kontraŭbatalis per miaj tutaj fortoj: mi falis venkita. Hodiaŭ mi estas lacigita de tiu senĉesa penado, kiun mi devus ĉiutage rekomenci sen ia rezultato. Tiu nomo Herbeno estas vera Sizifa ŝtonego. Anstataŭ lasi ĝin peze refali sur miajn ŝultrojn, mi preferas ĝin porti kuraĝe. Jen estas ankoraŭ la plej bona rimedo, por ke ĝi ne min premegu.
Sinjoro Ĵakemaro skuis la kapon, sin demandante ĝis kia grado estas kredinda tia klarigo.
– Plie, daŭrigis Petro, la feliĉeco igas malkuraĝa. Mi ne estis dorlotita de l’ vivo. Depost mia naskiĝo ĝis la tago, en kiu mi renkontis Reĝinon, mi ĉiam estis malfeliĉa. Neniu homo amis min, kiu sentas en koro tian bezonon de amemo. Subite kaj sinsekve la hazardo min metas en ĉeesto de du virinoj, kiuj tuje, pro simileco, al mi malŝparas trezorojn de amo ... destinita por alia viro; mi tion konfesas. Sed ĉu tio valoras? La saĝulo estas tiu, kiu scias profiti la bonaĵojn, kiam ili alvenas, ne serĉante esplori tro detale.
Fradeko estis prava. En la dolĉa varmeto de lia geedza nesto, mole vatumita de Beatrico, la junulo sin lasis vivi, interniĝante en feliĉigan kvietecon, kiu formetis for de li ne nur ĉian deziron al ribelo, sed eĉ ĉian eblecon al kritikado.
En tiu epoko, Beatrico, kuracita de Maziero, naskis knabon, kiun oni nomis Maŭrico.
Kiel la bankiero jam promesis al la juna virino, tri jarojn antaŭe, li volis fari por la filo tion, kion li estis farinta por la patro: kaj li tenis la novnaskiton super la baptujo.
Antaŭ tiu etulo, kiu alligis Beatricon kun Petro per ligilo pli nerompebla ol la formulaĵoj de la geedzeco, la estinteco plene malaperis, kaj ekzistis la sola estanteco. Depost sia kuniĝo Fradeko kaj sinjorino Herbeno akordiĝis per neesprimita konsento por neniam fari ian aludon al fariĝoj, kiuj antaŭiris ilian unuiĝon: kaj ambaŭ kutimis al tiu diskreteco pli facile, ol ili kredis komence. Efektive en la unutoneco de saĝe ordigita vivado, oni malmulte pripensas pri fariĝoj okazintaj kelkajn jarojn antaŭe. La ĉiutagaj fariĝoj ĝenerale sufiĉas por okupi la penson kaj fariĝi temo por konversacioj. Specialaj kaj sekve maloftaj cirkonstancoj estas necesaj, por ke geedzoj estu instigitaj kontraŭeniri la fluon de siaj memoroj: kaj se unu aŭ alia havas gravajn motivojn por neniam skui la cindrojn de doloriga estinteco, tiu estinteco povas trankvile dormi en silento kaj en forgeso, ĉar neniam oni bezonas ĝin revivigi.
Precipe kiam naskiĝas infano, tiu spirita fenomeno plej intense okazas. Tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn; ĝi fariĝas la celo, la unika priokupado de la vivo. Kiam, dum sia dormado, ĝi lasas al siaj gepatroj kelkajn horojn de ripozo, ĉi tiuj, kiuj pensas nur al ĝi, kiuj parolas nur pri ĝi, ne havas plu libertempon por sin okupi pri la pasintaj aferoj. Estinteco ekzistas nur por maljunuloj; sed por infanoj havas valoron nur estanteco kaj precipe estonteco.
Pro tio la amo, kiun Petro dediĉis al sia filo, vestis tuj karakteron de perforteco, kiu similis frenezecon.
– Ha! li rediris ĉiumomente al tiuj, kiuj bonvolis lin aŭskulti, ĉu mi estas Herbeno? ĉu mi estas Fradeko? Fakte tiu detaleto havas nun neniun gravecon, tial ke bedaŭrinde neniam Maŭrico povos porti unu aŭ alian el tiuj nomoj. Eble en la pasinta tempo Beatrico amis sian infanecan amikon, eble eĉ ŝi edziniĝis kun li; tion mi ne volas scii: sed por mi unu afero estas nediskutebla; hodiaŭ malgraŭ memoroj, malgraŭ similecoj, kiam ŝi amas la patron de sia filo, min ŝi amas, min solan kaj ne alian. Petro rezonis ĝuste. Transporto de sentoj, tute favora al li, efektiviĝis en la koro de Beatrico; kaj tion ne eĉ rimarkis la juna virino.