Momente ni pensis, ke eble ĝismorta duelo povus solvi tiun demandon. Sed ni ne havas reciprokan malamon; kontraŭe se vi ne troviĝus inter ni, ni sentas, ke ni estus koraltiritaj unu al la alia. Plie la blinda hazardo eble frapus tiun, kiun vi preferas.
Beatrico, ni ambaŭ vin amas profunde; ni ambaŭ volas, ke vi estu feliĉa. Pro tio, ni diras: elektu inter ni.
Atendante vian decidon, por ke nek unu nek alia povu ĝin influi, ni ambaŭ lasos tiun apartamenton. Mi petos de mia baptopatro ĉambron en lia domo; sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo.
Tiel longe kiam via sentenco ne estos proklamita, ni ambaŭ promesas, sinjoro Fradeko kaj mi, kaj tiun ĵuron ni apogas sur nian honoron, ke ni ne klopodos por vin revidi.
Aŭdante tiujn noblajn parolojn, elparolitajn sen ŝanceliĝo, sed per malsonora kaj tremanta voĉo, Beatrico sin starigis.
– Mortigu min tuje, ŝi diris; tio pli taŭgus: jen estas eĉ la sola akceptebla solvo. Vi tre scias, ke tia elekto ne povas efektiviĝi. Ĉiam mi amis unu solan viron. Li estas mia infaneca amiko, kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon, lin mi retrovis sub alia nomo, kun li mi kunvivis geedzan vivadon, kaj li estas la patro de mia infano. Mi ankoraŭ amas unu solan viron. Ho ve! kial li estas du? Aŭdante tiujn vortojn, Maziero relevis la kapon, iluminite de subita ideo.
– Jes, li ekkriis, kial li estas du, dum li devus esti nur unu. Beatrico proponis demandon, al kiu ĝis nun Scienco ne ankoraŭ kontentige respondis. Ĉar por klarigi tiun eksterordinaran similecon, kiu nin miregigas, ni devas kontraŭeniri ĝis ĝia devena punkto kaj akcepti komunecon en la embria kunvivado. Jen estas la sola hipotezo science logika.
– Tiam ekkriis Herbeno, sinjoro Fradeko estus ...?
– Cia ĝemela frato, jes, mia infano. Sinjoroj, premu reciproke viajn manojn. Antaŭ momento vi ne povis akcepti la eventualecon de ĝismorta duelo, dirante, ke vi ne havas reciprokan malamon, kaj eĉ ke vi sentas vin koraltiritaj unu al la alia. Tio estis la voĉo de l’ sango, kiu parolis en viaj koroj, kaj vin avertis, ke tia finmaniero estus fratmortigo.
– Sed mi kredis, ke tiu infano mortis bruligita, diris Eduardo.
– Ĉiuj homoj tion kredis; ĉiuj estis trompitaj. Aŭskultu min, daŭrigis la bankiero kun penado. Estas en mia vivo sekreto, kiu min sufokas: ĝis nun mi ĝin konfidis al neniu. La jaroj fluis: mi kredis, ke la estinteco estas malaperinta por ĉiam; sed mi eraris. Ĝi subite antaŭ mi stariĝas por min ankoraŭ kulpigi. Tamen ŝajnis al mi, ke mia tuta ekzistado oferita devis ĝin elpagi: mi vidas, ke ĝi ne sufiĉis.
Miaj amikoj, donu al mi atentan orelon, ĉar la horo por la konfeso sonoris. Se mi estas devigata ruĝiĝi antaŭ vi kaj humiligi miajn blankajn harojn, mi esperas, ke tiu nova elpago estos kalkulita, aldonita al la ceteraj, kaj ke ĝi malhelpos aliajn malfeliĉaĵojn eble pli ankoraŭ terurajn ol tiujn, kiuj jam falegis sur nin.
Vi scias, ke mi estis ekedziĝonta kun la patrino de Fernando, kiam mia amiko Leopoldo inspiris nesciante en la koro de mia fianĉino unu el tiuj fulmosimilaj pasioj, kiuj, kiel torento, ĉion forportas en sia fluego, hontemon, indecon, senton al devo. Tiu pasio estis partoprenita. Mi havis unu solan aferon por fari: ĝi estis, min eligi. Tion mi plenumis.
Sed mi amegis Klotildon. Tion, kion mi suferis en tiu momento, sciis la sola Dio, kiu sondas renojn kaj korojn. Tio estis terurega. Tamen la turmento okazigita de la forlaso de la virino, kiu estis mia sola amo, ŝajnus negravaĵo, se oni ĝin komparas kun tiu, kiun mi sentis post kelkaj monatoj, kiam mi eksciis, ke baldaŭ ŝi fariĝos patrino.
Tiuj, kiuj edziĝis kun la amata virino, estas nekapablaj diveni, kio povas esti malfeliĉa pasio; kaj neniam ili komprenos ĝis kia stato de malsana kolerego min incitis tiu malkovro. Kiel oni diras vulgare, mi vidis ruĝe. Mia sano kaj precipe mia saĝo estis difektitaj de tiu ekscitego; miajn kamaradojn, eĉ miajn profesorojn ĝi maltrankviligis. Per superhoma penado de mia volo mi ŝajne kontraŭagis, sed ho ve! nur ŝajne. Funde la malsaniga laboro daŭris, min profunde konsumante, min manĝante, kiel farus ulcero, kavigante en mia koro larĝan vundon, el kiu elfluis mia iama honesteco.
En tiu epoko, mi finis mian tezon pri la Atrofio de la umbilika ŝnureto. Por miaj studadoj mi bezonis disekci multajn novnaskitojn.
Kiam Klotildo akuŝis, ŝi naskis du ĝemelojn. Post la naskiĝo de la unua, Leopoldo tuj sendis al mi depeŝon, en momento kiam li nesciis ankoraŭ la ĉeeston de la dua.
Subite mi iras al la Anatomia Lernejo, mi prenas la novnaskiton, sur kiu mi estis laboranta, mi ĝin kaŝas sub mian mantelon kaj kuras senhalte al la apartamento de mia amiko. La pordisto, okupita en la precipa ŝtuparo, ne vidas min enirantan. Mi supreniras per la servoŝtuparo. Leopoldo loĝis sur la tria etaĝo. Mi grimpas ĝis la kvara; kaj tie, min klinante sur la ŝtuparbalustrado, mi atendas spionante. La kuiristino eliras por fari komision, lasante la pordon duonmalfermata. Mi malsupreniras unu etaĝon kaj eniras en la apartamenton. Meze de ĉambro apudiĝanta la kuirejon mi trovas infanon dormantan en lulilo: mi ĝin prenas, kaj ĝin anstataŭigas per mia anatomia novnaskito. Poste, por ke oni ne povu rimarki mian trompaĵon, mi ekbruligas la muslinajn kurtenojn, kaj poste forkuras.
La krimo plenumiĝis laŭ facileco tia, ke ĝi min multe mirigis. Tiu malsaĝa entrepreno, elpensita en febro, sen plano, sen metodo, devis dudekfoje malsukcesi. Sed speco de malbonfarema genio ŝajnis prizorgi pri miaj agoj, kaj formeti for de mia vojo ĉiujn, kiuj povis kontraŭstari la efektiviĝon de mia krimo. Nobla entrepreno estus malprosperinta. Ĝi estis mortiga ago: ĝi sukcesis.
Ĉiuj sufokiĝante aŭskultis, ne perdante unu vorton, tiun teruran konfeson.
– Sed tiam, ekkriis Juliino, tiu infano estas Fradeko.
– Kredeble. Mi volis puni la malfidelan virinon, malhelpante, ke ŝi ĝuu la ĝojojn de patrineco, kies aŭtoro mi ne estis; sed mi ne ankoraŭ sufiĉe krimiĝis por pereigi senkulpulon.
Mi do uzas kaleŝon kaj ĝin lasas apud la Astronomia Observejo. Poste mi min direktas piede al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.
Depost kiam mia venĝo estis satita, la ekscitego, kiu min subtenis, pli kaj pli malfortiĝis. Mi vidis la aferojn laŭ pli reala maniero; mi povis rezoni. Mi eĉ komencis senti malprecize la unuajn atakojn de tiu konsciencriproĉado, kiu devis mordeti mian tutan vivadon.
Mia krimo estis ankoraŭ riparebla. Mi povis reveni al Klotildo, al ŝi redoni ŝian filon, fari plenan konfeson, kaj poste min mortigi. Malsprita honto min haltigis.
Sed en tiu spiritstato, la perspektivo, ke mi devos eniri en hospitalon, ke mi en ĝi renkontos mian amikon Variaso, ke mi estos devigata doni al li klarigojn, pezis sur mi kiel suferiga ŝarĝo. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi alpaŝis malrapide, serĉante solvon. Mi jam estis alveninta al la pordo, ne estinte ankoraŭ trovinta praktikan rimedon, kiam kamparano, vestita de blua kitelo, eniris samtempe kiel mi.
Instigite de subita ideo, mi prezentas al li la novnaskiton. Mirante, tiu viro ĝin prenas per senkonscia gesto, kaj min rigarde demandas, atendante klarigon. Tiu fariĝo okazis la dekan de Decembro 1814, je la sepa, kaj duono vespere, en malluma angulo.
“Sinjoro,” mi diris al la nekonatulo, “jen estas infano forlasita, kiun mi trovis en angulo de pordo. Urĝaj aferoj min atendas aliloke. Tial ke vi bezonas eniri en tiun infanejon, estu sufiĉe afabla por min anstataŭi.”
Kaj mi foriras, kurante kiel eble plej rapide. Fiakro pasis: mi saltas en ĝin kaj donas al la veturigisto mian adreson. Mi revenas en mian hejmon, en momento kiam la pordisto de Leopoldo alportis malesperan bileton de mia amiko, kiu anoncis, ke Klotildo estas agonianta.
Post tri tagoj, la virino, kiun mi amegis, pereis en miaj brakoj, mortigita de mi: post ok tagoj, Leopoldo siavice ŝin sekvis en la tombon.