Se li konsentas sin prezenti denove antaŭ la tribunalo kaj toleri la provojn de dua juĝo, li povas reveni en Francujon sub sia vera nomo, ne havante ion por timi.”
ĈAPITRO DEKDUA
Depost kvin monatoj, tiu artikolo montriĝis ĉiutage en ĉiuj tutmondaj ĵurnaloj. La publiko, ĝin trovante konstante sub siaj okuloj, estis tedita de tiu senĉesa legado kaj ĝin konis parkere.
– Evidente tiu Herbeno estas malviva depost longa tempo, ĉiuj ĉiuflanke certigis. Li mortis, penante forkuri for de Noumea , kiel liaj kunuloj, pri kiuj oni havas same neniun sciigon.
– Vi eraras, respondis la aliaj: estas malviva nur la nomo Herbeno; ĉar tiu, kiu ĝin portis, nomiĝas hodiaŭ Fradeko.
Maziero, konvinkite, ke lia baptofilo ne povas reaperi, tial ke li estas la sama viro kiel Petro, atendis senpacience, ke la monatoj estos fluintaj.
Li senripoze klopodis apud ĉiuj potenculoj por redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando.
Dum tiu tempo, la Ministro de Justeco forlasis sian oficon pro politikaj malkonsentoj. La nova Gardisto de Sigeloj, kiu pro financaj aferoj havis privatajn motivojn por esti danka al la bankiero, afekte montris en tiu afero, same kiel en ĉiuj aliaj, opinion diametre kontraŭan al tiu, kiun havis lia antaŭulo.
– Depost longa tempo la morto de Herbeno estas por mi certa, li diris ian tagon al Maziero. Ili forkuris triope: oni retrovis la postsignojn de neniu. Estas neeble, ke tri forkurantoj povu kaŝi sian ekzistadon tiel longatempe, kaj ke pli-malpli frue ili ne estu rekonitaj: la polico havas tro da sperteco, por ke oni akceptu tian supozon. Aliparte se tiu knabego estus ankoraŭ vivanta, ne estas konjekteble, ke dank’ al la vastega publikado, kiun vi uzas, ĉu ian ĉu alian tagon la artikolo, en kiu oni parolas pri li, ne altirus lian atenton. Do, se post ses monatoj Herbeno ne revenis, mi kredas, ke oni povos tre facile fari tion, kion vi deziras.
Pro tio Petro kaj Beatrico atendis kun febra kortuŝeco, ke tiu lasta monato estu fluinta. Fine la juna virino estos vidvino, tio estas libera, kaj povos doni al sia amo duan rajtigon.
Certe ŝi estos devigata atendi ankoraŭ dek monatojn. Sed ĉu tiu mallonga prokrasto havas valoron por ŝi, kiu en la pasinta tempo estis konvinkita, ke ŝi povos fariĝi sinjorino Fradeko nur en sia maljunaĝo.
Pro tio, la amemo, kiun tiuj negeedziĝintaj geedzoj sentis unu al la alia, pli kaj pli grandiĝis.
– Se mi devus cin perdi, diris ofte Petro, mi sentas, ke mi ne postvivus post tia malfeliĉaĵo.
Ian mardon vespere, tagon, en kiu Beatrico kutimis akcepti ĉe sia manĝotablo ĉiujn siajn amikojn, iu forte sonorigis ĉe ŝia pordo.
Estis apenaŭ la kvina.
– Iru malfermi, diris sinjorino Herbeno al Viktorino. Kiu povas veni en tiu horo? murmuris la juna virino. Ĝi povas esti nek Eduardo nek sinjoro Maziero; ĉar estas tro frue.
– Sinjorino, diris la servistino, ĝi estas lia mastra Moŝto. Mi ne scias tion, kio estas en li; sed li ŝajnas tute stranga. Li ne min rigardis, kaj eniris rekte en la salonon, dirante: “Avertu ŝian mastrinan Moŝton, ke mi estas sinjoro Herbeno.” Beatrico fariĝis revema.
Tiu fojo estis la unua, je kiu Fradeko eniris en ŝian hejmon senpere, ne pasinte antaŭe tra sia privata apartamento. Ĝi same estis la unua, je kiu li uzis sian veran nomon por sin anoncigi.
– Li forgesis kredeble siajn ŝlosilojn, ŝi pensis. Pro diskreteco, li ne kuraĝas penetri ĉi tien, ne min avertiginte antaŭe. Ĝuste tiun posttagmezon, li devis iri al sia tajloro por provi vestojn. Sendube li konservis siajn novajn vestaĵojn kaj lasis la aliajn, kiuj eble bezonis flikojn; kaj li forgesis siajn ŝlosilojn en la poŝo de sia malnova pantalono.
Dum sinjorino Herbeno monologis, ŝi malfermis la pordon de l’ salono.
Per unu ekrigardo ŝi vidis, ke ŝia konjekto estas ĝusta: ŝia edzo portis jakon, kiu ne partoprenis lian kutiman vestaron.
Ekvidante Beatricon, la junulo rapidis al ŝi, ŝin prenis en siaj brakoj; kaj ŝin sublevante el tero, kvazaŭ ŝi estus infanino, li ŝin kunportis ĝis kanapo, sur kiun li sidiĝis, havante sian edzinon sur siaj genuoj.
– Mi, mi, estas mi, karulino mia, li murmuris: estas mi, cia edzo Fernando, kiu reprenas sian veran nomon, kaj kiu revenas al ci kredeble por ĉiam.
Timigite de tiu eksplodo de sentoj, kiun ŝi ne atendis Beatrico estis samtempe ĝojega kaj maltrankvila pro la determino, kiun ŝia edzo subite ekprenis, determino, kiu klarigis kaj ĝustigis la staton de ekscitego, en kiu troviĝis la junulo.
Ŝi lasis sin luli en la brakoj de sia amato, redonante liajn karesojn, redirante inter du ŝmacoj:
– Ha! karulo mia, mia amata edzo, jen estas ci; fine mi cin retrovas. Tiun nomon Fernando, kiun estis por mia lipo tiel dolĉe elparoli en la pasinta tempo, estas do permesate rediri ĝis satego. Nun neniu barilo stariĝos inter ni; kaj nia reciproka amo pli ankoraŭ grandiĝos: tamen mi kredis, ke tio estas neebla.
Kiam la unua ebrieco estis iom kvietigita:
– Eble ci ludas tre danĝeran ludon, ŝi diris. Sed mi sentas min tro feliĉa por cin riproĉi. Neniam esti si mem estas netolereble.
– Al kiu ci diras tion? Ha! tiu nomo Petro Fradeko, sub kiu mi vivis dum ses jaroj, pezas sur mi, min premegas. Mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo, reeniri en min mem, ne senti pli longatempe sur miaj ŝultroj tiun alivestaĵon.
Beatrico naĝis en ravo. Ŝi forgesis la danĝeron, kiun riskas Fernando, kaj ĝuis nur la ĝojon, kiun ŝi sentis, vidante, ke ŝia edzo, ŝia infaneca amiko, estas tiel plene reakirita. Fine ŝi povos rememorigi la fariĝojn de l’ estinteco; kaj ŝin ne plu haltigos tiuj silentoj aŭ tiuj neadoj, al kiuj ŝi certe kutimis, sed kiuj tamen ŝin ofte lacigis.
Dank’ al la sintenado de Petro, la sumo de ŝiaj vivitaj jaroj estis tranĉita laŭ du partoj, nome: antaŭ la proceso kaj post la kondamno. Depost kiam Beatrico estis retrovinta sian edzon sub la Fradeka nomo, komencis por ŝi nova ekzistado tute malsimila kun la unua, ne havanta kun la antaŭa ian rilaton: kaj la juna virino ĝojis, pensante, ke nun ŝi povos diri:
– Tiu netransirebla muro, kiu fermis mian vivon, kaj por mi neebligis ĉian aliron al la pasinta ekzistado, estas do por ĉiam detruita.
Dume Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li pensus laŭte:
– Ha! mi longatempe ŝanceliĝis. Kiam mi eksciis, ke oni estis malkovrinta prisupozojn pri mia senkulpeco, sed nur prisupozojn kaj ne certajn pruvojn, mi ne kaŝis al mi mem, ke eble mi farus malspritaĵon, min liverante. Sub tiu Fradeka nomo mi estis plene protektita, kaj tre certa, ke neniam iu homo povos malkovri la veran personon, kiu sin ŝirmas malantaŭ ĝin. Se mi estus fraŭlo, mi kredas, ke mi estus entombiginta min por ĉiam en tiun malveran individuecon, kvankam tio min forte tedis. Sed ci ekzistis, mia amatino. Mi ne volis, ke ci estu devigata resti dum cia tuta vivado en tiu netolerebla situacio, estante nek edzino nek vidvino. Ŝanco al rehonorigo prezentiĝis: mi devis ĝin ekkapti. Jen estas kial mi decidiĝis.
Nun Beatrico estis supermezure mirigita: ŝi eĉ komencis senti iom da timo. Hieraŭ ankoraŭ ŝia edzo parolis laŭ diametre mala maniero: eĉ li estis metinta en siajn frazojn energion tian, ke oni povis havi neniun dubon pri liaj veraj intencoj. Tiun tujan ŝanĝon nenio klarigis.
– Ĉu liaj cerbaj ecoj malaltiĝis? ŝi pensis kun teruro. Kredeble la rolo, kiun li ludas depost tiom da jaroj, lin premegas. Li sentas, ke ĉiuj liaj fortoj estas eluzitaj.
Ŝin interrompis en ŝiaj pripensoj bruo de sonorilo.
– Atendu min unu minuton, ŝi diris al Fernando, metante du ŝmacojn sur ĉiun el liaj vangoj. Necese estas, ke mi vidu, kiu alvenas. Kredeble ĝi estas mia kudristino.