– Certe vi diras la veron, rimarkigis Eduardo: eĉ mi devas al vi konigi observadon, kiu tute akordiĝas kun via diagnozo. Antaŭ momento, dum Herbeno parolis, mi lin ekzamenis kaŝe; kaj min mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en lia fizionomio. Lia vizaĝo estas laca; liaj trajtoj, kuntiritaj: li ŝajnas plimaljunigita. Plie lian nigran hararon sulkigas de loko al loko kelkaj blankaj fadenoj. Unuvorte li montras kunecon da ŝanĝoj tian, ke mi miras, ĉar mi ne ilin konstatis pli frue. Kredeble tion okazigas efiko de speciala kaj ne ankoraŭ vidita lumigo.
– Tio estis neevitebla. Kiam la nervaj centroj estas tro lacegaj, la tuta cetero de l’ organismo fatale estas frapita.
– Vidante tiun subitan perdon de memoreco, mi demandas min, ĉu la hipotezo, kiun iam li mem proponis por klarigi la morton de Sedilo, ne estas tiu, kiu plej akurate rilatas kun la realeco. Viro, kiu estas kapabla forgesi, ke li havas filon, certe povas frapi homon, en kiu lia malsana cerbo montras malamikon, kaj poste ne plu konservi memoron pri la ago plenumita.
– Tio estas tre ofta en kazoj de maskita epilepsio.
– Pro tio, tial ke oni estos devigita rekomenci la procesesploron de tiu afero, mi kredas, ke estos saĝe ĝin konduki laŭ tiu direkto.
La du viroj sin levis kaj alproksimiĝis al Beatrico, kiu daŭrigis malŝpare doni al Fernando la certigojn de la plej pasiplena amo.
Subite sinjorino Herbeno tremetis. Ŝi ekaŭdis en la vestiblo la voĉon de sia edzo.
Fernando troviĝis apud ŝi, duonkuŝante en ŝiaj brakoj; kaj tamen tiu voĉo, kiu parolis en antaŭĉambro, vere apartenis al Herbeno: kaj oni ĝin aŭdis dirantan tre malkonfuze:
– Kial oni ne ankoraŭ altabliĝis? Tamen mi multfoje rekomendis, ke, kiam mi malfruiĝas, oni ne min atendu. Aŭdante tiujn parolojn, Eduardo, Juliino, Maziero sin levis kune, havante siajn rigardojn direktitajn al la pordo.
Tiu pordo malrapide malfermiĝis: en la kadro aperis homo.
Tiu homo estis ... Petro Fradeko.
La ekstermanta anĝelo, aperante subite antaŭ la gastoj de Beatrico kaj tenante en mano sian flamantan glavon, estus kaŭzinta malpli da terurego ol la honesta vizaĝo de Fradeko ridetanta.
Ĉiuj kvinope, kun okuloj elirantaj el okulejoj, kun korpo kliniĝanta antaŭen, kun brakoj streĉitaj, kvazaŭ ili volus repuŝi monstran aperaĵon, ŝajnis ŝtonigitaj, kaj similis statuojn de Stuporo.
– Nu, kial do vi ĉiuj min rigardas tiel strange? demandis Petro.
Sed subite li ekvidis Fernandon.
– Ha! li ekkriis, jen estas Li!
Nubo pasis sur liaj okuloj; kaj por ne fali li estis devigita sin alkroĉi sur la enkadraĵo de la pordo.
Tamen kiam la unua mirego estis pasinta, ĉiuj rekomencis fari kelkajn movetojn: sed ili ne parolis ankoraŭ. Iliaj rigardoj senĉese iris de Fradeko al Herbeno kaj de Herbeno al Fradeko.
Kiam fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo, unuavide tiuj du portretoj ŝajnas identaj. Tamen, se oni ekzamenas ilin ambaŭ tre atentege, baldaŭ oni rimarkas kelkajn preskaŭ nevideblajn diferencojn. Unu estas pli malpala; la alia, pli pala. La randoj estas neegale malhelaj. La supraĵo de l’ papero montras ĉe la unua malglataĵojn, kiuj ne ekzistas ĉe la dua. Sed tiuj detaloj povas esti sentitaj nur per komparo. Izolite tiuj du fotografaĵoj estas absolute similaj. Oni anstataŭigu unu per la alia, estos neeble, ke la posedanto rimarku tiun ŝanĝon.
Estis same por Herbeno kaj por Fradeko: sama kresko, sama vizaĝo, sama voĉsono, sama okulo kaj sama rigardo, sama kaŝtankolora hararo, sama flavruĝa, maldensa kaj friziĝanta barbo. Solaj apenaŭ rimarkeblaj nuancoj, kiujn tamen rimarkis Eduardo kelkajn minutojn antaŭe, ebligis, ke observanto tiel sagaca kiel la advokato povas diferencigi tiujn du virojn unu el la alia. Petro kaj Fernando havis ambaŭ kelkajn blankajn harojn; sed ĉe Herbeno ili estis iom pli multaj. La vizaĝo de Petro ŝajnis pli grasa, pli rozkolora; tiu de Fernando pli malgrasa kaj pli malhela.
Petro laca, jen estas Fernando. Fernando ripozinta, jen estas Petro. Sed tiuj malsimilaĵoj ekzistis nur kompare: ili estis senteblaj nur kiam la du junuloj montriĝis unu apud la alia. Kiam ili estis solaj, ekzemple sur la strato, la konfuzo estis neevitebla. Sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu.
Tiaj estis la pripensoj de Maziero kaj de liaj amikoj antaŭ tiu duobligo de sama homa modelo.
Neniu kuraĝis rompi la premegantan silenton, kiu regis en la ĉambro.
Subite akreta kaj kantanta voĉo ĝin ŝiris. Ĝi estis la voĉo de Maŭrico.
Mirante pro tiu simileco, tedite pro tiu senmoveco, la infano iris el Fradeko al Herbeno, dirante:
– Ĉu estas ci, aŭ ci, tiu, kiu estas mia paĉjo?
Ĉiuj tremetis.
Per nekonscia fingro la filo de Beatrico eksublevis la timindan demandon.
Nun la mistero estas klarigita. Kio alvenos?
– Sinjoro, diris Fradeko, alpaŝante al Fernando, vi estas la legitima edzo de sinjorino Herbeno. Neniam eĉ unu minuton mi intencis nei viajn rajtojn. Aliparte en tiu loĝejo mi troviĝas en via hejmo. Mi tro komprenas, kiom en tiu salono estas nekonvena mia ĉeesto. Se vi bonvolas min sekvi en mian privatan apartamenton, mi donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi estas rajtigita postuli. Sed antaŭ kiam mi parolos, mi deziregas rimarkigi ion. Ĉiam mi estis lojala; neniam mi intencis trompi iun ajn. Tiun nomon, tiun Herbenan personecon, kiun oni al mi altrudis malgraŭ mia volo, senĉese mi forĵetis: senĉese mi protestis kontraŭ la amema perforto, kiun oni faris al mi. Se fine mi estis devigita forlasi la batalon, tio okazis, tial ke al ĉiuj miaj neadoj oni respondis per rideto de nekredemo. Ĉu tio estas vera?
– Tio estas vera, respondis unuvoĉe ĉiuj ĉeestantoj.
– Sed vi mem, sinjoro, kiu vi estas? demandis Herbeno.
– Mi nomiĝas Petro Fradeko.
– Ha! ekkriis Fernando, tion mi divenis. Vi estas prava, sinjoro, klarigo fariĝis necesega. Sed antaŭe vi devos koni ĉiujn aventurojn, kiuj al mi okazis depost mia forkuro for de Noumea .
Do sidiĝu kaj aŭskultu min. Sur la ŝipo, kiu veturigis al la Nouvelle-Calédonie la grupon de punlaboruloj, kiun mi partoprenis, troviĝis du homoj, kiuj certe estis kulpaj, sed kiujn igis tiaj pli la cirkonstancoj ol reala malvirto.
Unu el ili, Josefo Lerokso, sin lasis altiri al ludejo, kiu malgraŭ luksaj ŝajnoj estis nur vera ŝtelejo. Senmonigite de Grekoj, ŝuldante honorpromese dudek mil frankojn, je kiuj li ne posedis eĉ unu moneron, li perdis la saĝon kaj prenis tiun monsumon en la kaso de sia mastro, intencante ĝin remeti, kiam la ŝanco lin favoros: sed ho ve! li perdis ne nur sian monon sed plie sian honoron.
La alia, Henriko Durando, kiun allogis la iom maljunaj ĉarmoj de danĝera koketulino, estis tentita de ŝi, kaj alkondukita al provo de delogo, kiun ŝi patose nomis malvirgigo, esperante, ke ŝi faros al si reklamon per fama proceso.
Ambaŭ, kondamnitaj kiel mi al punlaboroj, havis unu solan deziron; ĝi estis, forkuri kiel eble plej rapide tiun miksaĉon kun la aliaj punlaboruloj: ĉar ĝi estas eble pli malnobliga ol la krimoj, kiujn ili plenumis; kaj ili decidis, ke en sia provo por forkuro ili riskos ĉion eĉ la vivon.