Kiam Fradeko revenis el Svisujo, dum lia mallonga geedzado kun Reĝino, en epoko, en kiu okazis la vojaĝo en Dinan , kaj eĉ dum la komencoj de ŝia reedziniĝo, la sento, kiu instigis sinjorinon Herbeno kaj ŝin devigis, se oni povas tiel paroli, sin ĵeti en liajn brakojn, estis farita nur de la impresoj ankoraŭ novaj, kiujn estis lasinta en ŝia koro ŝia amo al Fernando. Sed depost tiu epoko, kiom da ĉiutagaj fariĝoj venis sterniĝi unu sur la alian, forigante iom post iom per siaj sensacioj ĉiutage renovigitaj la impreson nun maljunigitan de malnovaj memoroj.
Reale antaŭ kiam Herbeno eliros el Francujo por veturi al Noumea , Beatrico ĉiam malsana tute aŭ preskaŭ tute nekonis la edziniĝon. La geedza vivo kun siaj ĝojoj vere komencis por ŝi nur en la tago, en kiu la patro de Maŭrico estis retrovita kaj reenigita en la familian hejmon.
Do sinjorino Herbeno estis dankema al Fradeko pro la aliformigo, kiun la kisadoj de l’ junulo efikis en ŝi; kaj la nuna amo, kiun ŝi sentis al li, estis plene sincera. Post kiam ŝi estis ameginta Petron tra la memoroj de l’ estinteco, Beatrico nun amis lin por li mem, sen limigo, sen kaŝpenso.
Certe la naskiĝo de Maŭrico multe influis tiun sentimentalan evolucion, sed ĝi ne ĝin produktis. Post tempo la sama fenomeno estus sammaniere fatale okazinta. La alveno de infano havis nur kiel rezultaton, ĝin akceli.
Post la akuŝo de sinjorino Herbeno, estus ridinde daŭrigi pli longatempe antaŭzorgojn, kiuj nun ne povis plu erarigi iun homon.
Plenumante serioze siajn patrajn devojn, Petro ne lasis plu la junan virinon, kunmanĝis kun ŝi, unuvorte vivis kun Beatrico same kiel farus vera edzo.
Tamen li konservis sian privatan apartamenton, por ke sinjorino Herbeno povu libere akcepti en sia propra hejmo la skrupulemajn homojn, kiujn la preskaŭ senĉesa ĉeestado de Fradeko ĉe Beatrico eble skandalus. Sed la du ŝrankojn oni formetis, ĉar ili obstrukcis la ĉambrojn; kaj oni almetis pordon al la malfermaĵo de l’ muro. La elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis kaj ne funkciis plu. La servistoj libere iris el unu apartamento al la alia, ĉar nun tiuj du ĉambraroj faris unu solan kaj saman loĝejon, Tamen Petro konservis kutimon: en sian hejmon li ĉiam eniris unue, kaj li penetris en la loĝejon de sia edzino, nur kiam li estis petinta de Viktorino, ĉu neniu troviĝas en la salono.
Sed momento alvenis, en kiu tiuj eble tro grandigitaj skrupuloj ne eĉ havis plu motivon por esti. Tiam la plej severaj moralistoj estis devigitaj konfesi, ke, kuniĝante kun Fradeko, ne nur Beatrico havis por si rajton, sed plie ke, revenante al sia nediskutebla edzo, ŝi faris nur sian devon.
Du jaroj estis pasintaj depost la naskiĝo de Maŭrico. Ian tagon Maziero venis viziti sinjorinon Herbeno; kaj la infano, laŭ sia kutimo, komencis grimpi sur la genuojn de l’ bankiero kaj enesplori per siaj malgrandaj manetoj la poŝon de sia granda amiko, por preni la bonbonan saketon, kiun li estis certa, ke li trovos en ĝi.
En tiu momento la vizaĝo de la knabeto troviĝis plene lumigita de l’ suno; kaj Maziero, kiu lin ekzamenis ridetante, ekkriis:
– Li estas la viva portreto de sia avo!
– Kion vi volas diri, baptopatro? interrompis Fradeko. Tial ke Beatrico ĉiam aŭdis tiun vorton en la buŝo de Maŭrico, ŝi faris kiel sia filo; kaj Petro ŝin imitis. La maljunulo sentis pro tio grandegan ĝojon. Fine li retrovis sian filigan infanon, sian unuan baptofilon tia, kia li estis en la pasinta tempo. En la komenco, tiu nomado estus estinta por Fernando tro danĝeroplena: Maziero tion komprenis kaj ne insistis. Sed nun, tial ke la jaroj pasis, tial ke precipe Maŭrico kaj lia patrino ĝin uzis dudekfoje dum la tago, ĝi ne povis plu mirigi iun kaj sekve danĝerigi Fradekon.
– Kion vi volas diri, baptopatro? ripetis Petro.
– Mi volas diri, ke mi retrovas en la fizionomio de Maŭrico ĉiujn trajtojn de Leopoldo.
– Tio estas neebla.
– Kial? Ĉiutage oni vidas atavismajn fenomenojn multe pli strangajn. Tiu infano similas al sia avo, same kiel vi rememorigas Klotildon.
– Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? Ĉar tia certigo ŝajnas tiel neverŝajna.
– Tiu certigo estas ne nur tute verŝajna sed plie nediskutebla. Tiu, kiu, koninte Klotildon, vin ekvidus por la unua fojo, ne ŝanceliĝis por diri, ke vi estas ŝia filo.
Aŭdante tiun opinion, konigitan laŭ tiel neplotestebla maniero, Fradeko nenion respondis kaj eliris.
Post kelkaj tagoj, sinjorino Herbeno kondukis Maŭricon al Maziero, kiel ŝi kutimis fari tre ofte, por ke la infano povu kisi sian baptopatron.
– Venu do kun mi, diris la bankiero al la juna virino; mi havas ion por montri al vi.
Kaj li ŝin enirigis en sian laborĉambron. Ĝi estis loko, en kiu la maljunulo sin enfermis kun siaj memoraĵoj. Plena de ĉiuspecaj objektoj, relikvoj de l’ pasinta tempo, ĝi estis por li vera sanktejo, en kiun eniris neniu krom Baptisto. Sola Reĝino transiris ĝian sojlon, dum la vespero, en kiu ŝi surprizis, ne ĝin komprenante, la teruran sekreton, kiu mordetis kiel ulcero la ekzistadon de l’ malfeliĉulo.
Sur la kontraŭa muro, malkunigitaj de la fenestro, la portretoj de Leopoldo kaj de Klotildo, pentritaj laŭ natura amplekso, eterne ridetis en siaj orumitaj kadroj.
– Rigardu kaj komparu, diris Maziero al Beatrico, montrante per unu mano sian malgrandan baptofilon kaj per la alia la du portretojn. Ĉia diskuto ŝajnis neutila. Fradeko similis al Klotildo tiel, kiel viro povas simili al virino: kaj ne estis malfacile diveni, ke kiam Leopoldo estis dujara, li devis havi fizionomion similan al tiu, kiun Maŭrico hodiaŭ prezentas.
– Tiu simileco estas eksterordinara, murmuris sinjorino Herbeno; sed kiam oni iomete pripensas, ĝi tre facile klariĝas.
Kaj ŝi restis longatempe kontraŭ la du portretoj, ilin rigardadante, komparante la trajtojn de Leopoldo kun tiuj de Maŭrico, dum Maziero diris:
– Depost la letero de sinjoro Morno ni konas la veron. Sed kiam eĉ ni estus dubintaj ĝis hodiaŭ, mi kredas, ke tiu atavisma fenomeno estas pli altvalora pruvo ol ĉiuj aliaj kunigitaj fariĝoj. Jam estis malfacile akcepti, ke la naturo sin ripetis laŭ tiel identa maniero; sed supozi, ke la sama kazo povas rekomenci por la dua fojo en du malsamaj familioj, supozi ekzemple, ke la filo de Petro povas simili al la patro de Fernando per simpla efiko de hazardo, tio preteriras la limojn de la plej malracia fantazio.
Tiu simileco mirigis ĉiujn homojn, kiuj en la pasinta tempo konis la kapitanon Herbeno. Inter ili kelkaj konservis en sia albumo la fotografaĵon de la juna oficiro, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ infano. Oni komparis: kaj estis evidente por ĉiuj, ke la filo de Fradeko estas la nepo de Leopoldo. Do Petro, kiu jam similis al Klotildo, povis esti nur la baptofilo de Maziero kaj la edzo de Beatrico. Rekomencante kun li la geedzan kuniĝon, la juna virino estis do ne nur ne riproĉinda sed kontraŭe tute laŭdinda, ĉar ŝi donis grandan kaj tre imitindan ekzemplon de edzina fideleco.
Tio sufiĉe famiĝis, por ke la juĝistaro estu devigita atenti al ĝi. La Prokuroro de Respubliko parolis pri tio al la Ĝenerala Prokuroro, kiu siavice parolis al la Gardisto de Sigeloj.
– Je Dio! respondis la ministro, estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fradeko kaj la ĉenrompinta Herbeno faras unu solan viron; sed fakte la leĝaj pruvoj tute mankas. Malgraŭ sia kondamno, tiu knabego trovis rimedon por konservi la estimon de ĉiuj homoj: neniu kredis al lia kulpeco. Aliparte lia civila etato estas neprotestebla; mi same parolos pri liaj aliaj aktopaperoj, kiuj ŝajnas tute laŭregulaj; fine oni estas devigata konfesi, ke absolute neriproĉinda montriĝas lia publika konduto. Pri lia privata mi diros nenion; ĉar ĝi ne nin koncernas. Do tial ke tiu afero estas jam tre malnova; tial ke ni povus erari; tial ke eraro nin igus mokindaj, laŭ mia opinio, se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono, estas preferinde scii nenion kaj lasi dormi la aferojn.