“Vi estas malprava; kaj, pardonu min, via malhumileco ŝajnas al mi tute malsprita. En via loko, anstataŭ malŝarĝi ŝipojn, anstataŭ fari laboron, kiu vin lacegigas, kaj por kiu vi ne taŭgas, mi denove reprenus mian oficon en la firmo, kiun mi lasis.”
“Sed ĉu vi kredas, ke sinjoro Morno konsentos min reakcepti?”
“Mi estas certa. Li diris ankoraŭ, antaŭ kvin tagoj: ‘Fradeko estis mia plej bona oficisto: mi lin bedaŭros dum mia tuta vivado.’”
“Sed longa estas la vojo el Sydney al Hongkong ; kaj mi ne havas sufiĉe da mono por pagi la marveturadon.”
“Tio ne estas grava. Mi povas pruntedoni tiun monsumon. Vi ĝin repagos per via unua salajro.”
“Sed mi ne scias, ĉu mi devas akcepti,” mi respondis, vere kortuŝita pro la malavareco de tiu propono.
“Nu, Fradeko, amiko mia,” diris ameme tiu bonkora knabo, kiu nomiĝis Johano Grelo, “vi min ĉagrenus ne akceptante. Mi min riproĉus, ke mi ne sufiĉe insistis, kaj ke pro tio mi lasis en kotaĵo viron tiel lojalan kiel vin. Ha! mi estas tre trankvila; ĉar vi ne estas kapabla malkonfesi ŝuldon.”
Instigite de grandega ĝojo, mi deziregis alsalti al la kolo de tiu savanto, kiu ŝajnis fali el ĉielo. Fine mi do povos vivi se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.
Grelo daŭrigis: “Se mi estas en Sydney , vi devas kompreni, ke mi ne faris tiun vojaĝon por promeni. La Morna banko min sendis ĉi tien por observi la enpakigon de oreroj, kiujn ĝi aĉetis de mina kompanio. Tuj kiam tiu komercago estos farita, mi revenos al Hongkong , kaj mi vin kunportos kun mi. Tion atendante,” li aldonis, prezentante banknoton, “prenu tiun monon por aĉeti vestaĵojn, kaj venu min retrovi en la hotelon, en kiu mi loĝas.”
Kiam mi alvenis al Hongkong , mi konfesas, ke mi ne estis tre trankvila. Ĉu sinjoro Morno estos tiel trompita de tiu simileco, kiel estis mia amiko Johano? Tio ŝajnis malmulte kredinda. En tiu okazo mi estos konsiderita kiel aventurulo kaj liverita al la polico, kiu facile rekonos en mi la ĉenrompintan Herbenon. Sed mi riskis mian solan atuton. Se mi malsukcesos, mi ĉiam havos la morton kiel lastan rimedon.
Kiam mi eniris en la laborĉambron de l’ bankiero, ĉiuj miaj membroj tremis. Sed simpla rigardo al mi montris, ke mia timo estas vana. Dank’ al la bonegaj memoroj, kiujn vi lasis, sinjoro, aldonis Herbeno, sin turnante al Fradeko, sinjoro Morno min akceptis laŭ la plej ĝentila maniero. Li faris kelkajn demandojn, iom ĝenantajn laŭ mia opinio: sed mi sentis, ke ilin inspiris ne la scivolo sed nur la simpatio. Timante, ke mi min perfidos mem, mi apenaŭ respondis per unusilaboj. Kredeble mia nova mastro timis skui tro dolorajn memorojn, ĉar li ne insistis.
“Se mi bone komprenis tion, kion diris Grelo,” li aldonis finante, “vi ĉion perdis en ŝippereo, eĉ viajn familiaktojn. Vi venos morgaŭ kun Johano kaj kun mi al la urbestro: ni ambaŭ estos viaj atestantoj; kaj tiu magistrato donos al vi skribitan certigon pri via identeco.” La honoreco kaj la kredindeco de sinjoro Morno estis tiel nediskuteblaj, ke lia sola certigo sufiĉis: kaj la urbestro bonvole donis tiun necesegan paperon, kiu al mi liveris neatakeblan civilan etaton.
Depost tiu momento mia materia vivo estis garantiita; kaj mia sendanĝereco, absoluta. Tial ke sinjoro Fradeko estis konita kiel malbabilemulo, neniun mirigis mia silentado. Oni komprenis, ke estas en mia vivo granda kaŝita doloro; kaj oni respektis mian sekreton.
Tamen post kelkaj monatoj mi havis neesperitan ŝancon, kiu pruvis, ke kredeble la sorto laciĝas min persekutadi, kaj al mi vidigis la estontecon sub malpli malhelaj koloroj. Por min rekompensi pri Borsa operacio lerte kondukita kaj feliĉe sukcesinta, sinjoro Morno al mi donacis obligacion: kaj post dekkvin tagoj, li al mi konigis, ke la numero de tiu obligacio eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon.
Aŭdante tiujn vortojn, Maziero, Klozelo, Juliino kaj eĉ Beatrico sin rigardis reciproke, kaj ne povis deteni rapidan rideton.
Kiam Fernando alvenis al tiu punkto de sia rakonto, li haltis por iom spiri. Li estis parolinta senripoze, kaj li sentis sin iom laca.
Liaj aŭskultantoj, havante siajn okulojn direktitajn al li, kvazaŭ ili volus rigardi liajn parolojn elirantajn el lia buŝo, ĉiam atendis.
Tamen ĉu li havis ankoraŭ por diri ion, kio povas ilin interesi? Ĉu la rakonto de Herbeno ne estis plene finita? Do la katastrofo, al kiu sinjoro Morno aludis en sia letero, katastrofo, en kiu lia oficisto Fradeko estus perdinta siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, estis tiu supozita ŝippereo, malantaŭ kiun Herbeno sin ŝirmis por klarigi sian mizerecon.
Sed por Maziero kaj por liaj amikoj tiu katastrofo povis esti nur la aventuro de l’ glaciejo. Ili ne povis diveni, ke ekzistas du Fradekoj absolute identaj, unu malvera Fradeko en Hongkong , sub kiun kaŝiĝis Fernando, kaj unu vera Fradeko en Parizo: do por la bankiero la Pariza Fradeko, pro lia simileco kun Fernando, povis esti nur lia baptofilo. En tiu hipotezo, la Fradeko retrovita de Grelo kaj rekondukita al Hongkong , povis esti nur la vojaĝa kunulo de tiu, kiun Reĝino retrovis en Svisujo, nur tiu Alberto Gustavio, kiu reale restis enabismigita en la glacia masego, sed kiun li devis kredi mirakle savita, same kiel lia kamarado, el la katastrofo de l’ glaciejo.
Dum en Parizo, Fradeko malgraŭ liaj energiaj protestoj estis devigata preni la lokon de Herbeno, en Hongkong , kontraŭe Herbeno prenis vole la lokon de Fradeko, kaj sin ŝirmis malantaŭ tiun interŝanĝitan personecon por konservi sian liberecon.
Dank’ al Herbeno, Fradeko renkontis feliĉon kaj amon.
Dank’ al Fradeko, Herbeno trovis sendanĝerecon kaj ripozon.
Ĉiuj ĉeestantoj sufokiĝantaj pensis al tiu aferoj, kiam Fernando sin levis, kaj sin turnante al Petro:
– Nun, sinjoro, li diris, tial ke vi konas miajn aventurojn, kaj scias la grandegan kaj bonfaran rolon, kiun vi ludis en mia vivo, kvankam vi tion tute ne suspektis, mi estas preta aŭdi vian rakonton kaj koni miavice la rolon, kiun vi ludis en la mia. Se vi bonvolas montri al mi la vojon, mi vin sekvos.
La du konkurantoj lasis la salonon, dum Maziero kaj Juliino flegis Beatricon, kiu baraktis sur la tapiŝo, tordite de nerva atako.
En koridoro ili renkontis Viktorinon. Ilin vidante, la kompatinda knabino ekpuŝis teruran krion kaj kuris sin enfermi en sian kuirejon, lasante fali la supplenan supujon, kiun ŝi tenis en mano.
La interparolado inter la du viroj daŭris du horojn. Kiam post tiu tempo ili revenis al la salono, ambaŭ estis palaj. Oni sentis, ke ili estas ekprenintaj nerevokeblan decidon.
Kuŝante sur kanapo, Beatrico sufokiĝis ankoraŭ; sed la krizo estis finita. La juna virino obstine rifuzis enlitiĝi. Ŝia sorto kaj la sorto de ŝia filo decidiĝis en tiu momento; kaj ŝi volis ĝin koni. Maziero, kaj la geedzoj Klozelo restis senmovaj, silentiĝante, atendante. Krom Maŭrico, kiun lia guvernistino estis veninta preni, neniu vespermanĝis, ĉar neniu sentis malsaton.
Herbeno komencis:
– Beatrico, li diris per serioza voĉo, vi ne estas kulpa; neniu estas kulpa.
Mi estas via infaneca amiko kaj via laŭleĝa edzo; sinjoro Fradeko estas la patro de via infano kaj via edzo laŭnatura.
Mi havas por mi la memorojn de l’ estinteco kaj la leĝan rajton; sinjoro Fradeko havas por si longan kunvivadon kaj la rajton naturan.
Laŭ nia konscienco, ni opinias, ke niaj rajtoj estas egalaj. Sinjoro Fradeko kaj mi venis ambaŭ al sama konsento pri tiu punkto. Sed unu el ni estas troa; necese estas, ke unu el ni malaperu.